Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 7

Ni pasigis kelkajn malĝojajn horojn, ĝis la dek unua horo, kiam la proceso estis komencota. Ĉar mia patro kaj la aliaj familianoj devis ĉeesti kiel atestantoj, mi iris kun ili al la kortumo. Dum la tuto de ĉi tiu aĉa farso de justico mi suferis torturon. Estis decidote ĉu la rezulto de miaj scivolemo kaj eksterleĝa projekto estus kaŭzo de morto por du el miaj vivkunuloj: la unua, ridetanta infano, plena je senkulpeco kaj ĝojo; la alia, multe pli terure murdota, kun la plia maljusteco de fifamigo kiu farus la murdon memorinda pro hororo. Justino ankaŭ estis knabino de bona merito, kaj posedis kvalitojn kiuj promesis fari ŝian vivon feliĉa: sed ĉio estis nuligota en malnobla tombo; kaj mi estis la kaŭzo! Mi miloble preferus konfesi min mem kulpa pri la krimo atribuita al Justino; sed mi estis for kiam ĝi okazis, kaj tia deklaro estus konsiderata kiel la deliraĵoj de frenezulo. Ĝi ne senkulpigus ŝin, kiu estis suferanta pro mi.

La aspekto de Justino estis trankvila. Ŝi surhavis funebrajn vestaĵojn; kaj la seriozeco de ŝiaj sentoj faris ŝian mienon, ĉiame allogan, ekstreme bela. Tamen ŝi ŝajnis memfida pri sia senkulpeco, kaj ne tremis, kvankam ŝi estis algapata kaj malamata de miloj; ĉar la kompato kiun ŝia beleco povus veki aliokaze, estis nuligita en la mensoj de la spektantoj, per pensoj pri la ŝoka krimo kiun oni supozis ke ŝi faris. Ŝi estis trankvila, tamen ŝia trankvileco estis evidente limigita; kaj, ĉar oni antaŭe konsideris ŝian konfuzon pruvo pri kulpeco, ŝi mense penis montri kuraĝon. Kiam ŝi eniris la kortumon, ŝi ĉirkaŭrigardis, kaj rapide malkovris kie ni estis sidantaj. Larmo ŝajnis malbriligi ŝian okulon kiam ŝi vidis nin; sed ŝi rapide refortigis sin, kaj malĝoja mieno ŝajnis atesti pri ŝia absoluta senkulpeco.

La proceso komenciĝis; kaj post kiam la prokuroro anoncis la akuzon, pluraj atestantoj estis vokitaj. Pluraj strangaj faktoj estis kontraŭ ŝi, faktoj kiuj povus ŝanceli iun kiu ne konus tiajn pruvojn pri ŝia senkulpeco kiajn mi konis. Ŝi estis for de la hejmo dum la tuta nokto de la murdo, kaj antaŭ la mateno estis rimarkita de foira vendistino, ne for de la loko kie la korpo de la murdita infano estis poste malkovrita. La virino demandis al ŝi kion ŝi faras tie; sed ŝi aspektis tre strange, kaj nur donis konfuzitan, nekompreneblan respondon. Ŝi reiris al la domo ĉirkaŭ la oka horo; kaj kiam oni demandis kie ŝi pasigis la nokton, ŝi respondis, ke ŝi estis serĉanta la infanon, kaj avide demandis ĉu estas novaĵo pri li. Kiam oni montris al ŝi la korpon, ŝi fariĝis severe histeria, kaj restis en sia lito dum pluraj tagoj. Oni montris la pentraĵon, kiun la servisto trovis en ŝia poŝo; kaj kiam Elizabeto, per balbutanta voĉo, konfirmis ke ĝi estas la sama kiun ŝi metis ĉirkaŭ la kolo de la infano, unu horon antaŭ lia malapero, murmuro de hororo kaj indigno plenigis la kortumon.

Oni vokis Justinon por defendi sin. Dum la proceso, ŝia mieno ŝanĝiĝadis. Surprizo, hororo, kaj mizero estis forte esprimataj. Foje ŝi luktis por reteni larmojn; sed kiam estis dezirate ke ŝi atestu, ŝi refortigis sin, kaj parolis je aŭdebla kvankam varianta voĉo:--

"Dio scias," ŝi diris, "ke mi estas tute senkulpa. Sed mi ne asertas ke miaj protestoj devas malkondamni min: mi defendas mian senkulpecon per sincera kaj simpla klarigo de la faktoj kiuj estas prezentitaj kontraŭ mi; kaj mi esperas ke mia karaktero, kiu ĉiam estas sama, persvados miajn juĝistojn interpreti favore, kiam cirkonstancoj ŝajnos dubindaj aŭ suspektindaj.

Tiam ŝi rakontis ke, ricevinte permeson de Elizabeto, ŝi pasigis la vesperon de la nokto en kiu la murdo okazis, ĉe la domo de onklino ĉe Kverko, kiu estas vilaĝo proksimume leŭgon for de Ĝenevo. Kiam ŝi revenis, ĉirkaŭ la naŭa, ŝi renkontis viron, kiu demandis al ŝi, ĉu ŝi vidis la infanon kiu perdiĝis. Ŝi estis maltrankviligita pro ĉi tiu novaĵo, kaj pasigis plurajn horojn serĉante lin, dum la pordegoj de Ĝenevo estis fermitaj. Dum pluraj horoj de la nokto ŝi devis resti en brut-domo apartenanta al biena dometo, ĉar ŝi ne volis veki la loĝantojn, al kiuj ŝi estis bone konata. Ne povante ripozi nek dormi, ŝi forlasis sian ŝirmejon frue, por denove klopodi trovi mian fraton. Se ŝi pasis proksime al la loko kie lia korpo kuŝis, ŝi ne sciis tion. Tio ke ŝi ŝajnis konfuzita kiam la vendistino demandis al ŝi, ne estas surpriza, ĉar ŝi estis pasiginta sendorman nokton, kaj la sorto de povra Vilhelmo estis ankoraŭ ne konata. Pri la pentraĵo, ŝi povis provizi neniun klarigon.

"Mi scias," daŭrigis la malfeliĉa viktimo, "kiom peze kaj fatale ĉi tiu unu cirkonstanco pezas kontraŭ mi, sed mi ne kapablas klarigi ĝin; kaj espriminte mian kompletan nescion, mi povas nur supozi pri la hazardoj per kiuj ĝi eble estis metita en mian poŝon. Sed eĉ ĉi tie mi estas frustrita. Mi kredas ke mi havas neniun malamikon en la mondo, kaj certe neniu estus tiom malica ke li dezirus detrui min. Ĉu la murdinto metis ĝin tien? Mi scias pri neniu ŝanco kiun li havus por fari tiel; eĉ se mi scius, kial li ŝtelus la valoraĵon kaj tuj lasus ĝin?

"Mi konfidas mian sorton al la justeco de miaj juĝistoj, tamen mi ne vidas spacon por espero. Mi petas permeson prezenti kelkajn atestantojn por esplorado pri mia karaktero; kaj se ilia atesto ne superpezos mian supozitan kulpon, mi certe estos kondamnita, kvankam mi kaŭcius la savon de mia animo por garantii mian senkulpecon.

Pluraj atestantoj estis vokitaj, kiuj konis ŝin dum multaj jaroj, kaj ili ĉiuj parolis pozitive pri ŝi; sed timo, kaj malamo al la krimo, je kiu ili supozis ŝin kulpa, faris ilin hezitemaj, kaj malvolontaj prezenti sin. Elizabeto rimarkis ke eĉ ĉi tiu fina rimedo, ŝia bonega karaktero kaj senriproĉa konduto, estis fiaskonta por la akuzito. Kvankam intense perturbita, ŝi deziris permeson paroli al la kortumo.

"Mi estas," ŝi diris, "kuzino de la malfeliĉa murdita infano, aŭ prefere, lia fratino, ĉar mi estis edukita de, kaj loĝis kun liaj gepatroj ekde kaj eĉ longe antaŭ lia naskiĝo. Oni eble konsideros maldece, ke mi prezentu min je ĉi tiu cirkonstanco; sed kiam mi vidas vivkunulon pereontan pro la malkuraĝo de siaj ŝajnaj amikoj, mi deziras permeson paroli, por diri kion mi konas pri ŝia karaktero. Mi bone konas la akuziton. Mi vivis en la sama domo kun ŝi, iam dum kvin jaroj, iam dum preskaŭ du jaroj. Dum tiu tuta tempo al mi ŝajnis ke ŝi estas la plej aminda kaj bonvola el homoj. Ŝi flegis sinjorinon Frankenŝtajnon, mian onklinon, dum ŝia fina malsano, per plej grandaj amo kaj zorgo; kaj poste prizorgis sian propran patrinon dum laciga malsano, je maniero kiu vekis la admiron de ĉiuj kiuj konas ŝin. Post tio ŝi denove vivis en la domo de mia onklo, kie ŝi estis amata de la tuta familio. Ŝi estis kore ligita al la infano kiu estas nun mortinta, kaj traktis lin kiel plej amema patrino. Miaflanke, mi ne hezitas diri ke, spite ĉiujn indikaĵojn prezentitajn kontraŭ ŝi, mi kredas kaj fidas je ŝia perfekta senkulpeco. Ŝi havis neniun tenton por tia ago: pri la ornamaĵo sur kiu la ĉefa argumento restas, se ŝi sincere dezirus ĝin, mi volonte donus ĝin al ŝi; mi tiom estimas kaj valoras ŝin.

Bonega Elizabeto! Murmuro de aprobo estis aŭdita; sed ĝi estis responda al ŝia nobla interveno, kaj ne favora al povra Justino, al kiu la publika indigno direktiĝis kun renovigita sovaĝeco, akuzante ŝin je plej nigra maldankemo. Ŝi mem ploris dum Elizabeto parolis, sed ne respondis. Miaj propraj maltrankvileco kaj angoro estis ekstremaj dum la tuta proceso. Mi kredis je ŝia senkulpeco; mi sciis ĝin. Ĉu la demono, kiu estis murdinta mian fraton (mi neniel dubis), ankaŭ, en sia infera ludo, kondamnis senkulpulon al morto kaj malhonoro? Mi ne povis elteni la hororon de mia situacio; kaj kiam mi perceptis ke la voĉo de la popolo, kaj la mienoj de la juĝistoj, estis jam kondamnintaj mian malfeliĉan viktimon, mi elkuris el la kortumo pro agonio. La torturoj de la akuzito ne egalis al miaj; ŝia senkulpeco estis ŝia forto, sed la dentegoj de sinakuzo ŝiris mian bruston, kaj rifuzis lasi min.

Mi pasigis nokton de pura mizero. Matene, mi iris al la kortumo; miaj lipoj kaj gorĝo estis sekaj. Mi ne aŭdacis demandi la fatalan demandon, sed mi estis konata, kaj la oficiroj divenis la kialon de mia alveno. La balotiloj estis ĵetitaj; ĉiuj estis nigraj, kaj Justino estis kondamnita.

Mi ne konsideras min kapabla priskribi kion mi sentis. Antaŭe mi estis spertinta sentojn de hororo; kaj mi klopodas esprimi ilin adekvate, sed vortoj ne povas transdoni ideon pri la korŝira malespero kiun mi suferis. La persono kun kiu mi parolis aldonis ke Justino estis jam konfesinta sian kulpecon. "Tiu pruvo," li rimarkis, "estas apenaŭ necesa en tiom senduba afero, sed mi kontentas pri tio; kaj certe, neniuj el niaj juĝistoj volas kondamni krimulon surbaze de cirkonstancaj indikaĵoj, eĉ se tre decidigaj.

Kiam mi revenis hejmen, Elizabeto avide demandis pri la rezulto. "Mia kuzino," mi respondis, "estis decidite kiel vi verŝajne atendis; ĉiuj juĝistoj preferis ke dek senkulpuloj suferu, ol ke unu kulpulo eskapu. Sed ŝi konfesis."

Ĉi tio estis katastrofa frapo al povra Elizabeto, kiu estis firme kredinta je la senkulpeco de Justino. "Ve!", ŝi diris, "ĉu mi denove povos kredi je homa bonvolemo? Kiel Justino, kiun mi amis kaj estimis kiel mian fratinon, povis kaŝi sian perfidon per senkulpaj ridetoj; ŝiaj mildaj okuloj ŝajnis nekapablaj je ajna severeco aŭ malbona humoro, kaj tamen ŝi murdis.

Baldaŭ poste ni informiĝis ke la povra viktimo esprimis deziron vidi mian kuzinon. Mia patro deziris ke ŝi ne iru; sed diris, ke li lasas la decidon al ŝiaj juĝo kaj sentoj. "Jes," diris Elizabeto, "mi iros, kvankam ŝi kulpas; kaj vi, Viktor, venu kun mi: mi ne povas iri sole." La ideo de ĉi tiu vizito estis torturo al mi, sed mi ne povis rifuzi.

Ni eniris la malhelan prizonan ĉambron, kaj vidis Justinon sidanta sur iom da pajlo ĉe la fora flanko; ŝiaj manoj estis en mankatenoj, kaj ŝia kapo estis sur siaj genuoj. Ŝi ekstaris kiam ŝi vidis nin eniri; kaj kiam ni estis solaj kun ŝi, ŝi ĵetis sin al la piedoj de Elizabeto, kaj amare ploris. Mia kuzino ankaŭ ploris.

"Ho, Justino!" ŝi diris, "kial vi rabis mian lastan konsolon de mi? Mi fidis je via senkulpeco; kaj kvankam mi estis tiam tre mizera, mi ne estis tiom mizera kiom mi nun estas."

"Kaj ĉu vi ankaŭ kredas ke mi estas tre, tre malica? Ĉu vi aliĝas al miaj malamikoj por detrui min?" Ŝia voĉo sufokiĝis pro plorsingultoj.

"Staru, mia povra knabino," diris Elizabeto, "kial vi estas surgenue, se vi estas sen kulpo? Mi ne estas unu el viaj malamikoj; mi kredis vin senkulpa, spite ĉiujn indikaĵojn, ĝis mi aŭdis ke vi mem deklaris vian kulpon. Tiu raporto, vi diras, estas falsa; kaj estu certa, kara Justino, ke nenio povas skui mian fidon al vi eĉ momente, escepte de via propra konfeso."

"Mi ja konfesis; sed mi konfesis mensoge. Mi konfesis por ke mi ricevu absolvon; sed nun tiu mensogo premas mian koron pli ol ĉiuj miaj aliaj pekoj. La Dio de ĉielo pardonu min! Ekde kiam mi estis kondamnita, mia pastro sieĝis min; li minacis tiom ke mi preskaŭ komencis pensi ke mi estas la monstro kiu li asertis min esti. Li minacis anatemon kaj inferan fajron dum miaj lastaj momentoj, se mi daŭre obstinos. Kara sinjorino, estis neniu por subteni min; ĉiuj konsideris min aĉulo destinita al malhonoro kaj damno. Kion mi faru? En senespera horo mi subskribis mensogon; kaj mi nun estas vere mizera."

Ŝi paŭzis, plorante, kaj daŭrigis -- "Estis terure pensi ke vi, mia kara sinjorino, kredus ke via Justino, kiun via benita onklino tre alte estimis, kiun vi amas, estas besto kapabla fari krimon kiun neniu escepte de la diablo mem povus fari. Kara Vilhelmo! Karega benita infano! Mi baldaŭ vidos vin denove en ĉielo, kie ni ĉiuj estos feliĉaj; kaj tio konsolas min, eĉ se mi devas suferi malhonoron kaj morton."

"Ho Justino! Pardonu ke mi momente malfidis al vi. Kial vi konfesis? Sed ne ploru, mia kara knabino; mi ĉie deklaros vian senkulpecon, kaj devigos kredon. Tamen vi devas morti; vi, mia kunludanto, mia kunulo, mia pli-ol-fratino. Mi ne povas travivi tiom teruran malfeliĉon.

"Kara, dolĉa Elizabeto, ne ploru. Vi devas komforti min per pensoj pri pli bona vivo, kaj levi min de la negravaj zorgoj de ĉi tiu mondo de maljusteco kaj konflikto. Bonega amiko, bonvolu ne peli min al malespero."

"Mi provos komforti vin; sed ĉi tio, mi timas, estas malfeliĉo tro profunda kaj akra por esti konsolebla, ĉar ne estas espero. Tamen Ĉielo benu vin, mia karega Justino, per rezigno, kaj fido kiu superas ĉi tiun mondon. Ho! Mi malamegas ĝiajn fanfaronadon kaj farsojn! Kiam iu estas murdita, alia estas rabita de vivo per malrapida tortura maniero; tiam la ekzekutistoj, kun manoj ankoraŭ fiodorantaj pro la sango de senkulpulo, kredas ke ili estas farintaj grandiozan agon. Ili nomas ĉi tion venĝo. Malŝatinda nomo! Kiam tiu vorto estas prononcita, mi scias ke pli grandaj kaj pli teruraj punoj estos truditaj, ol tiuj inventitaj de la plej malbonhumora tirano por satigi sian plejan venĝemon. Sed ĉi tio ne estas konsolo por vi, mia Justino, escepte se vi povas ĝoji pri eskapo de tiom mizera aĉejo. Ve! Mi dezirus esti en paco kun mia onklino kaj mia bela Vilhelmo, eskapinte de mondo kiu estas malŝatinda al mi, kaj de la vizaĝoj de homoj kiujn mi abomenas.

Justino lace ridetis. "Ĉi tio, kara sinjorino, estas malespero, kaj ne rezigno. Mi devas ne lerni la lecionon kiun vi instruus al mi. Parolu pri alia afero, pri io kiu venigos pacon, kaj ne kreskigos mizeron."

Dum ĉi tiu konversacio, mi estis retiriĝinta al angulo de la prizon-ĉambro, kie mi povis kaŝi la hororan angoron kiu posedis min.

Malespero! Kiu aŭdacis paroli pri tio? La povra viktimo, kiu morgaŭ estis trapasonta la mornan limon inter vivo kaj morto, ne sentis tiom profundan kaj amaran agonion kiom mi. Mi grincis miajn dentojn, kunmuelis ilin, kaj eligis ĝemon el mia interna animo. Justino surpriziĝis. Kiam ŝi vidis kiu mi estas, ŝi proksimiĝis al mi, kaj diris, "Kara sinjoro, estas tre bonkore ke vi vizitas min; Mi esperas ke vi ne kredas ke mi kulpas."

Mi ne povis respondi. "Ne, Justino," diris Elizabeto; "li estas pli konvinkita pri via senkulpeco ol mi estis; ĉar eĉ kiam li aŭdis ke vi konfesis, li ne kredis tion."

"Mi sincere dankas al li. En ĉi tiuj lastaj momentoj mi sentas sinceran dankemon al tiuj kiuj pensas pri mi bonkore. La amo de aliaj al mizerulo kiel mi estas dolĉega! Ĝi forigas pli ol duonon da mia malfeliĉo; kaj mi sentas kvazaŭ mi povus morti pace, ĉar mia senkulpeco estas nun agnoskita de vi, kara sinjorino, kaj via kuzo."

Tiel la povra suferanto provis komforti aliajn kaj sin. Ŝi ja atingis la rezignon kiun ŝi deziris. Sed mi, la vera murdanto, sentis la senmortan vermon [de kulposentoj] vivanta en mia brusto, kiu permesis neniun esperon nek konsolon. Elizabeto ankaŭ ploris, kaj estis malĝoja; sed ŝia mizero ankaŭ estis mizero de senkulpeco, kiu, kvazaŭ nubo pasanta antaŭ la bela luno, portempe kaŝas, sed ne povas damaĝi ĝian brilon. Angoro kaj malespero estis penetrinta la mezon de mia koro; mi portis inferon ene de mi, kiun nenio povus estingi. Ni restis plurajn horojn kun Justino; kaj estis tre malfacile por Elizabeto forŝiri sin. "Mi deziras," ŝi kriis, "morti kun vi; mi ne povas vivi en ĉi tiu mondo de mizero."

Justino ŝajnigis gajecon, malfacile retenante siajn amarajn larmojn. Ŝi ĉirkaŭbrakumis Elizabeton, kaj diris per voĉo de duon-subpremita emocio, "Adiaŭ, dolĉa sinjorino, karega Elizabeto, mia amata kaj sola amiko; la abundeco de ĉielo benu kaj protektu vin; ĉi tio estu la lasta malfeliĉo kiun vi iam ajn suferos. Vivu, kaj ĝoju, kaj ĝojigu aliajn."

Dum ni estis revenantaj, Elizabeto diris, "Vi ne povas scii, mia kara Viktor, kiom pli trankvila mi estas nun, fidante al la senkulpeco de ĉi tiu malfeliĉa knabino. Mi neniam denove havus pacon, sed mia fido al ŝi estus trompita. Ĉar tuj kiam mi kredis ŝin kulpa, mi sentis angoron kiun mi ne povus longe elteni. Nun mia koro estas malpeziĝinta. La senkulpulo suferas; sed ŝi, kiun mi kredis aminda kaj bona, ne trompis mian fidon al ŝi, kaj mi estas konsolita."

Aminda kuzino! Tiaj estis viaj pensoj, mildaj kaj bonkoraj kiel viaj karaj okuloj kaj voĉo. Sed mi - mi estis mizerulo, kaj neniu iam ajn imagis la mizeron kiun mi suferis.

Fino de volumo 1.


Sekva paĝo ►