Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 5

"Mi nun rapidas al la pli kortuŝa parto de mia rakonto. Mi rakontos eventojn kiuj impresis min per sentoj, kiuj transformis min de tio kio mi estis, al tio kio mi estas.

"Estis virino sur ĉevalo, akompanata de kamparano kiel gvidanto. La sinjorino estis vestita per malhelaj vestaĵoj, kaj kovrita per dika nigra vualo. Agato demandis ion; responde, la fremdulino prononcis per dolĉa akĉento nur la nomon de Felikso. Ŝia voĉo estis muzika, sed malsimila al tiu de miaj amikoj. Aŭdinte ĉi tiun vorton, Felikso rapidis al la sinjorino. Kiam ŝi vidis lin, ŝi eklevis sian vualon, kaj mi vidis vizaĝon de anĝelaj belo kaj mieno. Ŝia hararo estis glime nigra kiel korvo, kaj unike plektita; ŝiaj okuloj estis malhelaj, sed mildaj, kaj viglaj; ŝiaj trajtoj estis de ĝustaj proporcioj, kaj ŝia vizaĝkoloro estis mirige klara, ĉiu vango tinkturita de bela rozkoloro.

"Felikso ŝajnis ravita kiam li vidis ŝin. Ĉiuj trajtoj de malĝojo malaperis de lia vizaĝo, kaj li tuj esprimis ekstazan ĝojon je grado kiun mi apenaŭ kredis ebla; liaj okuloj briletis, liaj vangoj ruĝiĝis pro plezuro, kaj je tiu momento, li ŝajnis al mi tiom bela kiom la fremdulino. Ŝajnis ke ŝi spertas aliajn emociojn; forviŝinte kelkajn larmojn de siaj belaj okuloj, ŝi etendis sian manon al Felikso, kiu ĝojege kisis ĝin, kaj nomis ŝin (laŭ mia kompreno) lia dolĉa Arabino. Ŝi ne ŝajnis kompreni, sed ridetis. Li helpis ŝin deĉevaliĝi, kaj forsendinte ŝian gvidanton, venigis ŝin al la dometo. Li iomete parolis kun sia patro; la juna fremdulino genuis apud la piedoj de la maljunulo, kaj estis kisonta lian manon, sed li levis ŝin, kaj ĉirkaŭbrakumis ŝin amikeme.

"Mi baldaŭ perceptis ke, kvankam la fremdulino eldiris distingeblajn sonojn, kaj ŝajnis havi propran lingvon, ŝi ne estis komprenata de la dometanoj, nek komprenis ilin. Ili faris multajn mansignojn kiujn mi ne komprenis; sed mi rimarkis ke ŝia ĉeesto difuzigis feliĉon tra la dometo, dispelinte ilian mizeron kiel la suno dispelas matenajn nebulojn. Felikso ŝajnis aparte ĝoja, kaj bonvenigis sian Arabinon per ridetoj de raviĝo. Agato, la ĉiame milda Agato, kisis la manojn de la bela fremdulino, kaj, indikante sian fraton, faris signojn kiuj ŝajnis al mi signifi ke li estis malĝoja antaŭ ol ŝia alveno. Kelkaj horoj pasis tiel, dum kiuj iliaj mienoj esprimis ĝojon, kies kaŭzon mi ne komprenis. Baldaŭ mi rimarkis, pro tio ke la fremdulino ofte ripetis iujn sonojn de ili, ke ŝi estis klopodanta lerni ilian lingvon; kaj la ideo tuj alvenis al mi ke mi devas utiligi la samajn instrukciojn por la sama celo. La fremdulino lernis proksimume dudek vortojn dum la unua leciono. La plejo ja estis vortoj kiujn mi estis antaŭe lerninta, sed mi profitis de la aliaj.

"Dum nokto estis proksimiĝanta, Agato kaj la Arabino frue foriris dormi. Apartiĝante, Felikso kisis la manon de la fremdulino, kaj diris, 'Bonan nokton, kara Safie.' Li konversaciis kun sia patro multe plu; kaj pro la ofta ripeto de ŝia nomo, mi supozis ke la bela gasto estas la temo de konversacio. Mi arde deziris kompreni ilin, kaj streĉis ĉiujn miajn kapablojn por tiu celo, sed mi trovis tion tute neebla.

"Kiam ŝi estis fininta, ŝi transdonis la gitaron al Agato, kiu komence rifuzis ĝin. Ŝi ludis simplan arion, kiun ŝi dolĉe akcentis per sia voĉo, sed ĝi estis malsimila al la miriga tonaro de la fremdulino. La maljunulo ŝajnis ravita, kaj diris kelkajn vortojn, kiujn Agato klopodis klarigi al Safie. Li ŝajne volis esprimi ke ŝi donas al li grandegan ĝojon per sia muziko.

"La tagoj pasis tiom pace kiom antaŭe; la sola ŝanĝiĝo estis tio ke ĝojo anstataŭis malĝojon en la mienoj de miaj amikoj. Safie estis ĉiam gaja kaj bonhumora; ŝi kaj mi rapide progresis en lingvolernado, tiel ke post du monatoj, mi komencis kompreni la plejon el la vortoj eldiritaj de miaj protektantoj.

"Intertempe, la nigra grundo kovriĝis per verdaĵoj, kaj la verdaj bordoj ornamiĝis per nenombreblaj floroj, dolĉaj al la nazo kaj al la okuloj, steloj de pala lumo en la lunluma arbaro; la suno fariĝis pli varma, la noktoj klaraj kaj mildaj. Miaj noktaj vagadoj estis ekstreme plezuraj al mi, kvankam ili estis multe mallongigitaj pro la malfrua sunsubiro kaj la frua sunleviĝo. Mi neniam eliris dum taglumo, ĉar mi timis alfronti al la sama traktado kiun mi antaŭe suferis en la unua vilaĝo kiun mi estis enirinta.

"Mi pasigis miajn tagojn zorgeme atentante, por ke mi pli rapide majstru la lingvon. Mi fieras ke mi progresis pli rapide ol la Arabino, kiu komprenis tre malmulte, kaj konversaciis je rompita ritmo, dum mi komprenis kaj kapablis imiti preskaŭ ĉiun elparolitan vorton.

"Dum mia parolokapablo pliboniĝis, mi ankaŭ lernis la sciencon de literoj, ĉar oni instruis ĝin al la fremdulino; kaj ĉi tio malfermis por mi vastan kampon de miro kaj plezuro.

"La libro per kiu Felikso instruis al Safie estis Ruinoj de Imperioj, de Volni. Mi ne komprenus la celitan signifon de ĉi tiu libro, se Felikso, dum legado, ne estus tre detale klariginta ĝin. Li elektis ĉi tiun verkon (li diris) ĉar la deklama stilo estis imitaĵo de la orientaj aŭtoroj. Per ĉi tiu verko mi akiris resuman konon pri historio, kaj perspektivon pri la pluraj imperioj nun ekzistantaj en la mondo. Ĝi donis al mi klaran komprenon pri la manieroj, registaroj, kaj religioj de malsamaj nacioj de la Tero. Mi aŭdis pri la mallaboremaj Azianoj; pri la grandegaj genio kaj mensa aktivado de la Grekoj; pri la militoj kaj miriga virto de la fruaj Romanoj - pri ilia sekva degenero - pri la krepusko de tiu fortega imperio; pri kavalireco, Kristismo, kaj reĝoj. Mi aŭdis pri la malkovro de la Amerika duonsfero, kaj ploris kun Safie pri la malfeliĉa sorto de ĝiaj originalaj loĝantoj.

"Ĉi tiuj mirigaj rakontoj inspiris strangajn sentojn en mi. Ĉu la homo vere estas tia - tre pova, virta kaj grandioza, kaj tamen tre kruela kaj malnobla? La homo foje ŝajnis esti nur heredinto de la esenco de la malbono, kaj alifoje, de ĉio nobla kaj dieca kio imageblas. Esti grandioza kaj virta homo ŝajnis esti la plej granda honoro kiun sentema estulo povus atingi; esti malnobla kaj kruela, kiel multaj kiuj estas priskribitaj, ŝajnis esti la plej profunda dekadenco - stato pli malŝatinda ol tiu de blinda talpo aŭ senĝena vermo. Dum longa tempo mi ne povis kompreni kiel homo povus ekiri por murdi kunulon, nek kial eĉ ekzistas leĝoj kaj registaroj; sed kiam mi aŭdis detalojn pri malmoralaĵoj kaj sangoverŝado, mia miro ĉesis, kaj mi sentis naŭzon kaj abomenon.

"Ĉi tiam ĉiu konversacio de la dometanoj malkaŝis novajn miraĵojn al mi. Dum mi aŭskultis la instruojn kiujn Felikso donis al la Arabino, la stranga sistemo de homa socio estis klarigita al mi. Mi aŭdis pri la divido de posedaĵoj, pri grandega riĉeco kaj malpurega malriĉeco; de rango, deveno, kaj nobla sango.

"La vortoj instigis min konsideri min mem. Mi lernis ke viaj vivkunuloj plej estimas la propraĵojn de alta senmakula deveno, kunligita kun riĉeco. Homo kun nur unu el ĉi tiuj propraĵoj povus esti estimata; sed sen ili, li estas konsiderata, escepte de tre raraj okazoj, kiel vagulo kaj sklavo, destinita malŝpari siajn povojn por la profito de kelkaj privilegiuloj! Kaj kio mi estas? Mi estis tute senscia pri miaj kreo kaj kreinto; sed mi sciis ke mi posedas neniun monon, neniujn amikojn, nenian posedaĵon. Krome, mi havas figuron abomene misformitan kaj malŝatindan. Mi eĉ ne havas la saman naturon de la homo. Mi estas pli vigla ol ili, kaj povas subteni mian vivon per malpli rafinitaj manĝaĵoj. Mi toleras ekstremojn de varmo kaj malvarmo kun malpli da damaĝo al mia korpo; mia alteco multe superas ilian. Kiam mi ĉirkaŭrigardis, mi vidis kaj aŭdis neniun kiel min. Ĉu mi estas monstro, makulo sur la Tero, de kiu ĉiuj homoj fuĝas, kaj kiun ĉiuj homoj malakceptas?

"Mi ne povas priskribi al vi la doloregon kiun ĉi tiuj pensoj kaŭzis en mi. Mi provis forpeli ilin, sed mizero nur kreskis kun scio. Ho, mi prefere estu restinta ĉiame en mia originala arbaro, sciante kaj sentante nenion escepte de malsato, soifo, kaj varmo!

"La scio havas tre kuriozan karakteron: ĝi tenas la menson kiam ĝi estas kaptinta ĝin, kiel likeno sur roko. Mi foje esperis forskui ĉiujn pensojn kaj sentojn; sed mi lernis ke estas nur unu rimedo por venki la senton de doloro, kaj tio estas morto - stato kiun mi timis, kvankam mi ne komprenis ĝin. Mi admiris virton kaj bonajn sentojn, kaj ŝategis la mildajn manierojn kaj amindajn kvalitojn de miaj dometanoj; sed mi estis barita de rilatoj kun ili, escepte per rimedoj kiujn mi kaŝe uzis, kiam mi estis nevidata kaj nekonata, kaj kiuj pliigis, anstataŭ satigis, mian deziron fariĝi unu inter miaj kunuloj. La ĝentilaj vortoj de Agato, kaj la vivecaj ridetoj de la ĉarma Arabino, ne estis miaj. La mildaj admonoj de la maljunulo, kaj la viglaj konversacioj de amata Felikso, ne estis miaj. Mizera, malĝoja malfeliĉulo!

"Aliaj lecionoj impresis min pli profunde. Mi aŭdis pri la diferencoj inter la seksoj; pri la naskiĝo kaj kresko de infanoj; pri kiel la patro adoras la ridetojn de la infano, kaj la vivecajn spritaĵojn de la pli aĝa infano; kiel la karega zorgato okupas ĉiom el la vivo kaj pensoj de la patrino; kiel la menso de junulo vastiĝas kaj akiras scion; pri frateco, fratineco, kaj ĉiuj diversaj rilatoj kiuj ligas iun homan estulon al alia per reciprokaj ligoj.

"Sed kie estas miaj amikoj kaj parencoj? Neniu patro observis miajn infanajn tagojn, neniu patrino benis min per ridetoj kaj karesoj; aŭ se ili estus farintaj, mia tuta pasinta vivo estis ĉi tiam makulo, nigra vakuo en kiu mi distingis nenion. Ekde mia plej frua memoro mi estis kiel mi ĉi tiam estis, je alteco kaj proporcio. Mi neniam antaŭe vidis vivulon similan al mi, nek havantan iun rilaton kun mi. 'Kio mi estas?' La demando denove prezentiĝis, respondota nur per ĝemoj.

"Mi baldaŭ klarigos la tendencojn de ĉi tiuj sentoj; sed mi nun revenu al la dometanoj, kies rakonto ekscitis en mi tre diversajn sentojn de indigno, ĝojego, kaj miro, kiuj tamen ĉiuj finiĝis kiel plia amo kaj adoro al miaj protektantoj. (Pro mia naiva, sopiranta sintrompo, tre plaĉis al mi nomi ilin tiel.)"


Sekva paĝo ►