Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 7

Mia tiama situacio estis tia ke ĉiuj laŭvolaj pensoj subpremiĝis kaj perdiĝis. Mi estis pelata de furiozo; nur venĝemo fortigis kaj firmigis min; ĝi modlis miajn emociojn, kaj ebligis al mi esti sagaca kaj trankvila, je periodoj kiam, sen tio, mia sorto estus aŭ deliro aŭ morto.

Mia unua decido estis forlasi Ĝenevon por ĉiam; mia lando, kara al mi kiam mi estis ĝoja kaj amata, fariĝis malamata en mia malfeliĉo. Mi provizis al mi kvanton da mono, kun kelkaj juveloj apartenintaj al mia patrino, kaj foriris.

De tiam mi komencis mian vagadon, kiu ĉesos nur kun mia vivo. Mi estas transirinta vastan parton de la Tero, kaj estas suferinta ĉiujn penojn kiujn vojaĝantoj en dezertaj kaj barbaraj landoj kutime alfrontas. Mi apenaŭ komprenas kiel mi travivis; multefoje mi etendis miajn malfortajn membrojn sur la sabla ebenejo kaj preĝis por morto. Sed venĝemo subtenis mian vivon; mi ne povis morti kaj lasi mian malamikon vivanta.

Forlasinte Ĝenevon, mia unua tasko estis akiri iun indikaĵon per kiu mi povus spuri la paŝojn de mia fia malamiko. Sed mia plano ne estis fiksita, kaj mi vagis multajn horojn ĉirkaŭ la urbo, en dubo pri la sekvinda vojo. Iomete antaŭ la nokto, mi rimarkis ke mi estas ĉe la enirejo de tombejo kie Vilhelmo, Elizabeto, kaj mia patro kuŝas. Mi eniris kaj alproksimiĝis al la tomboŝtono kiu markas iliajn fosaĵojn. Ĉio estis silenta, escepte de la arbofolioj, kiujn la vento susurigis; la nokto estis preskaŭ malluma, kaj la sceno estus solena kaj impresa eĉ al senrilata observanto. Ŝajnis kvazaŭ la spiritoj de la forpasintoj estus impetantaj ĉirkaŭe kaj farantaj ombron, sentatan, sed ne vidatan, ĉirkaŭ la kapo de la funebranto.

La profunda funebro kiun ĉi tiu sceno unue provokis rapide cedis al furiozo kaj malespero. Ili estis mortintaj, kaj mi vivis; ilia murdinto ankaŭ vivis, kaj por detrui lin mi devis longigi mian lacigan ekziston. Mi surgenuiĝis sur la gazono kaj kisis la grundon, kaj kun tremantaj lipoj deklaris, "La sankta tero sub miaj genuoj, kaj la spiritoj kiuj vagas apud mi, kaj la profunda kaj eterna funebro kiun mi sentas, atestu mian ĵuron; kaj vi, ho Nokto, kaj la spiritoj kiuj regas vin -- mi ĵuras persekuti la demonon kiu kaŭzis ĉi tiun mizeron ĝis lia aŭ mia pereo en mortkonflikto. Ĉicele mi konservos mian vivon: por realigi ĉi tiun karan venĝon mi ankoraŭ rigardos la Sunon kaj surpaŝos la verdajn herbejojn de la Tero, kiuj alie devus malaperi de miaj okuloj por ĉiam. Mi vokas al vi, spiritoj de la mortintoj, kaj al vi, vagantaj servantoj de la Venĝo, helpi kaj gvidi mian agadon. La malbenita infera monstro longe gustumu angoron; li sentu la malesperon kiu nun turmentas min."

Mi estis komencinta mian ĵuron solene, kun pio kiu preskaŭ certigis al mi ke la spiritoj de miaj murditaj amikoj aŭdas kaj aprobas mian sindediĉon; sed dum mi finis, la Furioj ekposedis min kaj furiozo sufokis mian parolon.

En la kvieto de la nokto laŭta kaj demona rido respondis al mi. Ĝi sonoris sur miaj oreloj longe kaj peze; la montoj reeĥis ĝin, kaj mi sentis kvazaŭ la tuta Infero sieĝus min per moko kaj rido. Certe tiumomente frenezo posedus min, kaj detruus mian mizeran ekziston, se mia ĵuro ne estus aŭdita kaj mi ne estus destinita al venĝo. Kiam la rido forfadis, tre konata kaj abomenata voĉo, ŝajne proksima al mia orelo, alparolis al mi per aŭdebla flustro -- "Mi kontentas: mizera malfeliĉulo! Vi decidis vivi, kaj mi kontentas."

Mi impetis al la loko de kie la sono venis, sed la diablo evitis mian manon. Subite la larĝa disko de la luno aperis, kaj plene lumigis lian palan distorditan formon, dum li fuĝis je superhoma rapideco.

Mi ĉasis lin; ĉi tio estas mia tasko dum multaj monatoj. Gvidate de apenaŭa indikaĵo, mi laŭiris la serpentumojn de la Rodano, sed vane. La blua Mediteraneo aperis, kaj je stranga hazardo, mi vidis la demonon nokte eniri kaj kaŝi sin en ŝipon irontan al la Nigra Maro. Mi vojaĝis en la sama ŝipo, sed li eskapis. Mi ne scias kiel.

En la sovaĝejoj de Tatario kaj Rusio, kvankam li ankoraŭ evitis min, mi senĉese sekvis lian spuron. Foje la kamparanoj, timigitaj de lia horora aspekto, informis min pri lia vojo; foje li mem, timante ke mi malesperos kaj mortos, se mi perdos ĉiujn spurojn, ofte lasis iun markon por gvidi min. Neĝo falis sur mian kapon, kaj mi vidis la markon de lia grandega paŝo sur la blanka ebenejo. Vi, kiu ĵus komencis vivon, por kiu zorgado estas nova kaj angoro nekonata, kiel vi povas kompreni kion mi sentis kaj ankoraŭ sentas? Malvarmo, malsato, kaj laco estis la plej mildaj doloroj de mia sorto; mi estis malbenita de iu diablo, kaj kunportis kun mi eternan inferon. Tamen, iu bona spirito sekvis kaj direktis miajn paŝojn, kaj kiam mi tro murmuris, ĝi subite elŝiris min de ŝajne nesupereblaj malfacilaĵoj. Foje, kiam mia korpo, venkita de malsato, sinkis pro elĉerpiĝo, manĝaĵo estis preparita por mi en la dezerto, kiu refortigis kaj vigligis min. La nutraĵo ja estis kruda, tia kia la malriĉuloj de la lando manĝadas, sed mi ne povas dubi ke ĝi estis metita tie de la spiritoj kies helpon mi petis. Ofte, kiam ĉio estis seka, la ĉielo sennuba, kaj mi suferis de soifo, nubeto malheligis la ĉielon, verŝis kelkajn gutojn kiuj revivigis min, kaj malaperis.

Kiam mi povis, mi laŭiris riverojn; la demono kutime evitis ilin, ĉar la homaro de lando troviĝas ĉefe tie. Ĉe aliaj lokoj homaj vivaĵoj estis malofte vidataj; kaj mi ĝenerale subtenis min per la sovaĝaj bestoj kiujn mi renkontis. Mi havis monon kun mi, kaj mi gajnis la amikecon de vilaĝanoj per disdono de ĝi; aŭ mi alportis iom da viando kiun mi estis pafinta, kiun, post depreno de malgranda parto, mi ĉiam prezentis al tiuj kiuj provizis fajron kaj kuirilojn al mi.

Mia vivo, dum mi vivis tiel, ja estis abomena al mi, kaj nur dum dormo mi povis gustumi ĝojon. Ho benita dormo! Ofte, kiam mi plej mizeris, mi sinkis en ripozon kaj miaj sonĝoj lulis min, eĉ en ekstazon. La spiritoj kiuj gardis min provizis ĉi tiujn momentojn, fakte horojn, de ĝojo, por ke mi restu forta por mia pilgrimado. Sen ĉi tiu ripozo, mi estus sinkinta sub la pezo de suferoj. Dumtage, la espero de la nokto subtenis kaj inspiris min, ĉar en dormo mi vidis miajn amikojn, mian edzinon, kaj mian amatan landon. Denove mi vidis la bonvoleman vizaĝon de mia patro, aŭdis la arĝentajn tonojn de la voĉo de Elizabeto, kaj vidis Klervalon sana kaj juna. Ofte, lacigite de pena marŝado, mi konvinkis min ke mi estas sonĝanta, kaj sonĝonta ĝis nokto, kiam mi ĝuos la realon en la brakoj de miaj plej karaj amikoj. Dolorega estis mia amo al ili! Mi tenace tenis iliajn formojn enmense, tiom ke ili foje hantis miajn maldormajn horojn, kaj mi persvadis min ke ili ankoraŭ vivas! Dum tiuj momentoj, la venĝemo brulanta en mia koro estingiĝis, kaj mi laŭiris mian vojon al la detruo de la demono pli kiel taskon ordonitan de la ĉielo, kiel aŭtomatan impulson de iu povo ekster mia konscio, ol kiel ardan deziron de mia animo.

Mi ne povas scii kiaj estis la sentoj de tiu kiun mi ĉasis. Foje, li eĉ lasis markojn skribitajn sur la ŝelojn de arboj, aŭ ĉizitajn en ŝtonon, kiuj gvidis min kaj furiozigis min. "Mia regno daŭras plu." (Ĉi tiuj vortoj estis legeblaj en unu el ĉi tiuj skribaĵoj); "Vi vivas, kaj mia povo estas absoluta. Sekvu min; mi iras al la eterna glacio de la nordo, kie vi sentos la mizeron de malvarmo kaj frosto, pri kiuj mi estas indiferenta. Vi trovos proksime de ĉi tie, se vi sekvos sufiĉe rapide, mortintan leporon. Manĝu kaj refortiĝu. Venu, malamiko; ni ankoraŭ ne luktis por niaj vivoj; sed multajn penajn kaj mizerajn horojn vi devos suferi antaŭ tiu tempo.

Mokanta diablo! Denove mi ĵuras venĝon; denove mi kondamnas vin, abomena demono, al torturo kaj morto. Mi neniam ĉesos serĉi ĝis lia aŭ mia pereo; kaj tiam, ekstazante mi aliros al mia Elizabeto kaj al tiuj kiuj jam preparas por mi la rekompencon de miaj teda tasko kaj horora pilgrimado.

Dum mi daŭrigis mian vojaĝon norden, la neĝo plidikiĝis kaj la malvarmo profundiĝis ĝis preskaŭ netolerebla grado. La kamparanoj estis rifuĝintaj en siajn domaĉojn, kaj nur la plej fortikaj eliris por kapti la bestojn kiujn malsato elpelis el iliaj kaŝejoj por serĉi predon. La riveroj estis kovritaj de glacio kaj fiŝoj estis neakireblaj; tiel mia ĉefa fonto de vivsubteno estis barita de mi.

Ju pli penigaj estis miaj taskoj des pli mia malamiko triumfis. Unu skribaĵo kiun li postlasis estis ĉi tiuj vortoj: "Pretiĝu! Viaj penoj estas nur komencantaj: volvu peltojn ĉirkaŭ vin kaj provizu manĝaĵon, ĉar ni baldaŭ komencos vojaĝon en kiu viaj suferoj satigos mian eternan malamon."

Ĉi tiuj mokantaj vortoj vigligis miajn kuraĝon kaj persistemon; mi decidis ke mia celo nepre ne fiasku; kaj, vokante al la Ĉielo por subteno, mi daŭrigis kun konstanta fervoro mian transiron de la vastegaj dezertoj, ĝis kiam la oceano fore aperis, formante la plej malproksiman limon de la horizonto. Ho! Ĝi estis tre malsimila al la bluaj maroj de la sudo! Kovrita de glacio, ĝi estis distingebla de la lando nur per plia grado de sovaĝeco kaj malglateco. La Grekoj ploris pro ĝojo kiam ili spektis de la montetoj de Azio la Mediteraneon, kaj ekstaze salutis la finon de siaj penoj. Sed mi ne ploris; mi nur surgenuiĝis kaj elkore dankis mian gvidantan spiriton pro sekura gvidado al la loko kie mi esperis, spite la mokon de mia kontraŭulo, renkonti kaj lukti kun li.

Kelkajn semajnojn antaŭ ĉi tiu tempo mi estis akirinta glitveturilon kaj hundojn, kaj pro tio transiris la neĝon je nekredebla rapido. Mi ne scias ĉu la fiulo havis la saman avantaĝon, sed mi rimarkis ke, kvankam mi antaŭe perdis distancon dum persekuto, ĉi tiam mi gajnis - tiom ke, kiam mi unue vidis la oceanon, li estis nur unu tagon da vojaĝado antaŭ mi, kaj mi esperis atingi lin antaŭ ol li atingus la strandon. Tial, kun nova kuraĝo mi daŭrigis, kaj ene de du tagoj mi atingis mizeran vilaĝeton ĉe la marbordo. Mi demandis al la vilaĝanoj pri la fiulo, kaj akiris precizajn informojn. Giganta monstro, laŭ ili, armita per pafilo kaj multaj pistoloj, estis alveninta la antaŭan nokton kaj fuĝiginta la solajn loĝantojn de dometo, per timo de lia terura aspekto. Li forportis ilian vintran stokon da manĝaĵo kaj metis ĝin en glitveturilon, trenotan de multaj trejnitaj hundoj kiujn li estis kaptinta. La saman nokton, junginte ilin, li daŭrigis sian vojaĝon (kio ĝojigis la vilaĝanojn) trans la maro, direkte al neniu lando. Ili konjektis ke li baldaŭ estos detruita de rompiĝanta glacio, aŭ glaciigita de la eterna frosto.

Aŭdinte ĉi tiun informon, mi momente sentis malesperon. Li estis eskapinta de mi, kaj necesis komenci detruan kaj preskaŭ senfinan vojaĝon trans la glacimontoj de la oceano, -- en malvarmo kiun malmultaj indiĝenoj povus longe travivi, kaj kiun mi, indiĝeno de afabla suna klimato, ne povus esperi travivi. Tamen la ideo ke la fiulo vivos kaj triumfos revenigis mian furiozon kaj venĝemon, kaj kiel grandega tajdo, inundis ĉiujn aliajn sentojn. Post ripozeto, dum kiu la spiritoj de la mortintoj ĉirkaŭe ŝvebis kaj instigis min al strebado kaj venĝo, mi pretiĝis por mia vojaĝo.

Mi interŝanĝis mian landan glitveturilon je alia konstruita por la malfacilaĵoj de la Glacia Oceano. Aĉetinte abundan stokon de necesaĵoj, mi foriris de la lando.

Mi ne povas diveni kiom da tagoj estas pasintaj de tiam; sed mi spertis mizeron kiun nur la eterna sento de justa venĝo brulanta en mia koro povis fari min kapabla elteni. Grandegaj malebenaj glacimontoj ofte baris mian iradon, kaj mi ofte aŭdis la tondron de la mara ŝveliĝo kiu minacis detrui min. Sed la frosto denove alvenis kaj faris la vojojn de la maro sekuraj.

Laŭ la kvanto da provizaĵoj konsumitaj, mi konjektas ke mi pasigis tri semajnojn dum ĉi tiu vojaĝo. La konstanta prokrasto de espero, efikante al mia koro, ofte provokis de miaj okuloj amarajn larmojn de malespero kaj malĝojo. Malespero ja preskaŭ kaptis sian predon, kaj mi estis sinkonta sub ĉi tiun mizeron. Sed unufoje, kiam la povraj animaloj kiuj portis min per nekredebla peno estis atingintaj la pinton de dekliva glacimonto, kaj unu, kolapsinte pro laco, mortis, mi spektis la vastecon antaŭ mi en angoro, kaj miaj okuloj subite rimarkis nigran punkteton sur la malhela ebenejo. Mi streĉis mian vidkapablon por malkovri kio ĝi estas, kaj faris frenezan krion de ekstazo kiam mi distingis glitveturilon, kaj la misajn proporciojn de bone konata formo en ĝi. Ho! Espero replenigis mian koron kiel ŝpruco de fajro! Varmaj larmoj plenigis miajn okulojn; mi rapide forviŝis ilin por ke ili ne difektu mian vidon de la demono! Spite tion la brulantaj larmoj nebuligis mian vidon ĝis, venkite de la emocioj kiuj pezis sur min, mi laŭte ploris.

Sed ĉi tiam prokrasto ne eblis: mi malimplikis la hundojn de ilia mortinta kunulo, donis al ili abundan porcion da manĝaĵo, kaj, post unu horo da ripozo, kio estis absolute necesa, kvankam amare agaca al mi, mi denove ekiris. La glitveturilo estis ankoraŭ videbla; kaj mi ne plu perdis vidon de ĝi, escepte dum momentoj kiam iu glaciroko portempe kaŝis ĝin per siaj krutaĵoj. Mi fakte rimarkeble pliproksimiĝis; kaj kiam, post preskaŭ du tagoj da irado, mi vidis mian malamikon ne pli ol unu mejlon for, mi sentis mian koron salti en mi.

Sed ĉi tiam, kiam mia malamiko ŝajnis preskaŭ kaptebla, miaj esperoj subite estingiĝis. Mi perdis ĉiujn spurojn de li, pli absolute ol iam ajn antaŭe. Mi aŭdis ŝveladon de la maro; la tondro de ĝia progreso, dum la akvo kirliĝis kaj ŝvelis sub mi, fariĝis momenton post momento pli minaca kaj terura. Mi pluiris, sed vane. La vento ekfortiĝis; la maro muĝis; kaj, kiel okazas dum fortega ŝoko de tertremo, [la glacio] splitiĝis kaj fendiĝis kun timiga miriga sono. La moviĝado baldaŭ ĉesis. Post kelkaj minutoj, tumulta maro kirliĝis inter mi kaj mia malamiko, kaj mi estis drivanta sur disigita peco de glacio, kiu malkreskadis, tiel certigante por mi teruran morton.

Multaj hororaj horoj pasis ĉi tiel; pluraj el miaj hundoj mortis; kaj mi mem estis preskaŭ sinkonta sub amason da mensa turmento, kiam mi vidis vian ŝipon, ligitan per ankro, kaj ofertantan al mi esperon de helpo kaj vivo. Mi tute ne sciis ke ŝipoj iam ajn venas tiom norden, kaj mi estis frapita de miro kiam mi vidis ĝin. Mi rapide detruis parton de mia glitveturilo por konstrui remilojn; kaj per ĉi tiuj mi povis, per ekstreme laciga penado, movi mian glaciflosaĵon en la direkton de via ŝipo. Mi decidis ke, se vi estas ironta suden, mi ankoraŭ risku la kapricojn de la maro, anstataŭ ol formeti mian celon. Mi esperis konvinki vin doni al mi boaton, per kiu mi povos persekuti mian malamikon. Sed via direkto estas al nordo. Vi enŝipigis min kiam mia forto estis elĉerpita, kaj mi estis falonta sub la multoblaj malfacilaĵoj en morton kiun mi ankoraŭ timegas, -- ĉar mia celo estas neplenumita.

Ho! Kiam mia gvidanta spirito, kiu gvidas min al la demono, permesos al mi la ripozon kiun mi treege deziras? Aŭ ĉu mi devas morti dum li ankoraŭ vivas? Kaj se mi mortos, ĵuru al mi, Valtono, ke li ne eskapos; ke vi persekutos lin kaj satigos mian venĝon per lia morto. Sed, ĉu mi aŭdacu peti ke vi alprenu mian sanktan mision, kaj la suferojn kiujn mi eltenis? Ne; mi ne estas tiom sincentrema. Tamen, kiam mi estos mortinta, se li aperos; se la anĝeloj de la venĝo kondukos lin al vi, ĵuru ke li ne vivos -- ĵuru ke li ne triumfos sur miaj amasiĝintaj veoj, ke li ne vivos por fari alian tia mizerulo kia mi estas. Li estas elokventa kaj persvadema; iam liaj vortoj havis povon eĉ sur mia koro; sed ne fidu lin. Lia spirito estas tiom infera kiom lia formo, plena je perfido kaj fia malico. Ne aŭdu lin; voku la spiritojn de Vilhelmo, Justino, Klervalo, Elizabeto, mia patro, kaj la mizera Viktoro, kaj puŝu vian glavon en lian koron. Mi ŝvebos proksime kaj gvidos la ŝtalon ĝuste.


Sekva paĝo ►