Ekde versio 3, Grafikilo 7 kapablas zomi kaj malzomi. (Tio estas,
montri desegnaĵon de pli proksime aŭ de pli malproksime.)
La lupeoj, markitaj en la apuda foto per ruĝa ovalo, aktivigas
ĉi tiun funkcion. La sagoklavoj de la klavaro (supren, malsupren)
ankaŭ uzeblas.
La ĝirafo estis desegnita per la form-funkcio Plurlatero, kaj tial konsistas de multaj reg-punktoj. Por precize ĝustigi la poziciojn de la reg-punktoj, necesas zomi la desegnaĵon, kiel en la subaj ekran-fotoj. (Reg-punktoj aperas kiam oni surklakas sur formo.)
Kiam desegnaĵo estas zomita, nur parto de ĝi videblas en la program-fenestro. (La kanvaso estas pli larĝa ol la program-fenestro.) Por envenigi alian parton de la desegnaĵo, vi devas treni la kanvason.
Premu la CTRL-klavon (por Makintoŝoj, la komand-klavon), kaj tenu ĝin premata. Surklaku sur la kanvaso kaj tenu la musbutonon premata. Trenu la muson, kaj la kanvaso moviĝos kun ĝi.
![]() |
![]() |