indekso


Modo kaj Kondiĉoj

 

Enkonduko


Mia unua eseo pri anglaj verboj, Voĉo kaj Tenso, traktas verboformojn kiuj asertas aŭ indikas. La gramatika termino por ĉi tio estas Indikativa Modo. Ĉi tiu dua eseo diskutas aliajn modojn kaj kiel traduki ilin, kun emfazo sur kondiĉaj frazoj.

Esplorante ĉi tiun temon, mi renkontis terminologian ĥaoson. Mi evitos problemajn terminojn, sed mi devas mencii ke la signifoj de gramatikaj terminoj, almenaŭ por la angla, ofte varias inter aŭtoroj.

En la unua eseo, gramatikaj terminoj por anglolingvaj tensoj estas netradukitaj, sed ĉi tie ili estas tradukitaj. Ĉi tie, Past = Preterito, kaj Progressive = Imperfekta.

 



Terminoj


Modo (anglolingve: moodmode) estas eco de verboj kiu montras la sintenon de parolanto pri sia propozicio.  Modo indikas ĉu la parolanto konsideras propozicion fakta aŭ imagita, probabla aŭ malprobabla, deziro, ordono, ktp.

Opinioj varias, sed laŭ la multaj fontoj, anglaj verboj havas tri modojn:

Indicative(Indikativo)
Imperative(Imperativo)
Subjunctive    (Subjunktivo)
Bv. rimarki: Iuj anglaj gramatikistoj nomas la modon de nerealaj kondiĉoj (If I were rich...) 'conditional mode'. Aliaj konsideras ĉi tion parto de la subjunktiva modo. Mi sekvas la terminologion de la dua grupo.

Esperanto ankaŭ havas tri modojn:

Indikativo
Volitivo
Kondicionalo
Mi diskutos la signifojn de la ĉi tiuj terminoj sube. Plena Analiza Gramatiko (ĉi poste PAG) difinas Esperantajn modojn en sekcio 96.

 



Indikativo


Indikativo, la plej ofta modo en ĉiuj lingvoj, estas uzata por aserti ion kiel fakton. (Ĉu la aserto estas vera aŭ ne, ne koncernas gramatikon.) Demandoj pri faktoj ankaŭ estas indikativaj. Jen kelkaj ekzemploj:

He was wearing a blue shirt. → Li portis bluan ĉemizon.
Was he wearing a blue shirt? → Ĉu li portis bluan ĉemizon?
The money was stolen → La mono estis ŝtelita.
What are you going to do? → Kion vi faros?
Indikativaj verboj havas diversajn tempojn, aspektojn, kaj voĉojn. (Ĉiuj ekzemplofrazoj en la unua eseo estas indikativaj.) Anglaj indikativaj verboj fariĝas indikativaj en Esperanto, kiel la supra ekzemploj montras.

 



Imperativo


La termino Imperativo devenas de latina vorto kiu signifas 'ordono', sed ĝia signifokampo estas pli vasta ol ordonoj kaj postuloj. Ĝentilaj petoj ankaŭ apartenas al ĉi tiu modo. Jen du imperativaj frazoj:

Go now! → Iru nun!  (ordono)
Please visit us soon. → Bonvole vizitu nin baldaŭ.  (peto)
La formo de la angla imperativo estas sama al la infinitivo (to be, to go, to see), sen 'to'.

En anglolingvo kaj en Esperanto, kiam la subjekto de imperativa verbo estas duapersona pronomo (you, vi), oni kutime forlasas ĝin.

You Follow me.Vi Sekvu min.
Kiam la subjekto estas unuapersona aŭ triapersona, anglolingvo esprimas la imperativan modon per la helpverbo let.

Let's dance. (Let us dance.) → Ni dancu.
Let them wait. → Ili atendu.
Oni vidos poste ke la distingo inter imperativo kaj subjunktivo ne estas tute klara.

 



Volitivo


La modo de Esperantaj verboj kiuj finiĝas per -u estas nomata Volitivo. Kiel la ekzemplofrazoj en la supra sekcio montras, anglolingva imperativo tradukiĝas al Esperanta volitivo, sed volitivo havas pli da funkcioj ol imperativo. Dum imperativo esprimas postulojn kaj petojn, volitivo esprimas postulojn, petojn, konsilojn, volojn, esperojn, kaj celojn. Volitivo estas la vola modo. Jen kelkaj ekzemploj:

Kisu min.  (peto)
Ni volas ke ili estu kontentaj.  (volo/espero)
Mi nepre venku.  (volo)
Kion mi faru?  (demando pri propra volo)
Oni devas traduki anglan imperativon per volitivo, sed ne ĉiam eblas fari inverse. Esperanta volitivo tradukiĝas foje per imperativo, foje per infinitivo, kaj foje helpe de moda helpverbo.

Kisu min. → Kiss me.
(imperativo: kiss)

Ni volas ke ili estu kontentaj. → We want them to be content.
(infinitivo: to be)

Mi nepre venku. → I absolutely must win.
(moda helpverbo: must)

Kion mi faru? → What should I do?
(moda helpverbo: should)

(Modaj helpverboj estas traktitaj en la tria eseo de ĉi tiu serio, Helpverboj.)

 



Subjunktivo


La termino Subjunktivo estas pruntita de latina gramatiko. Ĝia originala signifo, 'subligita' aŭ 'subordigita', indikas ke ĉi tiuj verboformoj kutime troviĝas en subordigitaj propozicioj. (Tamen, subjunktivaj verboj ankaŭ troviĝas en sendependaj propozicioj.)

Subjunktiva modo esprimas ordonojn, postulojn, petojn, proponojn, dezirojn, kaj esperojn. En kondiĉaj frazoj ĝi montras ke la parolanto konsideras la propozicion imagita, kontraŭfakta, aŭ malprobabla. Komparu la subjunktivon kun la indikativo:

God blesses you. → Dio benas vin.    (indikativa modo)
God bless you. → Dio benu vin.    (subjunktiva modo)
La indikativa frazo esprimas fakton; la subjunktiva frazo esprimas esperon.

Ĉi tiu eseo diskutas kvar subjunktivajn verboformojn:

Present Subjunctive(Prezenca Subjunktivo)
Past Subjunctive(Preterita Subjunktivo)
Past Perfect Subjunctive    (Perfekta Preterita Subjunktivo)
Future Subjunctive(Futura Subjunktivo)
 

Prezenca Subjunktivo

La prezenca subjunktivo, kiam ĝi esprimas deziron aŭ esperon, estas malofta en sendependaj propozicioj. Kun la helpverbo may ĝi ŝajnas formala. Sen helpverbo, ĝi troviĝas nur en fiksitaj frazoj, kiuj devenas de tempo kiam prezenca subjunktivo estis pli uzata en anglolingvo. Jen kelkaj ekzemploj:

May she live in our hearts. → Ŝi vivu en niaj koroj.
May your troubles be few. → Viaj zorgoj estu malmultaj.
God bless you. → Dio benu vin. 
So be it. → Tiel estu. 
Prezenca subjunktivo pli ofte troviĝas en subpropozicioj.

I suggest that you be prompt. → Mi konsilas ke vi estu akurata.

The judge demanded that the defendant answer.
  → La juĝisto postulis ke la akuzito respondu.

Kvankam oni nomas ĉi tiun verboformon 'prezenca', ĝi fakte ne specifigas tempon. Gramatikistoj nomas ĝin prezenca ĉar ĝi similas, laŭforme, al prezenca indikativo. Pli precize, la formo de prezenca subjunktivo estas sama al tiu de imperativo.

Nun interesa demando leviĝas: se subjunktivo povas esprimi ordonojn kaj postulojn en subpropozicioj, kiel la supra ekzemplofrazo montras, kaj imperativo esprimas ordonojn kaj postulojn en sendependaj propozicioj, kaj la formo de prezenca subjunktivo estas sama al imperativo, kio estas la diferenco inter prezenca subjunktivo kaj imperativo?

Laŭ mia opinio, en moderna anglolingvo, apenaŭ estas diferenco. Imperativo ŝajnas esti speciala kazo de prezenca subjunktivo. Tamen, en neaj verboformoj estas klara diferenco; imperativo bezonas la helpverbon 'do':

We request that you not smoke. → Ni petas ke vi ne fumu.    (prezenca subj.)
Do not smoke.   → Ne fumu.    (imperativo)
Traduku prezencan subjunktivon, kaj imperativon, per volitivo (-u).

 

Preterita Subjunktivo

Laŭ formo, preterita subjunktivo estas sama al preterita indikativo. Unu escepto estas la verbo 'to be', kiu fariĝas 'were' por ĉiuj personoj (I were, you were, it were, ktp.).

Kvankam ĝi ŝajnas esti preterita tenso, preterita subjunktivo ne indikas pasintan tempon. Ĝi montras ke propozicio estas nereala, kontraŭfakta.

Konsideru ĉi tiujn frazojn:

1.  It is time that you knew the truth. → Jam estas tempo ke vi sciu la veron.
2.  I wish that she were here. → Mi deziras ke ŝi estu ĉi tie.
En frazo 1, la verbo knew estas preterita subjunktiva, sed ĝia propozicio ne parolas pri pasinteco; ĝi estas prezenca. Ĉi tiu subjunktivo esprimas deziron (vi sciu), kiu estas kontraŭfakta (vi ne scias).

Same, en frazo 2, were ne indikas pasintan tempon. Ĝi esprimas deziron (ŝi estu ĉi tie), kiu estas kontraŭfakta (ŝi ne estas ĉi tie).

Kvankam la deziroj de supraj frazoj estas kontraŭfaktaj, ne traduku per kondicionalo (-us); traduku per volitivo (-u).

Preterita subjunktivo estas ofte uzata en kondiĉaj frazoj.

3.  If I knew the secret, I would tell you.
→ Se mi scius la sekreton, mi dirus al vi.
Kiel en frazoj 1 kaj 2, la preterita subjunktivo de frazo 3 esprimas ke la subpropozicio estas nereala, kontraŭfakta (mi ne scias la sekreton). La tempo de la se-propozicio estas prezenca, ne preterita. Ĉar temas pri nereala kondiĉo, traduku per Esperanta kondicionalo (-us).

Kondiĉaj frazoj estas traktitaj pli detale sube.

 

Perfekta Preterita Subjunktivo

La perfekta preterita subjunktiva modo indikas ke propozicio estas nereala (kontraŭfakta, hipoteza, imagita) en pasinteco. Laŭforme, ĝi estas sama al la perfekta preterita indikativo (had plus preterita participo), tamen ĝi ne estas perfekta preterita tenso; ĝia tempo estas preterita.

Estas utile kompari kun la preterita subjunktivo.

1.  I wish that she were here. → Mi deziras ke ŝi estu ĉi tie.
2.  I wish that she had been here. → *Mi deziras ke ŝi estu estinta ĉi tie.
Frazo 1 esprimas kontraŭfaktan deziron pri nuna tempo. Kvankam la verboformo de la subpropozicio (she were here) estas nomata 'preterita subjunktivo', la tempo de la subpropozicio estas prezenca. Frazo 2 esprimas kontraŭfaktan deziron pri pasinta tempo. Kvankam la verboformo de la subpropozicio (she had been here) estas nomata 'perfekta preterita subjunktivo', aŭ 'perfekta subjunktivo', la tempo de la subpropozicio estas preterita.

La laŭvorta traduko de 'had been' estas 'estu estinta', sed ĉi tio ŝajnas nenatura en Esperanto. Estas pli bone revortumi la tutan frazon ĉi tiel:

3.  I wish that she had been here. → Mi bedaŭras ke ŝi ne estis ĉi tie.
Nun konsideru:

4.  He looked as though he had been in a fight.
→ Li aspektis kvazaŭ li estus en pugnobatalo.
En frazo 4, la konjunkcio 'as though' (= as if) enkondukas imagitan, nerealan propozicion pri pasinteco (li fakte ne estis en pugnobatalo). Ĉi tie, la subjunktivo ne esprimas deziron. Traduku per kondicionalo (-us).

Kompreneble, perfekta preterita subjunktivo plej ofte troviĝas en kondiĉaj frazoj, por indiki nerealan situacion en pasinteco. Traduku per kondicionalo:

5.  If I had waited for them, I would have been late too.
→ Se mi atendus ilin, mi ankaŭ estus malfrua.
Rimarku: Multaj Esperantistoj tradukus la verbon de frazo 5 per 'estus atendinta', por klare indiki ke temas pri pasinteco. Tio estas akceptebla, sed mi opinias ke simpla kondicionalo ankaŭ estas pravigebla. Ĉi tiu temo estas diskutita pli detale en la sekcio pri kondiĉaj frazoj.

 

Futura Subjunktivo

En anglolingvo, futura subjunktivo estas iom rara. Ĝi verŝajne troviĝas nur en kondiĉaj frazoj.

La futura subjunktivo havas du formojn: la verbo were plus infinitivo, kaj la moda helpverbo should plus infinitivo (sen to).

If you were to leave me, it would break my heart.
→ Se vi forlasus min, tio rompus mian koron.
En la supra frazo, la rezult-propozicio enhavas la verbon would, kiu indikas nerealan kondiĉon; traduku per kondicionalo.

Kvankam la tempo de la propozicio estas futura, bonvolu ne traduki per 'estus forlasonta'. Ĉi tiu kunmetita verboformo estas tro peza kaj ne necesa.

If you should terminate your contract without notice,
you will lose your deposit.

→ Se vi finos vian kontrakton sen averto, vi perdos vian antaŭpagon.
La verbo will en la rezult-propozicio indikas ke temas pri reala kondiĉo. (Estas ebleco ke la subskribanto finos la kontrakton sen averto.) Tial, traduku ambaŭ la se-propozicion kaj la rezult-propozicion per indikativaj verboj (finos, perdos).

Rimarku: La helpverbo should ofte esprimas mildan devon, sed estus erare traduki la supran verboformon per 'devus fini' aŭ 'devos fini'.

 



Kondicionalo


Kondicionalo estas la Esperanta modo de nerealaj propozicioj, tio estas, propozicioj kiuj esprimas imagitajn, hipotezajn, kontraŭfaktajn ideojn. Kondicionala verbo finiĝas per -us.

Iuj anglaj gramatikistoj uzas la terminon 'conditional mood' (= kondicionalo), por difini la modon de nerealaj propozicioj en anglolingvo, sed aliaj simple inkluzivas ĉi tiun rolon sub la modo subjunctive.

Kondicionalo estas plej ofte uzata en kondiĉaj frazoj, kiel tiuj ĉi sube:

Se la fotilo estus malpli kosta, mi aĉetus ĝin.
  (La fotilo estas multekosta.)

Oni eble pardonus lin, se li petus pardonon.
  (Li ne petas/petis pardonon.)

Ĉi tiu uzo de kondicionalo estas pli detale diskutita sube, en la sekcio pri kondiĉaj frazoj.

En Esperanto, kiel en la angla kaj verŝajne aliaj lingvoj, oni uzas kondicionalon por ĝentilaj petoj kaj esperoj.

Would you like to dance? → Ĉu vi ŝatus danci?
I would like a beer. → Mi dezirus bieron.

La deziro por biero (aŭ danco) ne estas imagita, sed la kondicionala modo havas nuancon de dubo, kiu estas malpli postulema, kaj tial pli ĝentila ol indikativa verbformo.

La kondicionalaj verboj 'devus', 'povus', kaj 'volus' povas indiki nerealan propozicion, sed ili ofte indikas ke la propozicio estas neplenumita. Ĉi tio estas diskutita en la eseo pri helpverboj.

 



Kondiĉaj Frazoj


Kondiĉaj frazoj havas du partojn: se-propozicio kaj rezultopropozicio. La se-propozicio komenciĝas per if (se), unless (krom se, se ... ne), aŭ ekvivalento. Jen ekzemploj:

If I were you, I would study harder. → Se mi estus vi, mi studus pli forte.

Unless you study harder, you will fail.
   → Se vi ne studos pli forte, vi malsukcesos.

Oni povas libere ŝanĝi la ordon de la propozicioj, kaj oni povas forlasi la se-propozicion, kiam la signifo estas klara. (I would study harder.)

Estas du specoj de kondiĉoj: realaj kondiĉoj kaj nerealaj kondiĉoj. En realaj kondiĉoj, la parolanto ne scias ĉu la se-propozicio estas vera aŭ ne, sed tio estas ebla, aŭ eĉ probabla. En frazoj de nereala kondiĉo, la parolanto scias, aŭ kredas, ke la se-propozicio estas falsa. Ĝi estas kontraŭfakta, aŭ imagita. Komparu:

If it rains, I will drive to the store. → Se pluvos, mi aŭtos al la vendejo.

If I had a car, I would drive to the store.
  → Se mi havus aŭton, mi aŭtus al la vendejo.

En la unua frazo, ekzistas vera ebleco de pluvo. La frazo esprimas realan kondiĉon. En la dua, mi ne havas aŭton. La situacio estas imagita, do, nereala.

PAG diskutas ĉi tiun distingon en sekcio 257 pri supozaj subpropozicioj. Tie, PAG distingas inter kvar kazoj: reala, teoria, ebla kaj fiktiva. Por la celoj de ĉi tiu eseo, nur la distingo inter reala kaj nereala gravas. Se vi legos PAGon, bonvolu koncentriĝi sur la kazo ebla kaj la kazo fiktiva (sekcio 257, 3 kaj 4).

Kvankam estas du bazaj specoj de kondiĉo, reala kaj nereala, en angla gramatiko, oni tradicie difinas tri specojn de kondiĉaj frazoj, por situacioj kiuj estas:

1.  -  eblaj aŭ probablaj, nun aŭ estontece.  (realaj kondiĉoj)
2.  -  kontraŭfaktaj aŭ malprobablaj nun.  (nerealaj kondiĉoj)
3.  -  kontraŭfaktaj en pasinteco.  (nerealaj kondiĉoj)
La diferenco inter speco 2 kaj 3 estas nur diferenco de tempo.

Konsideru ĉi tiujn ekzemplojn:

1.  If Paul tries, he will succeed. → Se Paŭlo provos, li sukcesos.
2.  If Paul tried, he would succeed. → Se Paŭlo provus, li sukcesus.
3.  If Paul had tried, he would have succeeded.
    → Se Paŭlo provus, li sukcesus.
En frazo 1, la vidpunkto de la parolanto estas ke Paŭlo eble provos. Ĉar estas ebleco, temas pri kondiĉo de speco 1. Rimarku ke en la angla frazo, la se-propozicio estas prezenca indikativa (tries), kaj la rezultopropozicio estas futura indikativa (will succeed). En Esperanto, ambaŭ propozicioj devas esti en la sama tempo, ambaŭ futuraj aŭ ambaŭ prezencaj, depende de la celita signifo.

En frazo 2, la parolanto dubas ĉu Paŭlo provos, aŭ eble scias ke li ne provos. La situacio estas hipoteza, imagita: speco 2.

En nerealaj se-propozicioj, anglolingvo uzas subjunktivon, ĉikaze preteritan subjunktivon. La formo de la preterita subjunktivo estas sama al la preterita indikativo, kun unu escepto: anstataŭ was, la preterita subjunktivo de la verbo 'to be' estas were. Tamen, multaj angloparolantoj simple uzas was en la se-propozicio. Opinioj pri tio varias, sed en formala teksto, la uzo de was por nereala kondiĉo estas ĝenerale konsiderata eraro. Komparu:

If I were rich I would buy a boat.  (Ĝusta)
*If I was rich I would buy a boat.  (Yuck!)
Bonvolu rimarki: Kvankam la verboformo de la se-propozicio nomiĝas preterita subjunktivo, la senco de la frazo estas prezenca. Ĝi parolas pri nuna imagita situacio.

Ĉe la Esperanta flanko oni rimarkas us-verbojn. La us-modo nomiĝas kondicionalo. Kondicionalo, same kiel la angla subjunktivo, estas uzata por esprimi nerealan, hipotezan situacion en se-propozicio. Esperanto ankaŭ uzas kondicionalon en la rezulto-propozicio, kie la angla uzas modan helpverbon (should, would, ktp.).

La tria frazo estas, kiel vi jam divenis, kondiĉa frazo de speco 3. Temas pri nereala, imagita situacio en pasinteco. La parolanto scias ke Paŭlo ne provis, sed imagas la malon.

La verboformo en la se-propozicio estas perfekta preterita subjunktivo, kiu estas identa laŭforme kun la perfekta preterito de la indikativo. Simile al speco 2, rimarku ke kvankam la formo de la subjunktivo estas perfekta preterito, la tempo de la tuta frazo estas simpla preterito. La frazo parolas pri imagita situacio en la pasinteco, ne pri situacio kiu okazis antaŭ alia.

En anglaj gramatikoj kiuj evitas diskuti modojn kaj subjunktivon, oni klarigas ke por fari kontraŭfaktan kondiĉan frazon, oni movas la tenson de la verbo unu paŝon en pasintecon, kaj anstataŭigas was per were. Tiel, prezenca formo fariĝas preterita, tamen la senco de la frazo restas prezenca. Preterita formo fariĝas perfekta preterita, tamen la senco de la frazo restas preterita.

  Nun, pri tradukado: Rimarku ke mia traduko por frazo 3 estas sama al mia traduko por frazo 2. Mi tradukis per simpla kondicionalo. Kvankam tio eble ŝokas la lingvosenton de iuj, ĝi estas pravigebla. Esperanta kondicionalo ne montras tempon. Oni povas indiki tempon per participoj, -inta kaj -anta, sed oni prefere evitu kunmetitajn formojn en aktivaj propozicioj. Oni komprenu la tempon laŭ la kunteksto de la frazo.

Tamen, iuj preferas indiki tempon per kunmetita formo. Ili tradukus la frazon ĉi tiel:

Se Paŭlo estus provinta, li estus sukcesinta.
En pasiva verboformo, kompreneble, oni devas uzi participon:

Se la ideo estus provita...
PAG forte malrekomendas simplan kondicionalon por pasinta kondiĉo: Mi citas el sekcio 257-4.

"Z. kaj slavaj verkistoj ofte uzas kondicionalon simplan anstataŭ perfektan. Tio neniel estas aprobebla, ĉar ĝi ofte estigas konfuzon pri la tempo. Ekzemple: se la esp-istaro konjektus, ke la Delegacio havas la rajton reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio. Tie ĉi oni komprenas, ke la esp-istoj ne suspektas kaj laboras, kvankam efektive ili ne suspektis kaj laboris. Do devas teksti: se... estus suspektintaj... ne estus laborintaj.
Por eviti la tro pezan duoblan formon kompleksan, oni povas uzi la simplan formon kondicionalan en la subprop-o kaj lasi la difinon de la tempo al la ĉefpredikato sola. Sed ĉi lasta nepre devas esprimi la tempon perfektan. La ĝusta formo de la supra frazo do estas: se la esperantistoj suspektus..., certe ili ne estus laborintaj."

Mi, kaj verŝajne doktoro Z., malkonsentas kun la PAGa rekomendo, sed la leganto mem decidu.

 



Aliaj Ekzemploj


En la supra diskuto mi uzis nur tre simplajn ekzemplojn por ilustri gramatikajn principojn. Mi ne enmiksis imperfektajn kaj perfektajn tensojn (escepte en kondiĉoj de speco 3, kiuj postulas tion), kaj ne uzis pasivan voĉon. Tiaj kompleksaj formoj certe ekzistas. Mi ĉisube prezentas plurajn tiajn kazojn, kun miaj tradukproponoj. Sub ĉiu frazo mi indikas la tenson kaj modon de la verboj. Mi indikas la voĉon nur se ĝi estas pasiva.

Bonvolu kompreni ke mi indikas nur la formon de la verbo, ne la tempon de la propozicio. Ekzemple, en la propozicio if you visit us tomorrow... (se vi vizitos nin morgaŭ) la angla verboformo estas prezenca, sed la signifo de la subpropozicio estas futura.



If you need help, just ask. → Se vi bezonas helpon, simple petu.
(Simpla Prezenca Indikativo, Imperativo → Prezenca Indikativo, Volitivo)
Oni ankaŭ povus traduki la supran frazon per futura indikativo (bezonos), depende de la signifo.

If you work too hard, you will get sick.
  → Se vi laboros tro forte, vi malsaniĝos.
(Simpla Prezenca Indikativo, Futura Indikativo → Futura Ind., Futura Ind.)

If you work too hard, you get sick.
  → Se oni laboras tro forte, oni malsaniĝas.
(Simpla Prezenca Ind, Simpla Prezenca Ind → Prezenca Ind, Prezenca Ind)

We will be late, if we stop for gas.
  → Ni estos malfruaj, se ni haltos por benzino.
(Simpla Futura Ind, Simpla Prezenca Ind → Futura Ind, Fut Ind)

If he looses the contract he will be fired.
  → Se li perdos la kontrakton li estos maldungita.
(Simpla Pres Ind, Pasiva Simpla Fut Ind → Futura Ind, Pasiva Perfekta Futura Ind)


If the road is being repaired then we will have to drive around it.
  → Se la vojo estas riparata, ni devos ĉirkaŭiri ĝin.
(Pasiva Imperfekta Prez Ind, Simpla Fut Ind → Pasiva Imperfekta Prez Ind, Fut Ind)
La parolanto pensas, ke oni probable riparas la vojon.

If the road were being repaired then we would have to drive around it.
  → Se la vojo estus riparata, ni devus ĉirkaŭiri ĝin.
(Pasiva Imperfekta Prez Subj, Moda Helpverbo → Pasiva Imperfekta Kond, Kond)
La parolanto kredas aŭ scias, ke oni ne riparas la vojon.

If the road had been being repaired we would have had to drive around it.
  → Se la vojo estus riparata, ni devus ĉirkaŭiri ĝin.
(Pasiva Perfekta Imperfekta Preterita Subj, Moda Helpverbo
  → Pasiva Imperfekta Kondicionalo, Kondicionalo)

La parolanto scias, ke la vojo ne estis riparata.

Iuj preferus indiki la pasintecon ĉi tiel: "Se la vojo estus riparata, ni estus devintaj ĉirkaŭiri." Certe, ne skribu "Se la vojo estus estinta riparata..."

Jen diagramo, por helpi memori la rilaton inter Esperantaj kaj anglaj modoj.


 

Referencoj

Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
K. Kalocsay - G. Waringhien
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1980

Longman English Grammar
Alexander, L.G.
Longman, London, 1992

PMEG - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Grammar Slammar Online English Grammar
Traditional Grammatical Terminology
Wikipedia: Subjunctive Mood



Se vi havas demandojn aŭ komentojn pri ĉi tiu eseo, bonvolu kontakti min. Samideane,

Verkita: 2000-01
Reviziita: 2010-02