Indekso

Krado

Por ĝustigi grandecon kaj pozicion de formoj, estas utile meti kradon sur la kanvason.


 

Estas du rimedoj por aktivigi la kradon: vi povas elekti la menueron Krado kiu troviĝas sub Redaktado, aŭ, vi povas surklaki sur la krado en la menutrabo. (Vidu la ruĝan cirklon, supre.) La suba krado-dialogo aperos.


Estas diferenco inter la menuero Krado kaj la krado-bildeto. Kiam oni unuafoje surklakas sur la bildeto, la kradodialogo aperas, sed postaj surklakoj nur viŝas aŭ reaperigas la kradon, sen reaperigi la kradodialogon. Kiam oni aktivigas la krado-funkcion per la menuo, la kradodialogo ĉiam aperas.

La krado aperas super la fonobildo, se estas, sed sub la desegnitaj formoj. Por vidi la kradon sub la formoj, simple faru la tutan desegnaĵon travidebla. (Klarigo ĉi tie.)

Indekso