Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 4

Estis malhela Novembra vespero, kiam mi rigardis la rezulton de miaj laboroj. Kun preskaŭ agonia maltrankvilo, mi kolektis la aparataron de vivo ĉirkaŭ min, por infuzi la fajreron de vivo en la senvivaĵon kiu kuŝis ĉe miaj piedoj. Estis jam la unua horo matene. La pluvo malĝojige tamburetadis sur la vitrojn, kaj mia kandelo estis preskaŭ elbrulinta, kiam, en la duon-estingita lumeto, mi vidis la malhele flavan okulon de la estaĵo malfermiĝi; ĝi forte spiris, kaj ĝiaj membroj ekmoviĝis spasme.

Kiel mi priskribu miajn emociojn je ĉi tiu katastrofo, aŭ kiel mi desegnu per vortoj la malfeliĉulon kiun mi, per senlimaj peno kaj zorgo, estis klopodinta formi? Liaj membroj estis proporciaj, kaj mi estis elektinta liajn karakterizaĵojn pro beleco. Beleco! -- Ho Dio! Lia flava haŭto apenaŭ kovris la substrukturon de muskoloj kaj arterioj; Lia hararo estis brile nigra, fluema; liaj dentoj, blankaj kiel perloj; sed ĉi tiuj belaĵoj nur pliaĉigis la kontraston kun liaj akvemaj okuloj, kiuj ŝajnis esti preskaŭ samkoloraj al la brunblankaj okulingoj en kiuj ili sidis, kun la ŝrumpinta teksturo de lia vizaĝo, kaj kun liaj rektaj nigraj lipoj.

La diversaj okazaĵoj de la vivo ne estas tiom ŝanĝiĝemaj kiom la sentoj de la homa naturo. Mi estis pene laborinta dum preskaŭ du jaroj, kun nur unu celo: infuzi vivon en senvivan korpon. Tiucele mi rezignis ripozon kaj sanon. Mi deziris per ardo kiu longe preteris moderon; sed tiam, fininta, la beleco de mia revo malaperis, kaj senspira hororo kaj naŭzo plenigis mian koron. Ne povante toleri la vidon de mia kreaĵo, mi fuĝis de la ĉambro. Dum longa tempo mi paŝadis tra mia dormĉambro, ne povante trankviligi mian menson por dormi. Finfine laco venkis la tumulton kiun mi estis suferinta; kaj mi ĵetis min sur la liton, ankoraŭ vestita, en provo atingi kelkajn momentojn de forgeso. Sed tio estis vana: mi ja dormis, sed sovaĝegaj sonĝoj perturbis min. Mi sonĝis ke mi vidas Elizabeton, je pinto de sano, promenantan laŭ la stratoj de Ingolŝtato. Ĝojante kaj surprizite, mi ĉirkaŭbrakumas ŝin; sed dum mi presas kison sur ŝiajn lipojn, ili malheliĝas je la koloro de morto; ŝiaj trajtoj ŝajnas ŝanĝiĝi, kaj mi pensis ke mi tenas la korpon de mia mortinta patrino en miaj brakoj; morttuko estas volvita ĉirkaŭ ŝi, kaj mi vidas la tombejajn vermojn rampantajn en la sinoj de la flanelo. Mi ekvekiĝis pro la hororo; malvarma ŝvito kovris mian frunton, miaj dentoj klakadis, kaj ĉiuj membroj tremis; tiam, per la malhela kaj flava lumo de la luno, mi vidis la malfeliĉulon, la mizeran monstron kiun mi kreis, perforte enirante tra la ŝutrojn de la fenestro. Li levis la kurtenon de la lito; kaj liaj okuloj, (se oni povas nomi ilin okuloj), estis fiksitaj sur mi. Liaj makzeloj malfermiĝis, kaj li balbutis iujn nekompreneblajn sonojn, dum rideto sulkigis lian vizaĝon. Li eble parolis, sed mi ne aŭdis; unu mano etendiĝis, ŝajne por deteni min, sed mi eskapis kaj kuris malsupren per la ŝtuparo. Mi kaŝis min en la korto de la domo kie mi loĝis; tie mi restis dum la resto de la nokto, paŝante tien kaj reen je granda maltrankvilo, atente aŭskultante, kaptante kaj timante ĉiun sonon kvazaŭ ĝi anoncus la aliron de la demona kadavro al kiu mi bedaŭrinde donis vivon.

Ho! Neniu homo povus toleri la hororon de tiu vizaĝo. Reanimita mumio ne estus tiom malbelega kiom tiu malfeliĉulo. Mi estis fikse rigardinta lin kiam li estis nefinita; li estis malbela tiam; sed kiam tiuj muskoloj kaj artikoj fariĝis kapablaj je moviĝo, ĝi fariĝis aĵo kiun eĉ Danto ne povus imagi. Mi pasigis tiun nokton mizere. Foje mia pulso batis tiom rapide kaj forte, ke mi sentis ĝin en ĉiu arterio; alifoje, mi preskaŭ sinkis al la tero pro laco kaj ekstrema malforteco. Krom ĉi tiu hororo, mi sentis la amarecon de senreviĝo; revoj kiuj antaŭe estis mia nutraĵo kaj plaĉa ripozo dum tre longa tempo, ĉi tiam fariĝis infero al mi; kaj la ŝanĝiĝo estis rapidega, la venko tre kompleta!

Mateno, malfeliĉa kaj malseka, finfine lumiĝis, kaj malkovris al miaj nedormintaj kaj dolorantaj okuloj la preĝejon de Ingolŝtato. Ĝiaj blankaj turo kaj horloĝo, kiu indikis la sesan horon. La pordisto malfermis la pordojn de la korto, kiu tiunokte estis mia azilo, kaj mi eliris en la stratojn, paŝante per rapidaj paŝoj, kvazaŭ mi celus eviti la malfeliĉulon kiun mi timis vidi post ĉiu stratangulo. Mi ne aŭdacis reiri al la apartamento en kiu mi loĝis, sed sentis instigon hasti, kvankam mi estis malsekigita de la pluvo kiu elverŝiĝis el la nigra kaj senkompata ĉielo.

Mi marŝadis ĉi tiel dum ioma tempo, klopodante, per korpa ekzercado, malpliigi la pezon kiu premis sur mia menso. Mi trairis la stratojn, sen klara ideo pri kie mi estas, nek kion mi faras. Mia koro forte batis pro la malsano de timo; mi rapidis per neregulaj paŝoj, ne aŭdacante ĉirkaŭrigardi.

Kiel sola vir' sur vojo,
Maltrankvilanime,
Unu fojon turnas kapon,
Kaj daŭrigas time,
Ĉar li scias ke demono,
Sekvas lin proksime.

<* "Antikva Maristo" de Koleriĝo>

Tiel marŝinte, mi finfine alvenis al la gastejo kie la diversaj fiakroj kaj kaleŝoj kutime haltas. Ĉi tie mi paŭzis, mi ne sciis kial; sed dum kelkaj minutoj mi restis kun miaj okuloj fiksitaj sur kaleŝo kiu estis alvenanta al mi de la kontraŭa fino de la strato. Dum ĝi alproksimiĝis, mi rimarkis ke ĝi estas la Svisa fiakro: ĝi haltis tuj antaŭ mi; kaj, kiam la pordo malfermiĝis, mi vidis Henrikon Klervalon. Vidinte min, li tuj elsaltis. "Mia kara Frankenŝtajno," li ekkriis, "Mi tre ĝojas vidi vin! Estas plej bonŝance ke vi estas ĉi tie je la sama momento de mia alveno."

Nenio povus egali al la ĝojo vidi Klervalon; lia ĉeesto revokis al miaj pensoj mian patron, Elizabeton, kaj ĉiujn tiujn scenojn de hejmo kiuj estas karegaj al mia memoro. Mi premis lian manon, kaj momente forgesis miajn hororon kaj malfeliĉon; mi subite sentis, unuafoje post multaj monatoj, trankvilon kaj pacan ĝojon. Tial mi bonvenigis mian amikon plej varme, kaj ni promenis al mia kolegio. Klerval paroladis dum iom da tempo pri niaj komunaj amikoj, kaj pri lia propra bona ŝanco, ricevi permeson veni al Ingolŝtato. "Vi facile kredos," li diris, "kiom malfacilege estis persvadi al mia patro ke ne nepre necesas ke komercisto komprenu nenion escepte de librotenado; kaj plie, mi kredas ke kiam mi foriris, li restis ankoraŭ nekonvinkita, ĉar lia konstanta respondo al miaj senlacaj petoj estis sama al tiu de la Nederlanda lernejestro en La Paroĥestro de Vejkfild: 'Mi gajnas dek mil florenojn jare sen la Greka, mi bone manĝas sen la Greka.' Sed lia amo por mi finfine venkis lian malŝaton por lernado, kaj li permesis al mi fari vojaĝon de esploro en la lando de scio."

"Vidi vin estas plej granda ĝojo por mi; sed diru, kiel estis miaj patro kaj fratoj, kaj Elizabeto, kiam vi foriris."

"Tre bonfartaj kaj tre ĝojaj, nur, iomete maltrankvilaj, ĉar ili aŭdas de vi tre malofte. Cetere, mi mem intencas iomete admoni vin por ili. -- Sed, mia kara Frankenŝtajn," ekhaltinte kaj fronte rigardante mian vizaĝon, li daŭrigis, "Mi ĝis nun ne rimarkis kiom malsanega vi ŝajnas; tre malgrasa kaj pala; ŝajnas ke vi estas maldorminta dum pluraj noktoj."

"Vi ĝuste divenis; lastatempe mi tiom profunde okupiĝis pri unu afero, ke mi ne permesis al mi sufiĉe ripozi, kiel vi vidas: sed mi esperas, mi sincere esperas, ke ĉi tiuj laboroj estas nun finitaj, kaj ke mi estas finfine libera.

Mi tremis tro multe; mi ne povis elteni pripensi la okazaĵojn de la antaŭa nokto, des malpli mencii ilin. Mi piediris rapidpaŝe, kaj ni baldaŭ alvenis al mia kolegio. Tiam mi konsideris, kaj la penso tremigis min, ke la kreaĵo kiun mi lasis en mia apartamento eble ankoraŭ restas tie, vivanta, kaj ĉirkaŭpaŝanta. Mi timegis rigardi ĉi tiun monstron; sed timis eĉ pli ke Henriko vidos lin. Tial, petinte al li resti kelkajn minutojn ĉe la malsupro de la ŝtuparo, mi rapide supreniris al mia propra ĉambro. Mia mano estis jam sur la porda seruro antaŭ ol mi trankviliĝis. Tiam mi paŭzis, kaj sentis malvarman tremeton. Mi rapide enpuŝis la pordon, kvazaŭ infano kiu kredas ke fantomo atendas lin ĉe la alia flanko; sed nenio aperis. Mi time enpaŝis: la apartamento estis malplena; kaj mia dormĉambro ankaŭ estis sen la horora gasto. Mi apenaŭ povis kredi ke tiom bonega ŝanco trafus min; sed kiam mi estis certa ke mia malamiko estis ja fuĝinta, mi kunfrapis miajn manojn pro ĝojo, kaj kuris malsupren al Klerval.

Ni supreniris al mia ĉambro, kaj la servisto baldaŭ alportis matenmanĝon; sed mi ne povis regi min. Ne nur ĝojo okupis min; pro troa sentemo mi sentis kvazaŭ pingletoj pikus mian korpon, kaj mia pulso rapidis. Mi ne povis resti en unu loko dum momento; mi saltadis super la seĝoj, kunfrapis miajn manojn, kaj laŭte ridadis. Komence, Klerval atribuis mian nekutiman humoron al ĝojo pro lia alveno; sed kiam li estis observinta min pli atente, li vidis sovaĝecon en miaj okuloj kiun li ne povis klarigi; kaj mia laŭta, senbrida, senkora ridado timigis kaj surprizis lin. "Mia kara Viktor," li kriis, "kio, je Dio, estas la problemo? Ne ridu tiel. Vi tre malsanas! Kio estas la kaŭzo de ĉi ĉio?"

"Ne demandu min," mi kriis. Mi kovris miajn okulojn per manoj, ĉar mi pensis ke mi vidas la timatan fantomon englisi en la ĉambron. "Li povas diri. -- Ho, savu min! Savu min!" Mi imagis ke la monstro estas kaptinta min.

Povra Klerval! Kiaj devus esti liaj sentoj? Renkontiĝo, kiun li estis atendinta kun granda ĝojo, estis strange amariĝinta. Sed mi ne vidis lian malĝojon, ĉar mi estis senkonscia, kaj ne reakiris konscion dum longa, longa tempo.

Ĉi tio estis komenco de nervoza febro, kiu limigis mian liberon dum pluraj monatoj. Dum la tuta tempo Henriko estis mia sola fleganto. Poste mi ekkomprenis ke, sciante la grandan aĝon de mia patro, kaj lian sanstaton, tro fragilan por longega vojaĝo, kaj ke mia malsano tre deprimus Elizabeton, li kaŝis de ili la gradon de mia perturbo, por protekti ilin de ĉi tiu malĝojo. Li sciis ke mi ne povus havi pli ĝentilan kaj atenteman fleganton ol li mem, kaj ĉar li forte esperis pri mia resaniĝo, li ne dubis ke, anstataŭ malutili, li agas plej bonkore al ili.

Sed fakte mi tre malsanis; kaj certe mia resaniĝo atribueblas nur al la senlima kaj senlaca zorgado de mia amiko. La formo de la monstro kiun mi estis kreinta estis ĉiame antaŭ miaj okuloj, kaj mi senĉese babilis pri li. Miaj vortoj sendube surprizis Henrikon: komence li kredis ilin vagantaj pensoj de perturbita imago; sed mia obstina ripetado de la sama temo konvinkis lin ke mia perturbo ja fontis de iu neordinara kaj terura evento.

Per tre malrapidaj gradoj, kaj kun oftaj refaloj kiuj maltrankviligis kaj malĝojigis mian amikon, mi resaniĝis. Mi memoras la unuan fojon kiam mi fariĝis kapabla observi eksterajn aĵojn kun ia plezuro. Mi rimarkis ke la falintaj folioj malaperis, kaj ke la junaj burĝonoj ĝermas de la arboj kiuj ombris mian fenestron. Estis ĉiela printempo, kaj la sezono multe kontribuis al mia refortiĝo. Mi ankaŭ sentis ĝojon kaj varmecon revekiĝi en mia brusto; mia malgajo malaperis, kaj post mallonga tempo mi fariĝis tiom bonhumora kiom mi estis antaŭ tiu atako de fatala pasio.

"Karega Klerval," mi diris, "kiom bonkora, kiom bonega vi estas al mi. Ĉi tiu tuta vintro, anstataŭ esti dediĉita al studado, kiel vi promesis al vi, estis malŝparita en mia flegoĉambro. Kiel mi iam repagu al vi? Mi sentas plej grandan bedaŭron pro la esperoj kiujn mi rompis; sed vi pardonos al mi."

"Vi tute repagos al mi, se vi ne maltrankviligos vin, sed resaniĝos tiom rapide kiom eblas; kaj ĉar vi ŝajnas tiom bonhumora, mi rajtas priparoli unu temon, ĉu ne?"

Mi tremis. Unu temon! Kiu ĝi povus esti? Ĉu li aludas al afero pri kiu mi eĉ ne aŭdacas pensi?

"Trankviliĝu," diris Klerval, rimarkinte la ŝanĝiĝon de mia koloro, "Mi ne mencios ĝin, se ĝi ĝenas vin; sed via patro kaj kuzino tre ĝojus se ili ricevus leteron de vi per via propra mano. Ili apenaŭ scias kiom malsana vi estis, kaj maltrankvilas pro via longa silento."

"Nur tio? Mia kara Henriko, kiel vi povas supozi ke miaj unuaj pensoj ne direktiĝus al tiuj karaj karaj amikoj kiujn mi amas, kaj tiom meritas mian amon."

"Se ĉi tio estas via nuna humoro, kara amiko, vi eble ĝojos vidi leteron kiu kuŝas ĉi tie kelkajn tagojn: ĝi estas de via kuzino, mi kredas."


Sekva paĝo ►