Indekso ▲

Volumo 3 Ĉapitro 1

Tagoj sekvis tagojn, kaj semajnoj semajnojn, post mia reveno al Ĝenevo; kaj mi ne havis sufiĉan kuraĝon por rekomenci mian laboron. Mi timis la venĝon de la senreviĝonta fiulo, tamen mi ne povis venki mian abomenon al la postulita tasko. Mi trovis ke mi ne povos kunmeti femalon sen denove dediĉi plurajn monatojn al profunda studo kaj pena esploro. Mi estis aŭdinta pri iuj malkovroj de Angla filozofo, kies kono rekte koncernis mian sukceson, kaj mi foje konsideris akiri konsenton de mia patro por viziti Anglion tiucele; sed mi obstine tenis ĉiun pretekston por prokrasti, kaj mi ne povis devigi min interrompi mian revenantan trankvilon. Mia sano, antaŭe malfortiĝinta, estis jam multe pli bona; kaj mia spirito samgrade leviĝis, kiam la memoro de mia bedaŭrinda promeso ne ĝenis. Mia patro ĝojis, rimarkinte la ŝanĝiĝon, kaj li direktis siajn pensojn al la plej bona metodo por forviŝi la restaĵon de mia melankolio, kiu fojfoje revenadis, kiel voranta mallumo kiu kaŝas proksimiĝantan sunbrilon. Dum ĉi tiuj momentoj, mi serĉis rifuĝejon en plej perfekta soleco. Mi pasigis tutajn tagojn sur la lago en malgranda boato, rigardante nubojn, kaj aŭskultante la sonon de la ondetoj, malvigle kaj silente. Sed la freŝa aero kaj brila suno rare malsukcesis restarigi iom da trankvileco; kaj revenante, mi renkontis la salutojn de miaj amikoj kun pli volonta rideto kaj pli bonhumora koro.

Iam, kiam mi revenis de tia ekskurseto, mia patro vokis min aparten kaj parolis ĉi tiel:-

"Mi ĝojas rimarki, kara filo, ke vi rekomencis viajn antaŭajn plezurojn; ŝajnas ke vi fariĝas tia kia vi antaŭe estis. Tamen vi ankoraŭ malĝojas, kaj ankoraŭ evitas sociumi kun ni. Longan tempon mi konjektadis pri la kaŭzo de ĉi tio; sed hieraŭ ideo venis al mi, kaj se ĝi havas bazon de vero, mi petas sincere ke vi agnosku tion. Sindeteno pri tia punkto estus ne nur senutila, sed ĝi faligus trioblan mizeron sur nin ĉiujn.

Aŭdinte ĉi tiun enkondukon, mi forte tremis, kaj mia patro daŭrigis:-

"Mi konfesas, mia filo, ke mi ĉiam atendis kun ĝojo vian edziĝon al via kuzino, kiel ligon de nia hejma komforto, kaj subtenan ŝnuron de miaj maljuniĝaj jaroj. Vi estis kune ligitaj ekde via plej frua infanaĝo; vi studis kune, kaj ŝajnis, laŭ humoro kaj gustoj, tute taŭgaj kiel paro. Sed tiom blinda estas homa sperto ke tio, kion mi konsideris plej bona helpo al mia plano, eble detruis ĝin. Eble vi konsideras ŝin via fratino, sen deziri ke ŝi fariĝu via edzino. Aŭ eble vi renkontis alian, kiun vi eble amas; se vi konsideras vin ligita pro honoro al via kuzino, ĉi tiu lukto eble kaŭzas la akran mizeron kiun vi ŝajne sentas."

"Mia kara patro, estu certa ke mi amas mian kuzinon tenere kaj sincere. Mi neniam vidis virinon kiu vekis, kiel Elizabeto, miajn plej varman admiron kaj korajn sentojn. Miaj estontaj ĝojoj kaj esperoj estas tute ligitaj al nia atendata unuiĝo."

"La esprimo de viaj sentoj pri ĉi tiu temo, mia kara Viktoro, donas a mi pli da plezuro ol mi spertis dum longa tempo. Se tiel vi sentas, ni certe estos feliĉaj, spite lastatempajn eventojn kiuj metis ombron super nin ĉiujn. Sed ĉi tiun ombron, kiu ŝajne forte okupas vian menson, mi volas disigi. Tial diru al mi, ĉu vi kontraŭas tujan solenigon de la edziĝo. Ni estas spertintaj malfeliĉon, kaj lastaj eventoj tiris nin de la ĉiutaga trankvileco kiun mi bezonas pro aĝo kaj malforteco. Vi estas pli juna; sed, ĉar vi posedas sufiĉajn rimedojn, mi ne opinias ke frua edziĝo eĉ iomete malhelpos honorajn kaj utilajn planojn kiujn vi eble faris por la estonteco. Ne supozu, tamen, ke mi volas trudi feliĉon al vi, nek ke prokrasto je via flanko kaŭzus al mi seriozan maltrankvilon. Interpretu miajn vortojn honestaj, kaj respondu al mi, mi petas, konfide kaj sincere."

Silentante mi aŭskultis mian patron; iom longe mi restis nekapabla doni respondon. En mia menso mi rapide turnis multajn pensojn, kaj strebis atingi iun konkludon. Ve! Al mi la ideo de tuja unuiĝo kun mia kuzino estis horora kaj konsterna. Mi estis ligita per solena promeso, kiun mi ankoraŭ ne estis plenuminta, kaj kiun mi ne aŭdacis rompi. Aŭ, se mi rompos, kiaj multoblaj mizeroj pendos super mi kaj mia malbenita familio?! Ĉu mi povos festi kun ĉi tiu mortiga pezo ĉirkaŭ mia kolo, klinanta min al la tero? Mi devos plenumi mian taskon kaj lasi la monstron foriri kun sia kunulino, antaŭ ol permesi al mi ĝui la unuiĝon de kiu mi atendas pacon.

Mi memoris ankaŭ la neceson ke mi vojaĝu al Anglio, aŭ komencu longan korespondadon kun la filozofoj de tiu lando, kies konoj kaj malkovroj estus nemankeble utilaj al mia farota entrepreno. La dua metodo por akiri la deziratajn informojn estus temporaba kaj nekontentiga: ankaŭ, ajna ŝanĝiĝo estis agrabla al mi, kaj tre plaĉis al mi la ideo pasigi jaron aŭ du en malsama loko, kun ŝanĝitaj okupoj, for de mia familio, dum kiu tempo iu evento eble okazos, kiu resendos min al ili en paco kaj feliĉo: eble mia promeso plenumiĝos, kaj la monstro foriros; aŭ eble iu akcidento detruos lin, kaj finos mian sklavecon por ĉiam.

Ĉi tiuj sentoj diktis mian respondon al mia patro. Mi esprimis deziron viziti Anglion; sed, por kaŝi la verajn kialojn de ĉi tiu peto, mi maskis miajn intencojn sub la deziro vojaĝi kaj vidi la mondon, antaŭ ol mi definitive metos radikojn inter la muroj de mia hejma urbo.

Mia peto estis urĝa kaj serioza, kaj mi facile akiris la konsenton de mia patro; ĉar pli indulgema kaj malpli diktema parenco neniam ekzistis sur la Tero. Nia plano estis baldaŭ aranĝita. Mi estis vojaĝonta al Strasburgo, kie Klerval estis renkontonta min. Ni planis resti mallonge en la urbetoj de Holando, kaj nia ĉefa vizitejo estis estonta Anglio. Ni estis revenontaj per Francio; kaj ni interkonsentis ke la vojaĝo daŭros du jarojn.

La penso, ke mia unuiĝo kun Elizabeto okazos tuj post mia reveno al Ĝenevo, kontentigis mian patron. "Ĉi tiuj du jaroj," li diris, "pasos rapide, kaj estos la lasta prokrasto kiu obstaklas al via ĝojo. Kaj mi ja sincere deziras la alvenon de tiu tempo, kiam ni ĉiuj estos kunaj, kaj nek esperoj nek timoj perturbos nian hejman trankvilon.

"Mi estas kontenta," mi respondis, "pri via plano. Tiam ni ambaŭ estos plisaĝiĝintaj, kaj mi esperas, pli feliĉaj ol ni nun estas." Mi suspiris, sed mia patro bonvolis deteni sian deziron plu demandi pri la kaŭzo de mia malĝojo. Li esperis ke novaj scenoj kaj la distraĵoj de vojaĝado restarigos mian trankvilon.

Mi estis aranĝanta mian vojaĝon, sed unu sento obsedis min, farante min timema kaj nervoza: dum mia foresto, mi lasos miajn amikojn sensciaj pri la ekzisto de sia malamiko, kaj sen protekto kontraŭ atakoj kiujn li, agacita de mia foriro, eble faros. Sed li estis promesinta sekvi min kien ajn mi iros; kaj ĉu li ne sekvos min al Anglio? Ĉi tiu penso estis esence terura, tamen trankviliga, tiom kiom ĝi implicis la sekurecon de miaj amikoj. La ideo pri la ebleco ke la malo okazos turmentis min. Sed tra la tuta periodo dum kiu mi estis sklavo de mia kreaĵo, mi lasis momentajn impetojn regi min; kaj mia tiama intuicio forte sugestis ke la fiulo sekvos min, kaj lasos mian familion ekster danĝero de liaj malicaĵoj.

Estis fino de Aŭgusto kiam mi forlasis mian hejman landon, por pasigi du jarojn de ekzilo. Elizabeto aprobis la kialojn de mia foriro, kaj bedaŭris nur ke ŝi ne havis la samajn ŝancojn por plilarĝigi siajn spertojn, kaj kultivi sian komprenon. Ŝi ploris, tamen, dum ŝi adiaŭis min, kaj petis min reveni ĝoja kaj trankvila. Ŝi diris, "Ni ĉiuj dependas de vi; kaj se vi estos mizera, kiaj estos niaj sentoj?"

Mi saltis en la kaleŝon kiu estis forveturonta min, apenaŭ sciante kien mi estis ironta, kaj senzorga pri kio estis pasanta ĉirkaŭe. Mi nur memoris (kaj pripensi tion estis amare turmente al mi) ordoni ke miaj kemiaj instrumentoj estu pakitaj por iri kun mi: ĉar mi estis decidinta plenumi mian promeson dum eksterlande, kaj reveni, se tio eblos, libera homo. Plena je malgajaj imagaĵoj, mi trapasis multajn belajn kaj majestajn scenojn; sed miaj okuloj estis fiksitaj kaj senatentaj. Mi povis pripensi nur la celon de mia vojaĝo, kaj la laboron kiu estis okuponta min dum la daŭro.

Post kelkaj tagoj de malvigla neniofarado, dum kiuj mi vojaĝis multajn leŭgojn, mi alvenis al Strasburgo, kie mi atendis Klervalon dum du tagoj. Li alvenis. Ho, la kontrasto inter ni estis grandega! Li estis vigla en ĉiu nova sceno; ĝoja kiam li spektis la belecon de la sinkanta suno, kaj pli bonhumora kiam li spektis ĝin leviĝi por rekomenci novan tagon. Li rimarkigis al mi la ŝanĝiĝantajn kolorojn de la pejzaĝo, kaj la aspektojn de la ĉielo. "Jen vera vivo," li kriis, "Nun mi ĝuas mian ekziston! Sed vi, Frankenŝtajno, kial vi malĝojas, plena je zorgoj!" Fakte, malhelaj pensoj okupadis min, kaj mi vidis nek la falon de la vespera stelo, nek la oran sunleviĝon reflektitan sur la Rejno. Kaj vi, mia amiko, estus multe pli distrita de la taglibro de Klerval', kiu observis la pejzaĝon per sentemaj kaj ĝojaj okuloj, ol aŭskulti miajn rememorojn. Mi, mizera kompatindulo, estis sub malbeno kiu baris ĉiujn vojojn al plezuro.

Ni estis konsentintaj laŭiri la Rejnon boate de Strasburgo al Roterdamo, de kie ni intencis ŝipi al Londono. Dum ĉi tiu vojaĝo, ni pasis preter multaj saliko-kovritaj insuloj, kaj vidis plurajn belajn urbetojn. Ni restis unu tagon ĉe Manhejmo, kaj kvin tagojn post nia foriro de Strasburgo, ni alvenis al Majenco. La fluvojo de Rejno sub Majenco fariĝas multe pli pitoreska. La rivero fluas rapide, kaj turniĝas inter la montetoj, ne altaj, sed krutaj kaj belformaj. Ni vidis multajn ruiniĝintajn kastelojn, starantajn ĉe la randoj de klifoj, ĉirkaŭitajn de malhelaj arbaroj, altajn kaj nealireblajn. Ĉi tiu parto de la Rejno ja prezentas unike variantan pejzaĝon. Ĉe iu loko oni vidas malglatajn montetojn, ruiniĝintajn kastelojn kiuj staras rande de altegaj rokoj, kun la malhela Rejno kuranta sube; kaj post subita turno ĉirkaŭ promontoro, fekundajn vitejojn kun verdaj deklivaj bordoj, kaj zigzagantan riveron, kaj homplenaj urbetoj troviĝas en la sceno.

Ni vojaĝis dum la rikoltado de vinberoj, kaj glitante kun la akvofluo, ni aŭdis la kantadon de la laboristoj. Eĉ al mi, kun deprimita menso kaj spirito konstante agacata de malĝojaj sentoj, tio plaĉis. Mi kuŝis en la malsupro de la boato, kaj dum mi spektis la sennuban bluan ĉielon, mi sentis min ensorbi ian trankvilon kiu estis longan tempon fremda al mi. Tiaj estis miaj sentoj - do, provu imagi la sentojn de Henriko! Li sentis kvazaŭ li estus transportita al Felando, kaj li ĝuis feliĉon malofte spertitan de homo. Li diris, "Mi estas vidinta la plej belajn scenojn de mia propra lando; mi vizitis la lagojn de Lucerno kaj Urio, kie la neĝaj montoj staras preskaŭ vertikalaj apud la akvo, farantaj densajn nigrajn ombrojn, kiuj prezentus malĝojan kaj mornan aspekton se ne kunestus plej verdaj insuloj, kiuj komfortigas la okulojn per sia brila aspekto; mi estas vidinta ĉi tiun lagon perturbata de ŝtormo, kiam la vento suprentiris kirlaĵojn de akvo, kiuj donis impreson de akvotornado sur la granda oceano; kaj la ondoj furioze batadis la bazon de la monto kie la pastro kaj lia amatino estis sepultitaj de lavango, kaj kie, onidire, iliaj mortantaj voĉoj ankoraŭ aŭdiĝas inter la paŭzoj de la nokta vento; mi estas vidinta la montojn de Valezo, kaj Vaŭdon: sed ĉi tiu lando, Viktor', plaĉas al mi pli ol ĉiuj tiuj miraĵoj. La montoj de Svislando estas pli majestaj kaj strangaj; sed estas ĉarmo sur la bordoj de ĉi tiu dia rivero, kies egalon mi neniam antaŭe vidis. Rimarku tiun kastelon starantan sur la klifo; kaj ankaŭ tiun sur la insulo, preskaŭ kaŝitan inter la foliaro de tiuj belaj arboj; kaj nun tiun grupon de laboristoj kiu venas de inter iliaj vitoj; kaj tiun vilaĝon, duone kaŝitan en sulko de la monto. Ho, la gardanta spirito kiu loĝas ĉi tie certe havas animon kiu pli harmonias kun la homo ol tiuj kiuj amasigas glaciriverojn, aŭ retiriĝas al la nealireblaj montopintoj de nia lando."

Klerval'! Amata amiko! Eĉ nun plaĉas al mi registri viajn vortojn, kaj primediti la laŭdojn kiujn vi tre elstare meritas. Li estis kreaĵo formita de la "poezio de la naturo mem." La sentemo de lia koro moderigis lian sovaĝan kaj entuziasman imagon. Ardaj emocioj superfluis de lia animo, kaj la fervora miriga karaktero de lia amikeco estis tia, kian realismaj homoj konsilas serĉi nur per imago. Sed eĉ homaj simpatioj ne estis sufiĉaj por satigi lian avidan menson. La scenoj de la ekstera naturo, kiujn aliaj rigardas kun nura admiro, li arde amis:

---------------- "La sonanta akvofalo
Sorĉis lin pasie: la mondo natura,
La monto, l'arbaro, profunda kaj obskura,
Iliaj koloroj kaj formoj estis por li apetito;
Sento, kaj deziro, - ĉarmaj sen medito.
Intelektan intereson ili ne bezonis,
Ĉion, kio plaĉis, la okulo rekte donis."

"Abatejo de Tintern, de Vadsvors (Wordsworth)"

Kaj kie li nun ekzistas? Ĉu ĉi tiu milda kaj bela estulo estas perdita por ĉiam? Ĉu ĉi tiu menso, tre plena de ideoj, imagaĵoj fantaziaj kaj grandiozaj, kiuj konsistigis mondon kies ekzisto dependis de la vivo de ĝia kreinto, estas pereinta? Ĉu ĝi nun ekzistas nur en mia memoro? Ne, ne estas tiel; via formo, die kreita, radiinta belon, estas jam putrinta, sed via spirito ankoraŭ vizitas kaj konsolas vian malĝojan amikon.

Pardonu ĉi tiun inundon de malĝojo; ĉi tiuj senefikaj vortoj estas nesufiĉa omaĝo al la unika valoro de Henriko, sed ili pacigas mian koron, kiu suferas de la superfluanta turmento kiun memoroj pri li kreas. Mi daŭrigos mian rakonton.

Preter Kolonjo ni malsupreniris al la ebenejo de Holando; kaj ni decidis uzi stangojn dum la restaĵo de nia vojaĝo; ĉar la vento estis kontraŭa, kaj la fluo de la rivero estis tro malrapida por helpi nin.

Nia vojaĝo ĉi tie fariĝis malpli interesa, pro manko de bela pejzaĝo; sed ni alvenis post kelkaj tagoj al Roterdamo, de kie ni ekiris transmare al Anglio. Estis klara mateno, dum la lastaj tagoj de oktobro, kiam mi unue vidis la blankajn klifojn de Britio. La bordoj de Tameso prezentis novan scenon; ili estis ebenaj, sed fekundaj, kaj preskaŭ ĉiu urbeto estis fama pro iu rakonto. Ni vidis Fortikaĵon de Tilburio, kaj memoris la Hispanan Mararmeon; Gravsendon, Volviĉon, Grenviĉon - lokojn pri kiuj mi estis aŭdinta eĉ en mia lando.

Finfine ni vidis la multajn preĝejajn turojn de Londono, tiun de Sankta Paŭlo, kiu staras super ĉiuj, kaj La Turon, bone konatan en la historio de Anglio.


Sekva paĝo ►