Indekso

Kiel Ŝanĝi Kolorojn

Formoj ĝenerale havas du kolorojn: la koloro de la mezo de la formo, kaj la koloro de la rando. Linioj kaj la fono havas nur unu koloron, kompreneble.

Sub la menuo Redaktado estas du menueroj pri koloro: 'Koloro de mezo' kaj 'Koloro de rando/linio'. Ĉi tiuj menueroj aperigas Ĝavan kolordialogon (sube), kiu enhavas tri 'paĝojn'. Unu paĝo montras matricon de koloroj, kaj la du aliaj havas glitbutonojn (HSB kaj RGB).


  


La menutrabo havas bild-butonon por aperigi kolor-dialogon (markita per ruĝa cirklo, ĉe dekstre). Ĉi tiu butono aperigas la kolordialogon por ŝanĝi la koloron de la mezo, sed, se la laste surklakita formo estas linio, ĝi ŝanĝas la koloron de la linio.

Alia maniero por ŝanĝi la kolorojn estas per la form-dialogo. (Vidu sube.) Estas kvar glitbutonoj sub la etikedoj 'Koloro de Mezo' kaj 'Koloro de Rando'. La glitbutonoj reprezentas: Ruĝo, Verdo, Bluo, kaj Alfa (α). Alfa estas parametro pri travidebleco.

En la suba ekranfoto, la cirklo estas surklakita. Sub 'Koloro de Mezo', la parametro Alfa estas ĉe la maldekstra flanko (Alfa = 0), kaj tial la mezo de la cirklo estas tute travidebla. Aliflanke, la rando estas netravidebla, kaj ĝia koloro estas tute blua (B = 255, la maksimumo).

La travidebleco (Alfa) de formo estas ŝanĝebla nur per la form-dialogo.

Ankaŭ eblas ŝanĝi la koloron de la fono. Surklaku sur la fono, kaj elektu koloron.


Gutigilo / Sitelo

Ekde versio 3.1, Grafikilo 7 havas gutigilon kaj sitelon. La gutigilo 'suĉas' koloron de formo, aŭ de la fono, kaj la sitelo farbas formojn per tiu koloro.

Por suĉi koloron de formo, unue surklaku sur la formo. Poste surklaku sur la bildeto de gutigilo. En la apuda ekranfoto, la blua ovalo estas surklakita. (Rimarku la ruĝajn regpunktojn.)

Kiam la gutigilo suĉas koloron, la koloro de la farbo en la bildeto ŝanĝiĝas. Same okazas ĉe la farbo kiu elfluas el la sitelo.

Por farbi formon (ĉikaze, rektangulon), unue surklaku sur ĝi. Poste, surklaku sur la sitelo. En la apuda ekranfoto, la originale flava rektangulo estas farbita blua.

Bonvolu rimarki: La gutigilo ankaŭ kapablas suĉi koloron de fonobildo, se estas. Surklaku sur punkto en la fono kies koloron vi volas akiri. Sekve, surklaku sur la gutigilo-butono.

Kompreneble, devas ne esti formo super tiu punkto, ĉar la gutigilo suĉos la koloron de la formo anstataŭ tiun de la fonobildo. Se estas formo, movu ĝin portempe, aŭ konservu kaj forigu la desegnaĵon. Tiam vi povos suĉi la koloron, remalfermi la desegnaĵon, kaj farbi formojn per la sitelo.


Indekso