Por aperigi la formdialogon, faru rapidan duoblan musklakon sur la kanvaso de la grafikilo, aŭ elektu la menueron 'Montru formdialogon' sub la menuo 'Redaktado'. Sube estas ekranfoto de la dialogo.
Surklaku sur specifa formo; la dialogo montros ties parametrojn. En la ekranfoto ĉi sube, ekzemple, la ovalo estis surklakita. Rimarku la ruĝajn regpunktojn ĉirkaŭ ĝi.
En la supra parto de la kadro estas teksto 'OVALO 1 el 2'. Tio montras ke la surklakita formo estas ovalo, kaj ke ĝi estas la unua formo el du formoj en la desegnaĵo. La dua formo estas la stelo, kompreneble.
La koloroj kaj travidebleco de formo estas ŝanĝeblaj per glitbutonoj. Ĉi tiu funkcio estas priskribita pli detale sur la paĝo pri Koloroj.
La butonoj pri 'Ordo' regas la ordon de desegnado. La unua
butono (sagopinto kiu montras supren) faras ke la formo estu desegnita
lasta; la lasta (sagopinto kiu montras malsupren) faras ke la
desegnaĵo estu designita unua; la aliaj du ŝanĝas la ordon per +1
aŭ -1. La ekranfoto ĉe dekstre montras la efikon de desegnordo: la
ovalo estas nun 2 el 2.
La parametro 'Dikeco' temas pri la dikeco de la rando. Entajpu novan valoron kaj surklaku sur 'Almetu'.
La parametro 'Ombro' faras grizan ombron ĉe la suba dekstro de formo. En la supra ekranfoto, la stelo havas ombron, sed la ovalo ne havas.
Por ĉiuj formoj, eblas fiksi la pozicion, por ke la formo ne estu akcidente movita. Por iuj, eblas fiksi la altecon kaj/aŭ la larĝecon. En la supra ekzemplo, la alteco de la ovalo estas fiksita, sed ne la larĝeco.
Sub la mark-skatoletoj pri ombro kaj pozicio estas tekstokampo
kun la etikedo Movgrupo. Kiam formo estas kreita, ĉi tiu
kampo estas blanka. Se vi deziras ke du aŭ pli da formoj ĉiam
moviĝu kune, metu la saman nomon en ĉi tiun kampon. Laŭ la supra
ekzemplo, surklaku sur la stelo, tajpu 'simbolo01' en la kampon
'Movgrupo', kaj surklaku sur 'Almetu'. Faru same por la
ovalo. La stelo kaj ovalo estas nun ligitaj, kaj moviĝos kune.
Formoj de la sama movgrupo ne nur moviĝas kune; kiam oni forviŝas, eltondas aŭ kopias formon kiu estas membro de movgrupo, ĉiuj aliaj membroj de tiu grupo ankaŭ estas forviŝitaj, eltonditaj aŭ kopiitaj.