Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 9

La vivaĵo finis paroli, kaj fikse rigardis min atendante respondon. Sed mi estis mirigita, konfuzita, kaj ne kapabla aranĝi miajn pensojn sufiĉe por plene kompreni lian proponon. Li daŭrigis:

"Vi devas krei femalon por mi, kun kiu mi povos vivi, interŝanĝante tiun simpation kiu necesas al mi. Nur vi povas fari ĉi tion; kaj mi postulas ĝin de vi kiel rajton kiun vi devas ne rifuzi.

Mia kolero, kiu estingiĝis dum lia rakontado pri sia paca vivo inter la dometanoj, estis denove flamiĝinta dum la lasta parto de lia rakonto, kaj dum li diris ĉi tion, mi ne povis plu subpremi la koleregon kiu brulis en mi.

"Mi ja rifuzas," mi respondis; "kaj neniu torturo iam ajn devigos konsenton de mi. Vi povas fari min la plej mizera inter homoj, sed vi neniam faros min sendigna en miaj propraj okuloj. Ĉu mi kreu alian kiel vin, kies komuna malico povus ruinigi la mondon! For! Mi estas respondinta al vi; vi povas torturi min, sed mi neniam konsentos."

"Vi eraras," respondis la fiulo; "kaj, anstataŭ minaci, mi estas kontenta argumenti kun vi. Mi estas malica ĉar mi estas mizera. Ĉu mi ne estas forpelata kaj malamata de la tuta homaro? Vi, mia kreinto, disŝirus min, triumfus; konsideru tion, kaj diru al mi kial mi kompatu la homaron pli ol ĝi kompatas min. Se vi povus puŝi min en unu el tiuj glacifendoj, kaj detrui mian korpon, la produktaĵon de viaj propraj manoj, vi ne konsiderus tion murdo. Ĉu mi estimu la homaron dum ĝi malestimas min? Ili vivu kun mi, interŝanĝante bonvolon - tiam, anstataŭ damaĝon, mi donos multan profiton al ili, kun larmoj de dankemo pro ilia akcepto. Sed tio ne eblas; la homaj sentoj estas absolutaj bariloj al nia kuniĝo. Tamen mi ne kapitulacos kiel mizera sklavo. Mi venĝos miajn vundojn: se mi ne povos inspiri amon, mi kaŭzos timon; kaj ĉefe al vi, mia ĉef-malamiko, ĉar, kreinto, mi ja ĵuras malamon neestingeblan. Estu avertita: mi celos vian detruon, kaj ne finos antaŭ ol mi ruinigos vian koron, tiel ke vi malbenos la horon de via nasko."

Infera kolero posedis lin dum li diris ĉi tion; lia vizaĝo estis sulkigita per tordiĝoj tro hororaj por homaj okuloj; sed baldaŭ li trankviliĝis kaj daŭrigis --

"Mi intencis uzi racion. Ĉi tiu pasio malutilas al mi; ĉar vi ne konscias ke vi estas la kaŭzo de ĝia troeco. Se iu vivaĵo sentus bonvolajn emociojn al mi, mi repagus ilin cent kaj centoble; por tiu unu vivaĵo, mi paciĝus kun la tuta specio! Sed nun mi indulgas revojn de feliĉego kiuj ne povas realiĝi. Tio kion mi petas estas justa kaj modera; mi petas vivaĵon de alia sekso, sed tiom malbelan kiom mi; la kontentigo estas malgranda, sed nur tion mi povas akiri, kaj tio kontentigos min. Ni ja estos monstroj, forbaritaj de la tuta mondo; sed pro tio ni pli forte ligiĝos al ni. Niaj vivoj ne estos feliĉaj, sed ili estos sendanĝeraj, kaj liberaj de la mizero kiun mi nun sentas. Ho, mia kreinto, faru min ĝoja; permesu ke mi sentu dankemon al vi pro unu komplezo! Lasu min vidi ke iu ekzistaĵo simpatias al mi; ne neu mian peton!"

"Se vi konsentos, nek vi nek alia homo iam ajn vidos nin denove: mi iros al la vastaj sovaĝejoj de Suda Ameriko. Mia manĝaĵo ne estas sama al tiu de la homo; mi ne detruas la ŝafidon nek la kapridon por satigi min; glanoj kaj beroj sufiĉas por nutri min. Mia kunulino estos de la sama naturo kiel mi, kaj kontentos je la sama manĝaĵo. Ni dormos sur sekaj folioj; la suno brilos sur ni, kiel sur la homo, kaj maturigos nian manĝaĵon. La bildo kiun mi prezentas al vi estas paca kaj homeca, kaj vi devas senti ke nur avideco je povo kaj krueleco motivus vin rifuzi. Kvankam vi estis senkompata al mi, mi nun vidas kompaton en viaj okuloj; lasu min kapti la favoran momenton, kaj persvadi vin promesi tion kion mi tre arde deziras."

"Vi proponas," mi respondis, "fuĝi for de la loĝejoj de la homo, por vivi en tiuj sovaĝejoj kie kampaj bestoj estos viaj solaj kunuloj. Kiel vi, kiu deziregas la amon kaj simpation de la homo, povos elteni ĉi tiun ekzilon? Vi revenos, kaj denove petos ilian bonvolon, kaj vi renkontos ilian abomenon; viaj malicaj pasioj renoviĝos, kaj vi tiam havos kunulinon por helpi vin je via tasko de detruo. Tiel nepre ne estu: ĉesu argumenti la punkton, ĉar mi ne povas konsenti."

"Viaj sentoj estas tre ŝanĝiĝemaj! Nur momenton antaŭe miaj argumentoj efikis al vi; kial vi denove rifuzas miajn plendojn? Mi ĵuras al vi, je la Tero kie mi loĝas, kaj je vi kiu kreis min, ke, kun la kunulino kiun vi donos, mi forlasos la proksimecon de la homo, kaj loĝos en laŭeble plej sovaĝa loko. Miaj malicaj pasioj estos fuĝintaj, ĉar mi alfrontos al simpatio! Mia vivo forfluos kviete, kaj dum miaj momentoj de morto, mi ne malbenos mian kreinton."

Liaj vortoj strange efikis al mi. Mi sentis kompaton al li, kaj foje deziris konsoli lin; sed rigardante lin, kaj vidante malpuran amason kiu moviĝas kaj parolas, mia koro malsaniĝis, kaj miaj sentoj ŝanĝiĝis al hororo kaj malamo. Mi provis silentigi ĉi tiujn sentojn; mi pensis ke, kvankam mi ne povas simpatii al li, mi ne rajtas rifuzi al li la malgrandan pecon de ĝojo kiun mi kapablas doni.

"Vi ĵuras," mi diris, "esti sendanĝera; sed ĉu vi ne jam montris gradon da malico kiu laŭ-racie devas fari min malfidi al vi? Ĉu ĉi tio ne estas trompo kiu plipovigos vin, donante al vi pli vastan kampon por via venĝo."

"Kiel tio eblas? Mi kredis ke mi vekis vian kompaton, kaj tamen vi ankoraŭ rifuzas doni al mi la solan komplezon kiu povus mildigi mian koron, kaj fari min sendanĝera. Se mi havos neniujn ligojn aŭ rilatojn de koro, malamo kaj malvirto devos esti mia sorto; la amo de aliulo detruos la kaŭzon de miaj krimoj, kaj mi fariĝos tia ke neniu scios pri mia ekzisto. Miaj malvirtoj estas la idoj de deviga soleco, kiun mi malŝategas; kaj miaj virtoj nepre aperos kiam mi vivos komune kun egalulo. Mi sentos la amon de sentema vivaĵo, kaj ligiĝos al la ĉeno de ekzisto kaj eventoj, de kiu mi estas nun forbarita.

Mi iom paŭzis por konsideri ĉion kion li estis rakontinta, kaj la diversajn argumentojn kiujn li estis uzinta. Mi pripensis pri la antaŭsignoj de virtoj, manifestitaj komence de lia ekzisto, kaj pri la sekva detruo de ĉiuj bonvolaj sentoj per la abomeno kaj malestimo, kiujn liaj protektantoj montris al li. Mi ja pezis liajn povon kaj minacojn; vane estus lukti kontraŭ vivaĵo kiu kapablas loĝi en la kavernoj de glaciriveroj, kaj kaŝi sin de ĉasantoj inter la pintoj de nealireblaj krutejoj. Post longa paŭzo de konsidero, mi konkludis ke la justeco ŝuldata al li kaj al miaj samspecianoj postulas ke mi konsentu al lia peto. Tial, turninte min al li, mi diris--

"Mi konsentas al via postulo, surbaze de via solena ĵuro forlasi Eŭropon por ĉiam, kaj ĉiujn aliajn lokojn kiuj proksimas al la homo, tuj kiam mi transdonos al viaj manoj femalon kiu akompanos vin en ekzilon."

"Mi ĵuras," li kriis, "je atesto de la suno kaj la blua ĉielo, ke se vi plenumos mian pledon, vi neniam denove vidos min dum vi ekzistos. Iru hejmen, kaj komencu viajn laborojn: mi observos la progreson kun neesprimebla malpacienco; kaj ne dubu ke kiam vi estos preta, mi aperos."

Dirinte ĉi tion, li subite forlasis min, eble timante ke mi ŝanĝos mian decidon. Mi vidis lin malgrimpi la monton pli rapide ol fluganta aglo, kaj li baldaŭ malaperis inter la ondoj de la maro de glacio.

Lia rakonto okupis la tutan tagon, kaj la suno estis preskaŭ ĉe la horizonto kiam li foriris. Mi sciis ke mi devas plirapidigi mian malsupreniron al la valo, ĉar baldaŭ mi estos meze de mallumo, sed mia koro estis peza, kaj miaj paŝoj malrapidaj. La peno piediri laŭ la zigzagaj vojetoj de la monto, kaj antaŭeniri sen gliti, estis ĝena, ĉar la okazaĵoj de la tago estis produktintaj emociojn kiuj okupis mian menson. Estis jam nokto kiam mi alvenis al la duonvoja ripozejo, kaj sidis apud la fonto. La stelo brilis intermite, ĉar la nuboj pasis antaŭ ili. La malhelaj pinoj staris antaŭ mi, kaj tie-ĉi-tie rompita arbo kuŝis sur la tero. La sceno estis mirige solena, kaj ĝi vekis strangajn pensojn ene de mi. Mi ploris amare, kaj premante miajn manojn pro turmento, mi kriis, "Ho steloj, kaj nuboj, kaj ventoj! Vi ĉiuj ĉirkaŭas por moki min. Se vi vere kompatas, frakasu miajn sentojn kaj memorojn; lasu min fariĝi nenio; se ne, for! Lasu min en mallumo.

Jen miaj frenezaj kaj mizeraj pensoj; sed mi ne povas priskribi kiel la eterna intermitado de la steloj pezis sur mi, kaj kiel mi aŭskultis ĉiun ventoblovon kvazaŭ ĝi estus malhela, malbela ventoŝtormo, venanta por konsumi min.

Mateniĝis antaŭ ol mi atingis vilaĝon Ŝamoni. Bedaŭrinde mia aspekto, tre laca kaj stranga, apenaŭ trankviligis la timojn de miaj familianoj, kiuj maldormis dum la tuta nokto, zorgotime atendante mian revenon.

La sekvan tagon ni reiris al Ĝenevo. Per la ekskurso, mia patro estis celinta distri mian menson, kaj restarigi mian perditan trankvilon, sed la medikamento estis fatala. Ne komprenante la ekscesan mizeron kiun mi ŝajnis suferi, mia patro rapidigis nian revenon, en espero ke la kvieto kaj stabileco de hejma vivo laŭgrade malpezigos miajn suferojn, sendepende de ilia fonto.

En ĉiuj iliaj aranĝoj mi mem estis pasiva; kaj la milda simpatio de mia amata Elizabeto ne sufiĉis por tiri min de profunda malespero. Mia promeso al la demono pezis sur mia menso, kiel la fera kapuĉo de Danto sur la kapoj de la inferaj hipokrituloj. Ĉiuj plezuroj de la tero kaj la ĉielo pasis preter mi kvazaŭ sonĝo, kaj nur tiu penso ŝajnis al mi reala. Ne estas surprize ke foje, speco de frenezo posedis min; mi vidadis ĉirkaŭ mi amason da malpuraj bestoj, kiuj senĉese turmentadis min, kaj ofte devigis min krii kaj ĝemi amare.

Sed ĉi tiuj sentoj laŭgrade mildiĝis. Mi denove partoprenis la ĉiutagan vivon, kvankam sen interesiĝo, tamen kun ioma trankvilo.


Sekva paĝo ►