Surklaku sur la litero 'Ŝ' en la bildtrabo (ikontrabo) por desegni tekstobjekton sur la kanvaso. Komence, la teksto de nova tekstobjekto estas 'Ŝanĝu ĉi tion.' Kiam tekstobjekto estas elektita (per surklako) ĝi montras ruĝan kadron.
Por almeti parametrojn al tekstobjekto, estas du dialogfenestroj: la formdialogo kaj la tekstodialogo. Faru rapidan duoblan musklakon sur tekstobjekto por malfermi ilin. Se tio ne funkcias, malfermu ilin per la menueroj 'Malfermu formdialogon' kaj 'Malfermu tekstodialogon', kiuj troviĝas sub la menuo 'Redaktado'.
Ĉar la formdialogo estas priskribita
aliloke (Pri la Formdialogo), ĝi
ne estos priskribita ĉi tie, sed bonvolu rimarki ke tekstobjekto
havas fonon, kies koloro kaj travidebleco estas elekteblaj.
En la apuda ekranfoto, la literoj de la teksto estas blankaj (Ruĝo, Verdo, kaj Bluo estas je maksimumo), kaj la fono estas blua, kaj parte travidebla.
La tekstodialogo havas grandan tekstokampon por entajpi novan tekston,
falmenuojn por elekti la tiparon (Tahoma) kaj stilon de la tiparo, kaj
malgrandan kampon por entajpi la grandecon de la tiparo (ĉi tie, 30).
Por entajpi esperantan supersignojn, tajpu punktokomon aŭ cirkumflekson antaŭ la sensigna litero. Se vi tajpos ;c aŭ ^c, tio fariĝos ĉ.
Desegnitaj formoj aspektas same ĉe ĉiuj komputiloj, sed tekstobjektoj povas aspekti malsame. Supozu ke vi faris desegnaĵon kiu enhavas tekstobjekton, kies tiparo estis 'Comic san MS'. Se vi rigardus tiun saman desegnaĵon per Grafikilo 7 en alia komputilo, kiu ne enhavus la tiparon 'Comic san MS', la programo devus elekti alian tiparon, kaj la aspekto estus malsama.
Kompreneble, ĉi tiu problemo rilatas nur al desegnaĵo-dosieroj de la formato 'g7'. Por retpoŝti desegnaĵon, aŭ afiŝi ĝin en interreto, necesas eksporti ĝin al rastrumbilda formato (bmp, png, ktp). Se la kialo ne estas klara, bonvolu legi pri Kia Grafikilo kaj Simpla Ekzemplo.