Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 5

KLERVAL tiam metis la leteron en miajn manojn.

Al V. FRANKENŜTAJNO.

MIA KARA KUZO,

"Mi ne povas klarigi al vi la maltrankvilon kiun ni ĉiuj sentis pro via sano. Ni devas supozi ke via amiko Klerval kaŝas la gradon de via perturbo: ĉar jam pasis pluraj monatoj dum kiuj ni ne vidis vian manskribon; kaj dum ĉi tiu tuta tempo vi estas devigata dikti viajn leterojn al Henriko. Certe, Viktor, vi estis treege malsana; kaj ĉi tio faras nin ĉiujn mizeraj, preskaŭ tiom kiom la morto de via patrino. Mia onklo preskaŭ konvinkiĝis ke vi estas ja danĝere malsana, kaj oni apenaŭ retenis lin de vojaĝo al Ingolŝtato. Klerval ĉiam skribas ke vi estas resaniĝanta; kaj mi forte esperas ke vi certigos ĉi tiun informon baldaŭ per via propra manskribo; ĉar certe, certe, Viktor', ni ĉiuj estas tre mizeraj pro ĉi tiu afero. Liberigu nin de ĉi tiu timo, kaj ni estos la plej feliĉaj uloj en la mondo. Via patro nun tiom viglas, ke li ŝajnas esti dek jarojn pli maljuna ol li estis lastvintre. Ernesto estas tiom pliboniĝinta, ke vi apenaŭ rekonus lin: li estas nun preskaŭ dekses-jara, kaj jam perdis tiun malsanetan aspekton de antaŭ kelkaj jaroj; li estas kreskinta sufiĉe fortika kaj aktiva.

"Mia onklo kaj mi longe konversaciis lastvespere pri kiun profesion Ernesto praktiku. Lia konstanta malsano, dum li estis juna, forigis de li la kutimon de koncentriĝo; kaj nun, kiam li spertas bonan sanon, li daŭre estas eksterdome, grimpante montetojn, aŭ remante sur la lago. Tial mi proponis ke li fariĝu terkultivisto, kio (kiel vi scias, Kuzo) estas plano ŝatata de mi. La vivo de terkultivisto estas tre feliĉa kaj sana; kaj la malplej damaĝa, alivorte, la plej bonfara profesio el ĉiuj. Mia onklo opiniis ke li estu edukita kiel advokato, por ke, per lia helpo, li fariĝu juĝisto. Sed, krom la fakto ke li neniel taŭgas por tia profesio, certe estas pli laŭdinde kultivi la teron por la subtenado de homoj, ol esti la konfidanto, kaj foje la kunfarantaĉo, de iliaj malvirtoj, kio estas la profesio de advokato. Mi diris ke la taskoj de prospera terkultivisto, eĉ se ili ne estas pli honorindaj, almenaŭ estas pli feliĉa speco de okupado ol tiu de juĝisto, kies bedaŭrinda sorto estas ĉiam enmiksiĝi en la malhela flanko de la homa naturo. Mia onklo ridetis, kaj diris ke mi mem devas esti advokato, kio finis la konversacion pri tiu temo.

"Kaj nun mi devas rakonti aferon kio tre plaĉos, kaj eble amuzos vin. Ĉu vi memoras Justinon Moricon? Probable vi ne memoras; tial mi mallonge rakontu pri ŝi. Ŝia patrino, sinjorino Moric, estis vidvino kun kvar infanoj. Justino estis la tria. Ĉi tiu knabino ĉiam estis la plej ŝatata de sia patro; sed, pro stranga malico, ŝia patrino ne povis toleri ŝin, kaj post la morto de sinjoro Moric, ŝi traktis ŝin tre malbone. Mia onklino rimarkis ĉi tion; kaj, kiam Justino estis dek-du-jaraĝa, konvinkis ŝian patrinon permesi al ŝi vivi ĉe ŝia domo. La respublikaj kutimoj de nia lando produktis kondutmanierojn pli simplajn kaj feliĉajn ol tiujn kiuj oftas ĉe la grandaj monarkioj kiuj ĉirkaŭas ĝin. Sekve, estas malplia diferenco inter la diversaj klasoj de loĝantoj; kaj ĉar homoj de la malsuperaj rangoj ne estas tiom malriĉaj nek malŝatataj, iliaj kondutmanieroj estas pli poluritaj kaj moralaj. Servisto en Ĝenevo ne estas sama al servisto en Francio nek Anglio. Justino, tiel akceptita de nia familio, lernis la respondecojn de servisto; ĉi tiu socia stato, en nia feliĉa lando, ne inkluzivas la ideon de nescio, nek rezignon pri homa digno.

"Sekve de tio kion mi ĵus diris, mi tre certas ke vi bone memoras la heroinon de mia rakonteto, ĉar Justino estis tre ŝatata de vi; kaj mi memoras komenton de vi, ke kiam vi sentas malbonan humoron, unu ekrigardo de Justino povas fandi ĝin, pro la sama kialo kiun Ariosto skribis pri la beleco de Anĝelika -- ŝi aspektas tre liberkora kaj ĝoja. Mia onklino sentis fortan ligon al ŝi, kiu instigis ŝin havigi al ŝi pli superan edukon ol ŝi unue intencis. Ĉi tiu komplezo estis plene repagita; Justino estis la plej dankema ulineto en la mondo; mi ne celas diri ke ŝi deklaris tion, mi neniam aŭdis tion de ŝiaj lipoj; sed oni povis vidi en ŝiaj okuloj ke ŝi preskaŭ adoris sian protektanton. Kvankam ŝi estis nature gaja, kaj laŭ multaj vidpunktoj, ne pripensema, ŝi tamen pleje atentis al ĉiu gesto de mia onklino. Ŝi konsideris ŝin la modelo de ĉio kio estas bonega, kaj klopodis imiti ŝiajn manierojn de parolo kaj konduto, tiel ke eĉ nun ŝi ofte memorigas min pri ŝi.

"Kiam mia karega onklino mortis, ĉiu estis tro okupita de sia propra mizero por rimarki povran Justinon, kiu flegis ŝin dum ŝia malsano per tre zorgema amo. Povra Justino estis tre malsana; sed aliaj suferoj estis trafontaj ŝin.

"Sinsekve, ŝiaj fratoj kaj fratino mortis; kaj ŝia patrino, escepte de sia neglektita filino, estis sen gefiloj. La konscio de tiu virino estis maltrankvila; ŝi komencis kredi ke la morto de ŝiaj ŝatatoj estis ĉiela juĝo por puni ŝian preferadon. Ŝi estis rom-katolika; kaj mi kredas ke ŝia pastro konfirmis la ideon kiun ŝi elpensis. Tial, kelkajn monatojn post via foriro al Ingolŝtato, la pentinta patrino de Justino vokis ŝin hejmen. Povra knabino! Ŝi ploris kiam ŝi forlasis nian domon; ŝi estis multe ŝanĝita post la morto de mia onklino; funebro estis moliginta kaj mildiginta ŝian manieron, kiu antaŭe estis rimarkinda pro viveco. Kaj loĝado ĉe la domo de ŝia patrino ne estis tia ke ĝi povus revenigi ŝian gajecon. La povra virino estis tre malfirma en sia pentado. Foje ŝi petegis al Justino pardoni ŝian malafablecon, sed pli ofte akuzis ŝin esti la kaŭzo de la morto de siaj fratoj kaj fratino. Senĉesa agaciĝo finfine malsanigis sinjorinon Moric. Komence ĝi plialtigis ŝian koleremon, sed nun ŝi estas en eterna paco. Ŝi mortis kiam la vetero ekfariĝis malvarma, komence de ĉi tiu lasta vintro. Justino estas reveninta al ni; kaj mi certigas al vi ke mi tenere amas ŝin. Ŝi estas lerta kaj ĝentila, kaj ekstreme bela; kiel mi menciis antaŭe, ŝia mieno kaj ŝiaj esprimoj daŭre memorigas min pri mia kara onklino.

"Mi devas diri kelkajn vortojn al vi, mia kara kuzo, pri eta kara Vilhelmo. Mi deziras ke vi povu vidi lin; li estas tre alta je sia aĝo, kun dolĉaj ridantaj bluaj okuloj, malhelaj okulharoj, kaj ondeca hararo. Kiam li ridetas, du kavetoj aperas ĉe liaj vangoj, kiuj estas rozkoloraj pro sano. La jam havis unu aŭ du edzinetojn, sed Luiza Biron estas lia ŝatata, bela kvinjara knabineto.

"Nun, kara Viktor, mi certas ke vi esperas esti satigita per iom da klaĉo pri la bonuloj de Ĝenevo. La bela fraŭlino Mansfild jam ricevis gratulajn vizitojn pro sia baldaŭa edziniĝo kun juna anglo, sinjoro Ĝon Melborn. Ŝia malbela fratino, Manon, edziniĝis al sinjoro Duvijar, la riĉa bankisto, lastaŭtune. Via ŝatata kunlernanto, Luis Manuar, suferis plurajn malfeliĉaĵojn ekde la foriro de Klerval de Ĝenevo. Sed li estas jam reakirinta sian spiriton, kaj onidire baldaŭ edziĝos al tre viveca bela francino, sinjorino Tavernje. Ŝi estas vidvino, kaj multe pli aĝa ol Manuar; sed ŝi estas tre admirata, kaj ŝatata de ĉiuj.

"Mia skribado levis mian humoron, kara kuzo; tamen mi ne povas fini sen denove maltrankvile demandi pri via sano. Kara Viktor, se vi ne estas tre malsana, mem skribu, kaj ĝojigu vian patron kaj nin ĉiujn; aŭ -- mi ne povas elteni la alian flankon de la afero; miaj larmoj jam fluas. Ĝis, mia kara kuzo.

"ELIZABETO LAVENZA

"Ĝenevo, la 18an de marto, 17--"

"Kara, kara Elizabet!" mi ekkriis kiam mi finlegis ŝian leteron, "Mi skribu tuj, kaj liberigu ilin de la maltrankvilo kiun ili certe sentas." Mi skribis, kaj ĉi tiu tasko tre lacigis min; sed mia resaniĝo estis komenciĝinta, kaj regule progresis. Post du pliaj semajnoj, mi povis eliri el mia ĉambro.

Unu el miaj unuaj devoj, post resaniĝo, estis prezenti Klervalon al la pluraj profesoroj de la universitato. Farante ĉi tion, mi spertis specon de malagrabla traktado, kiu maltaŭgis al la vundoj kiujn mia menso estis suferinta. Ekde tiu fatala nokto, la fino de miaj laboroj kaj la komenco de mia malfeliĉo, mi spertis fortegan malŝaton al eĉ la nomo natura filozofio. Kiam mi estis fizike tute resaniĝinta, la vido de kemia aparato renovigadis la tutan agonion de miaj nervozaj simptomoj. Henriko rimarkis ĉi tion, kaj forigis mian tutan aparataron de mia vido. Li ankaŭ ŝanĝis mian apartamenton; ĉar li komprenis ke mi malŝatis la ĉambron kiu antaŭe estis mia laboratorio. Sed ĉi tiuj zorgoj de Klerval estis senefikaj kiam mi vizitis la profesorojn. Sinjoro Valdman torturis min kiam li laŭdis, ĝentile kaj varme, la mirigan progreson kiun mi faris en la sciencoj. Li baldaŭ komprenis ke mi malŝatas la temon; sed, ne sciante la veran kaŭzon, li atribuis miajn sentojn al modesteco, kaj ŝanĝis la temon de mia progreso al la scienco mem, esperante, kiel ŝajnis evidente al mi, instigi min al diskutado. Kion mi povus fari? Li celis plaĉi, sed tamen turmentis min. Mi sentis kvazaŭ li zorgeme metus antaŭ min, unu post unu, ilojn uzotajn por malrapide kaj kruele mortigi min. Mi baraktis sub liaj vortoj, tamen ne aŭdacis montri la doloron kiun mi sentis. Klerval, kies okuloj kaj sentoj ĉiam rapide perceptis la sentojn de aliaj, rifuzis la temon, asertante, kiel senkulpigo, ke li scias nenion pri ĝi; kaj la konversacia temo fariĝis pli ĝenerala. En la koro mi estis tre dankema al mia amiko, sed mi ne parolis. Mi klare rimarkis ke li estas surprizita, sed li neniam provis eltiri mian sekreton; kaj kvankam mia amo al li estis miksaĵo de varma emocio kaj senlima estimo, mi tamen neniam persvadiĝis konfidi al li pri tiu evento kiu tre ofte okupis miajn pensojn, timante ke rakontado al alia persono nur farus la impreson pli profunda.

Sinjoro Krempe ne estis tiom milda; kaj dum mia tiama stato de preskaŭ neeltenebla sentemo, liaj maldelikataj krudaj laŭdegoj dolorigis min eĉ pli ol la bonvolema aprobado de sinjoro Valdman. "Estu damnita, la bonulo!" li kriis; "nu, sinjoro Klerval, mi certigas al vi ke li estas preterpasinta nin ĉiujn. Ho jes, gapu al mi se vi volas; sed tamen tio estas vera. Junulo kiu nur kelkajn jarojn antaŭe kredis je Kornelio Agripo tiom firme kiom la evangelio, nun estas farinta sin la stelulo de la universitato; kaj se oni ne faligos lin baldaŭ, ni ĉiuj humiliĝos -- Jes, Jes," li daŭrigis, rimarkinte suferon en mia mieno, "Sinjoro Frankenŝtajno estas modesta; bonega kvalito por juna viro. Junaj viroj devas esti dubemaj pri si, vi scias, sinjoro Klerval; mi mem estis tia kiam juna; sed tio forlaviĝas post tre mallonga tempo."

Sinjoro Krempe komencis laŭdadon de si, kio feliĉe turnis la konversacion for de la temo kiu tiom ĝenis min.

Klerval neniel estis natur-sciencisto. Lia imago estis tro brila por la detaletoj de scienco. Li ĉefe studis lingvojn; kaj li celis, per akirado de la bazaj elementoj, fariĝi preparita por instrui sin post sia reiro al Ĝenevo. La Persa, la Araba, kaj la Hebrea kaptis lian atenton, post kiam li perfekte majstris la Grekan kaj Latinon. Miaflanke, nenifarado ĉiam tedis min, kaj esperante eskapi miajn pensojn, kaj miajn malŝatatajn antaŭajn studojn, mi sentis grandan malstreĉiĝon en studado kun mia amiko, kaj trovis ne nur instruojn, sed ankaŭ konsolon en la verkoj de la orientalistoj. Ilia melankolio estas paciga, kaj ilia ĝojo ekscitas ĝis grado kiun mi neniam spertis dum la studado de aŭtoroj de iu ajn alia lando. Kiam oni legas iliajn verkojn, la vivo ŝajnas konsisti de varma suno kaj roz-ĝardeno, de la ridetoj kaj severaj mienoj de bela malamiko, kaj la fajro kiu brulas en propra koro. Tre malsama al la vireca kaj heroeca poezio de Grekio kaj Romo.

Somero pasis dum ĉi tiuj okupoj, kaj mi decidis reiri al Ĝenevo je la fino de aŭtuno; sed, pro kelkaj okazaĵoj, vintro kaj neĝo alvenis, oni konsideris la vojojn ne trapaseblaj, mia vojaĝo estis prokrastita ĝis la sekva printempo. Mi sentis ĉi tiun malfruiĝon tre amare; ĉar mi ege deziris vidi mian hejmurbon, kaj miajn amatajn amikojn. Mia reiro estis prokrastita tiom longe nur pro malvolo forlasi Klervalon en nekonata loko, antaŭ ol li konatiĝos kun iuj ties loĝantoj. Mi tamen pasigis la vintron bonhumore, kaj kvankam printempo estis nekutime malfrua, kiam ĝi alvenis, ĝia beleco kompensis ĝian malfruon.

Estis jam komence de majo, kaj mi estis ĉiutage atendanta la leteron kiu estis fiksonta la daton de mia foriro, kiam Henriko proponis promenan turismadon en lokoj ĉirkaŭ Ingolŝtato, por persone adiaŭi la landon en kiu mi estis tre longe loĝanta. Mi volonte konsentis al la propono: ekzercado plaĉas al mi, kaj Klerval ĉiam estis mia plej ŝatata kunulo dum tiaj ekskursoj tra la pejzaĝo de mia denaska lando.

Niaj promenoj daŭris du semajnojn; miaj sano kaj spirito estis jam delonge restarigitaj, kaj mi gajnis plian forton de la saniga aero kiun mi spiris, la naturaj okazaĵoj de nia irado, kaj la konversacio kun mia amiko. Antaŭe, studado izolis min de interrilatoj kun miaj kunuloj, kaj faris min nesociema; sed Klerval elvokis la pli bonajn sentojn de mia koro; li instruis al mi denove ami la belecon de la naturo, kaj la ĝojplenajn vizaĝojn de infanoj. Bonega amiko! Vi tre sincere amis min, kaj klopodis levi mian menson, ĝis la nivelo de via. Sin-centrisma strebado estis krampinta kaj mallarĝiginta min, ĝis via mildeco kaj amo varmigis kaj malfermis miajn sentojn; mi fariĝis la sama feliĉulo kiu, antaŭ kelkaj jaroj, amema kaj amata de ĉiuj, havis neniun malĝojon nek zorgon. Kiam mi estis feliĉa, senanima naturo povis doni al mi plej plezurajn sentojn. Serena ĉielo kaj verdaj kampoj plenigis min per ekstazo. La tiama sezono estis ja ĉiela; la floroj de printempo estis maturiĝantaj sur la heĝoj, dum tiuj de somero estis jam burĝonantaj: Mi ne estis ĝenata de la pensoj kiuj surpremis min per nevenkebla pezo dum la antaŭa jaro, spite miajn klopodojn forĵeti ilin.

Henriko ĝojis pro mia gajeco, kaj sincere kunsentis kun miaj sentoj: esprimante la sentojn kiuj plenigis sian animon, li strebis amuzi min. Liaj mensaj rimedoj dum ĉi tiu tempo estis vere surprizegaj; lia konversacio estis plena je kreemo; kaj tre ofte, imitante la Persajn kaj Arabajn verkistojn, li kreis rakontojn de mirigaj imago kaj pasio. Aliajn tempojn li ripetis miajn ŝatatajn poemojn, aŭ entiris min en debatojn, kiujn li subtenis per granda lerto.

Ni reiris al nia kolegio dimanĉe posttagmeze: la kamparanoj estis dancantaj, kaj ĉiuj kiujn ni renkontis estis gajaj kaj bonhumoraj. Mia propra spirito estis alta, kaj mi iris saltetante pro sentoj de senbrida ĝojo kaj ridemo.


Sekva paĝo ►