Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 3

"Mi memoras la komencan tempon de mia ekzisto nur tre malfacile: ĉiuj eventoj de tiu periodo ŝajnas konfuzitaj kaj malklaraj. Stranga multeco de sentoj okupis min. Mi samtempe vidis, sentis tuŝon, aŭdis, kaj flaris. Kaj certe, longa tempo pasis antaŭ ol mi lernis kiel distingi inter la funkcioj de miaj diversaj sentoj. Mi memoras ke grade plifortiĝanta lumo premis miajn nervojn, tiel ke mi devis fermi miajn okulojn. Tiam mallumo envolvis min, kaj maltrankviligis min; sed apenaŭ sentinte ĉi tion, mi malfermis miajn okulojn (kiel mi nun supozas) kaj mi denove inundiĝis per lumo. Mi piediris, kaj (mi kredas) malsupreniris; sed mi baldaŭ spertis grandan ŝanĝiĝon de miaj sentoj. Antaŭe, malhelaj kaj malklaraj formoj ĉirkaŭis min, netraireblaj per tuŝo nek vido; sed ĉi tiam mi rimarkis ke mi povas libere vagadi, sen obstakloj kiujn mi ne povas aŭ superiri aŭ ĉirkaŭiri. La lumo fariĝis pli kaj pli malagrabla al mi; kaj ĉar la varmo lacigis min dum mi iris, mi serĉis ombran lokon. Tio estis la arbaro proksima al Ingolŝtato. Tie mi kuŝis apud rivereto, ripozante pro laco, ĝis malsato kaj soifo turmentis min. Tio vigligis min el mia preskaŭ dorma stato, kaj mi manĝis kelkajn berojn kiujn mi trovis pendantaj de arboj, aŭ restantaj sur la tero. Mi satigis mian soifon ĉe la rivereto; kuŝiĝinte, mi endormiĝis.

"Estis mallume kiam mi vekiĝis; mi ankaŭ sentis malvarmon, kaj instinktan timeton, kiam mi rimarkis ke mi estas sola. Antaŭ ol foriri de via apartamento, mi estis kovrinta min per kelkaj vestaĵoj, pro malvarmeco; sed ĉi tiuj estis nesufiĉaj pro protekti min kontraŭ la nokta roso. Mi estis povra, senhelpa, mizera malfeliĉulo; mi sciis, kaj povis distingi, nenion; sed sentante doloron invadi min de ĉiuj flankoj, mi eksidis kaj ploris.

"Baldaŭ milda lumo enrampis en la ĉielon, kaj kaŭzis al mi senton de plezuro. Mi ekstaris, kaj vidis lumantan formon leviĝantan de inter la arboj. Mi fikse rigardis kun ia miro. Ĝi moviĝis malrapide, sed ĝi lumigis mian vojon; kaj mi denove serĉis berojn. Estis ankoraŭ malvarme, kiam mi trovis grandan mantelon sub unu el la arboj. Mi kovris min per ĝi, kaj sidis sur la grundo. Neniuj klaraj ideoj okupis mian menson; ĉio estis konfuzita. Mi sentis lumon, malsaton, kaj soifon, kaj mallumon; nenombreblaj sonoj aŭdiĝis en miaj oreloj, kaj mi perceptis diversajn odorojn de ĉiuj flankoj: la sola objekto kiun mi povis distingi estis la brila luno, kaj mi fiksis miajn okulojn sur ĝi kun plezuro.

"Pluraj ŝanĝiĝoj de tago kaj nokto pasis, kaj la globo de la nokto estis multe malkreskinta, kiam mi komencis distingi miajn sentumojn. Je gradoj mi vidis pli klare la puran rivereton kiu provizis trinkaĵon al mi, kaj la arbojn kiuj ombris min kun siaj foliaroj. Mi ĝojegis kiam mi unue malkovris ke plaĉa sono, kiun mi ofte perceptis, eliris el la gorĝoj de etaj animaloj kun flugiloj, kiuj ofte kaptis la lumon antaŭ mi. Mi ankaŭ komencis observi, tre precize, la formojn kiuj ĉirkaŭis min, kaj percepti la limojn de la brilanta tegmento de lumo super mi. Foje mi provis imiti la plaĉajn kantojn de la birdoj, sed ne kapablis. Foje mi deziris esprimi miajn sentojn je mia propra tonalo, sed la strangaj kaj sensignifaj sonoj kiuj eliris de mi timigis min denove silenta.

"La luno malaperis de la nokto, kaj denove reaperis, je malkreskinta formo, dum mi restis en la arbaro. Miaj sentumoj estis jam distingeblaj, kaj ĉiutage mia menso ricevis pli da ideoj. Miaj okuloj kutimiĝis al la lumo, kaj komencis percepti aĵojn je iliaj ĝustaj formoj; Mi distingis la insektojn de la plantoj, kaj, grade, inter la diversaj plantoj. Mi trovis ke la pasero blekas nur akrajn tonojn, dum la tonoj de la merlo kaj turdo estas dolĉaj kaj allogaj.

"Iun tagon, kiam mi estis turmentita de malvarmo, mi trovis fajron kiu estis forlasita de iuj vagantaj almozuloj. Mi pleniĝis je ĝojo pro la varmo kiun mi ricevis de ĝi. Je mia ĝojo, mi puŝis mian manon en la ardaĵojn, sed rapide eltiris ĝin, kriante pro doloro. Tre strange, mi pensis, ke la sama afero povas produkti tre malajn efikojn! Mi ekzamenis la materialojn de la fajro, kaj je mia ĝojo, mi trovis ke ili konsistas de ligno. Mi haste kolektis kelkajn branĉojn; sed ili estis malsekaj, kaj ne brulis. Ĉi tio malkuraĝigis min, kaj mi sidis, rigardante la agadon de la fajro. La malseka ligno kiun mi estis metinta proksime al la varmo sekiĝis, kaj ekflamiĝis. Mi pripensis pri ĉi tio; kaj tuŝante la diversajn branĉojn, mi malkovris la kaŭzon. Mi okupiĝis je kolektado de granda kvanto da ligno, por ke mi sekigu ĝin, kaj havu abundan provizon da fajro. Kiam nokto alvenis, venigante kun si dormon, mi tre timis ke mia fajro estingiĝos. Mi zorge kovris ĝin per sekaj ligno kaj folioj, kaj metis malsekajn branĉojn sur ĝin; sekve, etendinte mian mantelon, mi kuŝiĝis sur la grundo, kaj endormiĝis.

"Estis mateno kiam mi vekiĝis, kaj mia unua zorgo estis la fajro. Mi malkovris ĝin, kaj milda venteto rapide revivigis la flamon. Mi observis ankaŭ ĉi tion, kaj adaptis branĉojn kiel ventumilon, kiu vigligis la ardaĵojn kiam ili estis preskaŭ estingitaj. Kiam nokto alvenis, mi trovis, je mia plezuro, ke la fajro donis ne nur varmon, sed ankaŭ lumon; kaj la malkovro de ĉi tiu elemento estis utila al mi por manĝado; ĉar mi trovis ke iuj pecoj de viandaĉo, kiujn la vojaĝantoj estis forlasintaj, estis rostitaj, kaj ili estis multe pli bongustaj ol la beroj kiujn mi kolektis de la arboj. Tial mi provis prepari mian manĝaĵon sammaniere, metante ĝin sur la ardaĵojn. Mi malkovris ke ĉi tio difektis la berojn, kaj multe plibonigis la nuksojn kaj radikojn.

"Tamen, manĝaĵo fariĝis malabunda; kaj mi ofte pasigis tutan tagon, sensukcese serĉante kelkajn glanojn por kvietigi la akrajn dolorojn de malsato. Rimarkinte ĉi tion, mi decidis forlasi la lokon kie mi ĝis tiam estis loĝinta, por serĉi alian kie la kelkaj deziroj kiujn mi spertis estus pli facile satigataj. Konsiderante ĉi tiun foriron, mi treege domaĝis la fajron, kiun mi estis akirinta hazarde, kaj kiun mi ne kapablis reprodukti. Mi serioze pripensis ĉi tiun malfacilaĵon dum pluraj horoj; sed mi estis devigita rezigni ĉiujn provojn solvi ĝin; kaj envolvinte min en mian mantelon, mi ekiris tra la arbaro al la subiranta suno. Mi pasigis tri tagojn vagante, kaj finfine malkovris senarbaran lokon. La antaŭan nokton, tre multe da neĝo estis falinta, kaj la kampoj estis homogene blankaj; la vidaĵo estis deprima, kaj mi sentis miajn piedojn malvarmigitaj de la malvarma malseka substanco kiu kovris la grundon.

"Estis proksimume la sepa matene, kaj mi deziregis akiri manĝaĵon kaj ŝirmejon; finfine, mi perceptis malgrandan kabanon, sur pli alta grundo, kiu sendube estis konstruita por la komforto de iu ŝafisto. Ĉi tio estis nova vidaĵo al mi; kaj mi ekzamenis la strukturon tre scivoleme. Trovinte pordon, mi eniris. Maljuna viro estis sidanta ene, apud fajro, sur kiu li estis preparanta sian matenmanĝon. Aŭdinte bruon, li turnis sin, kaj vidante min, li laŭte kriaĉis. Elirinte la kabanon li kuris trans la kampo je rapideco kiu ŝajnis apenaŭ ebla por lia kaduka formo. Lia aspekto, malsama al io ajn kion mi iam antaŭe vidis, kaj lia forkuro, iom surprizis min. Sed la aspekto de la kabano mirigis min; ĉi tien la neĝo kaj pluvo ne povis eniri; la grundo estis seka; por mi ĝi estis tiom ravega kaj ĉiela rifuĝejo kiom Pandemonio estis por la demonoj de Infero post iliaj suferoj en la lago de fajro. Mi avare voris la restaĵojn de la matenmanĝo de la ŝafisto, kiu konsistis de pano, fromaĝo, lakto, kaj vino; ĉi tiun lastan, tamen, mi ne ĝuis. Venkite de laco, mi ekkuŝis sur fojno, kaj endormiĝis.

"Estis tagmezo kiam mi vekiĝis; kaj, allogite de la varmo de la suno, kiu brilis sur la blanka grundo, mi decidis rekomenci mian vojaĝon; metinte la restaĵojn de la matenmanĝo de la kamparano en saketon kiun mi trovis, mi ekiris trans la kampoj dum pluraj horoj, ĝis kiam mi alvenis al vilaĝo, je sunsubiro. Ĝi estis kvazaŭ miraklo! La kabanoj, la pli bonordaj dometoj, la majestaj domoj, sinsekve ekscitis mian admiron. La vegetaĵoj en la ĝardenoj, la lakto kaj fromaĝo kiujn mi vidis metitaj ĉe la fenestroj de iuj dometoj, allogis mian apetiton. Mi eniris en unu el la plej bonaj; sed mi apenaŭ metis piedon en la pordokadron kiam la infanoj kriaĉis, kaj unu el la virinoj svenis. La tuta vilaĝo incitiĝis; iuj fuĝis, iuj atakadis min ĝis, grave kontuzite de ŝtonoj kaj multaj aliaj specoj de ĵet-armiloj, mi eskapis al la kamparo, kaj time rifuĝis en malaltan ŝedon, tute malplenan, kiu aspektis tre mizera kompare kun la palacoj kiujn mi estis spektinta en la vilaĝo. Ĉi tiu ŝedo, tamen, estis apud dometo kiu aspektis plaĉa kaj bonorda; sed post mia tujantaŭa sperto, kies altan koston mi estis paginta, mi ne kuraĝis eniri. Mia rifuĝejo estis konstruita el ligno, sed estis tiom malalta ke estis malfacile al mi sidi rekte en ĝi. Kvankam ne estis ligno sur la tero, kiu formis la plankon, ĝi estis seka; kaj kvankam la vento eniris per nenombreblaj fendetoj, mi trovis ĝin agrabla azilo kontraŭ la neĝo kaj pluvo.

"Do, tien mi rifuĝis, kaj ekkuŝis, feliĉa ĉar mi estis trovinta ŝirmejon, eĉ se mizeran, kontraŭ la malagrableco de la sezono, kaj eĉ pli, kontraŭ la barbareco de la homo.

"Tuj kiam mateniĝis, mi grimpis de mia hundejo, por vidi la apudan dometon, kaj determini ĉu mi povos resti en la loĝejo kiun mi estis trovinta. Ĝi situis apud la malantaŭo de la dometo, kaj ĉirkaŭ la liberaj flankoj estis porkejo kaj baseno de pura akvo. Unu parto estis malfermita, kaj tie mi estis engrimpinta; ĉi tiam mi kovris ĉiujn fendojn tra kiuj mi eble estus vidata per ŝtonoj kaj ligno, sed tiel ke mi povus movi ilin por eliri fojfoje: La lumo kiu atingis min envenis nur tra la porkejo, kaj tio sufiĉis por mi.

"Tiel aranĝinte mian loĝejon, kaj tapiŝinte ĝin per pura fojno, mi eniris; ĉar mi vidis figuron de homo en foro, kaj mi memoris mian akcepton de la antaŭa nokto tro bone por meti min sub lian potencon. Tamen, mi estis antaŭe provizinta mian manĝaĵon por tiu tago, per bulo de malmola pano, kiun mi estis ŝtelinta, kaj taso, per kiu mi povus trinki pli oportune ol per mia mano, el la pura akvo kiu fluis preter mia rifuĝejo. La planko estis iomete super la grundo, tiel ke ĝi estis perfekte seka, kaj pro ĝia proksimeco al la kameno de la dometo, ĝi estis sufiĉe varma.

"Tiel provizite, mi decidis resti en ĉi tiu ŝedo ĝis io okazus kiu ŝanĝus mian decidon. Ĝi ja estis paradizo, kompare kun la malvarma arbaro, mia antaŭa loĝejo, la pluvogutantaj branĉoj, kaj la malseka grundo. Mi manĝis mian matenmanĝon kun plezuro, kaj estis formovonta tabulon por akiri iom da akvo, kiam mi aŭdis paŝon. Elrigardante tra fendeto, mi vidis junan kreaĵon, kun sitelo sur sia kapo, pasanta antaŭ mia ŝedo. La knabino estis juna, de milda konduto, male al mia nuna sperto pri somerdomanoj kaj servistoj de bien-domoj. Tamen ŝi estis malriĉe vestita. Malfajna blua jupo kaj lina jako estis ŝiaj nuraj vestaĵoj. Ŝia blonda hararo estis plektita, sed sen ornamaĵoj. Ŝi aspektis pacienca, tamen malfeliĉa. Ŝi eliris de mia vido; kaj post proksimume kvarono da horo ŝi revenis, portante la sitelon, kiu estis duonplenigita per lakto. Dum ŝi preterpasis, ŝajne ne ĝenate de la pezaĵo, juna viro renkontis ŝin. Lia mieno esprimis pli profundan deprimiĝon. Eldirinte kelkajn sonojn kun melankolia tono, li prenis la sitelon de ŝia kapo, kaj mem portis ĝin al la dometo. Ŝi sekvis, kaj ili malaperis. Baldaŭ mi denove vidis la junan viron, kun kelkaj iloj en sia mano, transirantan la kampon malantaŭ la dometon; kaj la knabino estis ankaŭ okupata, foje en la domo, kaj foje en sur la gazono.

"Ekzamenante mian loĝejon, mi rimarkis ke unu el la fenestroj de la dometo antaŭe estis parto de ĝi, sed la glacoj estis anstataŭigitaj per ligno. En unu el ĉi tiuj estas malgranda, preskaŭ neperceptebla fendeto, tra kiu la okulo povis pene travidi. Tra ĉi tiu fendeto, malgranda ĉambro estis videbla, blanke farbita kaj pura, sed preskaŭ sen mebloj. En unu angulo, proksime al malgranda fajro, sidis maljuna viro, apogante sian kapon per siaj manoj, kun senkonsola sinteno. La juna knabino estis okupata, aranĝanta la dometon; sed baldaŭ ŝi prenis el tirkesto ion, kio okupis ŝiajn manojn, kaj ŝi eksidis apud la maljunulo, kiu, preninte muzikilon, komencis ludi, kaj produkti sonojn pli dolĉajn ol la voĉo de la turdo aŭ la najtingalo. Ĝi estis bela vidaĵo, eĉ al mi, povra mizerulo, kiu neniam antaŭe vidis ion belan. La arĝenta hararo kaj la bonvolema mieno de la maljuna dometano gajnis mian estimon, dum la mildaj manieroj de la knabino vekis mian amon. Li ludis dolĉan mornan arion kiu (kiel mi vidis) eltiris larmojn el la okuloj de lia aminda kunulino. La viro ne rimarkis, ĝis ŝi aŭdeble plorsingultis; tiam li eldiris kelkajn sonojn, kaj la bela kreaĵo, lasante sian laboron, ekgenuis ĉe liaj piedoj. Li levis ŝin, kaj ridetis kun tiom da bonkoreco kaj amo ke mi havis sentojn de stranga kaj superreganta karaktero: ili estis miksaĵo de doloro kaj plezuro, kiajn mi neniam antaŭe spertis, eĉ pro malsato aŭ malvarmo, varmo aŭ manĝaĵo; kaj mi foriris de la fenestro, ne povante elteni ĉi tiujn emociojn.

"Baldaŭ post ĉi tio la juna viro revenis, portante sur siaj ŝultroj ŝargon de ligno. La knabino renkontis lin ĉe la pordo, helpis lin mallevi la ŝargon, kaj, portante iom da hejtaĵo en la dometon, metis ĝin sur la fajron; tiam ŝi kaj la junulo iris en angulon de la dometo, kaj li montris al ŝi grandan panon kaj pecon da fromaĝo. Ŝi ŝajne ĝojis, kaj eniris en la ĝardenon por kolekti kelkajn radikojn kaj plantojn, kiujn ŝi metis en akvon, kaj sekve super la fajron. Poste ŝi daŭrigis sian laboron, dum la junulo eniris en la ĝardenon, kaj ŝajnis tre okupata, elfosante kaj eltirante radikojn. Post preskaŭ unu horo da ĉi tiu laboro, la juna virino aliris al li, kaj ili eniris en la dometon kune.

"Dume, la maljunulo estis malgaje pensanta; sed kiam liaj gekunuloj aperis, lia mieno pligajiĝis, kaj ili eksidis por manĝi. La manĝaĵo rapide malaperis. La junulino denove okupiĝis pri aranĝado de la dometo; la maljunulo promenis antaŭ la dometo en la lumo dum kelkaj minutoj, apogante sin sur la brako de la junulo. Nenio povus estis pli bela ol la kontrasto inter ĉi tiuj du bonegaj uloj. Unu estis maljuna, kun arĝenta hararo kaj mieno kiu radiis bonvolemon kaj amon: la pli juna havis malgrasan kaj gracian figuron, kaj liaj trajtoj estis tre simetriaj; tamen liaj okuloj kaj mieno esprimis ekstreman malĝojon kaj deprimiĝon. La maljunulo reiris al la dometo; kaj la junulo, kun iloj malsamaj al tiuj kiujn li uzis matene, direktis siajn paŝojn al la kampoj.

"Nokto rapide fermis la tagon, sed kun mirego mi konstatis ke la dometanoj havis rimedon por pludaŭrigi lumon per kandeloj, kaj mi ĝojege konstatis ke la sun-subiro ne finis la plezuron kiun mi spertis dum observado de miaj homaj najbaroj. Vespere, la junulino kaj ŝia kunulo estis okupataj de diversaj taskoj kiujn mi ne komprenis; kaj la maljunulo denove prenis la muzikilon kiu eligis la ĉielajn sonojn kiuj estis sorĉintaj min dum la mateno. Tuj kiam li finis, la junulo komencis, ne ludi, sed eldiri sonojn kiuj estis unutonaj, kiuj ne similis al la harmonio de la muzikilo de la maljunulo, nek al la kantoj de la birdoj: mi poste lernis ke li estis laŭt-leganta, sed tiutempe mi sciis nenion pri la scienco de vortoj kaj literoj.

"La familio, estinte tiel okupata dum mallonga tempo, estingis siajn kandelojn kaj foriris, verŝajne por ripozi.


Sekva paĝo ►