Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 6

Estis proksimume la oka horo kiam ni surbordiĝis; ni promenis mallonge laŭ la bordo, ĝuante la malheliĝantan lumon, kaj poste reiris al la gastejo kaj medite rigardis la belan pejzaĝon de akvoj, arboj, kaj montoj, kaŝitaj de mallumo, tamen ankoraŭ montrantaj siajn nigrajn siluetojn.

La vento, malfortiĝinte en la sudo, ĉi tiam leviĝis fortega de la okcidento. La luno estis atinginta sian kulminon en la ĉielo, kaj komencinta sian falon -- la nuboj kuris trans ĝi pli rapide ol fluganta vulturo, malheligante ĝiajn radiojn, dum la lago reflektis la scenon de la malkonstanta ĉielo, kiu ŝajnis eĉ pli malkonstanta pro la malkvietaj ondoj, jam altiĝantaj. Subite, ŝtormo de peza pluvo ekfalis.

Mi estis trankvila dum la tago; sed tuj kiam nokto vualis la formojn de objektoj, mil timoj leviĝis en mia menso. Mi estis nervoza kaj gardema, kaj mia dekstra mano tenis pistolon kaŝita ĉe mia brusto. Ĉiu sono timegigis min, sed mi estis decidinta ke mi vendos mian vivon kare, kaj mi ne retiriĝos de la nepra konflikto ĝis estingo de mia propra vivo, aŭ tiu de mia malamiko.

Elizabeto observis mian nervozecon dum ioma tempo, en timema zorgoplena silento. Finfine ŝi diris, "Kio maltrankviligas vin, kara Viktor'? Kion vi timas?"

"Ho! Pacon, pacon, mia amo," mi respondis, "Post ĉi tiu nokto ĉio estos sekura: sed ĉi tiu nokto estas terura, tre terura."

Mi pasigis horon en ĉi tiu mensostato. Subite mi konsciis pri kiom terura la baldaŭ okazonta batalo estos por mia edzino, kaj mi sincere pledis ke ŝi enlitiĝu. Mi decidis ne iri al ŝi antaŭ ol mi akiros iun scion pri la situacio de mia malamiko.

Ŝi foriris de mi, kaj dum ioma tempo mi paŝadis tien kaj reen, laŭ la koridoroj de la domo, kontrolante ĉiujn angulojn kiuj povus provizi kaŝejon al mia kontraŭulo. Sed mi trovis neniun spuron de li, kaj komencis supozi ke fortuna hazardo estis malebliginta la plenumon de liaj minacoj, kiam mi subite aŭdis stridan kaj teruran krion. Ĝi venis de la ĉambro al kiu Elizabeto estis foririnta. Dum mi aŭdis ĝin, la tuta vero malkaŝiĝis en mia menso. Miaj brakoj falis, kaj la moviĝo de ĉiu muskolo kaj fibro haltis. Mi povis senti la flueton de sango en miaj vejnoj, kaj pikpikadon ĉe la pintoj de miaj membroj. Ĉi tiu stato daŭris nur momente; la krio ripetiĝis, kaj mi kuris en la ĉambron.

Ho Dio! Kial mi ne tuj mortis! Kial mi restas por prirakonti la detruon de la plej bona espero kaj plej pura vivaĵo de la Tero? Ŝi estis tie, senviva, senanima, ĵetita sur la liton; ŝia kapo pendis malsupren, kaj ŝiaj palaj torditaj trajtoj estis duonkovritaj de ŝia hararo. Mi ĉiam revidas la saman bildon -- ŝiaj sensangaj brakoj kaj malrigida korpo, ĵetitaj de la murdinto sur edziniĝan katafalkon. Ĉu eblas vidi ĉi tion kaj vivi plu? Ve! La vivo estas obstina, ju pli malamata, des pli tenaca. Mi perdis konscion nur momente; mi svenis.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de gastejaj dungitoj; iliaj vizaĝoj esprimis senspiran hororon; sed al mi la hororo de aliaj ŝajnis bagatela, nur ombro de la sentoj kiuj pezis sur min. Mi fuĝis de ili al la ĉambro kie kuŝis la korpo de Elizabeto, mia amo, mia edzino, vivinta tre lastatempe, tre kara, tre nobla. Oni estis ŝanĝinta la pozicion kiun mi antaŭe vidis; ĉi tiam, ŝian kapon sur ŝian brakon, kaj mantukon ĵetitan sur ŝiajn vizaĝon kaj kolon, mi povus supozi ŝin dormanta. Mi kuris al ŝi, kaj pasie ĉirkaŭbrakumis ŝin; sed la morta malrigideco kaj la malvarmeco de la membroj diris al mi ke tio kion mi estis tenanta en miaj brakoj ne plu estas la Elizabeto kiun mi amas plej kare. La murdaj fingromarkoj de la fiulo estis sur ŝia kolo, kaj la spiro estis ĉesinta trapasi ŝiajn lipojn.

Dum mi kliniĝis super ŝin, en senespera angoro, mi hazarde levis mian rigardon. La fenestroj de la ĉambro estis antaŭe malhelaj, kaj mi sentis ian panikon kiam mi vidis la palflavan lumon de la luno lumiganta la ĉambron. La ŝutroj estis depuŝitaj; kaj, kun nepriskribebla horora sento, mi vidis ĉe la malfermita fenestro figuron, plej malbelan kaj abomenan. Larĝa rideto estis sur la vizaĝo de la monstro; montrante la kadavron de mia edzino per sia fia fingro, li ŝajnis moki. Mi kuregis al la fenestro, kaj, tirinte la pistolon de mia brusto, pafis; sed li evitis min, saltis de sia loko, kaj, kurinte rapide kiel fulmo, plonĝis en la lagon.

La pafo de la pistolo venigis homaron en la ĉambron. Mi montris al la loko kie li estis malaperinta, kaj ni sekvis la spuron per boatoj. Oni elmetis retojn, sed vane. Post pluraj horoj ni revenis senesperaj; la plejo de miaj kunuloj kredis ke mi imagis la figuron. Post surbordiĝo, ili komencis serĉi la landon; grupoj disiris en la arbarojn kaj vitejojn.

Mi ne kuniris; mi estis elĉerpita. Estis filmo sur miaj okuloj, kaj mia haŭto estis elsekigita pro febra varmo. En ĉi tiu stato mi kuŝis sur lito, apenaŭ konscia pri kio estis okazinta; miaj okuloj vagis ĉirkaŭ la ĉambro, kvazaŭ serĉantaj ion perditan.

Finfine mi memoris ke mia patro maltrankvile atendas la revenon de Elizabeto kaj mi, kaj ke mi devas reiri sola. Ĉi tiu penso plenigis miajn okulojn per larmoj, kaj mi longe ploris; sed miaj pensoj vagadis al diversaj temoj, rilatantaj al miaj misfortunoj kaj iliaj kaŭzoj. Mi estis konfuzita, en nebulo de miro kaj hororo. La morto de Vilhelmo, kaj ekzekuto de Justino, la murdo de Klervalo, kaj laste, de mia edzino: eĉ tiumomente mi ne sciis ĉu miaj solaj restantaj amikoj estas sekuraj de la malica fiulo. Eble mia patro ĉi tiam baraktas en lia manpremo, kaj Ernesto eble estas mortinta ĉe liaj piedoj. Ĉi iu ideo tremigis min kaj revokis min al agado. Mi ekstaris kaj decidis reiri al Ĝenevo plej rapide.

Estis neniuj ĉevaloj por deprunti - tial necesis reiri trans la lago; sed la vento estis malfavora kaj la pluvo torenta. Tamen, estis frua mateno, kaj estis racie esperi ke mi atingos antaŭ nokto. Mi dungis homojn por remi, kaj mi mem prenis remilon, ĉar mi ĉiam spertas malpezigon de mensa turmento per korpa ekzercado. Sed la superfluanta mizero kiun mi tiam sentis, kaj la troa maltrankvilo kiun mi suferis, faris min nekapabla je ajna fortostreĉo. Mi deĵetis la remilon, kaj apogante mian kapon sur miaj manoj, mi indulgis ĉiujn malhelajn ideojn kiuj alvenis. Kiam mi levis miajn okulojn, mi vidis la scenojn kiuj estis konataj al mi dum ĝojaj tempoj, kiujn mi estis kontemplinta la antaŭan tagon, kun ŝi kiu jam estis nur ombro kaj rememoro. Larmoj fluis de miaj okuloj. La pluvo ĉesis momente, kaj mi vidis la fiŝojn ludantaj en la akvo, kiel ili estis farintaj kelkajn horojn antaŭe; ili tiam estis observataj de Elizabeto. Nenio pli dolorigas la homan menson ol granda subita ŝanĝiĝo. La suno povus brili aŭ la nuboj povus malaltiĝi, sed nenio povus aspekti al mi kiel ĝi estis la antaŭan tagon. Fiulo estis deŝirinta de mi ĉiujn esperojn de estonta feliĉo; neniu vivaĵo iam estis tiom mizera kiom mi estis; tiom horora evento estas unika en la historio de la homaro.

Sed kial mi longe parolu pri la okazaĵoj kiuj sekvis ĉi tiun lastan frakasan eventon? Mia rakonto estas horora; mi estas atinginta la kulminon, kaj tio kion mi nun devas rakonti povas nur tedi vin. Sciu ke, unu post unu, miaj amikoj estis forŝiritaj; mi restis sola. Mia propra forto estas elĉerpita, kaj mi devas fini, per kelkaj vortoj, la restaĵon de mia abomena rakonto.

Mi alvenis al Ĝenevo. Mia patro kaj Ernesto ankoraŭ vivis: sed la unua sinkis sub la pezon de la informo kiun mi liveris. Mi vidas lin nun -- bonega kaj estiminda maljunulo! Liaj okuloj vagadis sen vidi, ĉar ili estis perdintaj siajn ĉarmon kaj ĝojon -- lian nevinon, lian pli-ol-filinon, kiun li dorlotis per ĉiom da amo kiun sentas viro, kiu, en siaj finaj jaroj, havante malmultajn tenerajn rilatojn, amas pli kare tiujn kiuj restas. Malbenita, malbenita estu la fiulo kiu venigis mizeron al lia griza hararo, kaj kondamnis lin al velkado en malespero! Li ne povis vivi sub la pezo de la hororoj kiuj amasiĝis ĉirkaŭ li; li estis frapita de apopleksio, kaj post kelkaj tagoj li mortis en miaj brakoj.

Kiel mi fariĝis tiam? Mi ne scias; mi perdis sentojn, kaj nur ĉenoj kaj mallumo premis sur min.

Ja, foje, mi sonĝis ke mi vagas tra kampoj de floroj kaj agrablaj valoj kun amikoj de mia junaĝo; sed vekiĝinte, mi trovis min en karcero. Melankolio sekvis, sed mi grade akiris klaran komprenon de miaj mizero kaj situacio, kaj tiam oni liberigis min de mia prizono. Oni estis dirinta ke mi frenezas, kaj dum multaj monatoj, laŭ mia kompreno, unuhoma karcero estis mia loĝejo.

Sed libero estus senutila donaco al mi se, vekiĝante al racio, mi ne samtempe vekiĝus al venĝo. Dum la memoro de pasintaj misfortunoj premis sur min, mi komencis pensi pri ilia kaŭzo -- la monstro kiun mi kreis, la mizera demono kiun mi elsendis en la mondon por mia detruo. Furiozo ekposedis min kiam mi pensis pri li. Mi deziris kaj arde preĝis ke mi kaptu lin por verŝi grandan kaj elstaran venĝon sur lian malbenitan kapon.

Kaj mi ne longe limigis mian malamon al senutilaj deziroj; mi komencis pensi pri la plej bona rimedo por kapti lin. Por ĉi tiu celo, proksimume monaton post mia liberiĝo, mi iris al juĝisto de krimaferoj en la urbo, kaj diris al li ke mi volas fari akuzon, kaj ke mi konas la detruinton de mia familio; kaj ke mi petas lin utiligi sian tutan aŭtoritatecon por kapti la murdinton.

La juĝisto aŭskultis min atente kaj bonkore. "Estu certa, sinjoro," li diris, "mi domaĝos neniun penon nek fortostreĉon por malkovri la kanajlon."

"Mi dankas al vi," mi respondis. "Tial aŭskultu la raporton kiun mi prezentos. Ĝi certe estas rakonto tiom stranga ke mi atendus ke vi ne kredos, se ne estus io en la vero kio, spite miron, devigas kredon. La rakonto estas tro kohera por esti miskomprenita sonĝo, kaj mi havas neniun motivon por falsi." Dum mi alparolis lin, mia maniero estis impona sed trankvila. En mia koro mi estis decidinta sekvi mian detruanton ĝis morto, kaj ĉi tiu celo kvietigis mian angoron, kaj dum ioma tempo repacigis min kun la vivo. Mi ĉi tiam komunikis mian rakonton, mallonge, sed firme kaj precize, indikante la ĝustajn datojn, kaj neniam devojiĝante en insultadon nek kriadon.

La juĝisto unue ŝajnis tute nekredanta, sed dum mi daŭrigis, li fariĝis pli atentema kaj interesata; mi vidis lin foje tremi pro hororo, alifoje lia mieno montris viglan surprizon, ne miksitan kun malkredo.

Fininte mian parolon, mi diris, "Jen la vivulo kiun mi akuzas, por kies aresto kaj puno mi petas vin utiligi vian tutan povon. Tio estas via devo kiel juĝisto, kaj mi kredas kaj esperas ke viaj sentoj kiel homo ne rifuzos la plenumon de tiuj funkcioj je ĉi tiu okazo."

Ĉi tiu alparolo kaŭzis rimarkindan ŝanĝiĝon en la mieno de mia aŭskultanto. Li estis aŭdinta mian rakonton duonkrede, kiel oni aŭskultas rakontojn pri spiritoj kaj supernaturaj eventoj; sed kiam li estis petata oficiale agi surbaze de tio, la tuta fluso de lia malkredo revenis. Tamen, li respondis milde, "Mi volonte provizus al vi ĉiujn helpojn por via celo; sed la vivulo pri kiu vi parolas ŝajnas havi povojn kiuj frustrus ĉiujn miajn klopodojn. Kiu povas sekvi animalon kiu kapablas transiri maron de glacio, kaj loĝi en kavernoj kaj kavejoj, en kiujn neniu homo aŭdacus eniri? Krome, kelkaj monatoj estas pasintaj post lia krimado, kaj neniu povas diveni al kiu loko li estas vaginta, nek en kiu regiono li nun loĝas.

"Mi ne dubas ke li frekventas lokon proksiman al mia loĝejo; kaj se li estas fuĝinta al la Alpoj, oni povas ĉasi lin kiel ĉamon, kaj detrui lin kiel predantan beston. Sed mi komprenas viajn pensojn: vi ne kredas mian rakonton, nek intencas ĉasi mian malamikon por puni lin laŭ lia merito."

Dum mi parolis, furiozo glimis en miaj okuloj; la juĝisto timetis; "Vi malpravas," li diris, "mi strebos; se mi kapablos kapti la monstron, estu certa ke li suferos punon proporcian al liaj krimoj. Sed mi timas, surbaze de la ecoj kiujn vi mem atribuas al li, ke ĉi tio montriĝos nefarebla, kaj ke, kvankam ĉiuj taŭgaj rimedoj estos aplikataj, vi devos klopodi akcepti malsukceson.

"Tio ne eblas; sed ĉio kion mi povas diri estos sen utilo. Mia venĝo ne gravas al vi; kvankam mi agnoskas ke ĝi estas malvirta, mi konfesas ke ĝi estas la sola voranta pasio de mia animo. Mia furiozo estas nepriskribebla kiam mi konscias ke la murdinto kiun mi ellasis en la mondon ankoraŭ vivas. Vi rifuzas mian justan postulon: mi havas nur unu rimedon, kaj mi dediĉas min, dum mi vivas aŭ mortas, al lia detruo."

Dirante ĉi tion, mi tremis pro troa ekscitiĝo. Estis ia frenezo en mia maniero, kaj sendube iom da tiu fierega ardo kiun la antikvaj martiroj laŭdire posedis. Sed al Ĝeneva juĝisto, kies menso estis okupata de tre aliaj ideoj ol tiuj de sindediĉo kaj heroismo, ĉi tiu ekscitiĝo de menso aspektis kiel frenezo. Li klopodis kvietigi min kiel flegisto kvietigas infanon, kaj denove traktis mian rakonton kiel simptomon de deliro.

"Homo," mi kriis, "vi fieras pri via saĝeco, kvankam vi scias nenion! Ĉesu; vi ne scias kion vi diras."

Mi subite eliris el la domo, kolera kaj perturbita, kaj iris hejmen por konsideri alian planon de agado.


Sekva paĝo ►