Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 2

La sekvan tagon, male al la prognozo de niaj gvidantoj, la vetero estis bona, kvankam nuba. Ni vizitis la fonton de la Arvejrono, kaj rajdis ĉirkaŭ la valo ĝis vespero. La imponegaj kaj grandiozaj pejzaĝoj provizis al mi tiom da konsolo kiom mi kapablis ricevi. Ili levis min super ĉiujn bagatelajn sentojn; kaj kvankam ili ne forigis mian malĝojon, ili subigis kaj trankviligis ĝin. Iome, ankaŭ, ili deturnis mian menson de la pensoj kiuj estis obsedintaj min dum la pasinta monato. Mi revenis vespere, laca, sed malpli malĝoja, kaj konversaciis kun mia familio pli gaje ol mi kutimis dum longa tempo. Ĉi tio plaĉis al mia patro, kaj Elizabeto estis treege kontenta. "Mia kara kuzo," ŝi diris, "vi vidas kiom da ĝojo difuzas de vi, kiam vi ĝojas: ne deglitu denove!"

La sekvan matenon, la pluvo inunde falis, kaj dika nebulo kaŝis la pintojn de la montoj. Mi leviĝis frue, sed sentis min nekutime melankolia. La pluvo deprimis min; miaj antaŭaj emocioj revenis, kaj mi estis mizera. Mi sciis ke ĉi tiu subita ŝanĝiĝo elrevigus mian patron, kaj volis eviti lin ĝis mi refortiĝos sufiĉe por kaŝi la sentojn kiuj okupis min. Mi sciis ke ili restos tiutage ĉe la loĝejo; kaj ĉar mi estas tolerema de pluvo, malseko, kaj malvarmo, mi decidis iri sola al la pinto de Verda Monto. Mi memoris kiel tiu grandega ĉiame moviĝanta glaĉero efikis sur mia menso kiam mi unuafoje vidis ĝin. Ĝi plenigis min per grandioza ekstazo kiu donis al mia animoflugilojn, kiuj ebligis al ĝi glisi de la malhela mondo al lumo kaj ĝojo. La vido de miraĵoj kaj majestaĵoj en la naturo ja ĉiam havis solenigan efikon sur mia menso, kaj igis min forgesi la efemerajn zorgojn de la vivo. Mi decidis iri sola, ĉar mi bone konis la vojon, kaj la ĉeesto de alia persono detruus la solecan grandiozecon de la pejzaĝo.

La deklivo estas kruta, sed la pado estas tranĉita serpentume, kio ebligas venki la vertikalecon de la monto. Ĝi estas loko terure izolita. Ĉe mil lokoj la spuroj de vintraj lavangoj videblas, kie arboj kuŝas rompitaj kaj dissternitaj sur la grundo; iuj tute detruitaj, aliaj kurbigitaj, apogataj de elstarantaj rokoj de la monto, aŭ transe de aliaj arboj. Kiam oni grimpas pli alten, la padon krucigas neĝaj ravinoj, laŭ kiuj ŝtonoj daŭre ruliĝas de supre; unu estas aparte danĝera, ĉar eĉ apenaŭa sono, ekzemple, parolado per laŭta voĉo, produktas sufiĉan aer-frapon por allogi detruon al la kapo de la parolinto. La pinoj ne estas altaj, nek abundaj, sed ili estas malhelaj, kaj donas severan etoson al la pejzaĝo. Mi rigardis la suban valon; vastaj nebuloj leviĝis de la riveroj kiuj trafluis ĝin, kaj kirliĝis je dikaj girlandoj ĉirkaŭ la aliflankaj montoj, kies pintoj kaŝiĝis en la homogenan nubaron. Pluvo verŝiĝis de la ĉielo, kaj aldonis al la melankolia impreso kiun mi ricevis de la aĵoj ĉirkaŭ mi. Ve! Kial la homo fieras pri emocioj kiuj superas al tiuj de la besto; tio nur faras nin pli impulsiĝemaj. Se niaj impulsoj estus limigitaj al malsato, soifo, kaj deziro, ni estus preskaŭ liberaj; sed nun ni estas influataj de ĉiu blovanta vento, kaj de ĉiu hazarda vorto aŭ sceno kiun tiu vorto reprezentas por ni.

Ni ripozas; sonĝoj nian pacon detruas,
Ni vekiĝas; unu penso tagon poluas.
Ni sentas aŭ ridas aŭ ploras mizere,
Ni zorgojn forĵetas, aŭ veas libere.

Ĝojo, malĝojo - ambaŭ statoj efemeras,
Ĉiam la vojo forira liberas.
Hieraŭ feliĉo, kaj morgaŭ tragedio;
La sorto ŝanĝiĝos; ja daŭras nenio.

Estis preskaŭ tagmezo kiam mi alvenis al la supro de la vojo. Dum iom da tempo mi sidis sur roko kiu staras super la glacia maro. Nebulo kovris kaj tion kaj la ĉirkaŭajn montojn. Baldaŭ venteto disigis la nubon, kaj mi subeniris al la glaĉero. La surfaco estas tre malebena, leviĝanta kiel la ondoj de maltrankvila maro, falanta malalten, dividita de fendegoj kiuj tranĉas profunden. La glacikampo estas preskaŭ unu leŭgon vasta, sed mi bezonis du horojn por transiri ĝin. La kontraŭa monto estas nuda, vertikala roko. De la flanko kie mi tiam staris, Verda Monto estis precize kontraŭe, je distanco de unu leŭgo; kaj super ĝi staris Blanka Monto, imponege majesta. Mi haltis en kavaĵo de la roko, rigardante ĉi tiun mirigan kaj gigantan vidaĵon. La maro, aŭ pli ĝuste, la vasta rivero de glacio, serpentumis inter siaj ĉirkaŭaj montoj, kies ĉielaj pintoj staris super ĝiaj kavaj lokoj. Iliaj glimantaj glaciaj pintoj brilis en la sunlumo super la nuboj. Mia koro, kiu estis antaŭe deprimita, ĉi tiam ŝveliĝis per io simila al ĝojo; Mi kriis, -- "Vagantaj spiritoj, se vi ja vagas, kaj ne restas en viaj malvastaj litoj, permesu al mi ĉi tiun etan feliĉon, aŭ prenu min kiel vian kunulon, for de la ĝojoj de la vivo."

Dum mi diris ĉi tion, mi subite rimarkis homan figuron, je granda distanco, alvenantan al mi je superhoma rapideco. Li saltis super la fendegoj en la glacio, inter kiuj mi estis zorgeme marŝinta; ankaŭ lia alteco, dum li estis alvenanta, ŝajnis superi la altecon de homo. Mi maltrankviliĝis: mia vido nebuliĝis, kaj mi sentis min malfortiĝi; sed malvarma monta vento rapide revigligis min. Mi perceptis, dum la formo pliproksimiĝis (kia tremiga kaj abomena vidaĵo!) ke ĝi estas la aĉulo kiun mi kreis. Mi tremis pro kolerego kaj hororo, kaj decidis atendi lian alvenon, kaj tiam komenci ĝismortan batalon. Li alproksimiĝis; lia mieno montris amarecon kaj angoron, miksitajn kun malestimo kaj malico, dum ĝia alimonda malbeleco faris ĝin preskaŭ tro horora por homaj okuloj. Sed mi apenaŭ rimarkis ĉi tion; komence, kolero kaj malamo estis foriginta mian parol-kapablon, sed reakirinte ĝin mi superŝutis lin per vortoj esprimantaj furiozajn malamegon kaj malestimon.

"Diablo," mi kriis, "ĉu vi aŭdacas proksimiĝi al mi? Kaj ĉu vi ne timas la sovaĝan venĝon de mia brako sur via aĉa kapo? For, fia insekto! Aŭ prefere restu, por ke mi pulvorigu vin! Ho! Mi bedaŭras ke mi ne povas, per estingo de via mizera ekzisto, revenigi tiujn viktimojn kiujn vi tre diable murdis!"

"Mi atendis tian bonvenon," diris la demono. "Ĉiuj homoj malamas la mizerulon; tial mi, kiu estas la plej mizera el ĉiuj vivaĵoj, devas esti plej malamata! Tamen vi, mia kreinto, malamas kaj rifuzas min, vian kreiton, al kiu vi estas ligita per ligoj rompeblaj nur per la neniigo de unu el ni. Vi intencas mortigi min. Kiel vi aŭdacas trakti la vivon kiel bagatelaĵon? Faru vian devon al mi, kaj mi faros la mian al vi kaj al la cetero de la homaro. Se vi akceptos miajn postulojn, mi lasos ilin kaj vin en paco; sed se vi rifuzos, mi farĉos la faŭkon de la morto, ĝis la sango de viaj restantaj amikoj satigos ĝin."

Mia kolero estis senlima; mi saltis sur lin, pelate de ĉiuj sentoj kiuj povas armi unu estulon kontraŭ la ekzisto de alia.

Li facile eskapis min, kaj diris, --

"Trankviliĝu! Mi petas ke vi aŭskultu min, antaŭ ol vi verŝos vian malamon sur mian malbenitan kapon. Ĉu mi ne sufiĉe suferis, tiel ke vi devas aldoni al mia mizero? Vivo, eĉ se ĝi estas nur amaso da angoro, estas kara al mi, kaj mi defendos ĝin. Memoru, vi faris min pli fortika ol vin mem; mi pli altas ol vi; miaj artikoj estas pli flekseblaj. Sed vi ne provokos min al batalo kontraŭ vi. Mi estas via kreaĵo, kaj mi estos eĉ milda kaj malsovaĝa al mia natura sinjoro kaj reĝo, se vi faros vian devon, kiun vi ŝuldas al mi. Ho Frankenŝtajno, ne estu justa al ĉiuj aliaj, kaj surtretu nur min, al kiu vi plej ŝuldas vian justecon, kaj eĉ viajn indulgemon kaj amon. Memoru ke mi estas via kreaĵo; mi devus esti via Adamo; anstataŭe mi estas la falinta anĝelo, kiun vi pelas de ĝojo pro neniu fifaro. Ĉie mi vidas ĝojegon, de kiu mi estas definitive ekskludita. Mi estis bona kaj bonvola -- mizero faris min fiulo. Faru min feliĉa, kaj mi denove estos virta.

"For! Mi ne aŭskultos vin. Ne povas esti komuneco inter vi kaj mi; ni estas malamikoj. For, aŭ ni determinu kiu pli fortas per batalo, en kiu unu devas fali."

"Kiel mi persvadu vin? Ĉu neniuj petoj faros vin komplezema al via kreaĵo, kiu pledas al via boneco kaj kompato? Kredu min, Frankenŝtajno: mi estis bonvola; mia animo brilis pro amo kaj homeco: sed ĉu mi ne estas sola, mizere sola? Vi, mia kreinto, abomenas min; kian esperon mi povas atendi de viaj kunulaj estuloj, kiuj ŝuldas al mi nenion? Ili reĵetas kaj malamas min. La senhomaj montoj kaj malagrablaj glaĉeroj estas mia rifuĝejo. Mi vagadis ĉi tie multajn tagojn; la glaciaj kavernoj, kiujn nur mi ne timas, estas loĝejo por mi, kaj la nura kiun la homo ne domaĝas. Mi havis ĉi tiujn malvarmajn ĉielojn, ĉar ili estas pli mildaj al mi ol viaj vivkunuloj. Se la homamaso scius pri mia ekzisto, ili farus kiel vi faras, kaj armus sin por mia detruo. Ĉu mi ne malamu tiujn kiuj abomenas min? Mi ne konsentos al postuloj de miaj malamikoj. Mi mizeras, kaj ili same mizeru. Tamen, vi kapablas kompensi al mi, kaj savi ilin de la malbono kiu bezonas nur vin por grandigi ĝin, tiel ke ne nur vi kaj via familio, sed miloj da aliaj estos englutitaj en ĝia tornado de kolero. Estu kompatema, kaj ne malestimu min. Aŭskultu mian rakonton: kiam vi estos aŭskultinta tion, forlasu min aŭ kompatu al mi, laŭ via juĝo de mia merito. Sed aŭskultu min. Laŭ homaj leĝoj, kulpuloj, eĉ sangokovritaj, rajtas parole defendi sin antaŭ ol esti kondamnitaj. Aŭskultu min, Frankenŝtajno. Vi akuzas min pri murdo; kaj tamen vi, kun kontenta konscienco, detruus vian propran kreaĵon. Ho, estu laŭdata la eterna justeco de la homo! Tamen mi ne petas ke vi pardonu min: aŭskultu min; poste, se vi povos, kaj se vi volos, detruu la laboron de viaj manoj."

"Kial vi memorigas al mi cirkonstancojn kiuj tremigas min, kiam mi pripensas ke mi estas la malfeliĉa iniciatinto? Malbenita estu la tago, horora diablo, kiam vi unuafoje vidis lumon! Malbenitaj estu la manoj kiuj formis vin! (Kvankam mi damnas min mem.) Vi faris min neesprimeble mizera. Vi lasis al mi neniun kapablon konsideri ĉu mi estas justa al vi aŭ ne. For! Liberigu min de la vido de via abomeninda formo."

"Jen, mi liberigas vin, mia kreinto," li diris, kaj metis siajn malamatajn manojn antaŭ miaj okuloj, kiujn mi fortege forfrapis de mi; "Jen mi forigas de vi vidaĵon kiun vi abomenas. Ankoraŭ vi ne povas aŭskulti min, kaj doni al mi vian kompaton. Memorante la virtojn kiujn mi iam posedis, mi postulas ĉi tion de vi. Aŭskultu mian rakonton; ĝi estas longa kaj stranga, kaj la temperaturo de ĉi tiu loko ne taŭgas al viaj delikataj sentoj; venu al la kabano sur la monto. La suno estas ankoraŭ alte en la ĉielo; antaŭ ol ĝi subiros, por kaŝi sin malantaŭ tiuj neĝaj klifoj, kaj lumigi alian mondon, vi estos aŭskultinta mian rakonton, kaj povos decidi. La elekto estos via, ĉu mi ĉiame forlasu la proksimecon de la homo, kaj pasigu nenocan vivon, aŭ ĉu mi fariĝu la skurĝo de viaj kunulaj kreaĵoj, kaj la kaŭzo de via baldaŭa pereo.

Dum li diris ĉi tion, li ekiris trans la glacio. Mi sekvis. Mia koro estis plena, kaj mi ne respondis al li, sed dum mi sekvis, mi pesis la diversajn argumentojn kiujn li estis prezentinta, kaj decidis almenaŭ aŭskulti lian rakonton. Mi estis parte motivigata de scivolemo, kaj kompato firmigis mian decidon. Ĝis tiam mi estis supozinta ke li murdis mian fraton, kaj mi avide deziris konfirmon aŭ malkonfirmon de ĉi tiu opinio. Ankaŭ, mi unuafoje sentis kio la devoj de kreinto al sia kreaĵo estas, kaj ke mi devas fari lin feliĉa antaŭ ol plendi pri lia malbono. Ĉi tiuj motivoj inklinis min akcepti lian postulon. Tial ni transiris la glacion, kaj supreniris la kontraŭan rokon. La aero estis malvarma, kaj pluvo denove komencis fali. Ni eniris la kabanon, la fiulo triumfe, mi kun peza koro kaj deprimita spirito. Sed mi konsentis aŭskulti; Mi sidis apud la fajro kiun mia malŝatinda kunulo ekbruligis, kaj tiam li komencis sian rakonton.


Sekva paĝo ►