Indekso

Kiel desegni formojn.

Por desegni formon, elektu ĝin de la falmenuo Formoj (sube), aŭ surklaku sur la responda bildeto en la bildtrabo (dekstre).

 

Surklaku sur formo por aperigi ĝiajn reg-punktojn. Rimarku la kvar ruĝajn reg-punktojn ĉe la anguloj de la rektangulo en la apudo foto.

Por movi formon, surklaku sur ĝi per via maldekstra mus-butono kaj, tenante la musbutonon premata, trenu la muson.

Por ŝanĝi la altecon kaj/aŭ larĝecon de rektangulo, (kaj aliaj formoj), surklaku sur reg-punkto per via maldekstra musbutono kaj, tenante la musbutonon premata, trenu la muson.


Rektaj Linioj, Sagoj

Ĝenerale, kiam oni desegnas novan formon, la formo aperas ĉe la supra maldekstra angulo de la kanvaso, sed por iuj formoj, la grafikilo montras dialog-fenestron kiu petas al la uzanto marki punktojn sur la kanvaso.

Ĉe dekstre estas la dialogfenestro kiu aperas kiam oni desegnas rektan linion, rektan sagon aŭ kurban sagon. Surklaku ĉe du punktoj sur la kanvaso, kaj la grafikilo desegnos linion aŭ sagon inter tiuj du punktoj.


Sagoj tamen havas pli ol du punktoj. Por rekta sago, estas kroma regpunkto kiu regas la dikecon de la sago. En la apuda ekranfoto, rimarku la kroman ruĝan regpunkton ĉe la vosto de la sago. Trenu ĉi tiun punkton por fari la sagon pli dika aŭ maldika.

  
  

Kurba sago ankaŭ havas regpunkton por ŝanĝi la dikecon, kaj plian regpunkton en la mezo. Trenu ĉi tiun punktu por kurbigi la sagon.

  

Kurbaj Linioj, Plurlateroj

La nombro da punktoj por kurbaj linioj kaj plurlateroj ne estas fiksita. Post surklako sur la kurba linio aŭ plurlatero en la bildtrabo, la apuda dialogfenestro aperos. Marku plurajn punktojn sur la kanvaso, kaj surklaku sur 'Desegnu' por fini la formon.


La grafikilo desegnos la ruĝajn regpunktojn kaj ankaŭ bluajn regpunktojn inter ili. La ruĝaj regpunktoj markas punktojn sur la kurba linio, aŭ sur la rando de la plurlatero; la bluaj regpunktoj estas uzataj por kurbigi la liniojn inter la ruĝaj regpunktoj, kiel la apuda ekranfoto montras.


Parolbalonoj, Pensnuboj, Sagoskatoloj

Parolbalonoj kaj pensnuboj utilas por meti amuzajn komentojn sur fotoj aŭ desegnaĵoj. La sagoskatoloj estas utilaj por meti etikedojn sur mapoj kaj diagramoj.

Ĉi tiuj formoj funkcias simile al rektanguloj. La grandeco de la formo kaj la pozicio de la 'vosto' estas facile ĝustigeblaj. Bonvolu eksperimenti; desegnu parolbalonon kaj trenu la regpunktojn por vidi kiel ĝi funkcias.

Kompreneble, ĉi tiuj formoj estas uzataj kun tekstoj, sed la tekstoj estas apartaj objektoj, desegnitaj super la balono aŭ nubo.


Novaj Transformoj

La subaj transformoj, spegulado, turnado, grandigo kaj malgrandigo, estas validaj por ĉiuj formoj escepted de tekstoj.


Spegulado

La apuda bildeto reprezentas profilon de vizaĝo kiu estas spegulita. Por speguli formon, surklaku sur la formo, kaj poste surklaku sur ĉi tiu bildeto en la il-trabo. Kompreneble, por multaj formoj (rektanguloj, ovaloj, ktp.) estos neniu videbla ŝanĝo.


 

Turnado

Per ĉi tiu funkcio, eblas turni formon je 90 gradusoj. Surklaku sur la turnota formo, kaj poste sur la bildeto en la il-trabo.

Grandigo / Malgrandigo

La apudaj bildetoj reprezentas la funkciojn por grandigi kaj malgrandigi formon. Por la plejo de formoj, eblas grandigi kaj malgrandigi per trenado de unu el la reg-punktoj. Sed plurlateroj kaj kurbaj linioj povas havi multajn regpunktojn. Ĉi tiuj funkcioj tre utilas por ĉi tiaj formoj.
 
Elektu la formon por grandigi / malgrandigi, kaj surklaku sur la responda bildeto en la il-trabo. Alternative, premu la ctrl-klavon kaj, tenante ĝin malsupra, premu sag-klavon: la 'suprenan' sag-klavon por grandigi, la 'malsuprenan' sag-klavon por malgrandigi.
 
Rimarku ke kiam oni grandigas aŭ malgrandigas formon, la reg-punktoj restas en siaj originalaj pozicioj.
 
 

Indekso