Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 3

Iun vesperon mi estis sidanta en mia laborejo; la suno estis sinkinta, kaj la luno ĵus leviĝanta de la maro. Mankis lumo por labori, kaj mi restis senmova, paŭzante por konsideri ĉu mi ĉesigu mian laboron dum la nokto, aŭ rapidigu ĝian finon per senprokrasta atento al ĝi. Dum mi sidis tie, vico de pensoj venis al mi, kiuj instigis min konsideri efikojn de tio kion mi estis faranta. Tri jarojn antaŭe mi estis okupata sammaniere; mi kreis fiulon kies senegala krueleco dezertigis mian koron, kaj plenigis ĝin por ĉiam per plej amara bedaŭro. Ĉi tiam mi estis kreonta alian estulon, kies karakteron mi ankaŭ ne povus antaŭvidi; ŝi eble fariĝos dek mil foje pli malica ol ŝia kunulo, murdante kaj detruante simple por ĝuo. Li estis ĵurinta foriri de la proksimeco de homoj, kaj kaŝi sin en dezertoj; sed ŝi ne estis ĵurinta; kaj ŝi, kiu tre verŝajne estis fariĝonta pensanta kaj rezonanta animalo, eble rifuzos akcepti interkonsenton faritan antaŭ ŝia kreo. Ili eble eĉ malamos sin; la vivaĵo jam vivanta malamis sian misformecon; ĉu li ne sentos pli grandan abomenon kiam liaj okuloj alfrontos ĝin en femala formo? Kaj ŝi eble malŝategos lin, kaj turnos sin al la supera beleco de la homo; ŝi eble forlasos lin, kaj li denove estos sola, frustrita de la freŝa insulto, rifuzo de lia propra speco.

Eĉ se ili forirus de Eŭropo, kaj loĝus en la dezertoj de la nova mondo, tamen unu el la fruaj rezultoj de tiuj simpatioj forte dezirataj de la demono estus infanoj, kaj raso de diabloj multiĝus sur la Tero, kiu eble farus eĉ la ekziston de la homa specio malsekura kaj plena je teruro. Ĉu mi rajtas, por propra profito, faligi ĉi tiun malbonon sur ĉiujn estontajn generaciojn? Antaŭe mi estis konvinkita de la lertaj argumentoj de la vivaĵo kiun mi kreis; liaj fiaj minacoj estis stultigintaj min: sed ĉi tiam, unuafoje, la malboneco de miaj promeso subite evidentiĝis al mi; mi tremis kiam mi konsideris ke estontaj epokoj eble malbenos min kiel peston, kies sinzorgemo senhezite aĉetis propran pacon, kies prezo estis, eble, la ekzisto de la tuta homa raso.

Mi tremis, kaj mia koro sinkis ene de mi; rigardante supren, en la lunlumo mi vidis la demonon ĉe la fenestro. Horora rideto sulkigis liajn lipojn dum li fikse rigardis min, plenumantan la taskon kiun li estis asigninta al mi. Jes, li estis sekvinta min dum mia vojaĝo; li estis vaginta en arbaroj, sin kaŝinta en kavernoj, kaj rifuĝinta en larĝaj senhomaj erikejoj; ĉi tiam li venis por kontroli mian progreson, kaj akiri la rezulton de mia promeso.

Dum mi rigardis lin, lia mieno esprimis absolutan maksimumon da malico kaj perfido. Kun freneza sento, mi pripensis mian promeson krei alian similan al li, kaj tremante pro pasio, mi disŝiris la aĵon kiun mi estis prilaboranta. La fiulo vidis min detrui la kreaĵon kies estonta ekzisto necesis por lia feliĉo, kaj, hurlante je diabla malespero kaj venĝemo, li foriris.

Mi eliris el la ĉambro, kaj, ŝlosinta la pordon, solene ĵuris en mia koro neniam rekomenci mian laboron; poste, kun tremantaj paŝoj, mi reiris al mia apartamento. Mi estis sola; neniu estis proksima por forpeli la mallumon, kaj levi de mi la malsanigan pezon de plej teruraj pensoj.

Pluraj horoj pasis, kaj mi restis apud mia fenestro, rigardante la maron; ĝi estis preskaŭ senmova, ĉar la ventoj estis silentaj, kaj la tuta naturo ripozis sub la okulo de la kvieta luno. Nur kelkaj fiŝkaptaj ŝipoj makulis la akvon, kaj foje milda venteto alportis la sonon de voĉoj, kiam la fiŝistoj vokis al si. Mi sentis la silenton, kvankam mi apenaŭ konsciis pri ĝia ekstrema profundeco, ĝis la plaŭdado de remiloj ĉe la marbordo subite atingis mian orelon, kaj iu persono albordiĝis proksime al mia domo.

Kelkajn minutojn poste, mi aŭdis mian pordon knari, kvazaŭ iu provus delikate malfermi ĝin. Mi tremis de kapo al piedo; mi antaŭsentis kiu ĝi estas, kaj volis voki unu el la kamparanoj loĝantaj en dometo ne for de mia; sed mi estis venkita de sento de senpoveco, ofte sentata en premsonĝoj en kiu oni vane provas fuĝi de tuja danĝero, kaj mi restis fiksita kie mi staris.

Baldaŭ mi aŭdis la sonon de paŝoj en la koridoro; la pordo malfermiĝis, kaj la fiulo kiun mi antaŭtimis aperis. Ferminte la pordon, li proksimiĝis al mi, kaj diris, per sufokita voĉo -- "Vi detruis la laboron kiun vi komencis; kion vi intencas? Ĉu vi aŭdacas rompi vian promeson? Mi estas suferinta penegon kaj mizeron: mi foriris de Svislando kun vi; mi rampis laŭ la bordoj de Rejno, inter ĝiaj salikaj insuloj, kaj trans la krestoj de ĝiaj montetoj. Mi estas loĝinta multajn monatojn en la erikejoj de Anglolando, kaj en la sovaĝejoj de Skotlando. Mi estas suferinta nekalkuleblan lacon, kaj malvarmon, kaj malsaton; ĉu vi aŭdacas detrui miajn esperojn?"

"For! Mi ja rompas mian promeson; mi neniam kreos alian, kiu egalus al vi je misformeco kaj malico."

"Sklavo, antaŭe mi argumentis kun vi, sed vi pruvis vin malinda je mia komplezemo. Memoru ke mi havas povon; vi kredas vin mizera, sed mi povas fari vin tiom malfeliĉa ke taga lumo estos abomena al vi. Vi estas mia kreinto, sed mi estas via mastro; -- obeu!"

"La horo de mia malforteco estas pasinta, kaj la periodo de via povo ĵus finiĝis. Viaj minacoj ne povas devigi min fari malmoralaĵon; sed ili firmigas mian decidon ne krei kunulon por viaj pekoj. Ĉu mi senkore liberigu sur la Tero demonon, kies ĝuoj estos morto kaj malmoralaĵoj? For! Mi estas firma, kaj viaj vortoj nur agacos mian koleregon."

La monstro vidis la firmecon de mia mieno, kaj grincis siajn dentojn pro senpova kolero. "Ĉu ĉiu viro," li kriis, "trovos edzinon por sia brusto, kaj ĉiu besto havos sian parulinon, dum mi restos sola? Mi havis bonkorajn sentojn, kaj ili estas rekompensitaj per malamo kaj malestimo! Homo! Vi rajtas malami; sed atentu! Viaj horoj pasos en timo kaj mizero, kaj la fulmo kiu deŝiros vian ĝojon de vi por ĉiam baldaŭ frapos. Ĉu vi estos feliĉa dum mi rampos en mia malfeliĉego? Vi povas detrui miajn aliajn pasiojn; sed venĝo restas -- venĝo, de nun pli kara ol lumo aŭ nutraĵo! Mi eble mortos; sed unue vi, tirano kaj turmentanto, malbenos la sunon kiu spektos vian mizeron. Estu singarda; ĉar mi estas sentima, kaj tial pova. Mi gvatos kiel malica serpento, por ke mi piku kun ties veneno. Homo, vi bedaŭros la vundojn kiun vi kaŭzas." "Diablo ĉesu; kaj ne venenigu la aeron per ĉi tiuj malicaj sonoj. Mi estas deklarinta mian decidon al vi, kaj mi ne estas malkuraĝulo kiun vortoj klinos. Lasu min; mi estas senkompromisa."

"Bone. Mi iras; sed memoru, mi estos kun vi dum via edziĝa nokto."

Mi saltis antaŭen kaj kriis, "Kanajlo! Antaŭ ol subskribi mian ekzekutordonon, certigu ke vi mem estas sekura."

Mi provis kapti lin; sed li eskapis de mi, kaj rapidege eliris el la domo. Post kelkaj momentoj mi vidis lin en lia boato, kiu kuregis trans la akvo kiel pafita sago, kaj baldaŭ malaperis inter la ondoj.

Ĉio estis denove silenta; sed liaj vortoj resonis en miaj oreloj. Furiozo brulis en mi, kaj mi volis ĉasi la murdinton de mia paco kaj ĵeti lin en la oceanon. Mi paŝis tien reen en la ĉambro, rapide kaj perturbite, dum mia imago prezentis mil bildojn por turmenti kaj piki min. Kial mi ne sekvis lin, kaj luktis kun li ĝismorte? Sed mi estis lasinta lin foriri, kaj li estis direktinta sian vojon al la ĉeftero. Mi tremis kiam mi konsideris kiu eble estos la sekva viktimo de lia nesatigebla venĝemo. Kaj tiam mi denove pensis pri liaj vortoj-- "Mi estos kun vi dum via edziĝa nokto." Do, tiu tempo estis fiksita por la plenumiĝo de mia destino. En tiu horo mi mortos, samtempe satigante kaj estingante lian malicon. La eventualo ne inspiris timon en mi; tamen, kiam mi pensis pri mia amata Elizabeto, -- pri ŝiaj larmoj kaj senfina malĝojo, kiam ŝi trovos sian amaton tre kruele ŝirita de si, -- larmoj, miaj unuaj dum multaj monatoj, fluis de mia okuloj, kaj mi firme decidis ne fali antaŭ mia malamiko sen amara lukto.

La nokto pasis, kaj la suno leviĝis de la oceano; miaj emocioj trankviliĝis, se oni povas nomi tion trankvilo, kiam la furioza sovaĝeco sinkas en la profundejojn de deprimo. Mi eliris el la domo, la horora scenejo de la lastnokta konflikto, kaj promenis laŭ la strando de la maro, kiun mi preskaŭ konsideris netrapasebla barilo inter mi kaj miaj homaj kunuloj; ne, la espero ke tiel estu ekkaptis min. Mi deziris pasigi mian vivon sur tiu nuda roko, lace, sendube, sed ne perturbite de subitaj ŝokoj de mizero. Se mi reiros, mi fariĝos viktimo, aŭ vidos tiujn kiujn mi plej amas morti en la manoj de demono kiun mi mem kreis.

Mi promenis ĉirkaŭ la insulo kiel malkvieta fantomo, apartigita de ĉio kion ĝi amas, mizera en izolo. Kiam fariĝis tagmezo, kaj la suno leviĝis pli alten, mi kuŝis sur la herbaro, kaj estis venkita de profunda dormo. Dum la tuta antaŭa nokto mi ne estis dorminta, mi estis nervoza, kaj miaj okuloj inflamitaj pro maldormo kaj malĝojo. La dormo en kiun mi sinkis refreŝigis min; kiam mi vekiĝis, mi denove sentis kvazaŭ mi apartenus al raso de homoj kiel mi, kaj mi komencis mediti pri kio estis okazinta kun pli da sinregado; tamen, la vortoj de la fiulo sonoris en miaj oreloj kiel funebra sonorilo - ili ŝajnis kvazaŭ sonĝo, tamen klaraj kaj pezaj kvazaŭ realaĵo.

La suno estis tre malaltiĝinta, kaj mi ankoraŭ sidis ĉe la marbordo, satigante mian avidiĝintan apetiton per avena kuko, kiam mi vidis fiŝkaptan boaton albordiĝi proksime al mi. Unu el la viroj alportis pakaĵon al mi; ĝi enhavis leterojn de Ĝenevo, kaj unu de Klerval, kiu petis min rendevui kun li. Li diris ke preskaŭ jaro estas pasinta ekde nia foriro de Svislando, kaj ni ankoraŭ ne vizitis Francion. Tial li petis min forlasi mian insulon de soleco, kaj rendevui kun li ĉe Perto, unu semajnon post tiam, por ke ni povu aranĝi nian estontan vojaĝplanon. Ĉi tiu letero iomgrade revokis min al vivo, kaj mi decidis forveturi de mia insulo fine de du tagoj. Tamen, antaŭ mia forveturo, estis farenda tasko, kiu tremigis min kiam mi pensis pri ĝi: mi devas paki miajn kemiajn instrumentojn; tiucele, mi devas eniri la ĉambron de mia abomena laboro, kaj tuŝi tiujn ilojn, kiuj naŭzas min kiam mi ilin rigardas. Sekvan matenon, je tagiĝo, mi kolektis sufiĉan kuraĝon, kaj malŝlosis la pordon de mia laborejo. La restaĵoj de la duonfinita kreaĵo, kiun mi estis detruinta, kuŝis dise sur la planko, kaj mi preskaŭ sentis kvazaŭ mi estus disŝirinta la vivantan karnon de homa estulo. Mi paŭzis por firmigi mian sinregon, kaj eniris en la ĉambron. Kun tremantaj manoj mi portadis la instrumentojn el la ĉambro; kaj mi konsideris ke mi devas ne lasi la restaĵojn de mia laboro por eksciti la hororon kaj suspekton de la kamparanoj; tial mi metis ilin en korbon, kun granda kvanto da ŝtonoj, kaj provizore formetinte ilin, mi decidis ĵeti ilin en la maron tiun saman nokton. Antaŭ tiu tempo mi sidis sur la strando, lavante kaj aranĝante miajn kemiajn ilojn.

La ŝanĝiĝo de miaj sentoj, okazinta post tiu nokto kiam la demono aperis, estis plej kompleta. Antaŭe, en malhela malespero, mi konsideris mian promeson nepre plenumenda, spite ĉiujn sekvojn; sed ĉi tiam mi sentis kvazaŭ filmo kovranta miajn okulojn estus forigita, kaj ke mi unuafoje vidas klare. La ideo rekomenci mian laboron ne alvenis al mi eĉ momente; la minaco kiun mi estis aŭdinta pezis en miaj pensoj, sed mi ne kredis ke mi povus deturni ĝin per volonta ago. Mi estis decidinta en mia menso, ke krei alian kiel la fiulon kiun mi estis jam kreinta, estus ago de malnoblega kaj terura sinzorgemo. Mi elpelis el mia menso ĉiujn pensojn kiuj povus konduki al malsama konkludo.

Inter la dua kaj tria horoj de la mateno la luno leviĝis; tiam, metinte mian korbon en boateton, mi velis proksimume kvar mejlojn de la bordo. La sceno estis perfekte senhoma: kelkaj boatoj estis reirantaj landen, sed mi velis for de ili. Mi sentis kvazaŭ mi estus faranta teruran krimon, kaj mi evitis, kun tremiga antaŭtimo, ajnan renkonton kun miaj homaj kunuloj. Iam la luno, kiu antaŭe estis klara, subite kovriĝis per dika nubo. Profitante de la momenta mallumo, mi ĵetis mian korbon en la maron. Mi aŭskultis la glugladon dum ĝi sinkis, kaj poste velis for de la loko. La ĉielo fariĝis nuba; sed la aero estis pura, kvankam malvarmigita de la nordorienta venteto kiu tiam estis leviĝanta. Sed ĝi refreŝigis min, kaj plenigis min per tiom agrablaj sentoj, ke mi decidis longigi mian reston sur la akvo. Fiksinte la rudron je rekta pozicio, mi kuŝis en la hulo de la boato. Nuboj kaŝis la lunon, ĉio estis obskura, kaj mi aŭdis nur la sonon de la boato, dum ĝia kilo tranĉis la ondojn; la murmurado lulis min, kaj baldaŭ mi dormis profunde.

Mi ne scias kiom longe mi restis en ĉi tiu situacio, sed kiam mi vekiĝis mi rimarkis ke la suno estas jam tre altiĝinta. La vento estis forta, kaj la ondoj konstante minacis la sekurecon de mia boateto. Mi konstatis ke la vento estis de nordoriento, kaj verŝajne pelis min malproksimen de la marbordo de kiu mi ekiris. Mi klopodis ŝanĝi mian direkton, sed rapide rimarkis ke, se mi provos denove, la boato tuj pleniĝos per akvo. En tia situacio, mia sola rimedo estis drivi kun la vento. Mi konfesas ke mi foje sentis timegon. Mi ne havis kompason, kaj mi tiom malmulte konis la geografion de tiu parto de la mondo, ke la suno apenaŭ utilis al mi. Mi povus drivi en la vastan Atlantikon, kaj sperti ĉiujn turmentojn de morto per malsato, aŭ esti englutita de la vastega akvo kiu roris kaj batadis ĉirkaŭ mi. Jam multajn horojn mi estis surmare, kaj mi sentis la turmenton de brulanta soifo, preludo al miaj aliaj suferoj. Mi rigardis la ĉielon - ĝi estis kovrita de nuboj kiuj flugis kun la vento, kaj tuj anstataŭiĝis de aliaj: mi rigardis la maron; ĝi estis baldaŭ fariĝonta mia tombejo. "Fiulo," mi kriis, "via tasko estas jam plenumita!" Mi pensis pri Elizabeto, mia patro, kaj de Klerval. Mi dronis en pensoj tiom senesperaj kaj timoplenaj, ke eĉ nun, kiam la sceno estas baldaŭ finiĝonta antaŭ mi por ĉiam, mi tremas kiam mi pensas pri ĝi.

Kelkaj horoj tiel pasis, sed grade, la suno malaltiĝis al la horizonto, la vento fariĝis milda venteto, kaj ŝaŭmondoj ĉesis aperi sur la maro. Tamen, altaj ondoj anstataŭis ilin: mi sentis min malsana, kaj apenaŭ kapablis teni la rudron, kiam mi subite vidis linion de alta tero sude.

Estante preskaŭ senforta, pro laco, kaj pro la terura necerteco kiun mi estis elteninta dum pluraj horoj, ĉi tiu subita garantio de vivo rapidis kiel inundo de varma ĝojo al mia koro, kaj larmoj ekfluis de miaj okuloj.

Niaj emocioj tre emas ŝanĝiĝi! Kaj tre stranga estas nia tenaca amo por la vivo, eĉ kiam mizero superfluas! Mi kreis duan velon per parto de miaj vestaĵoj, kaj entuziasme stiris direkte al la lando. Ĝi havis sovaĝan kaj rokan aspekton; sed alproksimiĝante, mi facile perceptis signojn de kultivado. Mi vidis boatojn apud la marbordo, kaj sentis min subite reportita en proksimecon de civilizitaj homoj. Mi malpacience sekvis la serpentuman bordon, kaj ĝoje salutis preĝejan turon kiun mi finfine vidis staranta malantaŭ malgranda promontoro. Ĉar mi estis ekstreme malfortiĝinta, mi decidis veli rekte al la urbeto - loko kie mi povus plej facile akiri nutraĵon. Feliĉe, mi havis monon kun mi. Ĉirkaŭirante la promontoron, mi vidis malgrandan bonordan urbeton kaj bonan havenon. Mi eniris la havenon, kun koro plena de ĝojo, pro mia neatendita eskapo.

Dum mi estis okupata, liganta la boaton kaj aranĝanta la velojn, pluraj homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la lokon. Ili ŝajnis tre surprizitaj de mia alveno; sed, anstataŭ oferti la mi iom da helpo, ili flustris inter si. En aliaj cirkonstancoj, iliaj gestoj eble farus iom maltrankvilan senton en mi. Sed mi rimarkis nur ke ili parolas angle; kaj tial mi ekparolis al ili per tiu lingvo: "Miaj bonaj amikoj," mi diris, "ĉu vi bonvolus diri al mi la nomon de ĉi tiu urbeto, kaj informi kie mi estas?"

"Sufiĉe baldaŭ vi lernos tion," respondis viro kun malafabla voĉo. "Eble vi estas alveninta al loko kiu ne multe plaĉos al vi; sed oni ne petos vian opinion pri via loĝejo. Promesite."

Mi estis treege surprizita, ricevinte tian malĝentilan respondon de fremdulo; kaj la malaprobantaj koleraj mienoj de liaj kunuloj maltrankviligis min. "Kial vi malafable respondas al mi?" mi demandis; "Certe, tiel malĝentili al fremduloj ne estas angla kutimo."

"Mi ne scias," diris la viro, "kia estas la kutimo de Angloj; sed Gaeloj kutimas malami kanajlojn."

Dum la daŭro de ĉi tiu stranga dialogo, mi rimarkis rapidan kreskon de la homamaso. Iliaj mienoj esprimis miksaĵon de scivolemo kaj kolero, kio agacis, kaj iom perturbis min. Mi demandis pri la vojo al la gastejo, sed neniu respondis. Tiam mi iris antaŭen, kaj la homamaso komencis murmuri dum ili sekvis kaj ĉirkaŭis min; malbela viro alproksimiĝis, frapetis min sur la ŝultro, kaj diris, "Venu sinjoro, vi devas sekvi min al la domo de sinjoro Kirvin, por doni raporton pri vi."

"Kiu estas sinjoro Kirvin? Kial mi devas raporti pri mi? Ĉu ĉi tio ne estas libera lando?"

Jes, sinjoro, sufiĉe libera por honestuloj. Sinjoro Kirvin estas juĝisto; kaj vi devas raporti pri la morto de sinjoro kiun oni trovis murdita ĉi tie lastnokte.

Ĉi tiu respondo mirigis min; sed mi baldaŭ retrovis mian mensan ekvilibron. Mi estis senkulpa; tiu fakto estis facile pruvebla: pro tio mi sekvis mian gvidanton silente, dum li gvidis min al unu el la plej bonaj domoj en la urbeto. Mi estis preskaŭ kolapsonta pro laco kaj malsato; sed, estante ĉirkaŭita de homamaso, ŝajnis al mi prudente utiligi mian tutan forton, por ke neniu fizika malforteco estu interpretita kiel antaŭtimo aŭ konscia kulpo. Mi tute ne atendis la katastrofon kiu estis, post kelkaj momentoj, frakasonta min, kaj estingonta en hororo kaj malespero ĉiujn timojn de senhonorigo aŭ morto.

Mi devas paŭzi ĉi tie: ĉar necesas mia tuta forto por revoki al memoro la terurajn eventojn kiujn mi estas rakontonta, kun ĝustaj detaloj.


Sekva paĝo ►