Indekso

Kiel trovi kaŝitajn formojn kaj punktojn

Dum desegnado, ofte estas utile fari ĉiujn formojn travideblaj, por vidi kio troviĝas sub ili.

Konsideru la ekranofoton ĉe dekstre, kiu montras formojn kaj tekstojn desegnitajn sur mapo. La ruĝa sago kiu eliras el la blua trajnstacio estas surklakita (rimarku la ruĝan reg-punkton ĉe la pinto) sed la regpunktoj de la vosto estas kaŝitaj sub la stacio. Por ĝustigi la dikecon de la sago, necesas surklaki sur kaŝita regpunkto.

Se vi surklakos sur la bild-butono de flava kvadrato, ĉe la supra menutrabo, ĉiuj desegnitaj formoj fariĝos portempe travideblaj. En la suba ekranfoto, rimarku ke la regpunktoj ĉe la vosto de la sago nun videblas, kaj ke la nomo de la stacio (Ŝibuja), kiu estis kaŝita sub la stacio, ankaŭ videblas.

Dua surklako sur la sama butono faros ĉiujn formojn portempe grizaj. Ĉi tio estas utila por trovi formojn kiuj estas malaperintaj, ĉar ili estas tute travideblaj, aŭ havas la saman koloron kiel la fono.

Post tria surklako, ĉiuj formoj denove havos siajn originalajn kolorojn.