Indekso ▲

Volumo 2 Ĉapitro 1

NENIO estas pli turmenta al homa menso ol, post kiam la emocioj estis ekscitataj de rapida sinsekvo de eventoj, la profunda kvieto de nenifarado kaj certeco kiu sekvas, kaj forprenas de la animo kaj esperon kaj timon. Justino mortis; ŝi ripozis; kaj mi vivis. Sango fluis libere en miaj vejnoj, sed pezo de malespero kaj kulposentoj premis mian koron, kaj nenio povis forigi ĝin. Dormo fuĝis de miaj okuloj; mi vagis kiel infera spirito, ĉar mi estis farinta fiaĵojn nepriskribeble terurajn, kaj pli, multe pli (mi konvinkis min) estis sekvonta. Tamen mia koro plenplenis je afablo kaj la amo de virto. Mi estis komencinta mian vivon kun bonvolaj celoj, kaj soifis al momento kiam mi povu efektivigi ilin, kaj fari min utila al miaj vivkunuloj.

Ĉi tiam, ĉio estis frakasita: anstataŭ tiu sereneco de konscienco, kiu ebligis al mi rigardi la pasintecon kun kontento pri mi, kaj poste atendi novajn esperojn, mi estis okupata de pentado kaj la senton de kulpo, kiu fortrenis min al infero de intensaj torturoj, kiajn neniu lingvo povas priskribi.

Ĉi tiu mensostato difektis mian sanon, kiu estis tute refortiĝinta de la unua ŝoko kiun ĝi suferis. Mi fuĝis de homaj vizaĝoj; ĉiuj sonoj de ĝojo aŭ kontento estis torturaj al mi; soleco estis mia sola konsolo - profunda, malhela, morteca soleco.

Mia patro observis kun doloro la videblan ŝanĝiĝon de miaj karaktero kaj kutimoj, kaj klopodis konvinki min ke estas malsaĝe indulgi malmoderan malĝojon. "Ĉu vi kredas, Viktor," li diris, "ke mi ne ankaŭ suferas? Neniu povus ami infanon pli ol mi amis vian fraton" (larmoj aperis en liaj okuloj dum li parolis); "sed ĉu ne estas devo al la funebrantoj, ke ni evitu aldoni al ilia malfeliĉo per montrado de malmodera malĝojo? Ĝi estas devo kiun vi ŝuldas al vi mem; ĉar troa malĝojo malebligas pliboniĝon aŭ ĝuadon, aŭ eĉ la plenumadon de ĉiutagaj taskoj, sen kiuj neniu homo taŭgas por la socio." Ĉi tiu konsilo, kvankam bona, estis tute neaplikebla al mia situacio; mi estus la unua kiu kaŝus sian malĝojon, kaj konsolus miajn amikojn, se la amareco de kulposentoj ne estus kunmiksita kun miaj aliaj sentoj. Ĉi tiam mi povis nur respondi al mia patro per malespera mieno, kaj klopodi kaŝi min de lia vido.

Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo ni retretis al nia domo ĉe Belrivo. Ĉi tiu ŝanĝiĝo estis aparte agrabla al mi. La regula fermado de la pordegoj je la deka horo, kaj la malebleco resti ĉe la lago post tiu horo, faris nian restadon ene de la muroj de Ĝenevo tre ĝena al mi. Mi fariĝis libera. Ofte, post kiam la aliaj familianoj estis enlitiĝintaj por la nokto, mi eniris la boaton, kaj pasigis multajn horojn sur la akvo. Foje, kun veloj malferlitaj, mi estis pelata de la vento; kaj foje, reminte al la mezo de la lago, mi lasis la boaton drivi libere, kaj okupiĝis pri miaj mizeraj memoroj. Mi ofte sentis tenton, kiam ĉio ĉirkaŭ mi estis paca, kaj mi estis la nura malkvieta aĵo kiu senripoze vagis en tiu belega kaj ĉiela sceno -- escepte de iu vesperto, aŭ la ranoj, kies akra kaj senĉesa kvakado aŭdeblis nur kiam mi proksimiĝis al la bordo -- ofte, mi diru, mi sentis tenton plonĝi en la silentan lagon, por ke la akvo kovru min kaj miajn malfeliĉojn eterne. Sed mi estis retenata kiam mi pensis pri la heroa kaj suferanta Elizabeto, kiun mi tenere amis, kaj kies ekzisto estis volvita kun la mia. Mi pensis pri miaj patro, kaj vivanta frato: ĉu mi, per malhonora fuĝo lasu ilin en danĝero kaj sen protekto kontraŭ la malico de la demono kiun mi estis liberiginta inter ili? Dum ĉi tiuj momentoj, mi amare ploris, kaj esperis ke paco revenu al mia menso, nur por ke mi donu al ili konsolon kaj ĝojon. Sed tio ne eblis.

Kulposentoj estingis ĉiujn esperojn. Mi estis la kreinto de neŝanĝeblaj hororoj; kaj mi ĉiutage vivis sub la timo, ke la monstro kiun mi kreis faros iun novan fiaĵon. Mi havis malklaran senton ke ĉio ne estas finita, kaj ke li estas ankoraŭ faronta iun elstaran krimon, kies ŝoko forviŝos la memorojn pri la pasintaj. Ĉiam estis kialoj por timi, dum iu ajn kiun mi amis restis. Mia abomeno al ĉi tiu demono ne estas imagebla. Kiam mi pensis pri li, mi grincis miajn dentojn, miaj okuloj ruĝiĝis, kaj mi arde deziris estingi la vivon kiun mi estis tre senpense doninta. Kiam mi pripensis pri liaj krimoj kaj malico, mia malamo kaj venĝemo krevis ĉiujn limojn de modero. Mi pilgrimus al la plej alta pinto de la Andoj, se mi povus, de tie, puŝi lin al la bazo. Mi deziris vidi lin denove, por ke mi verŝu la absolutan maksimumon da kolero sur lian kapon, kaj venĝu la mortojn de Vilhelmo kaj Justino.

Nia domo estis plena je funebrado. La sano de mia patro estis profunde skuita de la hororo de lastatempaj eventoj. Elizabeto estis malĝoja kaj deprimita; ŝi ne plu ĝuis siajn ordinarajn okupojn; ĉiuj plezuroj ŝajnis al ŝi malrespektaj al la mortintoj; tiam ŝi pensis ke eternaj veoj kaj larmoj estas justa honoro kiun ŝi ŝuldas al la senkulpuloj, tre frakasitaj kaj detruitaj. Ŝi ne plu estis la feliĉulo kiu, dum pli frua juneco, vagis kun mi laŭ la bordoj de la lago, kaj ekscitite parolis pri niaj planoj de estonteco. Ŝi estis malgajiĝinta, kaj ofte konversaciis pri la variemo de fortuno, kaj la malstabileco de homo vivo.

Mi aŭskultis ĉi tiun parolon kun ekstrema agonio. Mi estis, ne fare, sed efike, la vera murdinto. Elizabeto vidis mian angoron en mia mieno, kaj bonkore prenante mian manon, diris, "Mia karega kuzo, vi devas trankviligi vin. Ĉi tiuj eventoj efikis al mi, Dio scias kiom profunde; sed mi ne estas tiom mizera kiom vi. En via mieno estas esprimo de malespero, kaj foje de venĝo, kiu tremigas min. Estu trankvila, mia kara Viktor; Mi oferus mian vivon por via paco. Ni certe estos feliĉaj: kvietaj en nia denaska lando, kaj ne sociumantaj en la mondo. Kio povos rompi nian trankvilon?"

Ŝi eligis larmojn, dum ŝi diris ĉi tion, ne fidante al tiu konsolo kiun ŝi proponis; sed samtempe ŝi ridetis, por ke ŝi forpelu la demonon kiu kaŝis sin en mia koro. Mia patro, kiu konsideris la malĝojon pentritan sur mia vizaĝo nur troigo de normala funebro, pensis ke iu distraĵo kongrua al miaj gustoj estos la plej bona rimedo por revenigi al mi mian kutiman serenecon. Tial li translokiĝis al kampara loko; kaj pro la sama motivo, li proponis ke ni ĉiuj faru ekskurson al la valo de Ŝamoni. Mi estis tie antaŭe, sed Elizabeto kaj Ernesto neniam estis; kaj ambaŭ estis ofte esprimintaj sinceran deziron vidi la pejzaĝon de tiu loko, kiu estis priskribita al ili kiel tre miriga kaj grandioza.

Tial ni foriris de Ĝenevo por ĉi tiu ekskurso ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto, preskaŭ du monatojn post la morto de Justino.

La vetero estis nekutime bona; kaj se mia malĝojo estus tia kia povus esti forpelita de iu efemera cirkonstanco, ĉi tiu ekskurso certe efikus kiel mia patro celis. Fakte, la pejzaĝo iom interesis min; ĝi foje trankviligis, kvankam ĝi ne povis estingi mian malĝojon. Dum la unua tago ni vojaĝis per kaleŝo. Matene, ni vidis la montojn en foro, kaj ni malrapide proksimiĝis. Ni perceptis ke la valo tra kiu ni serpentumis, formita de la rivero Arvo, kies fluvojon ni sekvis, malvastiĝis ĉirkaŭ ni; kaj kiam la suno estis subirinta, ni spektis grandegajn montojn kaj klifojn ĉiuflanke starantaj super ni, kaj aŭdis la sonon de la rivero furiozanta inter la rokoj, kaj la frakasbruon de ĉirkaŭaj akvofaloj.

La sekvan tagon, ni daŭrigis nian vojaĝon sur muloj; kaj dum ni supreniris pli alten, la valo fariĝis pli grandioza kaj miriga. Kastelaj ruinoj rande de la klifoj de pinkovritaj montoj; la furioze rapidanta Arvo, kaj la dometoj tie-ĉi-tie videblaj tra la arboj, faris scenon de unika beleco. Sed ĝi estis plibeligita kaj pligrandiozigita de la potencaj Alpoj, kies blankaj brilaj piramidoj kaj volboj alte staris super ĉio, kvazaŭ apartenantaj al alia Tero, la loĝejoj de alia raso de estuloj.

Ni preterpasis la ponton de Pelisiero, kie la ravino, formita de la rivero, malfermiĝis antaŭ ni, kaj ni komencis supreniri la monton kiu staras super ĝi. Ni baldaŭ eniris la valon Ŝamoni. Ĉi tiu valo estas pli miriga kaj grandioza, sed ne tiom bela kaj pentrinda kiom Servozo, tra kiu ni estis ĵus pasintaj. La altaj neĝaj montoj estis ĝiaj proksimaj limoj; sed ni ne plu vidis kastelajn ruinojn kaj fekundajn kampojn. Grandegaj glaĉeroj proksimis al la vojo; ni aŭdis la muĝantan tondron de falanta lavango, kaj observis la fumon de ĝia kuro. Blanka Monto, la plej alta kaj grandioza Blanka Monto, leviĝis de inter la ĉirkaŭaj akraj pintoj, kaj ĝia impona volbo staris super la valo.

Dum ĉi tiu vojaĝo, mi foje rajdis kun Elizabeto, kaj klopodis montri al ŝi la diversajn belecojn de la pejzaĝo. Mi ofte lasis mian mulon malrapidiĝi vicofinen, kaj indulgis mizerajn pensojn. Alifoje mi spronis la animalon antaŭen, preter miaj kunvojaĝantoj, por ke mi malatentu ilin, la mondon, kaj pli speciale, min. Kiam mi estis malproksime, mi deseliĝis, kaj sternis min sur la gazono, pro la premo de hororo kaj malespero. Je la oka vespere mi alvenis al la vilaĝo de Ŝamoni. Mia patro kaj Elizabeto estis tre lacaj; Ernesto, kiu estis veninta kun ni, estis ĝoja, en bona humoro: la sola cirkonstanco kiu malpliigis lian plezuron estis la suda vento, kaj la pluvo kiun ĝi ŝajne promesis por la sekva tago.

Ni frue eniris en niajn apartamentojn, sed ne por dormi; almenaŭ, mi ne dormis. Mi sidis multajn horojn ĉe la fenestro, rigardante la palan fulmon kiu saltadis super Blanka Monto, kaj aŭskultante la kuradon de Arvo, kiu kuris sub mia fenestro.


Sekva paĝo ►