Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 4

Mi kuŝis sur mia fojno, sed ne povis dormi. Mi pripensis la eventojn de la tago. Kio ĉefe imponis al mi estis la milda konduto de ĉi tiuj homoj; mi deziregis aniĝi kun ili, sed mi ne kuraĝis. Mi tro bone memoris kiel la barbaraj vilaĝanoj traktis min la antaŭan nokton. Mi decidis ke, sendepende de estontaj planoj kiujn mi eble konsideros plenumindaj, dum la nuna tempo mi restu kvieta en mia ŝedo, observanta, kaj klopodanta malkovri la motivojn kiuj influas iliajn agojn.

"La dometanoj ellitiĝis la sekvan matenon antaŭ la suno. La juna virino aranĝis la dometon, kaj preparis la manĝaĵon; kaj la junulo foriris post la unua manĝo.

"Ĉi tiu tago pasis same kiel la antaŭa. La juna viro estis konstante okupata ekstere, kaj la knabino, per diversaj penaj taskoj, interne. La maljunulo, kiun mi baldaŭ komprenis blinda, pasigis siajn liberajn horojn kun sia muzikilo, aŭ en meditado. Nenio povus superi la amon kaj respekton kiujn la junaj dometanoj montris al sia estiminda kunulo. Ili faris por li ĉiun komplezon kaj devon kun mildeco; kaj li repagis al ili per siaj bonvolemaj ridetoj.

"Ili ne estis tute feliĉaj. La juna viro kaj lia kunulino ofte apartiĝis, kaj ŝajne ploris. Mi ne vidis la kaŭzon de ilia malĝojo; sed ĝi profunde tuŝis min. Se tiaj belaj kreaĵoj estus mizeraj, estus malpli strange ke mi, neperfekta kaj sola estulo, estas mizera. Sed kial ĉi tiuj mildaj estuloj malĝojis? Ili posedis ĉarman dometon (tia ĝi estis laŭ miaj okuloj), kaj ĉiujn luksaĵojn; ili havis fajron por varmigi ilin kiam estis malvarme, kaj bongustajn manĝaĵojn kiam ili estis malsataj; ili estis vestitaj per bonegaj vestaĵoj; kaj, plie, ili ĝuadis kunestadon kaj paroladon inter si, ĉiutage interŝanĝante amajn kaj bonkorajn mienojn. Kion implicis iliaj larmoj? Ĉu ili vere esprimis doloron? Komence, mi ne povis solvi ĉi tiujn demandojn; sed konstanta atentado kaj tempo klarigis al mi aferojn kiuj estis komence enigmaj.

"Multe da tempo pasis antaŭ ol mi malkovris unu el la kaŭzoj de malsereno de ĉi tiu aminda familio: ĝi estis malriĉeco; kaj ili suferis tiun malbonon je tre maltrankviliga grado. Ilia nutraĵo konsistis tute de vegetaĵoj el ilia ĝardeno, kaj la lakto de unu bovino, kiu provizis tre malmulte dum vintro, kiam ĝiaj majstroj povis apenaŭ akiri manĝaĵon pro nutri ĝin. Ili ofte, mi kredas, suferis tre akrajn pikdolorojn de malsato, speciale la du pli junaj dometanoj; ĉar plurfoje ili metis manĝaĵon antaŭ la maljunulo sen konservi ion por si.

"Ĉi tiu kvalito de bonkoreco impresis min. Estis mia kutimo nokte ŝteli parton de ilia provizo por mia propra uzo; sed kiam mi konstatis ke mia ŝtelado kaŭzas doloron al la dometanoj, mi ĉesis, kaj satigis min per la beroj, nuksoj, kaj radikoj kiujn mi kolektis de apuda arbaro.

"Mi ankaŭ malkovris alian manieron per kiu mi povis helpi ilian laboron. Mi rimarkis ke la junulo pasigas grandan parton de ĉiu tago per kolektado de ligno por la familia fajro; kaj, dum la nokto, mi ofte prenis liajn ilojn, kies uzon mi rapide ellernis, kaj portis hejmen brulaĵon sufiĉan por pluraj tagoj.

"Mi memoras la unuan fojon kiam mi faris ĉi tion; la juna virino malfermis la pordon matene kaj ŝajnis treege surprizita, vidante grandan amason da ligno ekstere. Ŝi eldiris kelkajn vortojn laŭtvoĉe, kaj la junulo alvenis al ŝi. Li ankaŭ esprimis surprizon. Mi observis, kun plezuro, ke li ne eniris la arbaron tiutage, sed pasigis la tagon riparante la dometon kaj kultivante la ĝardenon.

"Mi grade faris malkovron multe pli gravan. Mi rimarkis ke ĉi tiuj homoj havas metodon por komuniki siajn spertojn kaj sentojn al si per distingitaj sonoj. Mi perceptis ke la vortoj kiujn ili parolis foje produktis plezuron aŭ doloron, ridetojn aŭ malĝojon, en la mensoj kaj mienoj de la aŭdintoj. Ĉi tio ja estis dieca scio, kaj mi arde deziris fariĝi konanto. Sed mi estis frustrita je ĉiu provo kiun mi faris tiucelen. Ilia prononco estis rapida; kaj ĉar la vortoj kiujn ili eldiris ne havis evidentajn ligojn kun videblaj objektoj, mi ne povis malkovri iun ajn indikaĵon per kiu mi povus malimpliki la misteron de ilia rilato. Tamen per granda diligento, kaj post pluraj rivoluoj de la luno en mia ŝedo, mi malkovris la nomojn uzatajn por kelkaj el la plej oftaj objektoj de diskuto; mi lernis kaj aplikis la vortojn fajro, lakto, pano, kaj ligno. Mi ankaŭ lernis la nomojn de la dometanoj. La junulo kaj lia kunulino ambaŭ havis plurajn nomojn, sed la maljunulo havis nur unu, kiu estis 'patro'. La knabino estis nomata 'fratino', aŭ Agato; kaj la junulo Felikso, aŭ 'frato', aŭ 'filo'. Mi ne povas esprimi la ĝojegon kiun mi sentis kiam mi lernis la ideojn apartenantajn al ĉi tiuj sonoj, kaj kapablis prononci ilin. Mi distingis plurajn aliajn vortojn, sen ankoraŭ esti kapabla kompreni aŭ uzi ilin; ekzemple, 'bona', 'karega', kaj 'malfeliĉa'.

"Mi pasigis la vintron ĉi tiel. La mildaj manieroj kaj beleco de la dometanoj faris ilin karaj al mi: kiam ili estis malĝojaj, mi estis deprimita; kiam ili ĝojis, mi kune sentis ilian ĝojon. Mi vidis malmultajn homajn estulojn krom ili; kaj kiam okazis ke iu alia eniris la dometon, ties malafablaj manieroj kaj malĝentila paŝado nur kontrastis por mi la pli superajn atingojn de miaj amikoj. Mi rimarkis ke la maljunulo ofte klopodas kuraĝigi siajn infanojn (li foje nomis ilin tiel) forĵeti sian melankolion. Li parolis kun gaja tono, kun mieno de boneco kiu ĝojigis eĉ min. Agato aŭskultis respekte, foje kun okuloj plenaj je larmoj, kiujn ŝi klopodis kaŝe forviŝi; sed mi ĝenerale rimarkis ke ŝia mieno kaj tono estas pli ĝojaj post kiam ŝi aŭskultis la kuraĝigon de sia patro. Ne estis tiel ĉe Felikso. Li estis ĉiam la plej malĝoja de la grupo; kaj, eĉ al miaj nespertaj sentumoj, li ŝajnis esti suferinta pli ol liaj amikoj. Sed, eĉ se lia vizaĝo estis pli malĝoja, lia voĉo estis pli ĝoja ol tiu de sia fratino, speciale kiam li alparolis al la maljunulo.

"Mi povus mencii nenombreblajn okazojn, kiuj, kvankam negravaj, montris la sintenojn de ĉi tiuj amindaj dometanoj. Meze de malriĉeco kaj manko, Felikso afable portis al sia fratino la unuan blankan floron kiu ekaperis de sub la neĝkovrita grundo. Frumatene, antaŭ ol ŝi estis vekiĝinta, li forigis la neĝon kiu baris ŝian padon al la laktodomo, ĉerpis akvon de la puto, kaj elportis la lignon de la lignostokejo, kie, kun konstanta mirego li trovis sian stokon ĉiam reprovizita per nevidebla mano. Mi kredas ke li foje tage laboris por najbara bienulo, ĉar li ofte foriris kaj ne revenis ĝis vespermanĝo, kaj ne reportis lignon. Aliajn fojojn li laboris en la ĝardeno; sed ĉar estis malmulte por fari dum la prujna sezono, li legis al la maljunulo kaj Agato.

"Komence, ĉi tiu legado ekstreme perpleksis min; sed grade mi malkovris ke li eldiradis dum legado multajn sonojn kiuj estis samaj al sonoj eldirataj dum konversacio. Tial mi supozis ke li perceptas sur la papero signojn de parolado, kiujn li komprenas, kaj mi arde deziris kompreni ĉi tiujn ankaŭ. Sed kiel tio eblus? Mi eĉ ne komprenis la sonojn kiujn ili reprezentas. Spite al tio, mi faris rimarkindan progreson en ĉi tiu scienco, sed ne sufiĉan for sekvi ian konversacion, kvankam mi klopodis per mia tuta menso. Mi bone komprenis ke, kvankam mi avide deziris malkaŝi min al la dometanoj, mi devus ne provi antaŭ ol fariĝi mastro de ilia lingvo. Per ĉi tiu scio mi eble povus fari tiel ke ili preteratentu mian misformitan figuron, pri kiu mi ankaŭ konsciis, ĉar la kontrasto estis ĉiam antaŭ miaj okuloj.

"Mi admiris la perfektajn formojn de miaj dometanoj -- iliaj gracieco, beleco, kaj delikataj vizaĝkoloroj: Sed mi estis terurita kiam mi vidis min en klara flako! Komence, mi eksaltis reen, ne povante kredi ke tio reflektita en la spegulo ja estas mi; kaj kiam mi plene konvinkiĝis ke mi reale estas la monstro kiu mi estas, plej amaraj sentoj de deprimiĝo kaj humiliĝo plenigis min. Ve! Mi ankoraŭ ne tute sciis la fatalajn efikojn de ĉi tiu mizera misformeco.

"Dum la suno fariĝis pli varma, kaj la tagoj pli longaj, la neĝo malaperis, kaj mi observis la nudajn arbojn kaj la nigran grundon. Ekde tiam Felikso estis pli okupata, kaj la korŝira minaco de malsato malaperis. Mi poste komprenis ke ilia manĝaĵo estis malfajna, sed saniga, kaj ili akiris sufiĉan kvanton da ĝi. Pluraj novaj specoj de planto ekkreskis en la ĝardeno kiun ili prizorgis; kaj ĉi tiuj indikaĵoj de komforto tage plimultiĝis dum la progreso de la sezono.

"La maljunulo, apogate de sia filo, promenis tagmeze ĉiutage, kiam ne estis 'pluvo' (vorto, mi malkovris, kiu indikas akvon verŝitan de la ĉielo). Ĉi tio okazis ofte, sed forta vento rapide sekigis la teron, kaj la sezono fariĝis multe pli agrabla ol ĝi antaŭe estis.

"Miaj vivkutimoj en mia ŝedo ne ŝanĝiĝis. Matene mi atentis al la moviĝoj de la dometanoj; kaj kiam ili estis dise okupataj, mi dormis; Mi pasigis la restaĵon de la tago observante miajn amikojn. Kiam ili estis enlitiĝintaj por ripozi, se estis iom da luno, aŭ la nokto estis lumigita per steloj, mi eniris en la arbaron kaj kolektis mian propran manĝaĵon, kaj brulaĵon por la dometo. Kiam mi revenis, tiom ofte kiom necesis, mi forigis neĝon de ilia pado, kaj faris tiujn taskojn kiujn mi estis vidinta Felikson fari. Mi poste komprenis ke ĉi tiuj taskoj, faritaj de nevideblaj manoj, tre mirigis ilin; kaj unu-du-foje, dum ĉi tiuj okazoj, mi aŭdis ilin eldiri la vortojn 'bona spirito' kaj 'mirige'; sed tiam mi ne komprenis la signifojn de tiuj terminoj.

"Miaj pensoj ĉi tiam fariĝis pli viglaj, kaj mi tre deziris malkovri la motivojn kaj sentojn de ĉi tiuj belaj kreaĵoj; mi estis scivolema pri kial Felikso ŝajnas tre mizera kaj Agato tre malĝoja. Mi pensis (malsaĝa mizerulo!) ke mi eble kapablus revenigi feliĉon al ĉiu tiuj meritoplenaj homoj. Kiam mi dormis, aŭ estis for, la formoj de la estiminda blinda patro, la milda Agato, kaj la bonega Felikso ekaperadis antaŭ mi. Mi konsideris ilin superaj estuloj, kiuj estos direktantoj de mia sorto. Mi imagis mil scenojn en kiuj mi prezentas min al ili, kaj kiel ili akceptas min. Mi imagis ke ili estos naŭzitaj, ĝis, per mia milda konduto kaj pacigaj vortoj, mi komence akiros ilian favoron, kaj poste, ilian amon.

"Ĉi tiuj pensoj tre ĝojigis min, kaj instigis min okupiĝi kun freŝa ardo pri la akirado de la arto de lingvo. Miaj organoj estis ja grincaj, sed kapablaj moduli; kaj kvankam mia voĉo estis tre malsama al la delikata muziko de iliaj tonoj, tamen mi prononcis tiujn vortojn kiujn mi komprenis sufiĉe facile. Estis kiel la azeno kaj la dorlothundeto; sed certe la milda azeno, kies celo estis amikema, kvankam lia konduto estis maldelikata, meritis pli bonan traktadon ol batadon kaj malbenadon.

"La plaĉaj pluvetoj kaj agrabla varmeco de printempo multe ŝanĝis la aspekton de la tero. Homoj, kiuj antaŭ ĉi tiu ŝanĝiĝo ŝajne estis kaŝiĝintaj en kavernoj, disiris kaj okupiĝis je diversaj artoj de kultivado. La birdoj kantis pli ĝojajn notojn, kaj la folioj komencis burĝoni sur la arboj. Feliĉa, feliĉa tero! Taŭga loĝejo por dioj, kiu, nur mallongan tempon antaŭe estis pala, malseka, kaj malsaniga. La sorĉa aspekto de la naturo levis mian spiriton; la pasinteco estis for de mia memoro, la nuno estis trankvila, kaj la estonteco estis ornamita per brilaj radioj de espero kaj atendata ĝojo."


Sekva paĝo ►