Indekso ▲

Valtono, daŭrigo

26an de aŭgusto, 17--.

Ĉu vi estas leginta ĉi tiun strangan teruran rakonton, Margareto? Kaj ĉu vi ne sentas ke ĝia hororo malfluidigas vian sangon, kiel ĝi eĉ nun kazeigas mian? Foje, kaptite de subita angoro, li ne povis daŭrigi sian rakonton; alifoje, lia rompiĝema, tamen penetrema voĉo malfacile eligis vortojn plenplenajn je angoro. Liaj fajnaj belaj okuloj jen brilis pro indigno, jen turniĝis suben pro subprema malĝojo, estingitaj de senlima mizero. Foje li regis siajn mienon kaj tonojn, kaj rakontis tre hororajn okazaĵojn per trankvila voĉo, subpremante ĉiujn indikaĵojn de malsereno; alifoje, kvazaŭ eksplodanta vulkano, lia vizaĝo subite montris mienon de sovaĝega furiozo, dum li kriadis malbenojn al sia turmentanto.

Lia rakonto estas kohera, kaj rakontita kiel plej simpla vero; sed mi agnoskas al vi ke la leteroj de Felikso kaj Safie, kiujn li montris al mi, kaj la apero de la monstro, vidita de nia ŝipo, pli konvinkis min pri la vero de lia rakonto ol liaj asertoj, kvankam tre sinceraj kaj koheraj. Do, tia monstro vere ekzistas! Mi ne povas dubi tion; tamen mi estas frapita de surprizo kaj admiro. Foje mi klopodis lerni de Frankenŝtajno detalojn pri la kreo de la vivaĵo, sed pri ĉi tiu punkto li rifuzas paroli.

"Ĉu vi frenezas, amiko?" li diris; "Aŭ kien via senpensa scivolemo kondukas vin? Ĉu vi ankaŭ kreus por vi kaj la mondo demonan malamikon? Aŭ kion viaj demandoj celas? Pacon, pacon! Lernu de mia mizero, kaj ne celu kreskigi propran."

Frankenŝtajno malkovris ke mi skribis notojn pri lia historio: li petis vidi ilin, kaj li mem korektis kaj pliampleksigis ilin multloke; sed ĉefe li faris la konversaciojn kun lia malamiko pli vivecaj kaj energiaj. "Ĉar vi estas konservinta mian rakonton," li diris, "mi ne volus ke fuŝita versio estu legata en estonteco.

Tiel semajno pasis, dum mi aŭskultis la plej strangan rakonton kiun imago iam ajn formis. Miaj pensoj, kaj ĉiuj sentoj de mia spirito, estas konsumitaj de la intereso pri mia gasto, kiun lia rakonto, kaj liaj superaj kaj mildaj manieroj, kreis en mi. Mi volas konsoli lin; sed ĉu mi povas konsili vivon al iu kiu estas senlime mizera, tute senigita de ĉiuj esperoj de konsolo? Ho ne! La sola ĝojo kiun li povos ĝui venos kiam li kvietigos siajn frakasitajn emociojn por akcepti pacon kaj morton. Tamen, li ĝuas unu konsolon, kiu naskiĝis de soleco kaj deliro - li kredas ke, kiam li konversacias kun siaj amikoj dum dormo, kaj akiras de tiu kuneco konsolon de siaj mizeroj aŭ kuraĝigon al venĝo, ili ne estas kreaĵoj de lia imago, sed veraj estuloj kiuj vizitas lin de regionoj de fora mondo. Ĉi tiu fido donas solenecon al liaj deliraĵoj kiu faras ilin preskaŭ tiom imponaj kaj interesaj al mi kiom la vero.

Niaj konversacioj ne ĉiam temas nur pri liaj propraj historio kaj misfortunoj. Pri ĉiuj punktoj de ĝenerala literaturo, li montras vastegan konon kaj rapidan travideman komprenon. Lia elokventa parolo estas forta kaj kortuŝa; kaj kiam li rakontas tragikan okazaĵon, aŭ klopodas eksciti sentojn de kompato aŭ amo, mi ne povas aŭdi sen larmoj. Li sendube estis glora estulo dum siaj tagoj de prospero, se nun, ruinigita, li estas tiom nobla kaj dieca! Li ŝajnas senti siajn meritojn kaj la grandecon de sia falo.

"Kiam mi estis pli juna," li diris, "mi sentis ke iu granda entrepreno estas destinita al mi. Miaj emocioj profundas; sed mi havis senpasian prudenton, kiu kvalifikas min por elstaraj atingoj. Ĉi tiu sento pri la valoro de mia karaktero subtenis min, en cirkonstancoj kiuj frakasus aliajn, ĉar mi konsideris krime forĵeti pro senutila funebro tiujn talentojn kiuj povus utili al miaj viv-kunuloj. Kiam mi pripensis la laboron kiun mi estis fininta, nenion malpli ol la kreon de sentema kaj racia animalo, mi ne povis rangi min inter la aro de ordinaraj inventistoj. Sed ĉi tiu sento, kiu subtenis min komence de mia kariero, nun povas nur puŝi min pli profunden en polvon. Ĉiuj miaj konjektoj kaj esperoj estas vanaĵoj; kaj kiel la ĉefanĝelo kiu avidis al ĉiopoveco, mi estas ĉenita en eterna infero. Mia imagemo estis forta, sed miaj kapabloj de analizo kaj aplikado estis fortegaj; per kunigo de ĉi tiu kvalitoj mi elpensis la ideon kaj realigis la kreon de homo. Eĉ nun mi ne povas rememori sen pasio miajn revojn dum la laboro estis nefinita. Mi paŝis en la ĉielo per miaj pensoj, jen glorante pro miaj povoj, jen ardante pro la ideo de iliaj efikoj. Ekde mia infanaĝo mi ensorbadis altajn esperojn kaj superan ambicion; sed nun, kiom sinkinta mi estas! Ho amiko! Se vi konus min kiel mi iam estis, vi ne rekonus min en ĉi tiu kaduka stato. Malespero malofte vizitis mian koron; alta destino ŝajne subtenis min, ĝis mi falis, neniam ajn restariĝonte."

Ĉu mi devas perdi ĉi tiun admirindan estulon? Mi deziregis havi amikon; mi serĉis iun kiu simpatiu kaj amu min. Jen, sur ĉi tiuj dezertaj maroj mi trovis tian; sed mi timas ke, amikiginte lin, mi povos nur koni lian valoron kaj perdi lin. Mi volas repacigi lin kun la vivo, sed li rifuzas la ideon.

"Mi dankas al vi, Valtono," li diris, "pro via bonkoremo al tiom mizera malfeliĉulo; sed parolante pri novaj homrilatoj kaj freŝaj objektoj de tenero, ĉu vi pensas ke ili povas anstataŭigi tiujn perditajn? Ĉu ajna viro povas esti kiel Klervalo estis por mi; aŭ ajna virino kiel Elizabeto? Eĉ kiam la teneraj sentoj ne baziĝas sur iuj superaj kvalitoj, la kunuloj de infanaĝo ĉiam havas iun povon sur la menso, kiun postaj amikoj apenaŭ povas akiri. Ili konas niajn infanajn emojn, kiuj, eĉ se ili poste modifiĝos, neniam estos forviŝitaj; kaj ili povas kompreni niajn agojn kun pli da certeco pri la honesteco de niaj motivoj. Fratino aŭ frato neniam povas, escepte se tia tendenco frue evidentiĝis, suspekti la alian de fraŭdo aŭ trompo, sed alia amiko, eĉ se la rilato estas intima, povas, kontraŭvole, esti infektita de suspekto. Sed mi ĝuis amikojn kiuj fariĝis karaj ne nur per kutimiĝo kaj kunestado, sed pro siaj propraj kvalitoj; kaj kie ajn mi estos, la paciga voĉo de mia Elizabeto kaj la konversacio de Klervalo ĉiam estos flustrataj en mian orelon. Ili estas mortintaj, kaj nur unu emocio en ĉi tia soleco povas persvadi min konservi mian vivon. Se mi estus okupita de iu alta entrepreno aŭ plano, ŝargita de ampleksa utileco al miaj viv-kunuloj, mi povus vivi por plenumi ĝin. Sed mia sorto ne estas tia; mi devas persekuti kaj detrui la estulon kiun mi vivigis; tiam mia sorto sur la Tero estos plenumita kaj mi rajtos morti."

2an de septembro

Amata Fratino, mi skribas al vi ĉirkaŭate de danĝero, nesciante ĉu la destino lasos min revidi karan Anglion, kaj la pli karajn amikojn kiuj loĝas tie. Glacimontoj ĉirkaŭas min kaj lasas neniun vojon de eskapo. Ĉiumomente ili minacas frakasi mian ŝipon. La bravuloj kiujn mi persvadis esti miaj kunuloj atendas savon de mi; sed mi estas senpova. Nia situacio estas terurega, tamen miaj kuraĝo kaj esperemo ne forlasas min. Ni eble travivos; kaj se ne, mi sekvos la konsilon de Seneko, morti kun kuraĝo.

Tamen kia, Margareto, estos via mensostato? Vi ne aŭdos pri mia pereo, kaj malpacience atendos mian revenon. Jaroj pasos; vi foje sentos malesperon, kaj tamen estos turmentita de espero. Ho amata fratino! Mi antaŭtimas la naŭzan senigadon de viaj sinceraj esperoj kun pli da teruro ol mian propran morton. Sed vi havas edzon kaj belajn infanojn; vi povos esti ĝoja: La Ĉielo benu vin kaj faru vin tia!

Mia malfeliĉa gasto rigardas min per tenera kompato. Li klopodas doni esperon al mi, kaj parolas kvazaŭ la vivo estus posedaĵo kiun li valoras. Li atentigas kiom ofte la samaj akcidentoj trafis aliajn navigistojn kiuj provis ĉi tiun maron, kaj spite mian reziston, li kuraĝigas min per feliĉaj aŭguroj. Eĉ la maristoj sentas la povon de lia elokventa parolo: kiam li parolas, ili ĉesas malesperi; li vekas iliajn energiojn kaj, dum ili aŭskultas lian voĉon, ili kredas ke ĉi tiuj vastaj glacimontoj estas talpaĵoj kiuj malaperos pro homa volo. Ĉi tiuj sentoj mallonge daŭras; ĉiu tago de prokrastita espero timigas ilin, kaj mi preskaŭ antaŭtimas ke ĉi tiu malespero provokos ribelon.

5an de septembro

Ĵus okazis io tiom elstare interesa ke, kvankam estas tre probable ke ĉi tiuj paperoj neniam atingos vin, mi tamen ne povas deteni min de registrado.

Ni estas ankoraŭ inter glacimontoj, ankoraŭ en tuja danĝero esti frakasitaj inter iliaj kolizioj. La malvarmo estas ekstrema, kaj multaj el miaj malfeliĉaj kamaradoj jam havas siajn tombojn en ĉi tiu dezerta loko. La sano de Frankenŝtajno tage malkreskas: entuziasma fajro ankoraŭ glimas en liaj okuloj; sed li estas elĉerpita, kaj kiam io subite pelas lin al fortostreĉo, li rapide resinkas en ŝajne senvivan staton.

Mi menciis en miaj lastaj leteroj miajn timojn pri ribelo. Ĉi matene, dum mi sidis rigardante la palan vizaĝon de mia amiko -- liajn okulojn duonfermitajn, liajn membrojn lace pendantajn -- mi estis elseĝigita de ses maristoj kiuj deziris eniri en la kajuton. Ili envenis, kaj ilia elektito alparolis al mi. Li diris ke li kaj liaj kunuloj estas elektitaj de la aliaj maristoj kiel deputitoj, por prezenti postulon al mi, kiun mi ne povas juste rifuzi. Ni estas ĉirkaŭataj de glacio kaj probable ne eskapos; sed ili timas ke, se la glacio disiĝos (kio eblas), kaj libera vojo malfermiĝos, mi estos sufiĉe freneza por daŭrigi la vojaĝon kaj gvidi ilin en novajn danĝerojn, post kiam ili jam estos feliĉe venkintaj ĉi tiun. Tial ili deziras ke mi faru solenan promeson: se la ŝipo liberiĝos, mi tuj direktos ĝin suden.

Ĉi tiu parolo estis ĝena al mi. Mi ne estis perdinta kuraĝon; nek konsiderinta la ideon reiri se liberigita. Tamen, ĉu estus juste, aŭ eĉ eble, rifuzi ĉi tiun postulon? Mi hezitis antaŭ ol respondi; Frankenŝtajno, kiu komence estis silenta, kaj ja ŝajnis apenaŭ sufiĉe forta por atenti, nun vigliĝis. Liaj okuloj briletis, kaj liaj vangoj ruĝiĝis pro momenta forto. Turninte sin al la viroj li diris --

"Kion vi intencas? Kion vi postulas de via kapitano? Ĉu vi tiom facile rezignas vian celon? Ĉu vi ne diris ke ĉi tio estas glora ekspedicio? Kaj kial ĝi estas glora? Ne ĉar la vojo estas glata kaj paca kiel suda maro, sed ĉar ĝi plenas je danĝero kaj teruro; ĉar ĉiu nova krizo postulos vian forton kaj montros vian kuraĝon; ĉar danĝero kaj morto ĉirkaŭas, kaj vi akceptas la defiojn kaj venkos ilin. Pro ĉi tio ĝi estas glora, pro ĉi tio, honora entrepreno. Vi atendis esti laŭdataj kiel herooj de via specio; viaj nomoj adorataj, ĉar ili apartenas al bravuloj kiuj alfrontis morton pro honoro kaj utilo al la homaro. Kaj nun, vidu, antaŭ la unua ombro de danĝero, aŭ (se vi preferas) la unua granda kaj terura provo de kuraĝo, vi retropaŝas, kontentaj kun la reputacio de viroj kiuj ne sufiĉe fortas por elteni malvarmon kaj danĝeron, kaj tial, malvarmaj povruloj, reiris al siaj varmaj fajrujoj. Nu, tiom da preparo ne necesis; vi ne devis veni tiom for, kaj treni vian kapitanon al la honto de malvenko, nur por pruvi vin malkuraĝuloj. Ho! Estu viroj, aŭ estu pli ol viroj. Estu neŝanceleblaj sur viaj celoj, firmaj kiel roko. Ĉi tiu glacio ne havas la forton kiun viaj koroj eble havas; ĝi estas ŝanĝebla, kaj ne povos kontraŭstari vin, se vi tiel decidos. Ne reiru al viaj familioj kun malhonoro markita sur viaj fruntoj. Reiru kiel herooj kiuj luktis kaj venkis, kiuj neniam spertis fuĝon de malamiko."

Li diris ĉi tion per voĉo tiom modulita al la diversaj emocioj esprimataj, kun okuloj tiom plenaj je superaj idealoj kaj heroismo, ke oni ne povas miri ke li pensigis ĉi tiujn virojn. Ili rigardis sin kaj ne kapablis respondi. Mi parolis; mi diris ke ili reiru, kaj konsideru kio estis dirita; ke mi ne gvidos ilin pli norden se ili forte deziras la malon; sed mi esperas ke, post pripensado, ilia kuraĝo revenos.

Ili reiris, kaj mi turnis min al mia amiko; sed li estis venkita de laco kaj preskaŭ senviva.

Kiel ĉio finiĝos, mi ne scias. Sed mi preferus morton al honta reiro -- mia celo neplenumita. Tamen mi timas ke tia estos mia sorto. La maristoj, ne subtenataj de ideoj de gloro kaj honoro, ne povos propravole plu elteni siajn nunajn malfacilaĵojn.

7an de septembro

La kubeto estas ĵetita; mi konsentis reiri se ni ne estos detruitaj. Tiel ĉiuj miaj esperoj estas frakasitaj de malkuraĝo kaj nedecidemo. Mi reiros senscia kaj senrevigita. Por pacience akcepti ĉi tiun maljustecon necesas pli da filozofio ol mi posedas.

12an de septembro

Ĝi jam finiĝis; mi reiras al Anglio. Mi estas perdinta miajn esperojn de utilo kaj gloro; mi estas perdinta mian amikon. Sed mi klopodos rakonti detale ĉi tiujn amarajn cirkonstancojn al vi, kara fratino; kaj dum mi velas al Anglio, kaj al vi, mi ne malesperos.

La 9an de septembro, la glacio komencis moviĝi, kaj ni aŭdis defore muĝadon kiel tondron, dum la insuloj splitiĝis kaj fendiĝis ĉie ĉirkaŭe. Ni estis en tuja danĝero; sed, ĉar ni povis nur atendi, mia ĉefa zorgo estis mia malfeliĉa gasto, kies malsano kreskis tiom ke li estis tute limigita al sia lito. La glacio fendiĝis malantaŭ ni, kaj iu forto pelis ĝin norden; venteto leviĝis de okcidento, kaj la 11an tagon, vojo al sudo fariĝis tute libera. Kiam la maristoj vidis ĉi tion, kaj ke ilia reiro al sia hejmlando ŝajne fariĝis certa, ili faris laŭtan kaj longan krion de tumulta ĝojo. Frankenŝtajno, kiu estis dormanta, vekiĝis kaj demandis la kaŭzon de la tumulto. "Ili krias," mi diris, "ĉar ili baldaŭ reiros al Anglio."

"Ĉu vi fakte reiras?"

"Ve, jes. Mi ne povas kontraŭi iliajn postulojn. Mi ne povas gvidi ilin kontraŭvole en danĝeron, kaj mi devas reiri."

"Faru tiel, se vi volas; sed mi ne faros. Vi rajtas rezigni vian celon, sed la mia estas misio de la Ĉielo, kaj mi ne aŭdacas. Mi estas malforta; sed sendube la spiritoj kiuj helpas mian venĝon provizos al mi sufiĉan forton." Dirinte ĉi tion, li klopodis salti de la lito, sed la fortostreĉo estis tro por li; li falis malantaŭen, kaj svenis.

Pasis longa tempo antaŭ ol li rekonsciiĝis, kaj mi ofte pensis ke lia vivo estas tute estingita. Finfine li malfermis siajn okulojn, sed li strebis spiri, kaj ne kapablis paroli. La kirurgo donis al li trankviligan medikamenton kaj ordonis ke ni lasu lin ripozi. Dume, li diris al mi ke mia amiko havas malmultajn horojn da vivo.

Lia kondamno estis dirita, kaj mi povis nur malĝoji kaj pacienci. Mi sidis apud lia lito, rigardante lin. Liaj okuloj estis fermitaj, kaj mi pensis ke li dormas; sed baldaŭ li vokis al mi per malforta voĉo, kaj petinte ke mi proksimiĝu, diris, "Ve! La forto de kiu mi dependis estas for; mi sentas ke mi baldaŭ mortos, kaj li, mia malamiko kaj persekutanto, eble ankoraŭ ekzistas. Ne kredu, Valtono, ke dum la lastaj momentoj de mia ekzisto mi sentas tiun brulantan malamon, kaj ardan venĝemon kiun mi iam esprimis. Sed mi sentas ke mia deziro por la morto de mia kontraŭulo estas justa. Dum ĉi tiuj lastaj tagoj mi estis okupata de pensoj pri mia antaŭa konduto; mi ne opinias ĝin riproĉinda. Pro portempa humoro de entuziasma frenezo mi kreis racian vivaĵon, kaj estis respondeca por certigi, tiom kiom mi povus, liajn feliĉon kaj bonan farton. Ĉi tio estis mia devo; sed estis alia devo eĉ pli supera. Mia devo al miaj viv-kunuloj havis pli grandan rajton al mia atento, ĉar ili inkluzivas pli grandan proporcion da feliĉo aŭ mizero. Konvinkite de ĉi tiu vidpunkto, mi rifuzis, ja prave rifuzis, krei kunulinon por la unua vivaĵo. Li montris senegalajn malicon kaj memcentrismon en malbono. Li detruis miajn amikojn; li destinis detruon al vivuloj kiuj posedis elstarajn sentojn, ĝojon, kaj feliĉon. Kaj mi ne scias kiam lia malsato al venĝo eble finiĝos. Estante mizera, por ke li mizerigu neniun alian, li devas morti. La tasko de lia detruo estis mia, sed mi malsukcesis. Sub influo de memcentremo kaj brutecaj motivoj, mi petis vin alpreni mian nefinitan laboron; mi renovigas ĉi tiun peton, sed nun mi estas instigata nur de racio kaj virto.

"Tamen mi ne povas peti ke vi rezignu viajn landon kaj amikojn por plenumi ĉi tiun taskon; kaj nun, ĉar vi reiras al Anglio, vi apenaŭ havos ŝancon renkonti lin. Sed mi lasas al vi la konsideron de ĉi tiuj punktoj, kaj la ekvilibrigon de viaj respondecoj, laŭ vi; miaj prudento kaj ideoj estas jam perturbitaj de la proksimeco de la morto. Mi ne aŭdacas peti vin fari kion mi konsideras justa, ĉar mi eble estas misgvidita de pasio.

"Maltrankviligas min ke li povos vivi kiel ilo de malico; aliflanke, ĉi tiu horo, kiam mi atendas baldaŭan liberiĝon, estas la nura ĝoja horo kiun mi ĝuas ekde pluraj jaroj. La formoj de la karaj mortintoj aperadas antaŭ mi kaj mi rapidas al iliaj brakoj. Adiaŭ, Valtono! Serĉu ĝojon en trankvilo kaj evitu ambicion, eĉ se tio estas nur la ŝajne senkulpa ambicio fariĝi elstara en scienco kaj esplorado. Sed kial mi diras ĉi tion? Mi mem fuŝis ĉi tiujn esperojn, tamen alia eble sukcesos."

Lia voĉo fariĝis pli mallaŭta dum li parolis; finfine, lacigita de sia penado, li fariĝis silenta. Proksimume duonhoron poste li provis paroli denove sed ne kapablis; li malforte premis mian manon, kaj liaj okuloj fermiĝis por ĉiam, dum la brilo de milda rideto malaperadis de liaj lipoj.

Margareto, kian komenton mi povas fari pri la tro frua estingiĝo de ĉi tiu glora spirito? Kion mi povas diri kio komprenigos al vi la profundecon de mia funebro? Ĉio kion mi esprimus estus maladekvata kaj malforta. Miaj larmoj fluas; nubo de senreviĝo ombras mian menson. Sed mi vojaĝas al Anglio, kaj tie mi eble trovos konsolon.

Mi estas interrompita. Kion aŭguras ĉi tiuj sonoj? Estas noktomezo; venteto milde blovas, kaj la gardistoj sur la ferdeko apenaŭ moviĝas. Denove; estas sono de homa voĉo, sed pli raŭka; ĝi venas de la kajuto kie la restaĵoj de Frankenŝtajno ankoraŭ kuŝas. Mi devas stari kaj esplori. Bonan nokton, mia fratino.

Ho Dio! Kia sceno ĵus okazis! Mia kapo ankoraŭ turniĝas dum mi memoras ĝin. Mi apenaŭ scias ĉu mi povos detale priskribi ĝin. Sed la rakonto kiun mi registris estus nekompleta sen ĉi tiu fina kaj miriga katastrofo.

Mi eniris la kajuton kie kuŝas la restaĵoj de mia malbonsorta kaj admirinda amiko. Super li staris formo kiun mi ne povas ĝuste priskribi per miaj vortoj; la alteco estis grandega, sed la proporcioj estis strangaj kaj misaj. Dum li staris super la ĉerko lia vizaĝo estis kaŝita de longaj bukloj de taŭzitaj haroj; sed unu larĝega mano estis etendita, kies koloro kaj teksturo estis kiel tiu de mumio. Kiam li aŭdis la sonon de mia alveno li ĉesis siajn funebrajn kaj hororajn sonojn, kaj saltis al la fenestro. Mi neniam vidis vidaĵon pli teruran ol lian vizaĝon, de tia malplaĉega abomena malbeleco. Mi reflekse fermis miajn okulojn, kaj klopodis memori miajn devojn rilate al ĉi tiu detruanto. Mi petis ke li restu.

Li hezitis, kaj rigardis min kun miro. Denove turnante sin al la senviva formo de sia kreinto, li ŝajnis forgesi mian ĉeeston, kaj ĉiu aspekto kaj gesto ŝajnis instigita de plej sovaĝa furiozo de iu neregebla pasio.

"Tio ankaŭ estas mia viktimo!" li deklaris: "Per lia murdo miaj krimoj kulminas; la mizera scenaro de mia ekzisto jam atingas sian finon! Ho, Frankenŝtajn! Sindonema kaj sindediĉa estulo! Kiel povas utili, ke mi nun petas de vi pardonon? Mi, kiu definitive detruis vin, detruante ĉion kion vi amis. Ve! Li estas malvarma; li ne povas respondi."

Lia voĉo ŝajnis sufokita, kaj mia unua impulso, kiu sugestis devon obei la mortantan peton de mia amiko, per detruo de lia malamiko, estis ĉi tiam prokrastita pro miksitaj sentoj de scivolemo kaj kompato. Mi proksimiĝis al ĉi tiu grandega vivaĵo; mi ne aŭdacis denove levi miajn okulojn al lia vizaĝo - lia malbeleco estis tiom terura kaj malnatura. Mi provis paroli, sed la vortoj neniiĝis ĉe miaj lipoj. La monstro daŭrigis siajn frenezajn kaj konfuzitajn sinriproĉojn. Finfine mi ekhavis sufiĉan kuraĝon por alparoli lin dum paŭzo en la tempesto de lia pasio. "Via pento," mi diris, "estas nun vana. Se vi estus aŭskultinta la voĉon de konscio, kaj atentinta la pikojn de bedaŭro, antaŭ ol vi pelis vian diablan venĝemon al ĉi tiu ekstremo, Frankenŝtajno ankoraŭ vivus."

"Kaj ĉu vi imagas?" la demono diris; "Ĉu vi pensas ke mi estis tiam malsentema al mensodoloro kaj bedaŭro?" Fingromontrante al la kadavro, li daŭrigis, "Li... li ne suferis pli dum la kompletiĝo de la faraĵo -- ho! ne dekmilonon de la angoro kiun mi spertis dum la longdaŭraj eroj de ĝia realigo. Terura memcentremo pelis min, dum bedaŭro venenis mian koron. Ĉu vi pensas ke la ĝemoj de Klervalo estis muziko en miaj oreloj? Mia koro estis formita amema kaj kompatema; kaj kiam mizero tordis ĝin al malvirto kaj malamo, ĝi spertis la perfortan ŝanĝiĝon kun torturo kiun vi ne povas eĉ imagi.

"Post la murdo de Klervalo mi reiris al Svisio korŝirita kaj mergita en emocio. Mi kompatis al Frankenŝtajno; mia kompato atingis hororon: mi abomenis min mem. Sed kiam mi malkovris ke li, la aŭtoro de kaj mia ekzisto kaj ĝiaj nepriskribeblaj turmentoj, aŭdacis esperi ĝojon; ke dum li verŝadis mizeron kaj malesperon sur min, li serĉis propran ĝojon en sentoj kaj pasioj kiuj estas porĉiame baritaj al mi, tiam senpova envio kaj amara indigno verŝis en min nerezisteblan deziron por venĝo. Memorante mian minacon, mi decidis ke ĝi efektiviĝu. Mi sciis ke mi estis pretiganta mortigan torturon por mi, sed mi estis sklavo, ne mastro, de impulso kiun mi abomenis, tamen ne povis malobei. Sed kiam ŝi mortis -- ne, tiam mi ne malĝojis. Mi estis tute forĵetinta kompaton, tute venkinta angoron, por tumulti en superflua malespero. Ekde tiam Malbono fariĝis mia bono. Tiom aŭdacinte, mi povis nur adapti mian karakteron al la medio kiun mi laŭvole elektis. La plenumo de mia demona celo fariĝis nesatigebla pasio. Kaj nun ĝi estas finita; tie estas mia lasta viktimo!"

Komence, la esprimado de lia mizero efikis al mi; tamen, kiam mi memoris kion Frankenŝtajno diris pri liaj povoj de elokvento kaj persvado, kaj kiam mi denove turnis miajn okulojn al la senviva formo de mia amiko, indigno rebrulis en mi. "Mizerulo!" mi diris, "estas bone ke vi venis ĉi tien por ploraĉi pri la ruino kiun vi kreis. Vi ĵetas torĉon en amason da konstruaĵoj; kiam ili estas elkonsumitaj, vi sidas inter la ruinoj kaj priploras la detruon. Hipokrita fiulo! Se li, pri kiu vi funebras, ankoraŭ vivus, li ankoraŭ estus la objekto, kaj denove fariĝus la predo, de via damninda venĝemo. Kion vi sentas ne estas kompato; vi malĝojas nur ĉar la viktimo de via malico estas for de via povo."

"Ho, ne estas tiel -- ne tiel," interrompis la estulo; "Tamen tia devas esti la impreso kiun la ŝajna celo de miaj agoj lasis ĉe vi. Mi ne atendas kunsentadon en mia mizero. Simpation mi neniam povos trovi. Kiam mi unue serĉis ĝin, estis la amo al virto, kaj la sentoj de ĝojo kaj tenero kiuj plenigis mian tutan animon, kiujn mi volis interŝanĝi kun aliaj. Sed nun, kiam virto estas fariĝinta ombro kaj tiuj ĝojo kaj tenero fariĝintaj amara abomena malespero, pro kio mi serĉu simpation? Mi estas kontenta suferi sole, dum miaj suferoj daŭros: kiam mi mortos, mi facile akceptas ke mia famo estos fia kaj abomena. Iam mia imago estis konsolata per revoj de virto, famo, kaj de ĝuo. Iam mi vane esperis renkonti estulojn kiuj, pardonante mian eksteran formon, amus min pro la bonegaj kvalitoj kiujn mi kapablis ekzempligi. Mi estis nutrata per altaj idealoj de honoro de sindediĉo. Sed nun malvirto estas malnobliginta min sub la plej malnoblan animalon. Neniu krimo, neniu malicaĵo, neniu malignaĵo, neniu mizero estas komparebla al la mia. Kiam mi konsideras la teruran liston de miaj agoj, mi ne povas kredi ke miaj pensoj iam estis plenaj je sublimaj kaj superaj vizioj de la belo kaj majesto de la bono. Sed tiel ja estas; la falinta anĝelo fariĝas la maligna diablo. Tamen eĉ tiu malamiko de Dio kaj la homo havis amikojn kaj kamaradojn en sia afliktiĝo; mi estas tute sola.

"Vi, kiu nomas Frankenŝtajnon via amiko, ŝajne konas miajn krimojn kaj misfortunojn. Sed en la detaloj pri ili kiujn li rakontis al vi, li ne povis resumi la horojn kaj monatojn da mizero kiujn mi suferis, kadukiĝante en senpovaj pasioj. Ĉar dum mi detruis liajn esperojn, mi ne satigis miajn dezirojn. Ili estis ankoraŭ ardaj kaj urĝaj; mi ankoraŭ deziris amon kaj apartenon, kaj mi estis ankoraŭ rifuzita. Ĉu ĉi tio ne estas maljusta? Ĉu oni konsideru min la sola krimulo, kiam la tuta homaro estas pekinta kontraŭ mi? Kial vi ne malamas Felikson, kiu malestime pelis sian amikon de sia pordo. Kial vi ne abomenas la kamparanon kiu provis detrui la savinton de sia infano? Ho ne, ili estas virtaj kaj senmakulaj estuloj! Mi, la mizera kaj forlasita, estas abortaĵo, rifuzinda, batinda, surtretinda. Eĉ nun, memoroj pri ĉi tiu maljusteco boligas mian sangon.

"Sed estas vere ke mi estas fiulo. Mi estas murdinta la belajn kaj la senpovajn; strangolinta la senkulpajn dum ili dormis, kaj ĝismorte stringinta la gorĝon de tiu kiu neniam vundis min nek ajnan alian vivaĵon. Mi kondamnis mian kreinton, la elstara ekzemplo de ĉio kio meritas amon kaj admiron inter homoj, al mizero. Mi persekutis lin eĉ al neriparebla ruiniĝo. Tie li kuŝas, blanka kaj malvarma en morto. Vi malamas min; sed via abomeno ne povas egali al la mia kontraŭ mi mem. Mi rigardas la manojn kiuj faris la krimon; pensas pri la koro en kiu la ideo naskiĝis, kaj malpacience atendas la momenton kiam [ĉi tiuj manoj] renkontos miajn okulojn, kiam [tiu ideo] ĉesos frekventi miajn pensojn.

"Ne timu ke mi estos kaŭzo de estontaj malicaĵoj. Mia laboro estas preskaŭ finita. Nek via morto, nek la morto de ajna homo estas necesa por fini la scenaron de mia ekzisto, kaj plenumi kio estas farenda; necesas nur mia. Ne pensu ke mi prokrastos ĉi tiun oferon. Mi forlasos vian ŝipon per la glaciflosaĵo kiu venigis min ĉi tien, kaj mi iros al la plej norda ekstremo de la globo. Mi kolektos mian ŝtiparon kaj cindrigos ĉi tiun mizeran korpon, por ke ĝiaj restaĵoj lasu neniujn indikaĵojn al iu scivolema malbeninda fiulo kiu kreus alian kiel min. Mi mortos. Mi ne plu sentos la angoron kiu nun ronĝas min, nek estos viktimo de sentoj ne satigitaj, ankoraŭ brulantaj. Li kiu donis al mi vivon estas mortinta; kaj kiam mi ne plu estos, la memoroj pri ni ambaŭ rapide forvaporiĝos. Mi ne plu vidos la sunon nek la stelojn, nek sentos la ventojn karesi miajn vangojn. Lumo, sentoj, kaj konscio forpasos; kaj en ĉi tiu kondiĉo mi devas trovi mian feliĉon. Antaŭ iom da jaroj, kiam la bildoj kiujn ĉi tiu mondo prezentas unue aperis antaŭ mi, kiam mi sentis la ĝojigan varmon de somero, kaj aŭdis la susuradon de folioj kaj la pepadon de birdoj, kaj ĉi tiuj estis karaj al mi, mi plorus se mi devus morti. Nun, ĝi estas mia nura konsolo. Makulita de krimoj, kaj turmentita de plej amara pento, kie mi povos trovi ripozon, escepte en morto?

"Adiaŭ! Mi forlasas vin, la plej lastan de la homa speco kiun ĉi tiuj okuloj iam vidos. Adiaŭ, Frankenŝtajn! Se vi ankoraŭ vivus, kaj ankoraŭ dorlotus deziron de venĝo kontraŭ mi, vi pli bone satigus ĝin per mia vivo, ol per mia detruo. Sed tiel ne estis; vi ja celis estingi min por ke mi ne kaŭzu pli grandan mizeron; kaj se, per iu maniero nekonata de mi, vi ne jam ĉesas pensi kaj senti, vi ne deziras [venĝon pli grandan ol tiun kiun mi sentas]. Kvankam vi ja estis detruita, mia angoro tamen superis la vian; ĉar la amara piko de bedaŭro ne ĉesos agaci miajn vundojn ĝis kiam la morto sepultos ilin.

"Sed baldaŭ," li kriis, kun malĝoja kaj solena entuziasmo, "mi mortos, kaj tio kion mi nun sentas ĉesos esti sentata. Baldaŭ ĉi tiuj ardaj mizeroj estingiĝos. Mi triumfe supreniros sur mian ŝtiparon, kaj jubilos en la agonio de torturaj flamoj. La lumo de tiu fajrego estingiĝos; la ventoj blovos miajn cindrojn en la maron. Mia spirito dormos pace; aŭ, se ĝi pensos, ĝi certe ne pensos ĉi tiel. Adiaŭ."

Dirante ĉi tion, li saltis de la kajuta fenestro sur la glaciflosaĵon kiu estis proksime al la ŝipo. Baldaŭ li estis forportita de la ondoj, kaj malaperis en la mallumon kaj distancon.

FINO