Indekso

Grafikilo 7 - Kiel Instali

Grafikilo 7 bezonas Ĝavon por kuri. Versio 1.4 aŭ pli alta verŝajne sufiĉos. Se Ĝavo ne estas instalita en via komputilo, vi povas akiri la lastan version ĉe: http://java.com/.

Instalo de Ĝavo estas facila por uzantoj de Vindozo. Linuksuloj povas trovi kelkajn klarigojn ĉi tie.

La instalilo de Grafikilo 7 estas: InstaluG7.jar. Surklaku ĉi tiun ligilon por elŝuti la programon aŭ komenci instalon.



La instalilo kopias la programdosieron (Grafikilo7.jar) al la indikita dosierujo, kaj metas simbolan ligilon (maldekstre) sur la labortablon, se la respondaj skatoletoj estas markitaj.

Indekso