Versio 3 - Pli pova, pli facile uzebla!

Grafikilo 7 estas grafik-programo por Esperantistoj. Ĝi speciale utilas por meti etikedojn sur mapoj kaj diagramoj, fari kartojn, kaj tiel plu.

Versio 3.0 estas multe plibonigita, kiel la suba ekranfoto montras:

La ĉefaj plibonigoj estas:

Nova en versio 3.1

Versio 3.1 havas gutigilon kaj sitelon, por faciligi farbadon.
(Vidu: Gutigilo / Sitelo.)



Ĉar ĝi estas Ĝava programo, Grafikilo 7 funkcias sub diversaj mastrumaj sistemoj; ĝi estis testita sub Vindozo XP, Vista, GNU/Linukso (Ubuntu), kaj Mak OS X.

Provprogramo

Por uzi Grafikilon 7, necesas elŝuti kaj instali ĝin, sed per la suba provprogramo vi povas nun esplori kelkajn funkciojn.

Surklaku sur formo kaj, tenante la musbutonon premata, trenu ĝin al nova pozicio. Rimarku ke kiam formo estas surklakita, ruĝaj reg-punktoj aperas. Trenu la reg-punktojn por ŝanĝi la grandecon de formo, aŭ la pozicion de linio.

Estas kvar glitbutonoj por ĝustigi kolor-parametrojn: Ruĝo, Verdo, Bluo, kaj Alfa (α). Alfa estas parametro de travidebleco. Surklaku sur formo kaj movi la glitbutonojn por vidi la efikojn. En la suba provprogramo, nur la meza koloro de formo estas ŝanĝebla, sed la instalita programo kapablas ŝanĝi la kolorojn de la mezo kaj de la rando.

Se vi trovas ke estas malfacile elekti deziratan koloron per glitbutonoj, Grafikilo 7 provizas aliajn metodojn por elekti kolorojn.

Rimarkigo: Ĉi sube ne estas foto, sed programo; ĝi funkcias!


Ekzemplo - Metu etikedojn sur mapoj.

Indekso

Kiel Instali
Kia Grafikilo?
Formoj
Formdialogo
Tekstoj
Koloroj
Zomado
Kaŝitaj Formoj
Krado
Ekzemplo



Mi (Klivo) distribuas Grafikilon 7 senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.

Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/grafikilo7

Samideane,