Grafikilo 7 estas vektor-grafika grafikilo. Por ĝuste uzi ĝin, necesas kompreni la diferencon inter rastruma bildo kaj vektor-grafika bildo.
Rastrumo estas matrico, en kiu ĉiu elemento reprezentas unu
punkton (bilderon) de bildo aŭ foto. Ĉiu elemento estas numero
kiu difinas la koloron kaj helecon de specifa bildero.
La grafikaj formatoj bmp, jpg, png, kaj gif estas rastrumaj formatoj. Alia nomo por rastrumo estas bitmapo.
Vektor-grafika formato ne difinas ĉiujn bilderojn de bildo; formoj
estas difinitaj per malmultaj parametroj: punktoj sur xy-kampo, koloro,
ktp. La grafikilo desegnas ĉiun formon laŭ ĝiaj parametroj.
Linio, ekzemple, estas difinita per du punktoj, dikeco, kaj koloro; rektangulo estas difinita per kvar punktoj, koloro de mezo, koloro de rando, ktp.
Ĉar vektorgrafika bildo ne reprezentas ĉiujn punktojn de bildo, ĝi estas multe malpli granda ol rastruma bildo de la samaj dimensioj. Sed vektorgrafikaj bildoj ne taŭgas por reprezenti fotojn.
Por pli da klarigoj: Rastruma Bildo Vektorgrafika Bildo
Grafikilo 7 konservas desegnaĵojn laŭ propra vektorgrafika
formato. Nur Grafikilo 7 povas interpreti ĉi tiun formaton.
La sufikso de vektorgrafika dosiero kreita per Grafikilo 7 povas esti io ajn, sed g7 estas rekomendita, ekzemple bildo.g7, ĉar la instalilo asociigas ĉi tiun sufikson kun la grafikilo.
Por fari bildojn kiuj estas videblaj por ĉiuj, Grafikilo 7 havas Eksport-funkcion, sub la menuo 'Desegnaĵoj'. Ĉi tiu funkcio elskribas desegnaĵojn laŭ diversaj rastrumaj formatoj, bmp, png, ktp, kiuj estas universale interpreteblaj de retumiloj kaj aliaj grafik-programoj.