Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 5

Ni decidis ne iri al Londono, sed transiri la landon al Portsmuto, kaj de tie vojaĝi ŝipe al Havro. Mi preferis ĉi tiun planon, ĉefe ĉar mi timis revidi tiujn lokojn ĉe kiuj mi ĝuis kelkajn momentojn de trankvilo kun mia kara Klervalo. Mi sentis hororon, pensante ke mi revidos tiujn personojn kiujn ni kutimis viziti kune, kiuj eble demandos pri evento kies nura rememoro igis min senti denove la angoron kiun mi spertis kiam mi spektis lian senvivan formon en la gastejo ĉe _________.

Pri mia patro - liaj deziroj kaj klopodoj celis vidi miajn sanon kaj mensan trankvilon restarigitaj. Li estis senĉese tenera kaj atentema; mia malĝojo kaj antaŭtimo estis obstinaj, sed li ne malesperis. Foje li kredis ke mi profunde sentas la honton de respondeco al akuzo de murdo, kaj li klopodis pruvi al mi la vanecon de fiero.

"Ve, mia patro," mi diris, "vi apenaŭ konas min. La homaro, iliaj sentoj kaj pasioj, ja estus senvalorigitaj se mizerulo kiel mi sentus fieron. Justino, povra malfeliĉa Justino, estis tiom senkulpa kiom mi, kaj ŝi suferis la saman akuzon; ŝi mortis pro tio; kaj mi estas la kaŭzo -- mi murdis ŝin. Vilhelmo, Justino, kaj Henriko -- ili ĉiuj mortis pere de miaj manoj."

Ofte, dum mia mallibereco, mia patro aŭdis la saman aserton de mi. Kiam mi tiel akuzis min, foje li ŝajnis deziri klarigon, kaj alifoje li ŝajnis konsideri tion naskita de deliro, kaj ke, dum mia malsano, iu ideo de tiu speco aperis en mia imago, kaj ties memoro restas ĉe mi dum mia resaniĝo. Mi evitis klarigon, kaj restis daŭre silenta pri la fiulo kiun mi kreis. Mi intuiciis ke oni konsiderus min freneza, kaj ĉi tio ligis mian langon por ĉiam, kvankam mi fordonus la tutan mondon se mi povus konfidi la fatalan sekreton.

Tiuokaze mia patro diris, esprimante senliman miron, "Kion tio signifas, Viktor'? Ĉu vi frenezas? Mia kara filo, mi petegas ke vi neniam faru tian aserton denove."

"Mi ne estas freneza," mi kriis energie: "la suno kaj la ĉielo, kiuj estas vidintaj miajn entreprenojn, povas atesti pri mia vero. Mi estas la murdinto de tiuj plej senkulpaj viktimoj; ili mortis pro miaj maĥinacioj. Mi verŝus mian propran sangon milfoje, guton post guto, por savi iliajn vivojn; sed mi ne povis, mia patro, ja mi ne povis oferi la tutan homaron."

La konkludo de ĉi tiu parolo konvinkis mian patron ke miaj ideoj estas psikozaj. Li tuj ŝanĝis la temon de nia konversacio kaj klopodis ŝanĝi la direkton de miaj pensoj. Li esperis forviŝi, tiom kiom eblis, la memoron de la scenoj okazintaj en Irlando, kaj neniam aludis al ili, nek toleris ke mi parolu pri miaj malfeliĉoj.

Dum la paso de tempo mi plitrankviliĝis; mizero loĝis en mia koro, sed mi ne plu parolis je la sama malkohera maniero pri miaj propraj krimoj; la konscio pri ili sufiĉis. Per ekstrema sindeteno, mi bridis la postuleman voĉon de mizero, kiu foje deziris deklari sin al la tuta mondo; kaj mia konduto estis pli serena kaj zorgema ol iam ajn ekde mia vojaĝo al la glacimaro.

Ni alvenis al Havro la okan de Majo, kaj tuj iris al Parizo, kie mia patro prizorgis iujn aferojn kiuj restigis nin kelkajn semajnojn. En ĉi tiu urbo mi ricevis la sekvan leteron de Elizabeto :--

"Al Viktor Frankenŝtajn.

"Mia karega amiko,

"Mi tre ĝojis, ricevinte de mia onklo leteron stampitan ĉe Parizo. Vi ne plu estas forega, kaj mi povas esperi vidi vin ene de du semajnoj. Mia povra kuzo, vi multege suferis! Mi atendas vidi vin eĉ pli malsana ol kiam vi foriris de Ĝenevo. Mi travivis la vintron mizere, torturate de nervoza antaŭtimo. Tamen mi esperas vidi pacon sur via vizaĝo, kaj trovi ke komforto kaj trankvilo ne tute mankas de via koro.

"Tamen mi timas ke la samaj emocioj kiuj faris vin mizera antaŭ jaro ankoraŭ ekzistas, eble eĉ plikreskintaj kun la paso de tempo. Mi ne volas ĝeni vin nun kiam tre multaj malfeliĉoj pezas sur vin; sed konversacio inter mi kaj mia onklo antaŭ lia deveturo faras iom da klarigo necesa antaŭ ol ni renkontiĝos.

"'Klarigo!' vi eble dirus, 'Kion Elizabeto devas klarigi?' Se vi vere dirus ĉi tion, miaj demandoj estus responditaj, kaj mi devus nur subskribi 'via amanta kuzino'. Sed vi estas for de mi, kaj eblas ke ĉi tiu klarigo, kiun vi eble timas, tamen plaĉos al vi. Kaj, pro la probableco de ĉi tio, mi ne kuraĝas plu prokrasti skribi kion, dum via foresto, mi ofte deziris esprimi al vi, sed neniam havis sufiĉan kuraĝon por komenci.

"Vi bone scias, Viktor', ke nia unuiĝo estas la preferata plano de viaj gepatroj ekde nia infanaĝo. Ni estis informitaj pri ĉi tio kiam junaj, kaj instruitaj antaŭĝoji pri ĝi kiel evento kiu certe okazos. Ni estis amemaj lud-amikoj dum infanaĝo, kaj karaj valoraj amikoj dum ni pliaĝiĝis. Sed, same kiel frato kaj fratino ofte sentas varman reciprokan tenerecon, sen deziri pli intiman unuiĝon, ĉu ne estas tiel ĉe ni? Diru al mi, plej kara Viktor. Respondu al mi - mi pledas pro nia komuna feliĉo - per simpla vero -- Ĉu vi ne amas alian?

"Vi estas vojaĝinta; vi pasigis plurajn jarojn de via vivo ĉe Ingolŝtato; kaj mi konfesas al vi, amiko, ke kiam mi vidis vin lastaŭtune, tre malĝoja, fuĝanta al soleco, for de la socio de ĉiuj vivaĵoj, mi devis supozi ke vi eble bedaŭras nian rilaton, kaj konsideras vin ligita pro honoro al la plenumiĝo de la deziroj de viaj gepatroj, kvankam ili kontraŭas al viaj emoj. Sed ĉi tio estas falsa rezonado. Mi konfesas al vi, mia kuzo, ke mi amas vin, kaj en miaj nebulaj revoj de estonteco, vi estas mia konstanta amiko kaj akompananto. Sed, dezirante vian feliĉon kaj mian, mi deklaras al vi ke nia geedziĝo faros min eterne mizera se ĝi ne estos ordono de via libera elekto. Eĉ nun mi ploras kiam mi pensas ke vi, troŝarĝita de plej kruelaj malfortunoj, eble subpremas pro honoro ĉiujn esperojn de tiuj amo kaj ĝojo, kiuj sole restarigus vin. Mi, kiu amas vin senzorge pri propra feliĉo, eble dekobligas vian mizeron, estante obstaklo al viaj deziroj. Aĥ! Viktor, estu certa ke via kuzino kaj kunludanto amas vin tro sincere por ne esti mizerigita de ĉi tiu supozo. Estu ĝoja, amiko; kaj se vi plenumos ĉi tiun unu peton, restu certa ke nenio sur la tero povos rompi mian trankvilon.

"Ne estu perturbita de ĉi tiu letero; ne respondu morgaŭ, nek la sekvan tagon, nek antaŭ via alveno, se tio dolorigos vin. Mia onklo sendos al mi novaĵojn pri via sano; kaj se mi vidos eĉ unu rideton sur viaj lipoj kiam ni renkontiĝos, kaŭzitan de ĉi tiu aŭ ajna alia klopodo de mi, mi ne bezonos alian ĝojon.

"Elizabeto Lavenza
Ĝenevo, la 18an de Majo, 17--."

Ĉi tiu letero rememorigis min pri tio kion mi estis forgesinta, la minaco de la fiulo--- "Mi estos kun vi dum via edziĝonokto!" Tiel mi estis kondamnita, kaj tiunokte la demono estis utiligonta ĉiujn rimedojn por detrui min, kaj forŝiri de mi la momenton de ĝojo kiu estis parte konsolonta miajn suferojn. Li estis decidinta fini siajn krimojn tiunokte per mia morto. Nu, estu tiel; mortiga lukto certe estis okazonta; se li venkos, mi estos en paco, kaj lia povo super mi finita. Se li estos venkita, mi estos libera homo. Ve! Kia libero? Tia, kian kamparano spertas kiam lia familio estas masakrita antaŭ liaj okuloj, lia dometo bruligita, liaj kampoj ruinigitaj, kaj li drivas, sen hejmo, sen mono, kaj sola, sed libera. Tia estus mia libero, escepte ke Elizabeto estus mia trezoro, ve, kontraŭpezita de tiuj hororoj de bedaŭro kaj kulpo kiuj sekvos min ĝis morto.

Dolĉa kaj amata Elizabeto! Mi legis kaj relegis ŝian leteron, kaj iuj mildaj sentoj sukcesis enrompi en mian koron, kaj kuraĝis flustri paradizecajn revojn pri amo kaj ĝojo. Sed la pomo estis jam manĝita, kaj la anĝela glavo elingita por forpeli min de ĉiuj esperoj. Tamen, mi volonte mortus por fari ŝin feliĉa. Se la monstro plenumos sian minacon, mi certe mortos. Sed aliflanke, mi konsideris ĉu mia edziĝo plifruigos mian sorton. Mia detruo eble ja alvenos kelkajn monatojn pli frue, sed se mia torturanto suspektos ke mi prokrastas ĝin pro liaj minacoj, li certe trovos aliajn kaj eble pli terurajn rimedojn de venĝo. Li ĵuris esti kun mi dum mia edziĝonokto, sed li ne opiniis ke tiu minaco devigas lin esti paca intertempe; ĉar, por montri al mi ke li ne jam satis de sango, li murdis Klervalon tuj post deklaro de liaj minacoj. Mi tial decidis ke se mia tuja unuiĝo kun mia kuzino kondukos al la ĝojo de ŝi aŭ de mia patro, la klopodoj de mia malamiko kontraŭ mia vivo devas ne prokrasti ĝin eĉ unu horon.

Proksimume semajnon post la alveno de ŝia letero ni reiris al Ĝenevo. Mia kuzino bonvenigis min per varma amo; sed estis larmoj en ŝiaj okuloj kiam ŝi vidis miajn malgrasan formon kaj febrajn vangojn. Mi rimarkis ŝanĝiĝon ĉe ŝi ankaŭ. Ŝi estis pli maldika, kaj estis perdinta multe da tiu ĉiela vivemo kiu ĉarmis min antaŭe; sed ŝiaj delikata maniero kaj mildaj rigardoj de kompato faris ŝin pli taŭga kunulo por malbenita mizerulo kiel mi.

La trankvilo kiun mi tiam ĝuis ne daŭris. Memoro venis kun frenezo; kaj kiam mi pensis pri kio estis okazinta, vera frenezo ekposedis min. Foje mi estis furioza, brulanta pro kolero; alifoje, deprimita kaj senespera. Mi nek parolis nek rigardis, nur sidis senmova, ŝokite de la multaj mizeroj kiuj estis falintaj sur min.

Nur Elizabeto kapablis eltiri min el ĉi tiuj humoroj. Ŝia milda voĉo trankviligis min kiam mi estis posedata de pasio, kaj vekis en mi homajn sentojn, kiam mi sentis min elĉerpita. Ŝi ploris kun mi kaj por mi. Kiam racio estis reveninta, ŝi admonadis min kaj klopodis inspiri rezignon al mi. Aĥ! Estas bone ke malfeliĉuloj rezignu, sed por kulpantoj estas neniu paco. La angoroj de bedaŭro venenigas la komforton kiun, en aliaj cirkonstancoj, oni foje trovas per indulgo de troa malĝojo.

Baldaŭ post mia alveno, mia patro parolis pri mia tuja edziĝo kun mia kuzino. Mi restis silenta.

"Do, ĉu vi havas alian rilaton?"

"Neniun en la mondo. Mi amas Elizabeton, kaj atendas nian unuiĝon kun ĝojo. Tial fiksu la daton; kaj mi dediĉos min, en vivo aŭ morto, al la feliĉo de mia kuzino."

"Mia kara Viktor', ne parolu tiel. Pezaj misfortunoj estas falintaj sur nin; sed ni nur tenu pli proksime kio restas, kaj transdonu nian amon por tiuj kiujn ni perdis al tiuj kiuj ankoraŭ vivas. Nia rondo estos malgranda, sed proksime ligita per ligoj de amo kaj kunspertita misfortuno. Kaj kiam tempo estos mildigita vian malesperon, novaj karaj zorgendaĵoj naskiĝos por anstataŭi tiujn, kiuj estis kruele forprenitaj de ni."

Tiaj estis la lecionoj de mia patro. Sed al mi, la memoro de la minaco revenis. Kaj vi devas ne miri ke, pro tio ke la fiulo estis ĝis tiam ĉiopova en sia murdado, mi preskaŭ konsideris lin nevenkebla. Kiam li deklaris la vortojn, "Mi estos kun vi dum via edziĝonokto," mi konsideris la minacitan sorton neevitebla. Sed al mi, morto estis bagatelaĵo, kompare kun la perdo de Elizabeto. Tial, kun kontenta kaj eĉ gaja mieno, mi konsentis kun mia patro ke, se mia kuzino konsentos, la ceremonio okazos post dek tagoj, kaj tiel stampis, laŭ mia imago, sigelon sur mian sorton.

Granda Dio! Se dum momenteto mi estus pensinta pri kio povus esti la infera intenco de mia fia malamiko, mi preferus ekzili min por ĉiam de mia denaska lando, kaj vagi kiel senamika senhejmulo sur la Tero, ol konsenti al ĉi tiu mizera edziĝo. Sed, kvazaŭ li havus magiajn povojn, la monstro estis blindiginta min al siaj veraj intencoj. Pensante ke mi estis aranĝinta nur mian propran morton, mi rapidigis tiun de multe pli kara viktimo.

Dum la tempo aranĝita por nia geedziĝo pliproksimiĝis, ĉu pro malkuraĝo, ĉu pro iu antaŭsento, mi sentis mian koron sinki. Sed mi kaŝis miajn sentojn per masko de gajeco, kiu ridetigis kaj ĝojigis la vizaĝon de mia patro, sed apenaŭ trompis la ĉiam-atentajn kaj observemajn okulojn de Elizabeto. Ŝi atendis nian unuiĝon per paca kontento, miksita kun iomete da timo, impresita de pasintaj misfortunoj, ke tio kio ŝajnas certa kaj realigebla feliĉo eble baldaŭ forvaporiĝos kiel nebula sonĝo, kaj lasos neniun spuron escepte de profunda kaj eterna bedaŭro.

Preparoj por la evento estis faritaj; ni akceptis gratulajn vizitojn; ĉiuj surmetis ridetantan mienon. Mi ŝlosis en mia koro, tiom bone kiom mi povis, la antaŭtimon kiu ronĝis tie, kaj partoprenis kun ŝajna entuziasmo en la planoj de mia patro, kvankam ili eble fariĝus nur dekoracioj sur mia tragedio. Oni aĉetis domon por ni ĉe Kolonio, por ke ni ĝuu la plezurojn de la kamparo, kaj tamen estu sufiĉe proksimaj al Ĝenevo por vidi mian patron ĉiutage. Li planis loĝi ene de ĝiaj muroj, por la utilo de Ernesto, por ke li daŭrigu siajn studojn ĉe la lernejoj.

Intertempe mi preparis ĉiujn rimedojn kontraŭ la eventualaĵo de senkaŝa atako de la fiulo. Mi konstante portis pistolojn kaj ponardon ĉe mi, kaj estis gardema por malebligi artifikon. Ĉi tiel mi akiris plian gradon da trankvilo. Plie, ju pli proksima la tempo fariĝis, des pli la minaco ŝajnis kiel deliraĵo, ne meritanta rompon de mia paco. La ĝojo kiun mi esperis per mia edziĝo ŝajnis pli certa, dum la tago fiksita por ĝia solenigo baldaŭiĝis, kaj mi aŭdadis ĝin priparolata kiel evento kiun neniu hazardo povus iel ajn preventi.

Elizabeto ŝajnis feliĉa; mia trankvila konduto multe helpis trankviligi ŝian menson. Sed dum la tago de plenumiĝo de miaj deziroj kaj destino ŝi estis melankolia, kaj antaŭsento de hororo invadis ŝin; kaj eble ŝi pensis pri la terura sekreto kiun mi estis promesinta malkaŝi al ŝi la postan tagon. Dume mia patro ĝojegis; en la konfuzo de preparoj, nur konsideris la melankolion de sia nevino manko de memfido.

Post la ceremonio granda grupo kolektiĝis ĉe mia patro; sed oni konsentis ke Elizabeto kaj mi pasigu la posttagmezon kaj nokton ĉe Eviano, kaj reiru al Kolonio la sekvan matenon. Ĉar la vetero estis bona, kaj la vento favora, ni decidis iri transakve.

Tiuj estis la lastaj momentoj de mia vivo dum kiuj mi sentis ĝojon. Ni rapide laŭiris; la suno estis varmega, sed ni estis ŝirmitaj de ĝiaj radioj per ia baldakeno, dum ni ĝuis la belecon de la pejzaĝo, foje ĉe iu flanko de la lago, kie ni vidis Monton Salevon, la agrablajn bordojn de Montalegro, kaj defore, starantan super ĉio, Blankan Monton, kaj la aron de neĝaj montoj kiuj vane klopodis konkuri kun ĝi. Alifoje, drivante laŭ la kontraŭa bordo, ni vidis la grandiozan Ĵurason, kies malhela flanko staras kontraŭ la ambicio kiu forlasus sian hejmlandon, kaj estas preskaŭ nesuperebla baro al la invaduntoj kiuj dezirus sklavigi ĝin.

Mi ektenis la manon de Elizabeto: "Vi estas malĝoja, mia amata. Aĥ! Se vi scius kion mi estas suferinta, kaj kion mi eble ankoraŭ estas suferonta, vi klopodus lasi min ĝui la kvieton kaj foreston de malespero kiujn almenaŭ ĉi tiu unu tago permesas al mi."

"Ĝoju, kara Viktor'," respondis Elizabeto; "Mi esperas ke nenio turmentas vin; kaj estu certa ke, eĉ se vigla ĝojo ne videblas sur mia vizaĝo, mia koro tamen kontentas. Io flustras al mi ke mi ne tro fidu je la estonteco malfermiĝinta antaŭ ni; sed mi ne aŭskultos tian malican voĉon. Vidu kiom rapide ni iras, kiel la nuboj, kiuj foje kaŝas kaj foje superstaras super la kupolo de Blanka Monto, faras ĉi tiun belan pejzaĝon eĉ pli interesa. Kaj rigardu la nenombreblajn fiŝojn naĝantajn en la klara akvo, en kiu ni povas distingi ĉiun ŝtoneton kiu kuŝas sur la fono. Kia ĉiela tago! La tuta Naturo ŝajnas feliĉa kaj serena!"

Tiel Elizabeto klopodis deturni siajn kaj miajn pensojn de ĉiuj meditoj pri melankoliaj temoj. Sed ŝia humoro estis ŝanĝiĝema; dum kelkaj momentoj, ĝojo brilis en ŝiaj okuloj, sed ĝi konstante cedis al malatento kaj meditado.

La suno malaltiĝis en la ĉielo. Ni preterpasis la riveron Dranson, kaj vidis ĝian vojon tra la fendegoj de la altaj montetoj, kaj tra la valoj de la malaltaj. Ĉi tie la Alpoj proksimas al la lago, kaj ni aliris al la amfiteatro de montoj kiuj formas ĝian orientan bordon. La spajro de Eviano brilis sub la arbaro kiu staras ĉirkaŭ ĝi, kaj la aro de montoj super montoj kiuj staras super ĝi.

La vento, kiu ĝis tiam estis pelinta nin mirige rapide, fariĝis milda venteto je sunsubiro. La mola aero nur ondetigis la akvon, kaj movis nin agrable inter la arboj, dum ni proksimiĝis al la bordo, de kiu ĝi blovis plej plaĉan odoron de floroj kaj fojno. La suno sinkis sub la horizonto dum ni surbordiĝis. Surpaŝante la teron, mi sentis la revekiĝon de tiuj zorgoj kaj timoj kiuj estis baldaŭ kaptontaj kaj okupontaj min por ĉiam.


Sekva paĝo ►