Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 6

"Multe da tempo pasis antaŭ ol mi lernis la historion de miaj amikoj. Ĝi estis historio kiu nepre faris profundan impreson sur mian menson, ĉar ĝi prezentis kelkajn flankajn faktojn, ĉiu interesa kaj miriga al absoluta senspertulo kiel mi.

"La nomo de la maljunulo estis Delasi. Li devenis de bona familio en Francio, kie li vivis dum multaj jaroj en riĉeco, estimate de siaj superuloj kaj amate de siaj egaluloj. Lia filo estis edukita por servi sian landon; kaj Agato estis unu el la sinjorinoj de la plej alta rango. Kelkajn monatojn antaŭ mia alveno ili vivis en granda luksa urbo nomata Parizo, ĉirkaŭite de amikoj, ĝuante ĉiujn plezurojn kiujn virto, intelekta kultivado (bona gusto), kaj modera riĉeco povas provizi.

"La patro de Safie estis la kaŭzo de ilia ruiniĝo. Li estis Turka komercisto kiu loĝis dum multaj jaroj en Parizo, ĝis li fariĝis ĝeno al la registaro, pro iu kialo kiun mi ne povis eltrovi. Li estis arestita kaj ĵetita en malliberejon la saman tagon kiam Safie alvenis de Konstantinopolo por esti kun li. Li estis juĝita kaj kondamnita al morto. La maljusteco de lia kondamno estis tre senhonta; ĉiuj Parizanoj indignis, kaj oni opiniis ke liaj religio kaj riĉeco estas la kialo de lia kondamno, ne la krimo akuzita kontraŭ li.

"Felikso ĉeestis la proceson; liaj ŝoko kaj indigno estis nereteneblaj kiam li aŭdis la decidon de la kortumo. Li tuj firme ĵuris savi lin, kaj ekserĉis rimedon. Post multaj sensukcesaj provoj eniri la malliberejon, li trovis fenestron kun forta krado ĉe negardita parto de la konstruaĵo, kiu lumigis la karceron de la malfeliĉa Mahometano. Li, en ĉenoj, senespere atendis la plenumiĝon de la barbara juĝo. Felikso vizitis la kradon nokte, kaj informis la malliberulon pri sia intenco helpi lin. La Turko, mirante kaj ĝojegante, klopodis pliardigi sian savonton per promesoj de rekompenso kaj riĉeco. Felikso malestime rifuzis liajn ofertojn; tamen, kiam li vidis la belan Safie-on, kiu estis permesata viziti sian patron, kaj kiu, per siaj mangestoj, esprimis sian energian dankemon, la junulo devis agnoski al sia propra menso ke la malliberulo havas trezoron kiu plene rekompensus lian penon kaj riskon.

"La Turko baldaŭ perceptis la impreson de sia filino sur la koro de Felikso, kaj klopodis ligi lin pli firme al sia afero per la promeso de ŝia mano kiel edzino, tuj post lia veturigo al sekura loko. Felikso estis tro deca por akcepti ĉi tiun oferton; tamen, li esperis je la probableco de la evento, kiel plenumiĝo de lia feliĉo.

"Dum la sekvaj tagoj, dum la preparoj por la eskapo de la komercisto progresis, la fervoro de Felikso estis varmigata per pluraj leteroj kiujn li ricevis de ĉi tiu bela knabino, kiu trovis manieron esprimi siajn pensojn en la lingvo de sia amanto per la helpo de maljunuloj, servisto de sia patro, kiu komprenis la Francan lingvon. Ŝi dankis lin plej arde pro liaj planitaj klopodoj por sia patro; kaj samtempe ŝi profunde lamentis sian propran sorton.

"Mi havas kopiojn de ĉi tiuj leteroj; ĉar mi trovis manieron, dum mia loĝado en la ŝedo, akiri ilojn de skribado; kaj la leteroj estis ofte en la manoj de Felikso aŭ Agato. Antaŭ ol mi foriros, mi donos ilin al vi. Ili pruvos la veron de mia rakonto; sed nun, ĉar la suno jam malaltas, mi havos tempon nur resumi ilin por vi.

"Safie rakontis ke ŝia patrino estis kristana Arabino, kaptita kaj sklavigita de la Turkoj; favorate pro sia belo, ŝi venkis la koron de la patro de Safie, kiu edziĝis al ŝi. La juna knabino parolis laŭde kaj entuziasme pri sia patrino, kiu, naskiĝinte libera, defiis la sklavecon en kiun ŝi estis falinta. Ŝi instruis al sia filino la principojn de sia religio, kaj instruis al ŝi strebi al altaj intelektaj kapabloj, kaj al sendependa spirito, kiuj estas malpermesitaj al la femalaj sekvantoj de Mahometo. Ĉi tiu virino mortis; sed ŝiaj lecionoj estis neforigeble impresitaj sur la menson de Safie, kiu sentis naŭzon kiam ŝi pensis pri reiro al Azio kaj enfermiĝo malantaŭ la muroj de haremo, kie ŝi okupiĝus nur per bagatelaj distroj, maltaŭgaj al la temperamento de ŝia animo, kiu estis kutimiĝinta al grandaj ideoj kaj nobla strebado al virto. La ebleco edziniĝi al kristano, kaj resti en lando kie virinoj estis permesataj akiri rangon en socio, estis sorĉa al ŝi.

"La ekzekutotago de la Turko estis fiksita; sed, dum la nokto antaŭ la tago, li eliris el la malliberejo. Antaŭ mateno li estis multajn leŭgojn for de Parizo. Felikso estis akirinta pasportojn je la nomoj de sia patro, sia fratino, kaj de si mem. Li estis komunikinta sian planon al sia patro, kiu helpis la trompon; li foriris de sia domo por ŝajnigi vojaĝon, kaj kaŝis sin, kun sia filino, en iu nekonata parto de Parizo.

"Felikso gvidis la fuĝintojn tra Francio al Liono, kaj trans Monto Ceniso al Livorno. La komercisto estis decidinta atendi tie bonan ŝancon por transiri en iun parton de la Turkaj reglandoj.

"Safie decidis resti kun sia patro ĝis la momento de lia ekiro. Antaŭ tiu tempo, la Turko renovigis sian promeson ke ŝi edziniĝos al lia savanto; kaj Felikso restis kun ili, atendante tiun okazaĵon; intertempe li ĝuis la ĉeestadon de la Arabino, kiu montris al li plej simplan kaj teneran amon. Ili konversaciis inter si per interpretisto, kaj foje per interpretado de mienoj; kaj Safie kantis por li la diecajn ariojn de sia denaska lando.

"La Turko permesis ĉi tiun proksimiĝon, kaj kuraĝigis la esperojn de la junaj amantoj, sed en sia koro li estis farinta tre malsamajn planojn. Li malŝategis la ideon ke lia filino edziniĝu al kristano; sed li timis la koleron de Felikso, se li ŝajnus entuziasmeta, ĉar li sciis ke li estis ankoraŭ sub la povo de sia savanto, kiu povus perfidi lin al la Itala ŝtato en kiu ili estis loĝantaj. Li kovis mil planojn per kiuj li povus longigi la trompon, ĝis ĝi estos ne plu necesa, kaj sekrete foriri kun sia filino. Liaj planoj estis faciligitaj per novaĵoj kiuj alvenis de Parizo.

"La registaro de Francio estis tre kolera pro la eskapo de sia viktimo, kaj domaĝis neniujn penojn por eltrovi kaj puni lian savinton. La komploto de Felikso rapide malkovriĝis, kaj Delasi kaj Agato estis ĵetitaj en malliberejon. La novaĵo atingis Felikson, kaj vekis lin de lia plezura sonĝo: lia blinda kaj maljuna patro, kaj lia milda fratino, kuŝas en iu odoraĉa malliberejo, dum li ĝuas la liberan aeron kaj sociumadon de ŝi kiu amas lin. Ĉi tiu penso turmentis lin. Li rapide interkonsentis kun la Turko, ke se li trovos bonan ŝancon por eskapi antaŭ ol Felikso povos reveni al Italio, Safie restos kaj loĝos ĉe monaĥinejo en Livorno. Tiam, forlasinte la belan Arabinon, li rapidis al Parizo, kaj liveris sin al la venĝo de la leĝo, esperante tiel liberigi Delasi-on kaj Agaton.

"Li ne sukcesis. Ili restis malliberaj dum kvin monatoj antaŭ ol la proceso okazis, kies juĝo konfiskis iliajn posedaĵojn, kaj kondamnis ilin al senfina ekzilo de sia denaska lando.

"Ili trovis mizeran azilon en la dometo en Germanio kie mi trovis ilin. Felikso baldaŭ lernis ke kiam la trompema Turko, por kiu li kaj lia familio estis suferinta tre nekutiman persekuton, malkovris ke lia savinto estis falinta en malriĉecon kaj senpovecon, li perfidis simpation kaj honoron, kaj forlasis Italion kun sia filino, sendinte al Felikso, kvazaŭ insulto, sumeton da mono por helpi lin (kiel li diris), en iu plano de estonta subteno.

"Tiel estis la eventoj kiuj ŝiris la koron de Felikso, kaj faris lin, kiam mi unue vidis lin, la plej mizera de sia familio. Li povus elteni malriĉecon; kaj kiam ĉi tiu sufero estis la rekompenso de lia virto, li povus fieri pri ĝi; sed la nedankemo de la Turko, kaj la perdo de lia amata Safie, estis misfortunoj pli amaraj kaj neripareblaj. La alveno de la Arabino nun injektis novan vivon en lian animon.

"Kiam la novaĵo atingis Livornon, ke Felikso estis senigita de sia riĉeco kaj rango, la komercisto ordonis al sia filino ne plu pensi pri sia amato, sed prepari sin por reiro al sia hejma lando. La nobla karaktero de Safie estis ŝokita de ĉi tiu ordono; ŝi provegis konvinki sian patron, sed li kolere lasis ŝin, ripetante sian tiranan ordonon.

"Kelkajn tagojn poste, la Turko eniris la apartamenton de sia filino, kaj tuj informis ŝin ke li havas kialojn por kredi ke lia loĝejo en Livorno estas malkovrita, kaj ke li riskas baldaŭan transdonon al la Francia registaro; tial, li luis ŝipon por veturigi lin al Konstantinopolo, al kiu li ekveturos ene de kelkaj horoj. Li intencis lasi sian filinon sub la zorgo de fidinda servisto, por sekvi je oportuna tempo kun la plejo de liaj havaĵoj, kiuj ne jam estis alvenintaj al Livorno.

"Kiam ŝi estis sola, Safie elpensis planon de agado kies realigo estus avantaĝa al ŝi je ĉi tiu krizo. Loĝado en Turkio estis abomena al ŝi; ŝiaj religio kaj sentoj same kontraŭis. Per kelkaj dokumentoj de sia patro, kiuj iel trafis ŝiajn manojn, ŝi informiĝis pri la ekzilo de sia amanto, kaj la nomon de la loko kie li tiam estis loĝanta. Ŝi iom hezitis, sed finfine ŝi faris sian decidon. Prenante kun si kelkajn juvelojn kiujn ŝi posedis, kaj sumon da mono, ŝi forlasis Italion kun servisto, Livornano, kiu tamen komprenis la komunan lingvon de Turkio, kaj ekiris al Germanio.

"Ŝi sekure alvenis al urbeto proksimume dudek leŭgojn de la dometo de Delasi. Tiam ŝia servisto fariĝis danĝere malsana. Safie flegis ŝin, per plej sindediĉa amo; sed la malfeliĉa knabino mortis, kaj la Arabino fariĝis sola, nekonante la lingvon de la lando, kaj estante tute senscia pri la kutimoj de la mondo. Tamen, ŝi estis bonŝanca. La Italino estis menciinta la nomon de la loko al kiu ili estis vojaĝantaj, kaj post ŝia morto, la virino de la domo en kiu ili estis loĝintaj zorgis ke Safie sekure alvenu al la dometo de sia amanto."


Sekva paĝo ►