Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 6

Reveninte, mi trovis la sekvan leteron de mia patro :--

"Al V. FRANKENŜTAJNO

MIA KARA VIKTOR,

"Vi verŝajne atendas malpacience leteron por fiksi la daton de via reveno al ni; kaj unue, mi konsideris skribi nur kelkajn liniojn, nur por mencii la daton kiam mi atendu vin. Sed tio estus kruela ĝentileco, kaj mi ne aŭdacas fari tion. Kia estus via surprizo, mia filo, se, atendante ĝojan kaj gajan bonvenon, vi renkontus, male, larmojn kaj mizeron? Viktor, kiel mi rakontu al vi nian malfeliĉon? Via foresto certe ne faris vin nesentema pri niaj ĝojoj kaj malĝojoj; kaj kiel mi dolorigu foran filan? Mi volas prepari vin por mizera novaĵo, sed mi scias ke tio ne eblas; eĉ nun viaj okuloj skanas la paĝon, por serĉi la vortojn kiuj transdonas la terurajn novaĵojn.

"Vilhelmo estas mortinta! -- tiu dolĉa infano, kies ridetoj ĝojigis kaj varmigis mian koron, kiu estis tre milda, tamen tre gaja! Viktor, li estas murdita!

"Mi ne provos konsoli vin; sed nur rakontos la cirkonstancon de la afero.

"Last-ĵaŭde (la 7an de majo) mi, mia nevino, kaj viaj du fratoj, iris promeni ĉe Palaca Ebenejo. La vespero estas varma kaj serena, kaj ni longigis nian promenon pli ol kutime. Estis jam krepusko antaŭ ol ni pensis pri reveno; kaj tiam ni malkovris ke Vilhelmo kaj Ernesto, kiuj estis promeninta antaŭ ni, ne estis troveblaj. Tial ni ripozis sur seĝo atendante ilian revenon. Baldaŭ Ernesto revenis, kaj demandis ĉu ni vidis lian fraton: li diris, ke ili estis kune ludantaj, ke Vilhelmo forkuris por kaŝi sin, kaj ke li sensukcese serĉis lin, kaj ke poste li longe atendis, sed li ne revenis.

"Ĉi tiu raporto maltrankviligis nin, kaj ni serĉadis lin ĝis noktiĝo. Tiam Elizabeto supozis ke li eble reiris al la domo. Li ne estis tie. Ni reiris denove, kun torĉoj; ĉar mi ne povis ripozi, pensante ke mia dolĉa knabo estis perdiĝis, kaj sen ŝirmo kontraŭ la malsekeco kaj roso de nokto; Elizabeto ankaŭ suferis de ekstrema angoro. Ĉirkaŭ la kvina matene mi malkovris mian belan knabon, kiun dum la antaŭa nokto mi vidis vigla kaj sane aktiva, sternita sur la gazono, blua kaj sen moviĝo: la marko de la fingro de la murdinto estis sur lia kolo.

"Ni portis lin hejmen, kaj la angoro videbla sur mia vizaĝo malkaŝi la sekreton al Elizabet. Ŝi tre deziris vidi la korpon. Unue, mi provis malebligi tion; sed ŝi insistis, kaj enirante la ĉambron kie ĝi kuŝis, ŝi ekrigardis la kolon de la viktimo. Kunpremante siajn manojn ekkriis, "Ho Dio! Mi murdis mian amindan infanon!"

"Ŝi svenis, kaj estis tre malfacile reveki ŝin. Kiam ŝi estis denove konscia, ŝi povis nur plori kaj suspiri. Ŝi diris al mi ke tiun saman vesperon Vilhelmo kaĵole persvadis ŝin permesi al li surporti tre valoran miniaturon kiun ŝi ricevis de via patrino. La bildo estas forprenita, kaj ĝi sendube estis la tento kiu instigis la murdiston. Ĉi tiam estas neniu spuro de li, kvankam niaj klopodoj malkovri lin estas senĉesaj; sed tio ne redonos mian karan Vilhelmon.

"Venu, kara Viktor; nur vi povas konsoli Elizabeton. Ŝi ploras senĉese, kaj maljuste akuzas sin esti la kaŭzo de lia morto; Ŝiaj vortoj trapikas mian koron. Ni ĉiuj malĝojas, sed ĉu tio ne estas plia motivo por vi, mia filo, reveni kaj esti nia konsolanto? Via kara patrino! Ve, Viktor! Mi nun diras, 'Danku al Dio ke ŝi ne devis travivi la kruelan mizeran morton de sia plej juna amindulo!'

"Venu, Viktor; ne kovante pensojn pri venĝo kontraŭ la murdinto, sed kun sentoj de paco kaj mildeco, kiuj sanigos, anstataŭ ol iriti la vundojn de niaj mensoj. Envenu la funebran domon, mia amiko, sed kun kompato kaj amo al tiuj kiuj amas vin, kaj ne kun malamo al viaj malamikoj.

"Via amanta kaj suferanta patro,

ALFONSO FRANKENŜTAJNO

"Ĝenevo, la 12an de majo, 17--."

Klerval rigardis mian mienon dum mi legis ĉi tiun leteron. Li estis surprizita, vidante la malesperon kiu sekvis la ĝojon kiun mi antaŭe esprimis pro ricevo de novaĵoj de miaj amikoj. Mi ĵetis la leteron sur la tablon, kaj kovris mian vizaĝon per miaj manoj.

"Mia kara Frankenŝtajno," diris Henriko, kiam li vidis min amare plorantan, "ĉu vi devas ĉiam malĝoji? Mia kara amiko, kio okazis?"

Mi gestis ke li prenu la leteron, dum mi paŝadis tra la ĉambro, ekstreme perturbite. La okuloj de Klerval ankaŭ fluigis larmojn, dum li legis pri mia malfeliĉo.

"Mi ne povas konsoli vin, mia amiko," li diris; "via katastrofo estis neriparebla. Kion vi intencas fari?"

"Tuj iri al Ĝenevo: venu kun mi, Henriko, por mendi ĉevalojn."

Dum ni iris, Klerval klopodis levi mian spiriton. Li ne faris per oftaj temoj de konsolo, sed per montrado de plej vera kondolenco. "Povra Vilhelmo!" li diris, "tiu kara infano; li nun dormas kun sia anĝela patrino. Liaj amikoj funebras kaj ploras, se li estas ripozanta: li nun ne sentas la strangoladon de la murdinto; gazono nun kovras lian kvietan formon, kaj li spertas neniun doloron. Nia kompato ne plu utilas al li; tiuj kiuj vivas estas la plej grandaj suferantoj, kaj por ili, tempo estas la nura konsolo. Tiuj sentencoj de la Stoikuloj, ke morto ne estas malbono, kaj ke la homa menso devas superi malesperon pri la eterna foresto de amato, estu nebonvenaj. Eĉ Kato ploris super la mortinta korpo de sia frato."

Klerval tiel parolis dum ni rapidis tra la stratoj; la vortoj faris impreson sur mia menso, kaj mi memoris ilin poste, kiam mi estis sola. Sed tiam, tuj kiam la ĉevaloj alvenis, mi rapide eniris en kabrioleton, kaj adiaŭis al mia amiko.

Mia vojaĝo estis tre morna. Komence mi deziris rapidi, ĉar mi tre volis konsoli kaj kondolenci miajn amatajn kaj funebrantajn amikojn; sed kiam mi alproksimiĝis al mia denaska urbeto, mi malrapidigis mian iradon. Mi apenaŭ povis elteni la multecon da sentoj kiuj enŝoviĝis en mian menson. Mi trapasis tra pejzaĝoj bone konataj de mia juneco, kiujn mi ne estis vidinta dum preskaŭ ses jaroj. Kiom ĉio eble ŝanĝiĝis dum tiu tempo? Unu subita kaj ruiniga ŝanĝo estis okazinta; sed mil etaj cirkonstancoj eble grade kaŭzis aliajn ŝanĝojn, kiuj, eĉ se okazintaj pli trankvile, eble ne estus malpli gravaj. Timo venkis min; mi ne kuraĝis antaŭeniri, pro timego de mil sennomaj malbonoj kiuj tremigis min, kvankam mi ne kapablis difini ilin.

Mi restis du tagojn ĉe Laŭzano, en ĉi tiu dolora mensostato. Mi rigardadis la lagon: la akvo estis tre trankvila; ĉie estis kvieto, kaj la neĝkovritaj montoj, "la palacoj de la naturo," ne estis ŝanĝitaj. La trankvila kaj ĉiela pejzaĝo grade refortigis min, kaj mi daŭrigis mian vojaĝon al Ĝenevo.

La vojo laŭiris la flankon de la lago, kiu malvastiĝis dum mi proksimiĝis al mia denaska urbeto. Mi malkovris pli klare la malhelajn flankojn de Ĵuraso, kaj la brilan pinton de Blanka Monto; mi ploris kiel infano: "Karaj montoj! mia bela lago! Kiel vi bonvenigas vian forvaginton? Viaj pintoj estas klaraj, la ĉielo kaj lago estas bluaj kaj serenaj. Ĉu ĉi tio prognozas pacon, aŭ mokas mian malĝojon?"

Mi timas, mia amiko, ke mi fariĝos tedulo se mi tro longe priskribos ĉi tiujn komencajn cirkonstancojn; sed ili estis relative feliĉaj tagoj, kaj mi pripensas ilin kun plezuro. Mia lando, mia amata lando! Nur denaskulo povas kompreni mian ĝuon kiam mi denove rigardis viajn riveretojn, viajn montojn, kaj antaŭ ĉio, vian belan lagon!

Tamen, dum mi alproksimiĝis al mia hejmo, malĝojo kaj timo denove venkis min. Nokto ankaŭ sieĝis min; kaj kiam mi apenaŭ povis vidi la malhelajn montojn, mi eĉ pli malgajis. La situacio ŝajnis esti vasta kaj malhela sceno de malbono, kaj mi nebule antaŭvidis ke mia destino estas fariĝi la plej mizera el homaj estuloj. Ve! Mi prave profetis, kaj misis nur pri unu afero: en la tuta mizero kiun mi antaŭvidis kaj antaŭtimis, mi ne imagis eĉ centonon da la turmento kiun mi estis suferonta.

Estis tute malhele kiam mi alvenis al la ĉirkaŭejo de Ĝenevo; la pordegoj de la urbo estis jam fermitaj; kaj mi devis tranokti ĉe Seŝerono, vilaĝo duon-leŭgon oriente de la urbo. La ĉielo estis serena; kaj, ĉar mi ne povis ripozi, mi decidis viziti la lokon kie mia kara Vilhelmo estis murdita. Ĉar mi ne povis trapasi la urbon, mi devis trairi la lagon per boato, por atingi Palacan Ebenejon. Dum ĉi tiu mallonga vojaĝo, mi vidis fulmon desegnanta belegajn formojn ĉe la pinto de Blanka Monto. La ŝtormo ŝajnis alveni rapide. Albordiĝinte, mi supreniris malaltan monteton, por observi ĝian progreson. Ĝi alvenis; la ĉielo estis nubkovrita, kaj baldaŭ mi sentis la pluvon, malrapide falantan je grandaj gutoj, sed ĝia sovaĝeco rapide kreskis.

Mi forlasis mian seĝon, kaj pluiris, kvankam la malhelo kaj la ŝtormo intensiĝis ĉiun minuton, kaj tondro terure eksplodis super mia kapo. Ĝi eĥis de Salevo, la Ĵurasaj Montoj, kaj la Alpoj de Savojo; ekbriloj de fulmo blindumis miajn okulojn, lumigante la lagon, tiel ke ĝi aspektis kvazaŭ vasta tuko de fajro; tiam, dum momento, ĉio estis malhela kiel peĉo, ĝis miaj okuloj superis la efikon de la antaŭa ekbrilo. Kiel ofte okazas en Svisio, la ŝtormo aperis samtempe en diversaj partoj de la ĉielo. Treege sovaĝa ŝtormo ŝvebis precize norde de la urbo, super tiu parto de la lago kiu situas inter la promontoro de Belrivo kaj la vilaĝo Kopeto. Alia ŝtormo lumigis Ĵurason per malhelaj ekbriloj; kaj alia kaŝadis kaj malkaŝadis Molon, pintan monton oriente de la lago.

Dum mi rigardis la ŝtormon, tre belan, tamen teruran, mi rapidpaŝe antaŭeniris. Ĉi tiu nobla milito en la ĉielo levis mian spiriton; mi kunpremis miajn manojn, kaj laŭte deklaris, "Vilhelmo, kara anĝelo! Jen via funebraĵo, jen via funebra himno!" Dum mi diris ĉi tiujn vortojn, mi rimarkis en la malhelo figuron, kiu kaŝe deiris de malantaŭ kelkaj proksimaj arboj; Mi staris senmove, atente gapante: mi ja ne eraris. Ekbrilo de fulmo lumigis la objekton, kaj malkaŝis ĝian formon al mi; ĝia grandega alteco, kaj la misformiteco de ĝia aspekto, tro malbela por esti homa, tuj informis min ke ĝi estas la mizerulo, la malpura demono, kiun mi vivigis. Kion li faras tie? Ĉu eble li murdis mian fraton? (La penso tremigis min.) Tuj kiam la ideo aperis en mia imago, mi konvinkiĝis pri ĝia vereco; miaj dentoj klakadis, kaj mi devis apogi min kontraŭ arbo. La figuro rapide preterpasis min, kaj perdiĝis en la malhelon. Nenio de homa formo povus detrui tiun belan infanon. Li estas la murdinto! Mi ne povis dubi pri tio. La nura ekzisto de la ideo estis nevenkebla pruvo de la fakto. Mi konsideris sekvi la diablon; sed estus vane, ĉar alia ekbrilo malkaŝis ke li estis grimpanta la preskaŭ vertikalan facon de Monto Salevo, monteto kiu situas sude de Palaca Ebenejo. Li baldaŭ atingis la supron, kaj malaperis. Mi restis senmova. La tondro ĉesis; sed la pluvo ankoraŭ daŭris, kaj estis netravidebla malhelo. En mia menso mi cerbumis pri la eventoj kiujn mi ĝis tiam estis provinta forgesi: ĉiuj paŝoj de mia progreso al la kreo; la apero de la kreaĵo de miaj manoj, vivanta apud mia lito; ĝia foriro. Preskaŭ du jaroj estis pasintaj ekde la nokto kiam li unue ricevis vivon; kaj ĉu ĉi tio estis lia unua krimo? Ve! Mi estis liberiginta torditan mizerulon en la mondon, kiu ĝojegis pri buĉado kaj sufero; ĉu li ne murdis mian fraton?

Neniu povas imagi la turmenton kiun mi suferis dum la resto de nokto, kiun mi pasigis, malvarma kaj malseka, sen ŝirmo. Sed mi ne sentis la malkomforton de la vetero; mia imago estis okupata pri scenoj de malbono kaj malespero. Mi konsideris la estulon kiun mi estis forĵetinta inter la homaro, al kiu mi estis provizinta la volon kaj la povon realigi hororajn celojn, kiel lian ĵus faritan agon, kvazaŭ li estus mia propra vampiro, mia propra fantomo, liberigita de la tombejo kaj devigata detrui ĉion kio estas kara al mi.

Tagiĝis; kaj mi turnis miajn paŝojn al la urbo. La pordegoj estis malfermitaj; kaj mi rapidis al la domo de mia patro. Mia unua penso estis malkaŝi kion mi scias pri la murdinto, kaj organizi tujan ĉasadon. Sed mi hezitis kiam mi konsideris mian rakonton. Estulo kiun mi mem kreis, kaj vivigis, renkontis min noktomeze inter la klifoj de negrimpebla monto. Mi memoris ankaŭ la nervozan febron kiu kaptis min je la precize sama dato de mia kreo, kiu donus odoron de deliro al rakonto kiu estis jam tute malverŝajna. Mi bone konsciis ke se iu ajn komunikus tian aferon al mi, mi konsiderus tion deliraĵo de malsana menso. Krome, pro ĝia stranga naturo, la besto eskapus ĉason, se mi eĉ estus sufiĉe kredata por konvinki miajn parencojn komenci. Krome, kiel ĉaso povus utili? Kiu povus aresti vivaĵon kiu kapablas suprengrimpi la pendantajn flankojn de Monto Salevo? Ĉi tiuj pensoj persvadis min; mi decidis resti silenta.

Estis proksimume la kvina matene kiam mi eniris la domon de mia patro. Mi diris al la servistoj ke ili ne veku la familion, kaj iris al la biblioteko por atendi ilian kutiman vekiĝ-horon.

Ses jaroj estis pasintaj kvazaŭ sonĝo, escepte de unu neforigebla postsigno, kaj mi staris ĉe la sama loko kie mi laste brakumis mian patron antaŭ mia foriro al Ingolŝtato. Amata kaj estiminda parenco! Mi ankoraŭ havis lin. Mi rigardadis la pentraĵon de mia patrino kiu estis pendanta super la kamenbreto. La temo estis nefikcia, komisiita de mia patro, kaj reprezentis Karolinon Boforon turmentita de malespero, genuanta apud la ĉerko de sia mortinta patro. Ŝi estis vestita kiel kamparano, kaj ŝiaj vangoj estis palaj; sed estis etoso de digno kaj belo, kiu preskaŭ malebligis la senton de kompato. Sub ĉi tiu pentraĵo estis miniaturo de Vilhelmo; miaj larmoj fluis kiam mi rigardis ĝin. Dum mi ploris tiel, Ernesto eniris: li estis aŭdinta mian alvenon kaj rapidinta por bonvenigi min. Li esprimis deprimitan ĝojon kiam li vidis min. "Bonvenon, mia karega Viktor," li diris. "Ah! Mi bedaŭras ke vi ne alvenis antaŭ tri monatoj. Tiam vi trovus nin ĝojaj kaj bonhumoraj. Sed nun ni malĝojas, kaj mi bedaŭras ke ni renkontos vin kun larmoj, anstataŭ ridetoj. Nia patro aspektas tre deprimita: ŝajnas ke ĉi tiu terura evento revekis en lia menso lian doloron de la morto de Panjo. Povra Elizabeto ankaŭ estas tute nekonsolebla." Ernesto komencis plori dum li diris ĉi tiujn vortojn. Mi diris, "Ne bonvenigu min ĉi tiel; provu esti pli trankvila, tiel ke mi ne estu absolute mizera tuj kiam mi eniras la domon de mia patro post longega foresto. Sed diru, kiel mia patro eltenas siajn malfeliĉaĵojn? Kaj kiel fartas mia povra Elizabeto?"

"Ŝi ja bezonas konsolon; ŝi kulpigas sin pri la morto de mia frato, kaj tio mizerigis ŝin. Sed la murdinto estas malkovrita--"

"Mi ne komprenas kion vi volas diri; ni ĉiuj malĝojis kiam ŝi estis malkovrita. Komence, neniu kredis; kaj eĉ nun Elizabeto rifuzas kredi, spite ĉiujn indikaĵojn. Kompreneble, kiu povus kredi ke Justino Moric, kiu estis tre afabla, kaj ŝatis la tutan familion, povus subite fariĝi tiom ekstreme fia?"

"Justino Moric! Povra, povra knabino! Ĉu ŝi estas la akuzito? Sed tio estas eraro; ĉiuj scias tion; neniu kredas tion, ĉu, Ernesto?"

"Komence, neniu kredis; sed pluraj cirkonstancoj evidentiĝis, kiuj preskaŭ devigis nin kredi; kaj ŝia konduto estas tiom konfuzita, ke ĝi donas pezon al la faktaj indikaĵoj kiu, mi timas, lasas neniun esperon pri dubo. Sed ŝia proceso okazos hodiaŭ, kaj vi tiam aŭdos ĉion."

Li rakontis ke, tiun matenon kiam oni malkovris la murdon de povra Vilhelmo, Justino estis malsaniĝinta, kaj ripozanta en sia lito; kaj, post pluraj tagoj, unu el la servistoj, kiu hazarde ekzamenis la vestaĵojn kiujn ŝi surhavis dum la nokto de la murdo, malkovris en ŝia poŝo la pentraĵon de mia patrino, kiun oni supozas esti la tento de la murdinto. La servisto tuj montris ĝin al unu el la aliaj, kiu, sen diri vorton al iu familiano, iris al magistrato. Post ilia atestado, oni arestis Justinon. Akuzite pri la faktoj, la povra knabino multege pravigis la suspekton per sia ekstreme konfuzita konduto.

Ĉi tio estis stranga rakonto, sed ĝi ne skuis mian fidon; kaj mi respondis sincere, "Vi ĉiuj eraras; mi scias la murdinton. Justino, povra, bona Justino, estas senkulpa."

Tiumomente mia patro eniris. Mi vidis malĝojon profunde stampitan sur lia vizaĝo, sed li klopodis bonvenigi min per rideto; kaj post nia interŝanĝo de malĝojaj salutoj, li estis diskutonta iun alian temon, ne nian katastrofon, sed Ernesto deklaris, "Bona Dio, Paĉjo! Viktor diras ke li scias kiu murdis povran Vilhelmon."

"Ni ankaŭ scias, bedaŭrinde," respondis mia patro; "ĉar mi ja preferus resti ĉiame senscia, ol malkovri tiom da malnobleco kaj maldankemo en iu kiun mi tre alte estimis.

"Mia kara patro, vi eraras; Justino estas senkulpa."

"Se tiel ŝi estas, Dio malpermesu ke ŝi suferu kiel kulpa. Ŝi estas juĝota hodiaŭ, kaj mi esperas, mi sincere esperas, ke ŝi estos senkulpigita." Ĉi tiu parolo trankviligis min. Mi estis firme konvinkita en mia propra menso ke Justino, kaj fakte ĉiuj homaj estuloj, estas senkulpaj pri ĉi tiu murdo. Tial, mi sentis neniun timon ke oni povus prezenti ajnan cirkonstancan indikaĵon, sufiĉe fortan por kulpigi ŝin; kaj, surbaze de ĉi tiu certeco mi trankviligis min, avide atendis la proceson, sen antaŭvidi fian rezulton.

Baldaŭ Elizabeto alvenis. La tempo estis farinta grandajn ŝanĝojn en ŝia formo, ekde kiam mi laste rigardis ŝin. Ses jarojn antaŭe ŝi estis beleta bonhumora knabino, kiun ĉiuj amis kaj dorlotis. Ĉi tiam ŝi havis virinajn altecon kaj esprimadon de vizaĝo, kio estis nekutime bela. Ŝia larĝa frunto sugestis bonan komprenemon, ligitan kun tre sincera temperamento. Ŝiaj okuloj estis avel-koloraj, kaj esprimis mildecon, ĉi tiam, pro lastatempa sufero, miksitan kun malĝojo. La koloro de ŝia hararo estis luksa malhela ruĝbruno, ŝia haŭto estis pala, kaj ŝia figuro estis malgrasa kaj gracia. Ŝi bonvenigis min per plej granda korinklino. "Via alveno, mia kara kuzo," ŝi diris, "plenigas min per espero. Vi eble trovos iun rimedon por pravigi mian povran senkulpan Justinon. Ve! Kiu povos esti sekura, se ŝi estos kondamnita je krimo? Mi fidas je ŝia senkulpeco tiom certe kiom la mia. Nia malbona sorto estas duoble severa al ni; ni ne nur perdis tiun belan karan knabon, sed ĉi tiu povra knabino, kiun mi sincere amas, estas forŝirota de eĉ pli malbona fatalo. Se ŝi estos kondamnita, mi neniam denove spertos ĝojon. Sed ŝi ne estos, mi certas ke ŝi ne estos; kaj tiam mi denove ĝojos, eĉ post la malĝoja morto de mia eta Vilhelmo.

"Ŝi estas senkulpa, mia Elizabeto," mi diris, "kaj tio estos pruvita; timu nenion, sed lasu la certecon pri ŝia senkulpigo levi vian spiriton."

"Vi estas tre bonkora! Ĉiuj aliaj kredas je ŝia kulpo, kaj tio mizerigas min; ĉar mi scias ke tio maleblas: kaj la konstato ke ĉiuj aliaj tre mortige antaŭjuĝis, senkuraĝigis kaj senesperigis min." Ŝi ploris.

"Dolĉa nevino," diris mia patro, "sekigu viajn larmojn. Se ŝi estas, kiel vi kredas, senkulpa, fidu je la justeco de niaj juĝistoj, kaj la agado per kiu mi malebligos eĉ ombreton de antaŭjuĝo.


Sekva paĝo ►