Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 8

"Damnita, damnita kreinto! Kial mi vivis? Kial, en tiu momento, mi ne estingis la sparkon de ekzisto kiun vi tre senpense donis? Mi ne scias; malespero ankoraŭ ne estis okupinta min; miaj sentoj estis kolerego kaj venĝemo. Mi povus plezure detrui la dometon kaj ĝiajn loĝantojn, kaj satigi min per iliaj krioj kaj mizero.

"Kiam vespero alvenis, mi eliris el mia ŝirmejo kaj vagis en la arbaro; kaj jam liberigite de timo de malkovro, mi ellasis mian angoron per timiga bojado. Mi estis kvazaŭ sovaĝa besto kiu rompis la kaptilon, detruanta miajn obstaklojn, kaj kuranta tra la arbaro je rapideco de cervo. Ho! Kian mizeran nokton mi spertis! La malvarmaj steloj moke brilis, kaj la nudaj arboj svingadis siajn branĉojn super mi: foje dolĉa voĉo de birdo rompis la universalan kvieton. Ĉio, escepte de mi, estis ripozanta aŭ ĝuanta; Kiel la ĉefdiablo, mi tenis inferon en mi; kaj trovinte min nesimpatiata, mi deziris elŝiri la arbojn, disvastigi ĥaoson kaj detruon ĉirkaŭ mi, kaj tiam sidi por ĝui la ruinon.

"Sed ĉi tiu abundego da emocio ne povis daŭri; mi laciĝis pro troa korpa penado, kaj sinkis en la malsekan herbaron, malsane senpova pro malespero. Estis neniu inter la miriadoj da ekzistantaj homoj kiu kompatus aŭ helpus min; kaj ĉu mi sentu bonvolon al miaj malamikoj? Ne: de tiu momento mi deklaris eternan militon kontraŭ la specio, kaj pli speciale, kontraŭ tiu kiu kreis min, kaj sendis min en ĉi tiun netolereblan mizeron.

"La suno leviĝis; mi aŭdis voĉojn de homoj, kaj mi sciis ke ne eblas reiri al mia rifuĝejo dum tiu tago. Tial mi kaŝis min en densa arbustaro, intencante dediĉi la sekvajn horojn al cerbumado pri mia situacio.

"La plaĉa sunbrilo kaj la pura aero de la tago redonis al mi iom da trankvilo; kaj kiam mi konsideris kio okazis ĉe la dometo, mi devis kredi ke mi konkludis tro rapide. Certe, mi agis malprudente. Estis evidente ke mia konversacio interesis la patron pri mi, kaj ke mi malsaĝe montris mian formon al liaj hororigitaj gefiloj. Mi devus kutimigi maljunan Delasion al mi, kaj laŭgrade malkaŝi min al liaj aliaj familianoj, kiam ili estus preparitaj por mia alproksimiĝo. Sed mi ne kredis ke miaj eraroj estis definitivaj; kaj post multe da kontemplado, mi decidis reiri al la dometo, serĉi la maljunulon, kaj per miaj argumentoj gajni lian subtenon.

"Ĉi tiuj pensoj trankviligis min, kaj post tagmezo mi sinkis en profundan dormon; sed la febro de mia sango ne permesis pacajn sonĝojn. La horora sceno de la antaŭa tago senhalte ruliĝis antaŭ miaj okuloj; la femaloj estis forflugantaj, kaj la furioza Felikso estis ŝiranta min de la piedoj de sia patro. Mi vekiĝis ellacigita; kaj, konstatinte ke jam estis nokto, mi elgrimpis el mia kaŝejo kaj iris serĉi manĝaĵon.

"Satiginte mian stomakon, mi direktis miajn paŝojn al la bone konata pado kiu iras al la dometo. Ĉio tie estis paca. Mi enrampis en mian ŝedon, kaj silente atendis la horon kiam la familio kutime vekiĝas. Tiu horo pasis, la suno grimpis alten en la ĉielo, sed la dometanoj ne aperis. Mi fortege tremis, timante iun teruran malfeliĉon. La interno de la dometo estis malhela, kaj mi aŭdis neniun moviĝon; mi ne povas priskribi la turmenton de ĉi tiu antaŭtimo.

"Baldaŭ du kamparanoj preterpasis; sed, haltinte proksime al la dometo, ili komencis konversacii, kun koleraj mangestoj; sed mi ne komprenis kion ili estis dirantaj, ĉar ili parolis la lingvon de la lando, kiu estas malsama al tiu de miaj protektantoj. Iom poste, tamen, Felikso alvenis kun alia viro: tio surprizis min, ĉar mi sciis ke li ne eliris el la dometo tiumatene, kaj mi time atendis por malkovri, de lia parolo, la signifon de ĉi tiuj nekutimaj aperoj.

"'Ĉu vi konsideras,' diris la kunulo al li, 'ke vi devos pagi tri monatojn da lupago, kaj perdi la produktaĵojn de via ĝardeno? Mi ne volas profiti de via perdo, kaj mi tial pledas ke vi konsideru vian decidon kelkajn tagojn.'

"'Estas tute senutile,' respondis Felikso; 'Ni neniam plu povos loĝi en via dometo. La vivo de mia patro estas en plej granda danĝero, pro la terura cirkonstanco kiun mi klarigis. Mia edzino kaj mia fratino neniam forgesos sian hororon. Mi petas al vi ke vi ĉesu provi konvinki min. Prenu posedon de via loĝejo, kaj lasu min flugi de ĉi tiu loko.'

"Felikso forte tremis dum li diris ĉi tion. Li kaj lia kunulo eniris la dometon, en kiu ili restis kelkajn minutojn, kaj poste foriris. Mi neniam plu vidis iun de la familio Delasi.

"Mi daŭrigis dum la restaĵo de la tago en mia ŝedo, en stato de absoluta stulta malespero. Miaj protektantoj estis foririntaj, kaj estis rompintaj la nuran ligon kiu tenis min al la mondo. Unuafoje, sentoj de venĝo kaj malamo plenigis mian bruston, kaj mi ne strebis regi ilin; sed lasante min drivi laŭ la fluo, mi turnis mian menson al atako kaj morto. Kiam mi pensis pri miaj amikoj, la milda voĉo de Delasi, la malsovaĝaj okuloj de Agato, kaj la elstara beleco de la Arabino, ĉi tiuj pensoj forvaporiĝis, kaj ekfluo de larmoj trankviligis min. Sed denove, kiam mi pripensis ke ili rifuzis kaj forlasis min, kolero revenis, manio de kolero; kaj ne povante vundi iun homon, mi turnis mian furiozon al senanimaj aĵoj. Dum nokto progresis, mi metis diversajn bruligeblajn aĵojn ĉirkaŭ la dometo; kaj, detruinte ĉiujn plantojn en la ĝardeno, mi forte malpacience atendis la sinkon de la luno, antaŭ ol komenci mian taskon.

"Dum nokto progresis, feroca vento leviĝis de la arbaro, kaj rapide disigis la nubojn kiuj estis tro restintaj en la ĉielo; la blovego kuris kiel grandega lavango, kaj produktis ian frenezon en mia spirito, kiu rompis ĉiujn barilojn de racio kaj pensado. Mi flamigis sekan branĉon de arbo, kaj furioze dancis ĉirkaŭ la malbenita dometo, fikse rigardante la okcidentan horizonton, kies randon la luno preskaŭ tuŝis. Kiam parto de ĝia sfero kaŝiĝis, mi levis mian brulantan branĉon; ĝi sinkis, kaj kun laŭta krio, mi flamigis la fojnon, la herbojn, kaj la arbustojn, kiujn mi estis kolektinta. La vento blovis la fajron, kaj la dometo rapide envolviĝis en flamoj, kiuj tenace tenis ĝin kaj lekis ĝin per forkecaj detruantaj langoj.

"Tuj kiam mi konvinkiĝis ke neniu helpo povos savi iun parton de la loĝejo, mi forlasis la scenon kaj serĉis rifuĝejon en la arbaro.

"Kaj ĉi tiam, la mondon antaŭ mi, kien mi turnu miajn paŝojn? Mi decidis fuĝi for de la sceno de mia malfeliĉo; sed al mi, malamata kaj abomenata, ĉiu lando sendube estus egale malplaĉega. Finfine mi pensis pri vi. Mi malkovris de viaj paperoj ke vi estas mia patro, mia kreinto; kaj al kiu mi povus pli juste peti, ol al tiu kiu donis al mi vivon? Inter la lecionoj kiujn Felikso donis al Safie, geografio ne estis neglektita. Mi estis lerninta de ili la relativajn lokojn de la diversaj landoj de la Tero. Vi estis indikinta Ĝenevon kiel la nomon de via hejmurbo; kaj al tiu loko mi decidis iri.

"Sed kiel mi elektu direkton? Mi sciis ke mi devas vojaĝi sud-okcidenten por atingi mian celon; sed la suno estis mia sola gvidilo. Mi ne sciis la nomojn de la urboj tra kiuj mi devus pasi, kaj mi ne povus demandi informojn de eĉ unu persono; sed mi ne malesperis. Nur de vi mi povis esperi helpon, kvankam al vi mia nura sento estis malamo. Senkompata, senkora kreinto! Doninte al mi perceptojn kaj pasiojn, vi ĵetis min for, kiel objekton de abomeno kaj hororo de la homaro. Sed nur de vi mi povis peti kompaton kaj rekompenson, kaj de vi mi decidis peti tiun justecon kiun mi vane provis akiri de ajna alia vivaĵo de homa formo.

"Mia vojaĝo estis longa, kaj la sufero kiun mi spertis, intensa. Estis malfrua aŭtuno kiam mi forlasis la regionon kie mi tre longe loĝis. Mi vojaĝis nur nokte, timante renkonti vizaĝon de homa vivaĵo. La naturo velkis ĉirkaŭ mi, kaj la suno fariĝis senvarma; pluvo kaj neĝo verŝiĝis ĉirkaŭ mi; grandegaj riveroj estis glaciiĝintaj; la surfaco de la tero estis malmola, kaj frosta, kaj nuda, kaj mi trovis neniun ŝirmejon. Ho Tero! Mi oftege malbenis la kaŭzon de mia ekzisto! La mildeco de mia naturo estis fuĝinta, kaj ĉio en mi fariĝis kolero kaj amareco. Ju pli proksime al via loĝejo mi venis, des pli profunde mi sentis la spiriton de venĝo brulantan en mia koro. Neĝo falis, kaj la akvoj estis malmoliĝintaj; sed mi ne ripozis. Kelkaj okazaĵoj foje direktis min, kaj mi posedis mapon de la lando; sed mi ofte vagis for de mia vojo. La turmento de miaj sentoj permesis neniun prokraston; ĉiuj okazaĵoj nutris mian koleregon kaj mizeron; sed kiam mi alvenis al la limo de Svislando, kiam la suno estis revarmiĝinta, kaj la tero reverdiĝinta, io okazis kio speciale konfirmis la amarecon kaj hororon de miaj sentoj.

"Mi ĝenerale ripozis dum la tago kaj vojaĝis nur kiam nokto protektis min de la vido de homoj. Iun matenon, tamen, trovinte ke mia vojo pasas tra profunda arbaro, mi riskis daŭrigi mian vojaĝon post sunleviĝo; la tago, unu el la unuaj de printempo, ĝojigis eĉ min, pro la beleco de la lumo kaj la freŝeco de la aero. Mi sentis emociojn de mildeco kaj plezuro, ŝajne antaŭlonge mortintaj, reviviĝi en mi. Duonsurprizite de la noveco de ĉi tiuj sentoj, mi lasis ilin efiki al mi; kaj forgesinte mian solecon kaj misformecon, mi riskis ĝoji. Molaj larmoj denove malsekigis miajn vangojn, kaj mi eĉ levis miajn malsekajn okulojn kun dankemo al la benita suno kiu donis tian ĝojon al mi.

"Mi daŭrigis mian zigzagan iradon inter la vojoj de la arbaro, ĝis mi atingis ĝian limon, rande de profunda kaj rapida rivero, en kiun multaj arboj trempis siajn branĉojn, burĝonantajn en la nova printempo. Ĉi tie mi paŭzis, ne sciante kiun vojon mi laŭiru. Tiam, aŭdinte la sonon de voĉoj, mi kaŝis min sub la ombro de cipreso. Mi estis apenaŭ kaŝita kiam juna knabino kuris al mia kaŝloko, ridante kvazaŭ iu ĉasus ŝin en ludo. Ŝi daŭrigis sian kuron laŭ la kruta riverbordo, kiam subite ŝia piedo glitis, kaj ŝi falis en la rapidan fluon. Mi kuris de mia kaŝloko, kaj ekstreme strebante, pro la forto de la fluo, savis ŝin kaj trenis ŝin al la bordo. Ŝi estis senkonscia; mi klopodis ĉiel kiel mi kapablis por revivigi ŝin. Subite mia klopodo estis interrompita de alvenanta kamparano, probable la persono de kiu ŝi lude forkuris. Vidinte min, li impetis al mi, kaj ŝirinte la knabinon de miaj brakoj, li rapidis al pli profunda parto de al arbaro. Mi rapide sekvis, apenaŭ sciante kial; sed kiam la viro vidis min alproksimiĝanta, li celis mian korpon per pafilo, kiun li portis, kaj pafis. Mi sinkis al la tero, kaj mia vundinto plirapidigis sian eskapon en la arbaron.

"Jen la rekompenso de mia bonvolo! Mi estas savinta homan vivaĵon de detruo, kaj rekompense, jen mi tordiĝas pro mizera doloro de vundo, karno kaj osto frakasitaj. La sentoj de bonvolo kaj mildeco kiujn mi estis spertinta nur kelkajn momentojn antaŭe anstataŭiĝis per infera kolerego kaj grincado de dentoj. Brulante kun doloro, mi ĵuris eternan malamon kaj venĝon al la tuta homaro. Sed la dolorego de mia vundo venkis min; mia pulso paŭzis, kaj mi svenis.

"Dum kelkaj semajnoj mi vivis mizere en la arbaro, klopodante kuraci la vundon kiun mi estis akirinta. La kuglo estis enirinta mian ŝultron, kaj mi ne sciis ĉu ĝi restas tie aŭ trapasis; kiel ajn, mi havis nenian rimedon por eltiri ĝin. La prema sento pri la maljusteco kaj maldankemo kiu kaŭzis miajn suferojn faris ilin eĉ pli doloraj. Ĉiutage mi ĵuris venĝon - profundan kaj mortigan venĝon - la solan kiu repagus la kruelecon kaj turmenton kiujn mi estis spertinta.

"Post kelkaj semajnoj miaj vundoj resaniĝis, kaj mi daŭrigis mian vojaĝon. Nek la brila suno, nek la mildaj ventetoj de printempo povis malpezigi miajn suferojn; ĉio ĝoja estis moko, kiu insultis mian solecon, kaj plidolorigis la senton ke mi ne estas kreita por ĝui plezuron.

"Sed mia strebado baldaŭ finiĝis; du monatojn de tiam, mi atingis la regionon de Ĝenevo.

"Mi alvenis vespere, kaj mi kaŝis min en la kampoj kiuj ĉirkaŭas ĝin, por mediti pri kiel mi aliru al vi. Mi estis premata de laco kaj malsato, kaj multe tro malĝoja por ĝui la mildajn ventetojn de vespero, aŭ la baldaŭan subiron de la suno post la mirigaj montoj de Ĵuraso.

"Tiutempe, kiam malprofunda dormo mildigis la doloron de miaj memoroj, mi estis vekita de bela infano, plena je la ludemo de infaneco, kiu enkuris en la kaŝejon kiun mi elektis. Subite, dum mi rigardadis lin, ideo alvenis al mi - ĉi tiu eta vivaĵo estas sen antaŭjuĝoj, kaj estas vivinta tro mallonge por sorbi hororon al misformeco. Tial, se mi kaptos lin, kaj edukos lin kiel mian kunulon kaj amikon, mi ne estos tiom sola sur ĉi tiu homa tero.

"Pelata de ĉi tiu impulso, mi kaptis la knabon dum li pasis kaj tiris lin al mi. Vidinte mian formon li tuj metis siajn manojn antaŭ siajn okulojn kaj ellasis akran krion. Mi perforte movis lian manon de lia vizaĝo kaj diris, 'Infano, kial vi faris tion? mi ne intencas dolorigi vin; aŭskultu min.'

"Li forte baraktis. 'Lasu min iri,' li kriis: 'monstro! malbela fiulo! vi volas manĝi min, kaj disŝiri min - vi estas ogro - lasu min iri, aŭ mi diros al mia paĉjo.'

"'Knabo, vi neniam denove vidos vian patron; vi devas veni kun mi.'

"'Malbelega monstro! Lasu min iri; Mia paĉjo estas Magistrato - li estas Sinjoro Frankenŝtajno - li punos vin. Vi ne aŭdacu teni min.'

"'Frankenŝtajn! Do vi apartenas al mia malamiko - al kiu mi ĵuris eternan venĝon; vi estos mia unua viktimo.'

"La infano ankoraŭ baraktis, kaj ĵetadis al mi insultajn epitetojn kiuj trafis mian koron; mi premis lian gorĝon por silentigi lin, kaj post momento li kuŝis mortinta ĉe miaj piedoj.

"Rigardante mian viktimon, ĝojego kaj infera triumfo ŝveligis mian koron. Mi klakfrapis miajn manojn kaj kriis, 'Ankaŭ mi povas ruinigi; mia malamiko ne estas netuŝebla; ĉi tiu morto portos malesperon al li, kaj mil aliaj mizeroj turmentos kaj detruos lin.'

"Dum mi fikse rigardis la infanon, mi vidis ion glimantan sur lia brusto. Mi prenis ĝin; ĝi estis portreto de plej bela virino. Spite mian malamon, ĝi mildigis kaj allogis min. Dum kelkaj momentoj mi rigardis, ravate, ŝiajn malhelajn okulojn, kun franĝoj de longaj okulharoj, kaj ŝiajn belajn lipojn. Sed baldaŭ mi kolerego revenis: mi memoris ke mi estas ĉiame forbarita de la ĝojoj kiujn tiaj belaj vivaĵoj povas doni; kaj ke ŝi, kies imagon mi estas rigardanta, se ŝi vidus min, ŝanĝus tiun etoson de dia bonvolo al tiu de abomeno kaj timo.

"Ĉu estas mirige ke tiaj pensoj furiozigis min? Mi nur miras ke, anstataŭ esprimi miajn sentojn per krioj kaj angoro, mi tiam ne impetis inter la homoj, kaj pereis provante detrui ilin.

"Regate de ĉi tiuj sentoj, mi forlasis la lokon kie mi murdis, kaj estis serĉanta pli izolan kaŝejon, kiam mi ekvidis virinon preterpasantan proksime al mi. Ŝi estis juna, ja ne tiom bela kiom tiu kies portreton mi tenis, sed plaĉ-aspekta, floranta en la beleco de juneco kaj sano. Jen, mi pensis, estas unu de tiuj kiuj ridetas al ĉiuj escepte de mi; ŝi ne eskapu: danke al la lecionoj de Felikso kaj la sangavidaj leĝoj de la homo, mi estas lerninta kiel fari malicaĵojn. Mi kaŝe alproksimiĝis al ŝi, kaj metis la portreton firme en unu el la faldaĵoj de ŝia robo.

"Dum kelkaj tagoj mi frekventis la lokon kie ĉi tiuj scenoj estis okazintaj, foje esperante vidi vin, foje decidinte eterne forlasi la mondon kaj ĝiajn mizerojn. Finfine mi migris al ĉi tiuj montoj, kaj estas vaginta en iliaj grandegaj kaŝejoj, obsedite de brulanta pasio kiun nur vi povas kontentigi. Ni ne povas disiri antaŭ ol vi promesos konsenti al mia peto. Mi estas sola, kaj mizera; homoj ne sociumos kun mi; sed iu tiom misformita kaj horora kiom mi ne reĵetus min. Mia kunulino devos estis de la sama specio, kaj havi la samajn difektojn. Ĉi tiun vivaĵon vi devas krei."


Sekva paĝo ►