Indekso

Simpla Ekzemplo

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel fari desegnaĵon per Grafikilo 7.

Supozu ke vi volas fari novjaran karton por sendi al konatoj. Vi volas meti la tekston 'Feliĉan Novan Jaron' sur belan foton.

Unue, vi devas enigi vian foton. Uzu la funkcion 'Elektu foton...' kiu estas sub la Fono-menuo. Dosiero-dialogo aperos. (Vidu sube.)


Por ĉi tiu ekzemplo, la elektita foto estas hibisko03b.jpg.

Sekve, metu tekston sur vian foton per la Teksto-funkcio. (Ŝ en la form-trabo.) La komenca teksto por Teksto-objekto ĉiam estas 'Ŝanĝu ĉi tion'. En la ekran-foto ĉe dekstre, nur ruĝa rando videblas, ĉar la literoj estas nigraj.

Surklaku sur la tekstobjekto dufoje rapide, por aperigi la form-dialogon kaj la teksto-dialogon. (Vidu sube.)

Per la formdialogo vi povas ŝanĝi la koloron de la teksto kaj aliajn parametrojn. Per la tekstodialogo vi povas ŝanĝi la tekston, la tiparon, ktp.


Por tajpi supersignitajn literojn en la tekstokampo de la tekstodialogo, uzu la punktokoman klavon (;) kiel senpaŝan klavon. Ekzemple, por fari la literon ĉ, tajpu ;c.

Tajpu 'Feliĉan Novan Jaron!' en la tekstokampon kaj surklaku sur la butono 'Almetu tekston' por kopii la tekston al la desegnaĵo.

Estas du rimedoj por ŝanĝi la koloron de la teksto. En la supra ekran-foto, rimarku ke estas kvar glitbutonoj sub 'Koloro de Teksto': Ruĝo, Verdo, Bluo, kaj Alfa. (Alfa is travidebleco.) La butonoj por Ruĝo kaj Verdo estas je maksimumo, kio donas flavan koloron.

Alternative, vi povas uzi la kolor-dialogon; surklaku sur la bildeto en la menutrabo kiu estas markita per ruĝa cirklo. (Vidu supre.)

Kiam via desegnaĵo estas finita, necesas konservi ĝin je formato kiun ĉiuj povos vidi. Elektu la funkcion 'Eksportu' sub la menuo 'Desegnaĵoj'. Dosierodialogo aperos. Entajpu la nomon de la karto kun taŭga formato-sufikso, ekzemple, novajaro.png, novajaro.bmp, ktp., kaj surklaku sur la konserv-butono. (La formatoj png kaj bmp estas rekomenditaj. La kvalito de la jpg-bildoj estas iom malbona, kaj ial ne eblas fari gif-bildojn.)

Por konservi la desegnitajn formojn kaj tekstobjektojn de via desegnaĵo, uzu la funkcion 'Konservu'. Taŭga nomo por la desegnaĵo-dosiero estus 'novajaro.g7'. Ĉi tiu dosiero konservas kion vi desegnis, sed ĝi ne inkluzivas la fonobildon, ĉar tio estas rastruma bildo.





Indekso