Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 7

"Tia estis la historio de miaj karaj dometanoj. Ĝi profunde impresis min. Konsiderante la scenojn de socia vivo kiujn ĝi prezentis, mi komencis admiri iliajn virtojn, kaj maladmiri la malvirtojn de la homaro.

"Mi ankoraŭ konsideris krimon fora malbono; bonvolo kaj malavaro estis konstante antaŭ mi, inspirantaj en mi deziron fariĝi rolanto en la vigla sceno, en kiu tiom da admirindaj kvalitoj estis elvokataj kaj elmontrataj. Sed, rakontante la progreson de mia intelekto, mi devas ne ellasi cirkonstancon kiu okazis je la komenco de la monato Aŭgusto de la sama jaro.

"Iun nokton, dum mia kutima vizito al la najbara arbaro, kie mi kolektadis propran nutraĵon, kaj lignon por miaj protektantoj, mi trovis ledan valizon, enhavantan plurajn vestaĵojn kaj kelkajn librojn. Mi volonte ekprenis la trezoron, kaj portis ĝin al mia ŝedo. Feliĉe la libroj estis verkitaj en la lingvo kies elementojn mi estis lerninta ĉe la dometo; ili estis Paradizo Perdita, volumo de Vivoj de Plutarko, kaj la Zorgoj de Verter. Posedo de ĉi tiuj trezoroj donis al mi ekstreman ĝojon; de tiam mi senĉese studis kaj ekzercis mian menson per ĉi tiuj rakontoj, dum miaj amikoj estis okupataj de siaj ordinaraj taskoj.

"Mi apenaŭ povas priskribi al vi la efikon de ĉi tiuj libroj. Ili produktis en mi senliman abundon da novaj imagaĵoj kaj sentoj, kiuj foje levis min al ekstazo, sed pli ofte sinkigis min en plej profundan malĝojon. En Zorgoj de Verter, krom la intereso de ĝia simpla kaj emociiga rakonto, tiom da opinioj estas prezentitaj, kaj tiom da antaŭe mallumaj temoj estas lumigitaj, ke mi trovis en ĝi senfinan fonton de meditoj kaj miro. La mildaj kaj hejmecaj kutimoj kiujn ĝi priskribis, kun la noblaj ideoj kaj sentoj, kies objekto estis io ekster la sio, bone kongruis kun miaj spertoj pri miaj protektantoj, kaj kun la deziroj kiuj ĉiame vivis en mia brusto. Sed mi konsideris Verteron pli dieca estulo ol mi iam antaŭe vidis aŭ imagis; lia karaktero estis tute senpretenda, sed ĝi estis profunda. La diskutoj pri morto kaj sinmortigo lerte mirigis min. Mi ne povis pezi la meritojn de la argumentoj, tamen mi emis samopinii kun la heroo, kies forpason mi priploris, sen klare kompreni kial.

"Tamen, dum mi legis, mi aplikis multon al miaj propraj sentoj kaj situacio. Mi trovis min simila, tamen samtempe, strange malsama al la estuloj pri kiuj mi legis, al kies konversacioj mi estis aŭskultanto. Mi kunsentis kun ili, kaj parte komprenis ilin, sed mi estis mense ne-edukita; mi dependis de neniu kaj rilatis al neniu. 'Mia forir-vojo estas senobstakla'; kaj estis neniu kiu lamentus mian neniiĝon. Mia korpo estas malbelega kaj mia alteco grandega. Kion tio signifas? Kiu mi estas? De kie mi venis? Kio estos mia sorto? Ĉi tiuj demandoj ade revenis, sed mi ne kapablis solvi ilin.

"La volumo de Vivoj de Plutarko, kiun mi posedis, enhavis la historiojn de la unuaj fondintoj de la antikvaj respublikoj. Ĉi tiu libro havis tre malsaman efikon al mi ol la Zorgoj de Verter. Mi lernis de la imagaĵoj de Verter senesperon kaj malgajon: sed Plutarko instruis al mi altajn ideojn; li levis min super la mizeran sferon de miaj propraj pensoj por admiri kaj ami la heroojn de pasintaj epokoj. Multaj aferoj kiujn mi legis estis preter mia kompreno kaj sperto. Mi havis tre konfuzitan komprenon de reĝlandoj, vastaj kampoj, grandaj riveroj kaj senlimaj maroj. Sed mi estis perfekte senscia pri urboj, kaj grandaj grupoj de homoj. La dometo de miaj protektantoj estis mia sola lernejo, en kiu mi studis la homan naturon; sed ĉi tiu libro prezentis novajn kaj pli grandiozajn scenojn de agado. Mi legis pri homoj aktivaj en publikaj aferoj, regantaj aŭ masakrantaj sian specion. Mi sentis ardegon al virto leviĝi en mi, kaj abomenon al malvirto, tiom kiom mi komprenis la signifojn de tiuj terminoj; ĉar por mi ili rilatis nur al plezuro kaj doloro. Kompreneble, ĉi tiuj sentoj kondukis min al admiro al pacemaj leĝaŭtoroj, Numa, Solon, kaj Likurgo, kiujn mi preferis al Romulo kaj Tezeo. Pro la ekzemplo de la estimindaj vivoj de miaj protektantoj, ĉi tiuj impresoj firme ekkaptis mian meson. Eble, se la unua homo kiun mi ekkonis estus juna soldato, arda por gloro kaj masakro, mi estus sorbinta aliajn sentojn.

"Sed Paradizo Perdita ekscitis malsamajn kaj multe pli profundajn emociojn. Mi legis ĝin kiel mi estis leginta la aliajn volumojn, kiujn mi estis hazarde akirinta, kiel veran historion. Ĝi elvokis ĉiujn sentojn de miro kaj timo kiujn la bildo de ĉiopova Dio militanta kontraŭ siaj kreaĵoj povas eksciti. Mi ofte rilatigis ĝiajn plurajn intrigojn al mia situacio, pro iliaj okulfrapaj similecoj. Kiel Adamo, mi evidente devenis de neniu alia estaĵo; sed lia stato estis alimaniere treege malsama al la mia. Li devenis de la manoj de Dio kiel perfekta kreaĵo, feliĉa kaj prospera, gardata per la speciala zorgo de sia Kreinto; li estis permesata konversacii kun, kaj akiri scion de, estuloj de supera naturo; sed mi estis mizera, senhelpa, kaj sola. Ofte mi konsideris Satanon pli taŭga simbolo de mia situacio; ĉar ofte, kiel ĉe li, kiam mi vidis la feliĉon de miaj protektantoj, la amareco de envio leviĝis en mi.

"Alia cirkonstanco fortigis kaj konfirmis ĉi tiujn sentojn. Baldaŭ post mia alveno al la ŝedo, mi malkovris kelkajn paperojn en la poŝo de la vestaĵoj kiun mi estis preninta de via laboratorio. Mi estis malatentinta ilin, sed ĉi tiam mi kapablis deĉifri la signojn per kiuj ili estis skribitaj, kaj mi komencis diligente studi ilin. Temas pri via taglibro de la kvar monatoj antaŭ la kreo de mi. Vi detale priskribis sur ĉi tiuj paperoj ĉiun paŝon kiun vi faris dum la progreso de via laboro; la historio estas miksita kun registraĵoj de hejma okazaĵoj. Sendube vi memoras ĉi tiujn paperojn. Jen ili. Ĉio kio referencas mian malbenitan originon estas rakontita; ĉiuj detaloj de tiu vico de abomenindaj cirkonstancoj kiuj produktis ĝin estas prezentitaj; enestas plej preciza priskribo de mia malŝatinda malbela korpo, en vortoj kiuj desegnis vian hororon kaj faris mian neforgeseblan abomendecon. Mi sentis min malsana dum mi legis. 'Malfeliĉa tago de mia viviĝo!' mi kriis agonie. 'Malbenita kreinto! Kial vi formis monstron tiom malbelegan ke vi deturnis vin de mi pro abomeno? Dio, pro kompato, faris la homon bela kaj alloga, laŭ sia propra formo; sed mia formo estas malpurega versio de la via, eĉ pli aĉa pro ĝia simileco. Satano havis siajn kunulojn, diablo-kamaradojn, por admiri kaj kuraĝigi lin; sed mi estas sola kaj malamegata.'

"Tiel estis la pensoj de miaj senesperaj solecaj horoj; sed kiam mi pripensis la virtojn de la dometanoj, iliajn amindajn kaj bonvolajn karakterojn, mi konvinkiĝis ke se ili ekkonus mian admiron al iliaj virtoj, ili kompatus min, kaj malatentus mian misformitan korpon. Ĉu ili povus deturni de sia pordo iun, kiom ajn monstran, kiu petus ilian kompaton kaj amikecon? Mi decidis almenaŭ ne malesperi, sed ĉiel prepari min por renkontiĝo kun ili kiu determinus mian sorton. Mi prokrastis ĉi tiun provon kelkajn monatojn pli longe; ĉar la graveco de ĝia sukceso inspiris en mi timon pri eventuala fuŝo. Krome, mi spertis ke mia kompreno tiom pliboniĝis tagon post tago ke mi malvolis komenci ĉi tiun planon antaŭ ol aldoni kelkajn pliajn monatojn al mia saĝeco.

"Intertempe, pluraj ŝanĝiĝoj okazis ĉe la dometo. La ĉeesto de Safie difuzigis ĝojon inter ĝiaj loĝantoj; kaj mi rimarkis ankaŭ pli altan gradon de abundo tie. Felikso kaj Agato pasigis pli da tempo per distrado kaj konversacio, kaj laboristoj helpis iliajn taskojn. Ili ne ŝajnis riĉaj, sed ili estis kontentaj kaj feliĉaj; iliaj emocioj estis trankvilaj kaj pacaj, dum la miaj fariĝis ĉiutage pli tumultaj. Pliiĝo de scio donis al mi nur pli klaran komprenon pri kia mizera eksterulo mi estas. Espero ja estis kara al mi; sed ĝi forvaporiĝis kiam mi rigardis mian reflekton en akvo, aŭ mian ombron sub luna brilo - eĉ tiun malfirman bildon, kaj tiun varieman ombron.

"Mi klopodis frakasi ĉi tiujn timojn, kaj fortigi min por la provo kiun mi estis decidinta fari post kelkaj monatoj; kaj foje mi lasis miajn pensojn vagi, sen brido de racio, en la kampoj de Paradizo, kaj aŭdacis imagi amindajn belajn estulojn simpatiantajn al miaj emocioj, forpelantajn mian malĝojon; iliaj anĝelecaj vizaĝoj radiis ridetojn de konsolo. Sed tio estis nur revo; neniu Eva trankviligis min, nek aŭdis miajn pensojn; mi estis sola. Mi memoris la peton de Adamo al sia Kreinto; sed kie estis la mia? Li estis forlasinta min, kaj en mia amara koro, mi malbenis lin.

"Tiel la aŭtuno pasis. Mi observis, kun surprizo kaj malĝojo, la foliojn velki kaj fali, kaj la naturo reprenis la malvarman senvivan aspekton kiun ĝi montris kiam mi unuafoje vidis la arbaron kaj la ĉarman lunon. Tamen mi ne atentis la malvarmon de la vetero; mia korpo pli bone toleras malvarmon ol varmon. Sed miaj ĉefaj ĝojoj estis vidi florojn, birdojn, kaj ĉiujn gajajn vestaĵojn de la somero; kiam tiuj forlasis min, mi fariĝis pli atentema al la dometanoj. La foresto de somero ne deprenis de ilia ĝojo. Ili amis kaj kunsentis reciproke; kaj la misfortunoj kiuj okazadis ĉirkaŭ ili ne interrompis iliajn ĝojojn, ĉar ili dependis de si reciproke. Ju pli mi vidis ilin, des pli mia deziro gajni ilian protekton kaj bonvolon kreskis; mia koro deziregis estis konata kaj amata de ĉi tiuj amindaj kreaĵoj; vidi iliajn dolĉajn mienojn direktitajn al mi kun amo estis la pinto de mia ambicio. Mi ne kuraĝis pensi ke ili deturnus sin de mi pro malestimo kaj hororo. Ili neniam forsendis la malriĉulojn kiuj haltis ĉe ilia pordo. Mi ja deziris pli grandajn trezorojn ol iomete da manĝaĵo aŭ ripozo: mi bezonis bonkorecon kaj simpation; sed mi ne kredis min tute malinda.

"Vintro alvenis; tuta ciklo de sezonoj estis kompletiĝinta, ekde mia vekiĝo al vivo. Ĉi tiam mi direktis mian atenton nure al mia plano por enkonduki min en la dometon de miaj protektantoj. Mi pricerbumis multajn planojn; sed tiu kiun mi elektis estis eniri la loĝejon kiam la blinda maljunulo estos sola. Mi havis sufiĉan saĝon por kompreni ke la nenatura malbeleco de mia formo estis la ĉefa objekto de hororo ĉe tiuj kiuj estis vidintaj min antaŭe. Mia voĉo, kvankam malglata, estis neniel terura; tial mi pensis ke se, dum liaj gefiloj estos for, mi povus gajni la bonan volon kaj intervenon de maljuna Delasi, mi povus, helpe de li, esti tolerata de miaj pli junaj protektantoj.

"Iun tagon, kiam la suno brilis sur la ruĝaj folioj kuŝantaj sur la tero, kaj difuzigis gajecon, kvankam ĝi rifuzis varmon, Safie, Agato, kaj Felikso foriris por longa kampara promeno, kaj la maljuna viro siavole restis sola en la dometo. Kiam liaj gefiloj estis foririntaj, li ekprenis sian gitaron, kaj ludis plurajn malĝojajn ariojn, pli dolĉajn kaj malĝojajn ol mi aŭdis de li iam ajn antaŭe. Komence, lia mieno estis lumigata de plezuro, sed dum li daŭrigis, pensemo kaj malĝojo sekvis; fine, lasinte la muzikilon, li sidis mediteme.

"Mia koro batis rapide; jen la horo kaj momento de provo kiu determinos miajn esperojn aŭ realigos miajn timojn. La laboristoj estis foririntaj al proksima kermeso. Ĉio estis silenta en kaj ĉirkaŭ la dometo: tio estis bonega ŝanco; tamen, kiam mi komencis fari mian planon, miaj membroj ne subtenis min, kaj mi sinkis al la grundo. Denove, mi levis min; kaj, utiligante ĉiujn fortojn kiujn mi posedis, mi forigis la plankojn kiujn mi estis metinta antaŭ mia ŝedo por kaŝi min. La freŝa aero revivigis min, kaj kun nova decidemo, mi alproksimiĝis al la pordo de ilia dometo.

"Mi frapis. 'Kiu estas tie?' diris la maljunulo. 'Envenu.'

"Mi eniris; 'Pardonu ke mi ĝenas,' mi diris: 'Mi estas vojaĝanto kiu bezonas iomete da ripozo; mi estus tre dankema se vi permesus min sidi kelkajn minutojn antaŭ la fajro.'

"'Envenu,' diris Delasi; 'kaj mi provos satigi viajn bezonojn; sed bedaŭrinde, miaj gefiloj estas for, kaj ĉar mi estas blinda, estos malfacile provizi manĝaĵon por vi.'

"'Ne zorgu pri tio, bonkora gastiganto - mi havas manĝaĵon; mi bezonas nur varmon kaj ripozon.'

"Mi sidiĝis, kaj sekvis silento. Mi konsciis ke ĉiu minuto estas valorega al mi, tamen mi estis nedecidema pri kiel mi komencu la interparoladon. Tiam la maljunulo alparolis al mi, "Laŭ via lingvo, fremdulo, mi supozas ke vi estas samlandano - ĉu vi estas Franco?'

"'Ne; sed mi estis edukita de Franca familio, kaj mi komprenas nur tiun lingvon. Mi nun petos protekton de kelkaj amikoj, kiujn mi sincere amas, kies bonvolon mi esperas ricevi.

"'Ĉu ili estas Germanoj?'

"'Ne, ili estas Francoj. Sed ni ŝanĝu la temon. Mi estas malfeliĉa kaj forlasita kreaĵo; ĉirkaŭ mi, mi trovas neniun parencon aŭ amikon sur la Tero. Ĉi tiuj amindaj homoj, al kiuj mi iras, neniam vidis min, kaj scias malmulte pri mi. Mi estas timoplena; ĉar se mi malsukcesos tie, mi fariĝos eterne malbonvena en la mondo.

"'Bonvolu ne malesperi. Ja estas malbone esti senamika; sed la koroj de homoj, kiam ne koruptitaj de evidenta sinprofitemo, estas plenaj je frateca amo kaj bonvolo. Tial, fidu viajn esperojn; kaj se ĉi tiuj amikoj estas bonaj kaj amindaj, ne malesperu.

"'Ili estas bonkoraj - ili estas la plej bonegaj vivaĵoj en la mondo; sed, malfeliĉe, ili havas antaŭjuĝojn kontraŭ mi. Mi havas bonan temperamenton; mia vivo ĝis nun estas sennoca, eĉ iom helpema; sed forta antaŭjuĝo nebuligas iliajn okulojn, kaj kie ili devus vidi senteman kaj bonkoran amikon, ili vidas nur malamindan monstron.

"'Tio ja estas malfeliĉa; sed se vi fakte estas senkulpa, ĉu vi ne povas maltrompi ilin?'

"'Mi estas tuj provonta tion; kaj pro tio mi sentas amason da premantaj timoj. Mi tenere amas ĉi tiujn amikojn; dum multaj monatoj, sen ilia scio, mi ĉiutage faras komplezojn por ili; sed ili kredas ke mi volas damaĝi ilin, kaj ĉi tiun antaŭjuĝon mi esperas venki.'

"'Kie ĉi tiuj amikoj loĝas?'

"'Proksime je ĉi tie.'

"La maljunulo paŭzis, kaj poste daŭrigis, 'Se vi senhezite konfidos al mi la detalojn de via rakonto, eble mi povos helpi maltrompi ilin. Mi estas blinda, kaj mi ne povas juĝi laŭ via mieno, sed estas io en viaj vortoj kio persvadas min pri via sincereco. Mi estas malriĉa, kaj ekzilito; sed por mi estos vera plezuro iel ajn utili al homa vivaĵo.'

"'Bonega viro! Mi dankas al vi, kaj akceptas vian malavaran oferton. Vi levas min de la polvo per ĉi tiu komplezo; kaj mi fidas ke, per via helpo, mi ne estos forpelita de la socio kaj simpatio de viaj kunuloj.'

"'Ĉielo malpermesu tion, eĉ se vi estus fakte krimulo; ĉar tio nur pelus vin al malespero, kaj ne gvidus vin al virto. Mi ankaŭ estas malfeliĉa; kaj mia familio estis kondamnita, kvankam senkulpa; tial fidu ke mi sentas vian doloron.'

"'Kiel mi povas danki al vi, mia plej bona kaj sola helpanto? De viaj lipoj mi aŭdas la voĉon de bonkoreco direktitan al mi; mi estos ĉiame dankema; kaj via nuna humaneco certigas al mi pri sukceso kun tiuj amikoj kiujn mi estas tuj renkontonta.'

"'Ĉu mi rajtas scii la nomojn kaj loĝejojn de tiuj amikoj?'

"Mi hezitis. Ĉi tio, mi pensis, estas la decida momento, kiu rabos de mi, aŭ donacos al mi, ĉiaman ĝojon. Mi vane strebis kuraĝi, sufiĉe por respondi al li, sed la strebado tute detruis mian restantan forton; mi sinkis en la seĝon, kaj laŭte ploris. Tiumomente mi aŭdis la paŝojn de miaj pli junaj protektantoj. Plua hezitado ne eblis; kaptante la manon de la maljunulo, mi kriis, 'La tempo estas nun! - savu kaj protektu min! Vi kaj via familio estas la amikoj kiujn mi serĉas. Vi ne forlasu min en mia momento de bezono!'

"'Ho Dio!' kriis la maljunulo, 'Kiu vi estas?'

"Je tiu momento la pordo de la dometo malfermiĝis, kaj Felikso, Safie, kaj Agato eniris. Ne eblas priskribi ilian hororon kaj ŝokon kiam ili vidis min! Agato svenis; kaj Safie, ne povante helpi al sia amiko, kuris eksteren. Felikso saltis antaŭen, kaj per supernatura forto apartigis min de sia patro, kies genuojn mi tenis: li furioze ĵetis min teren kaj senkompate batis min per bastono. Mi povus disŝiri liajn membrojn, kiel leono disŝiras antilopon. Sed mi sentis mian koron sinki, kvazaŭ akre malsana, kaj mi detenis min. Mi vidis ke li estis ripetonta sian baton, kaj, venkite de fizika kaj emocia doloro, mi elkuris el la dometo. Danke al la ĝenerala tumulto mi eskapis nerimarkita al mia ŝedo."


Sekva paĝo ►