Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 2

Londono estis nia provizora bazo de ripozo; ni decidis resti plurajn monatojn en ĉi tiu miriga kaj laŭdata urbo. Klerval' deziris sociumi kun la geniaj kaj talentaj viroj kiuj prosperis tiutempe; sed ĉi tio estis duaranga celo por mi; mi ĉefe okupiĝis pri rimedoj por akiri la informojn necesajn por plenumi mian promeson, kaj mi rapide utiligis prezent-leterojn kiujn mi estis portinta kun mi, adresitajn al la plej elstaraj natur-filozofoj.

Se ĉi tiu vojaĝo estus okazinta dum miaj tagoj de studado kaj feliĉo, ĝi estus por mi neesprimebla plezuro. Sed mia ekzisto estis infektita de ŝimaĉo, kaj mi vizitis ĉi tiujn homojn nur por la informoj kiujn ili povus provizi pri la temo kiu interesis min treege profunde. Akompano estis al mi ĝena; kiam sola, mi povis plenigi mian menson per vidaĵoj de Ĉielo kaj Tero; la voĉo de Henriko trankviligis min, kaj tiel mi povis trompi min por akiri efemeran pacon. Sed aktivaj seninteresaj ĝojaj vizaĝoj revenigis malesperon al mia koro. Mi vidis nevenkeblan barilon inter mi kaj miaj kunuloj; ĉi tiu barilo estis sigelita per la sango de Vilhelmo kaj Justino; kaj rememoroj de la eventoj ligitaj kun tiuj nomoj turmentis mian animon.

Sed en Klervalo, mi vidis bildon de la antaŭa mi; li estis scivolema, kaj malpacienca por akiri spertojn kaj instruojn. La diferencoj de manieroj kiujn li observis estis por li neelĉerpebla fonto de instruo kaj distro. Li estis ĉiam okupata; kaj la sola bremso al lia amuziĝo estis mia morna kaj deprimita mieno. Mi provis kaŝi ĉi tion, tiom kiom eblis, por ne forbari lin de la plezuro kiu estas natura al tiuj kiuj eniras novan viv-medion, sen ŝarĝo de zorgoj kaj amaraj rememoroj. Mi ofte rifuzis akompani lin, asertante ke mi havas alian planon, por ke mi restu sola. Tiam mi komencis kolekti la materialojn necesajn por mia nova kreaĵo, kaj ĉi tio estis al mi kvazaŭ torturo de akvogutoj senĉese falantaj sur la kapon. Ĉiu penso kiun mi dediĉis al tio estis ekstrema turmento, kaj ĉiuj vortoj kiujn mi parolis alude al ĝi kaŭzis miajn lipojn tremi, kaj mian koron pulsegi.

Post kelkaj monatoj en Londono, ni ricevis leteron de persono en Skotlando, kiu antaŭe estis nia gasto en Ĝenevo. Li menciis la belecon de sia hejmlando, kaj demandis al ni ĉu tiuj ne estas sufiĉaj logaĵoj por konvinki nin longigi nian vojaĝon tiom norden kiom Perto, kie li loĝas. Klerval' entuziasme deziris akcepti ĉi tiun inviton; kaj mi, kvankam mi abomenis sociumadon, deziris denove vidi montojn kaj riveretojn, kaj ĉiujn mirigajn verkojn per kiuj la Naturo ornamas siajn elektitajn loĝejojn.

Ni forlasis Londonon la dudek sepan de Marto, kaj restis kelkajn tagojn ĉe Vindsor, kie ni vagadis en la bela arbaro. Ĉi tio estis nova pejzaĝo al ni montanoj; la majestaj kverkoj, la abundo da predo, kaj la gregoj de imponaj cervoj, ĉiuj estis novaĵoj al ni.

De tie ni iris al Oksfordo. Enirante ĉi tiun urbon, memoroj pri la eventoj kiuj okazis tie antaŭ pli ol cent kvindek jaroj okupis niajn mensojn. Ĉi tie Karlo la Unua kolektis sian armeon. La urbo restis fidela al li, kvankam la tuta nacio forlasis lian movadon por aliĝi al la standardo de parlamento kaj libero. Pensoj pri tiu malfeliĉa reĝo kaj liaj kortanoj, ŝatinda Falkland, impertinenta Gaŭer*, liaj reĝino kaj filo, donis specialan intereson al ĉiu parto de la urbo en kiu ili supozeble loĝis. La spirito de antikvaj tempoj loĝis tie, kaj sekvi ĝiajn spurojn plaĉis al ni. Se ĉi tiuj sentoj ne estus kontentigitaj per imagaĵoj, la aspekto de la urbo tamen estis sufiĉe bela por gajni nian admiron. La kolegioj estas antikvaj kaj pitoreskaj; la stratoj estas imponaj; kaj la bela Iso, kiu fluas tra herbejoj de ravega verdo, etendiĝas larĝen, fariĝante paca akvejo kiu reflektas majestan kolekton de turoj, spajroj, kaj volboj, ĉirkaŭitan de maljunaj arboj.

Mi ĝuis ĉi tiun pejzaĝon; kaj tamen, mia ĝuo estis amarigita de kaj mia memoro pri la estinteco, kaj antaŭtimoj pri la estonteco. Mi naskiĝis por paca feliĉo. Dum mia juneco, malkontento neniam vizitis mian menson; kaj se enuo iam kaptis min, vidi la belecon en la naturo, aŭ studi kio estas bonega kaj sublima en la produktaĵoj de la homo, ĉiam interesis mian koron, kaj donis flekseblon al mia spirito. Sed mi estas velkinta arbo; la sago estas penetrinta mian animon; kaj tiam mi sentis ke mi travivos por ekzempleri tion kio mi baldaŭ ĉesos esti - mizera spektaĵo de ruinigita homo, kompatinda al aliaj, kaj abomena al mi mem.

Ni pasigis multe da tempo ĉe Oksfordo, vagante en la ĉirkaŭejo, kaj provante identigi ĉiun lokon kiu eble rilatas al la plej vigla epoko de Anglia historio. Niaj esplor-vojaĝetoj estis ofte longigitaj pro la vico de objektoj kiuj montriĝis. Ni vizitis la tombejon de la glora Hampden, kaj la kampon kie tiu patrioto falis. Dum momento mia animo leviĝis super siajn malnoblajn kaj mizerajn timojn, kaj kontemplis la diajn ideojn de la libero kaj sinofero; ĉi tiuj vidindaĵoj estis ties monumentoj kaj memorigiloj. Dum sekundo mi aŭdacis forskui miajn ĉenojn, kaj rigardi ĉirkaŭe per libera kaj fluganta spirito; sed la fero estis rodinta mian karnon, kaj mi sinkis denove, tremanta kaj senespera, en mian malĝojan memon.

Ni bedaŭrinde devis foriri de Oksfordo, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon al Matlok, nia sekva haltejo. La lando ĉirkaŭ ĉi tiu vilaĝo aspektas, multe pli, al la pejzaĝo de Svislando; sed ĉio estas malpli granda, kaj la verdaj montetoj ne estas kronitaj de foraj blankaj Alpoj, kiuj ĉiam kunestas kun la pin-kovritaj montoj de mia hejma lando. Ni vizitis la mirigan kavernon, kaj la kabanetojn de natur-historio, kie la kuriozaĵoj estas aranĝitaj same kiel en la kolektoj ĉe Servoz kaj Ŝamoni. Tiu dua nomo, prononcite de Henriko, tremigis min; kaj mi malpaciencis foriri de Matlok, kiu memorigis min pri tiu terura okazaĵo.

De Derbio, ankoraŭ vojaĝante norden, ni pasigis du monatojn en Kumberland kaj Vestmorlando. Ĉi tiam mi povis preskaŭ imagi min inter la Svisaj montoj. La terpecetoj kovritaj de neĝo kiuj ankoraŭ restis ĉe la norda flanko de la montoj, la lagoj, kaj la kuranta fluo de rokaj riveretoj, ĉiuj estis konatoj kaj karaj vidaĵoj al mi. Ĉi tie ni konatiĝis kun iuj, kiuj per ruzo preskaŭ sukcesis ĝojigi min. La plezuro de Klerval estis multe pli granda ol mia; lia menso plivastiĝis en proksimeco de talentaj viroj, kaj li trovis en si pli grandajn kapablojn kaj rimedojn ol li povis imagi sin havanta, dum li sociumus kun viroj sub lia nivelo. "Mi povus pasigi mian vivon ĉi tie," li diris al mi; "kaj inter ĉi tiuj montoj, mi apenaŭ sentus mankon de Svislando kaj Rejno."

Sed li trovis ke vivo de vojaĝanto inkluzivas multe da doloro inter la plezuroj. La sentoj estas ĉiam streĉitaj; kiam oni komencas sinki en ripozon, oni trovas sin devigata forlasi sian komfortan bazon por io nova, kiu denove kaptos la atenton, kaj kiun oni ankaŭ forlasos por aliaj novaĵoj.

Ni estis apenaŭ vizitintaj la diversajn lagojn de Kumberland kaj Vestmorland, kaj akirintaj varmajn sentojn por kelkaj lokuloj, kiam la tempo de nia vizito al nia Skota amiko baldaŭiĝis. Ni forlasis ilin por pluvojaĝi. Miaflanke, mi ne bedaŭris. Mi estis neglektinta mian promeson iom longe, kaj mi timis kion malkontenta demono eble faros. Li eble restas en Svislando, kaj estas venĝonta sin per miaj parencoj. La ideo obsedis min, kaj turmentis min je ĉiu momento en kiu mi alie kaptus ripozon kaj pacon. Mi fervore malpacience atendis miajn leterojn; kiam ili malfruis, mi estis mizera kaj okupita de mil timoj; kiam ili alvenis, vidante la manskribon de Elizabeto aŭ mia patro, mi apenaŭ kuraĝis legi kaj lerni mian sorton. Foje mi pensis ke la fiulo estas sekvanta min, kaj eble murdos mian amikon por ĉesigi mian neglektemon.

Kiam ĉi tiuj pensoj posedis min, mi ne forlasis Henrikon dum eĉ momento, sed sekvis lin kiel lia ombro, por protekti lin de la supozita furiozo de lia detruonto. Mi sentis kvazaŭ mi estus farinta grandan krimon, kies konscio turmentis min. Mi estis senkulpa, sed mi ja estis invitinta hororan malbenon sur mian kapon, tiom mortigan kiom krimo.

Mi vizitis Edinburgon kun malviglaj okuloj kaj menso; tamen, tiu urbo povus interesi eĉ malfeliĉegan ulon. Klerval ne ŝatis ĝin tiom kiom Oksfordon: la antikveco de Oksfordo pli plaĉis al li. Sed la beleco kaj reguleco de la nova urbo Edinburgo, ĝia romantika kastelo, kaj ĝiaj proksimaj lokoj, la plej plaĉaj en la mondo, Seĝo de Arturo, Fonto de Sankta Bernardo, kaj la montetoj de Pentland, kompensis por li la ŝanĝiĝon, kaj plenigis lin per admiro kaj bona humoro. Sed mi malpaciencis alveni al la fino de mia vojaĝo.

Post semajno ni forlasis Edinburgon, trapasante tra Kupar, Sankta Andreo, laŭ la bordoj de Tejo, al Perto, kie nia amiko atendis nin. Mia humoro ne estis tia ke mi povus ridi kaj paroli kun fremduloj, nek aŭskulti pri iliaj sentoj kaj planoj kun la bonvolemo kiun oni atendas de gasto. Pro tio mi diris al Klerval ke mi volas ekskursi ĉirkaŭ Skotlando sola. Mi diris, "Bonvolu amuziĝi, kaj ĉi tie estu nia rendevuejo. Mi eble estos for dum monato aŭ du; sed mi petas al vi, ne intervenu en mia vojaĝado: lasu al mi pacon kaj solecon dum iomete da tempo; mi esperas ke kiam mi revenos, mia koro estos pli malpeza, pli kongrua al via temperamento."

Henriko deziris malkonvinki min; sed, kompreninte ke mia volo pri ĉi tiu plano estas firma, li ĉesis kontraŭi. Li petis min skribi ofte. "Mi preferus esti kun vi," li diris, "dum via soleca vagado, ol kun ĉi tiuj Skotaj homoj, kiujn mi ne konas: do rapide revenu, mia kara amiko, por ke mi denove sentu iom da hejmeca komforto, kion mi ne povas senti dum vi forestas."

Apartiĝinte de mia amiko, mi decidis viziti iun foran lokon de Skotlando, kaj fini mian laboron en soleco. Mi ne dubis ke la monstro sekvas min, kaj montros sin kiam mi estos fininta, por havi sian kunulinon.

Decidinte ĉi tion, mi transiris la nordajn altejojn, kaj elektis unu el la plej foraj Orkadaj insuloj kiel lokon por mia laboro. La loko estis taŭga por tia laboro; ĝi estis apenaŭ pli ol roko, kies flankoj estis konstante frapataj de ondoj. La grundo estis malfekunda; ĝi apenaŭ provizis paŝtejon por kelkaj bovaĉoj, kaj avenon por ĝiaj loĝantoj - kvin homoj, kies maldikaj malgrasaj membroj indikis nesufiĉan nutraĵon. Vegetaĵoj kaj pano, kiam ili regalis sin per tiaj luksaĵoj, kaj eĉ pura akvo, estis provizataj de la ĉefinsulo, kiu estis preskaŭ kvin mejlojn for.

Sur la tuta insulo estis nur tri kabanaĉoj, kaj unu el ĉi tiuj estis neokupita kiam mi alvenis. Ĉi tiun mi pruntis. Ĝi havis du ĉambrojn, kiuj prezentis la plenan malpurecon de tre plorinda malriĉeco. La pajlo de la tegmento estis kolapsinta, la muroj estis sengipsaj, kaj la pordo ne sidis sur siaj ĉarniroj. Mi mendis riparojn, aĉetis kelkajn meblojn, kaj ekloĝis tie - okazaĵo kiu sendube vekus iom da surprizo, se la intelektoj de la loĝantoj ne estus malakriĝintaj pro mizero kaj malpura malriĉeco. Sed, mi vivis nerimarkate kaj neĝenate, apenaŭ dankata pro la donacetoj de manĝaĵo kaj vestaĵoj kiujn mi donadis; tiom suferoj malakrigas eĉ malfajnajn perceptojn de la homo.

En ĉi tiu azilo mi dediĉis la matenojn al laboro; sed vespere, kiam vetero permesis, mi promenis laŭ la ŝtona strando de la maro, por aŭskulti la ondojn dum ili roris kaj plaŭdis ĉe miaj piedoj. Ĝi estis monotona, tamen senĉese ŝanĝiĝanta scenejo. Mi pensis pri Svislando; ĝi estas tre malsimila al ĉi tiu dezerta kaj terura pejzaĝo. Ĝiaj montetoj estas vitokovritaj, kaj ĝiaj dometoj estas dense distribuitaj sur la ebenejoj. Ĝiaj belaj lagoj reflektas bluan mildan ĉielon; kaj, kiam estas ventoj, ilia tumulto estas nur kvazaŭ ludo de vigla infano, kompare al la rorado de la grandega oceano.

Ĉi tiel mi aranĝis mian tempon kiam mi unue alvenis; sed, dum mia laboro progresis, ĝi ĉiutage fariĝis pli abomena kaj malplaĉa al mi. Foje mi ne povis konvinki min eniri en mian laborejon dum pluraj tagoj; kaj alifoje mi strebis tage kaj nokte por fini. La procedo kiun mi estis faranta ja estis malpurega. Dum mia unua eksperimento, speco de entuziasma frenezo blindigis min al la hororo de miaj klopodoj; mia menso estis intense fiksita sur la kompletigo de la tasko, kaj miaj okuloj estis fermitaj al la hororo de la procedo. Sed ĉi tiam mi aliris la taskon kun malvarma sango, kaj mia koro ofte malsaniĝis pro la agado de miaj manoj.

En tiu loko, okupate de la plej malplaĉa tasko, mergite en soleco kie nenio povus dum sekundo detiri mian atenton de la efektiva sceno kiu okupis min, mia spirito malekvilibriĝis; mi fariĝis neripozema kaj nervoza.

Ĉiumomente mi timis renkonti mian persekutanton. Foje mi sidis kun okuloj fikse rigardantaj la teron, timante levi ilin kaj fronti al la objekto kies aspekto teruris min. Mi malvolis forvagi de la vido de miaj vivkunuloj, por ke li ne venu postuli sian kunulinon dum mi estas sola.

Dume mi plu laboris, kaj mia laboro estis jam multe progresinta. Mi antaŭvidis ĝian kompletigon kun tremanta kaj avida espero, kiun mi ne permesis al mi pridubi. Tamen, ĝi estis miksita kun obskuraj sentoj de malbono, kiu rodis mian koron en mia brusto.


Sekva paĝo ►