Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 4

Oni baldaŭ prezentis min al la juĝisto, maljuna, bonvolema viro, de serenaj kaj mildaj manieroj. Li rigardis min, tamen, iom severe. Tiam, turninte sin al miaj gvidantoj, li demandis kiu atestas ĉi okaze.

Proksimume ses viroj paŝis antaŭen. Unu, elektita de la juĝisto, atestis ke li estis kaptanta fiŝojn lastnokte kun sia filo kaj bofrato, Danjel Nuĝent, kiam, je la deka horo, proksimume, ili observis fortan ventoŝtormon, alproksimiĝantan de nordo, kaj tial direktis sin havenen. Estis tre malhela nokto, ĉar la luno ankoraŭ ne estis leviĝinta. Ili ne albordiĝis ĉe la haveno, sed, laŭ sia kutimo, ĉe rivereto proksimume du mejlojn sude. Li ekiris unue, portante parton de la fiŝkaptada ilaro, kaj liaj kunuloj sekvis je ioma distanco. Dum li iris laŭ la sablo, li batis sian piedon kontraŭ io kaj falis, sternite sur la tero. Liaj kunuloj venis por helpi lin; per la lumo de lanternoj, ili malkovris ke li estis falinta sur korpon de viro kiu ĉiel ŝajnis mortinta. Ili unue supozis ke ĝi estas la korpo de droninto, kiun ondoj ĵetis sur la strandon; sed, ekzamenante, ili rimarkis ke la vestaĵoj ne estas malsekaj, kaj eĉ ke la korpo ankoraŭ ne estas malvarma. Ili tuj portis ĝin al la dometo de maljuna virino, proksime al la loko, kaj vane provis revivigi ĝin. Li ŝajnis esti belaspekta juna viro, aĝinte proksimume dudek kvin jarojn. Li evidente estis strangolita, ĉar estis neniu signo de perforto, escepte de nigra marko de fingroj sur lia kolo.

La unua parto de ĉi tiu atestado tute ne interesis min; sed kiam oni menciis la markon de fingroj, mi memoris la murdon de mia frato, kaj estis ekstreme perturbita. Miaj membroj tremis, kaj miaj okuloj nebuliĝis. Pro tio mi devis apogi min sur seĝo. La juĝisto observis min atente, kaj kompreneble faris malfavoran divenon pro mia konduto.

La filo konfirmis la ateston de sia patro: sed kiam oni vokis Danjel Nuĝent-on, li ĵure asertis ke, tuj antaŭ la stumblo de sia kunulo, li vidis boaton kiu enhavis unu viron, je mallonga distanco de la strando; kaj, laŭ lia percepto, en lumo provizita de nur kelkaj steloj, ĝi estis la sama boato en kiu mi ĵus albordiĝis.

Virino atestis ke ŝi vivas proksime al la strando, kaj estis sidanta ĉe la pordo de sia dometo, atendanta la revenon de la fiŝistoj. Proksimume unu horon antaŭ ol ŝi aŭdis pri la malkovro de la korpo, ŝi vidis boaton, en kiu estis nur unu homo, debordiĝi de tiu parto de la marbordo kie oni poste trovis la korpon.

Alia virino konfirmis la raporton de la fiŝistoj kiuj portis la korpon en ŝian domon; ĝi ne estis malvarma. Ili metis ĝin en liton, kaj frotis ĝin; kaj Danjelo iris al la urbeto por apotekisto, sed neniu vivo restis.

Pluraj aliaj homoj atestis pri mia albordiĝo; ili konsentis ke, pro la forta norda vento kiu leviĝis dum la nokto, mi tre probable ĉirkaŭvagadis multajn horojn, kaj devis reiri al preskaŭ la sama loko de kiu mi estis deirinta. Krome, ili rimarkigis ke mi verŝajne portis la korpon de alia loko, kaj, ĉar mi ŝajne ne konas la marbordon, estas probable ke mi eniris la havenon senscia pri la distanco inter urbeto _______ kaj la loko kie mi lasis la korpon.

Sinjoro Kirvin, aŭdinte ĉi tiujn atestojn, deziris ke mi estu kondukita al la ĉambro kie la korpo estis sternita por enterigo, por observi la efikon al mi, kiam mi vidos la korpon. La inspiro de ĉi tiu ideo probable estis la ekstrema maltrankviliĝo kiun mi montris kiam oni priskribis la cirkonstancojn de la murdo. Tial, la juĝisto kaj pluraj aliaj personoj kondukis min al la gastejo. Estus neeble ne rimarki la strangajn koincidojn kiuj estis okazintaj dum ĉi tiu okazoplena nokto; sed, sciante ke mi estis konversaciinta kun pluraj personoj de la insulo kie mi loĝis, ĉirkaŭ la tempo kiam oni trovis la korpon, mi estis perfekte trankvila pri la sekvoj de la afero.

Mi eniris la ĉambron en kiu la korpo estis sternita, kaj estis gvidata al la ĉerko. Kiel mi priskribu miajn sentojn kiam mi vidis ĝin? Mi ankoraŭ sentas min bruligita per hororo, kaj mi ne povas pripensi la teruran momenton sen tremado kaj angoro, kiuj iomete rememorigas al mi la doloregon de rekono. La proceso, la ĉeesto de la juĝisto kaj atestantoj, pasis kiel sonĝo de mia memoro, kiam mi vidis la senvivan formon de Henriko Klerval sternita antaŭ mi. Mi penegis por spiri aeron; ĵetinte min sur la korpon, mi kriis, "Ĉu miaj murdaj maĥinacioj forprenis vivon ankaŭ de vi, mia kara Henriko? Mi jam detruis; aliaj viktimoj atendas sian destinon: sed vi, Klerval, mia amiko, mia protektanto --"

Mia homa korpo ne povis plu subteni la agonian suferon kiun mi spertis, kaj mi estis portita de la ĉambro, forte konvulsianta.

Poste mi febris. Mi kuŝis dum du monatoj rande de la morto: miaj deliraĵoj, laŭ tio kion mi poste aŭdis, estis timigaj; mi nomis min la murdinto de Vilhelmo, de Justino, kaj de Klerval. Foje mi petis miajn zorgantojn helpi min detrui la fiulon kiu turmentas min; alifoje mi sentis la fingrojn de la monstro jam premantaj mian kolon, kaj laŭte kriis pro angoro kaj timego. Feliĉe, ĉar mi parolis mian denaskan lingvon, nur sinjoro Kirvin komprenis min; sed miaj gestoj kaj amaraj krioj estis sufiĉaj por timigi la aliajn ĉeestantojn.

Kial mi ne mortis? Kial mi, pli mizera ol homo iam ajn antaŭe estis, ne sinkis en forgeson kaj ripozon? La Morto forkaptas multajn florantajn infanojn, la solajn esperojn de iliaj dorlotantaj gepatroj: kiom da gefianĉoj kaj junaj amantoj estis plensanaj kaj plenesperaj unu tagon, kaj sekvan tagon, predo de vermoj kaj la putriĝo de la tombo? De kia materio mi konsistas, povinte elteni tiom da ŝokoj, kiuj konstante renovigis la torturon kiel turniĝanta rado?

Sed vivi estis mia sortaĉo. Post du monatoj, mi sentis min vekiĝi, kvazaŭ de sonĝo, en malliberejo, kuŝanta sur litaĉo, ĉirkaŭita de gardistoj, ŝlosistoj, rigliloj, kaj ĉiuj aparataĉoj de karcero. Estis mateno, mi memoras, kiam mi vekiĝis al ĉi tiu kompreno. Mi estis forgesinta la detalojn de tio kio estis okazinta, kaj nur sentis kvazaŭ mi estus subite venkita de iu grandega malfeliĉo; sed kiam mi ĉirkaŭrigardis, kaj vidis la baritajn fenestrojn, kaj la malpurecon de la ĉambro en kiu mi estis, ĉio fulmis en mia memoro, kaj mi veis amare.

Ĉi tiu sono vekis maljunulinon kiu estis dormanta en seĝo apud mi. Ŝi estis dungita flegisto, edzino de unu el la ŝlosistoj, kaj ŝia mieno esprimis ĉiujn malbonajn kvalitojn kiuj ofte karakterizas tiun klason. La linioj de ŝia vizaĝo estis severaj kaj malmildaj, kiel tiuj de persono kiu kutimas vidi mizeran vidaĵojn sen kompato. Ŝia tono esprimis sian tutan senzorgemon; ŝi alparolis al mi angle, kaj la voĉo ŝajnis al mi esti unu kiun mi estis aŭdinta dum miaj suferoj:

"Ĉu vi pli bone fartas, sinjoro?" ŝi diris.

Mi respondis per la sama lingvo, kun febla voĉo, "Mi kredas ke mi estas; sed se ĉio estas vera, se ĝi ja ne estis sonĝo, mi bedaŭras ke mi ankoraŭ vivas por senti ĉi tiujn mizeron kaj hororon."

"Pri tio," respondis la maljuna virino, "se vi aludas al la sinjoro kiun vi murdis, mi kredas ke estus pli bone por vi se vi ja estus mortinta, ĉar mi supozas ke estos severe por vi; sed oni pendigos vin kiam la sekva sesio okazos. Ĉiuokaze, tio ne estas mia afero; mia devo estas flegi vin, kaj fari vin sana; mi faras mian devon kun senkulpa konscienco; estus bone se ĉiuj farus tiel."

Mi malestime deturnis min de la virino kiu kapablis eldiri tian senkompatan parolon al persono ĵus savita, je la rando de la morto; sed mi sentis min malvigla, kaj nekapabla pripensi pri ĉio kio estis okazinta. La tuta serio de mia vivo aperis al mi kvazaŭ sonĝo; mi foje dubis ĉu ĉio ja estas vera, ĉar ĝi neniam ŝajnis al mia menso plene reala.

Dum la imagaĵoj kiuj flosis antaŭ mi fariĝis pli distingeblaj, mi febriĝis; iu mallumeco premis ĉirkaŭ mi; neniu estis proksima al mi, por trankviligi min per la milda voĉo de amo; neniu kara mano subtenis min. La kuracisto venis kaj preskribis medikamentojn, kaj la maljunulino preparis ilin por mi; sed plena malzorgemo estis videbla ĉe la unua, kaj esprimo de krueleco estis forte indikita sur la vizaĝo de la dua. Kiu povus interesiĝi pri la sorto de murdinto, escepte de la pendigisto kiu gajnus sian pagon?

Ĉi tiuj estis miaj unuaj pensoj; sed baldaŭ mi ekkomprenis ke sinjoro Kirvin estas ekstreme bonkora al mi. Li aranĝis ke la plej bona ĉambro en la malliberejo estu preparita por mi (la plej bona ja estis fia); kaj ĝuste li provizis kuraciston kaj flegiston. Estas vere ke li malofte venis por vidi min; ĉar, kvankam li arde deziris malpezigi la suferojn de ĉiuj homaj vivuloj, li ne volis ĉeesti la angoron kaj mizerajn deliraĵojn de murdinto. Tial li venis, foje, por certigi ke mi ne estis neglektita; sed liaj vizitoj estis mallongaj, kaj je longaj intervaloj.

Iun tagon, dum mi estis malrapide resaniĝanta, mi estis sidanta en seĝo, kun okuloj duon-malfermitaj, kaj vangoj palaj kiel la morto. Mi estis venkita de malĝojo kaj mizero, kaj ofte pensis ke mi prefere serĉu morton, anstataŭ resti mizere malliberigita, kaj poste liberigita en mondo plena de malĝojo. Iam mi konsideris ĉu mi deklaru min kulpa, kaj suferu la punon de la leĝo, estante malpli senkulpa ol povra Justino estis. Tiaj estis miaj pensoj kiam la pordo de mia apartamento malfermiĝis kaj sinjoro Kirvin envenis. Lia mieno esprimis simpation kaj kompaton; li tiris seĝon proksimen al mia, kaj alparolis al mi per la franca --

"Mi timas ke ĉi tiu loko estas tre ŝoka al vi; ĉu mi faru ion por via komforto?"

"Mi dankas al vi; sed ĉio kion vi mencias estas nenio al mi; sur la tuta Tero estas nenio kio povus doni komforton al mi."

"Mi scias ke la simpatio de fremdulo povas apenaŭ esti komforta al iu kiu portas, kiel vi, la pezon de tia stranga malfeliĉo. Sed vi baldaŭ, mi esperas, forlasos ĉi tiun malĝojan loĝejon; ĉar, sendube, oni facile povas prezenti indikaĵojn kiuj liberigos vin de la krimakuzo."

"Tio estas mia malpleja zorgo; mi estas, pro vico de strangaj eventoj, fariĝinta la plej mizera de vivuloj. Estinte kaj estante persekutita kaj torturita, ĉu morto povas esti malplaĉa al mi?"

"Ja, nenio povus esti pli malfeliĉa kaj turmenta ol la strangaj hazardoj kiuj estas okazintaj lastatempe. Vi estis alĵetita, de iu surpriza hazardo, al ĉi tiu marbordo, fama pro gastamo: tuj ekkaptita kaj akuzita de murdo. La unua vidaĵo prezentita al viaj okuloj estas la korpo de via amiko, murdita laŭ maniero tre neklarigebla, kaj 'metita' (malprecize dirite), de iu fiulo antaŭ vian vojon."

Dum sinjoro Kirvin diris ĉi tion, spite la maltrankvilon kiun mi sentis pro ĉi tiu rememorigo de miaj suferoj, mi ankaŭ sentis iomegan surprizon pro la kono kiun li ŝajne havis pri mi. Mi supozas ke mia mieno montris iom da mirego, ĉar sinjoro Kirvin rapide aldonis --

"Nur tagon aŭ du post via malsaniĝo mi ekpensis ekzameni viajn vestaĵojn, por serĉi iun indikaĵon per kiu mi povus poŝti al viaj parencoj raporton de viaj malfeliĉo kaj malsano. Mi trovis plurajn leterojn, kaj, inter aliaj, unu kies komenco indikis al mi ke via patro sendis. Mi tuj skribis al Ĝenevo; preskaŭ du monatoj estas pasintaj ekde la sendo de mia letero. -- Sed vi estas malsana; eĉ nun vi tremas: mi devas neniel malkvietigi vin."

"Ĉi tiu antaŭtimo estas milfoje pli malbona ol la plej terura okazaĵo: diru al mi kiu nova murdo-dramo estas ludita, kaj pro kies murdo mi lamentu nun?"

"Via familio estas tute bona," diris sinjoro Kirvin delikate; "kaj iu, amiko, estas veninta por viziti vin."

Mi ne scias per kiu pensovico ĝi alvenis al mi, sed la ideo tuj invadis mian menson ke la murdinto estas veninta por moki mian mizeron, kaj turmenti min per la morto de Klerval, por instigi min konsenti al liaj inferaj deziroj. Mi metis mian manon antaŭ miajn okulojn kaj laŭte vekriis --

"Ho! Forigu lin!" Mi ne povas vidi lin; pro Dio ne lasu lin enveni!"

Sinjoro Kirvin rigardis min per perturbita mieno. Li sendube konsideris mian krion kiel indikaĵon de mia kulpeco, kaj diris, iom sever-tone --

"Mi atendis, juna viro, ke la ĉeesto de via patro estus bonvena, anstataŭ inspiro de tia feroca malŝato."

"Mia patro!" mi kriis, dum ĉiu trajto kaj ĉiu muskolo malstreĉiĝis de angoro al plezuro: "ĉu mia patro ja alvenis? Bonkore, tre bonkore! Sed kie li estas? Kial li ne rapidas al mi?"

Mia ŝanĝiĝo de maniero surprizis kaj plaĉis al la juĝisto; eble li pensis ke mia antaŭa krio estis momenta reiro al deliro, kaj ĉi tiam li tuj montris sian antaŭan bonvolemon. Li staris kaj eliris el la ĉambro kun mia flegisto, kaj post momento mia patro eniris.

Tiumomente, nenio povus plaĉi al mi pli ol la alveno de mia patro. Mi etendis mian manon al li kaj kriis --

"Ĉu vi estas sekura? -- kaj Elizabeto -- kaj Ernesto?"

Mia patro trankviligis min per certigoj de iliaj bonfartoj, kaj emfazante la temojn kiuj tre interesis mian koron, li klopodis levi mian deprimitan spiriton; sed li baldaŭ sentis ke malliberejo ne povas esti loĝejo de gajeco. "Kia loko, en kiu vi loĝas, mia filo!" li diris, lamente rigardante la baritajn fenestrojn kaj aĉan aspekton de la ĉambro. "Vi vojaĝis por serĉi feliĉon, sed ŝajnas ke la fatalo sekvas vin. Kaj povran Klervalon --"

La nomo de mia malfeliĉa murdita amiko estis ŝoko tro granda por mia malforta kondiĉo; mi ekploris.

"Ho ve! Jes, patro," mi respondis; "iu plej horora destino pendas super mi, kaj por plenumi ĝin mi devas vivi, aŭ mi certe estus mortinta sur la ĉerko de Henriko."

Oni ne permesis al ni longe konversacii, ĉar mia nestabila sano necesigis ĉiujn antaŭrimedojn kiuj povus certigi mian trankvilon. Sinjoro Kirvin envenis kaj insistis ke mia forto ne elĉerpiĝu per troa streĉiĝo. Sed la apero de mia patro estis al mi kvazaŭ apero de mia bona anĝelo, kaj mi grade resaniĝis.

Dum mia malsano pasis de mi, mi obsediĝis de morna nigra melankolio, kiun nenio povis disigi. La bildo de Klerval estis ĉiam antaŭ mi, mortpala kaj murdita. Pli ol unufoje, la perturbita stato en kiun ĉi tiuj pensoj ĵetis min kaŭzis miajn amikojn timi danĝeran refalon. Ve! Kial ili konservis tiom mizeran kaj abomenan vivon? Sendube estis por ke mi plenumu mian destinon, kiu nun proksimiĝas al konkludo. Baldaŭ, ho!, tre baldaŭ la morto estingos ĉi tiujn dolorojn, kaj levos de mi la grandegan pezon de angoro kiu portas min al la polvo; kaj, repagante la ŝuldojn de la justeco, mi sinkos en ripozon. Tiam la morto ŝajnis for, kvankam la deziro al tio ĉiam okupis miajn pensojn. Mi ofte sidis dum horoj, senmova kaj senparola, esperante ke la ruinoj de iu grandega revolucio kolapsu sur min kaj mian detruanton.

La tempo de kortumaj sesioj baldaŭiĝis. Mi estis jam tri monatojn en malliberejo; kaj kvankam mi estis ankoraŭ malforta, kaj daŭre en danĝero de refalo, oni devigis min vojaĝi preskaŭ cent mejlojn al la kantona urbo kie oni okazigas procesojn. Sinjoro Kirvin mem alprenis ĉiujn respondecojn por kolekti atestantojn kaj aranĝi mian defendon. Mi evitis la malhonoron aperi publike kiel krimulo, ĉar la afero ne estis traktita de la kortumo kiu decidas inter vivo kaj morto. La granda ĵurio malakceptis la akuzilon pro la pruvo ke mi estis sur la Orkadaj Insuloj je la horo kiam la korpo de mia amiko estis trovita. Du semajnojn post mia translokiĝo oni liberigis min de malliberejo.

Mia patro ĝojegis, vidinte min liberigita de la ĝenegoj de krimakuzo, denove permesita spiri freŝan aeron, kaj permesita reiri al mia hejmlando. Mi ne same sentis; por mi, la muroj de karcero kaj de palaco estis same abomenaj. La kaliko de la vivo estis venenigita por ĉiam; kaj kvankam la suno brilis sur min, kiel sur tiujn de feliĉaj kaj gajaj koroj, mi vidis ĉirkaŭ mi nenion escepte de densa timiga mallumo, kiun neniu lumo penetris, escepte de la brileto de du okuloj gvatantaj min. Foje ili estis la esprimplenaj okuloj de Henriko, malviglaj pro morto, la malhelaj globoj kovritaj de la palpebroj kaj la longaj nigraj okulharoj kiuj franĝis ilin; foje ili estis la akvecaj, nebuligitaj okuloj de la monstro kiel mi unue vidis ilin en mia ĉambro ĉe Ingolŝtato.

Mia patro provis veki mian koron. Li parolis pri Ĝenevo, kiun mi estis baldaŭ vizitonta -- de Elizabeto kaj Ernesto; sed ĉi tiuj vortoj nur provokis profundajn ĝemojn de mi. Foje mi ja sentis deziron por ĝojo kaj pensis, kun melankolia plezuro, pri mia kara kuzino; aŭ deziregis, kun voranta hejmsopiro, vidi ankoraŭfoje la bluan lagon kaj rapidan Rodanon, kiuj estis tre karaj al mi dum mia frua infanaĝo; sed mia ĝenerala stato estis emocia elĉerpiĝo, en kiu malliberejo estis ne malpli bonvena kiel loĝejo ol eĉ la plej dieca natura pejzaĝo; kaj ĉi tiu humoro estis malofte rompita, kaj nur de paroksismoj de angoro kaj malespero. Dum ĉi tiuj momentoj mi ofte klopodis fini la ekziston kiun mi abomenis; kaj senĉesa atento kaj vigilado estis necesaj por deteni min de terura ago de perforto.

Mi memoras ke, dum mi eliris el la malliberejo, mi aŭdis unu el la homoj diri, "Eĉ se li estas senkulpa de murdo, li certe sentas iun kulpon." Ĉi tiuj vortoj frapis min. Sento de kulpo! Jes, mi certe sentis tion. Vilhelmo, Justino, kaj Klervalo estis mortintaj pro miaj inferaj maĥinacioj. "Kaj kies morto," mi kriis, "finos la tragedion? Aĥ! Mia patro, ne restu en ĉi tiu mizera lando; gvidu min tien kie mi povos forgesi min, mian ekziston, kaj la tutan mondon."

Mia patro facile konsentis al mia deziro; adiaŭinte sinjoron Kirvin-on, ni rapidis al Dublino. Mi sentis min liberigita de granda pezo, kiam la poŝtboato velis kun sennubaj ventoj de Irlando, kaj mi estis porĉiame forlasinta la landon kiu estis por mi la scenejo de multege da mizero.

Estis noktomezo. Mia patro estis dormanta en la kajuto; kaj mi kuŝis sur la ferdeko rigardante la stelojn kaj aŭskultante la plaŭdadon de la ondoj. La mallumo estis bonvena al mi, ĉar ĝi blokis Irlandon de mia vido; kaj mia sango pulsis per fervora ĝojo kiam mi ekkonsciis ke mi baldaŭ vidos Ĝenevon. La pasinteco aperis al mi kiel terura sonĝo; tamen la ŝipo sur kiu mi estis, la vento kiu blovis min de la malamata marbordo de Irlando, kaj la maro kiu ĉirkaŭis mi, tro forte atestis ke mi estis trompita de neniu vizio, kaj ke Klerval, mia amiko kaj plej kara akompananto, estis fariĝinta viktimo de mi kaj la monstro kiun mi kreis. En mia memoro mi refoliumis mian tutan vivon: mian kvietan feliĉon dum mi loĝis kun mia familio en Ĝenevo, la morton de mia patrino, kaj mian foriron al Ingolŝtato. Mi memoris kiel mi tremis en freneza fervoro, kiu pelis min al la kreo de mia malbelega malamiko, kaj mi revokis al menso la nokton en kiu li ekvivis. Mi ne povis sekvi la vicon de pensoj; mil sentoj surpezis sur min, kaj mi amare ploris.

Ekde mia resaniĝo de febro, fariĝis mia kutimo engluti malgrandan kvanton da laŭdano ĉiun nokton, ĉar nur pere de ĉi tiu drogo mi kapablis akiri la ripozon kiu necesas por konservi vivon. Turmentita de rememoroj de miaj diversaj malfeliĉoj, mi tiam prenis duoblan dozon, kaj baldaŭ dormis profunde.

Sed dormo ne donis al mi ripozon de penso kaj mizero; miaj sonĝoj prezentis mil objektojn kiuj timigis min. Iome antaŭ mateno, speco de premsonĝo ekokupis min. Mi sentis la manpremon de la fiulo ĉirkaŭ mia kolo, kaj ne povis liberigi min de ĝi; ĝemoj kaj krioj resonis en miaj oreloj. Mia patro, kiu prizorgis min, perceptinte mian maltrankvilon, vekis min, kaj fingromontris al la haveno Holihed, kiun ni estis enirantaj.


Sekva paĝo ►