Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 3

Ekde ĉi tiu tago, naturfilozofio, kaj speciale kemio, je plej ampleksa signifo de la termino, okupis min preskaŭ ekskluzive. Mi avide legis tiujn verkojn, tre plenajn de genio kaj analizo, kiujn modernaj esploristoj verkis pri ĉi tiuj temoj. Mi ĉeestis la prelegojn, kaj sociumis kun la sciencistoj de la universitato. Mi trovis eĉ en sinjoro Krempe multe da bona juĝo kaj utilaj informoj; ili bedaŭrinde kunestis kun liaj malplaĉaj aspekto kaj maniero, sed ne estis malpli valoraj pro tio. Sinjoro Valdman fariĝis vera amiko. Lia ĝentileco estis neniam makulita per dogmismo; kaj liaj instruoj estis prezentataj en etoso de honesteco kaj bona humoro, kiu forpelis ĉian impreson pri pedanteco. Eble estis la afabla karaktero de ĉi tiu viro kiu pelis min al la fako de naturfilozofio kiun li instruis, pli ol vera amo por la scienco. Sed ĉi tiu mensostato daŭris nur dum miaj unuaj paŝoj en la sciencojn; ju pli plene mi profundiĝis en ĝin, des pli mi studis ĝin nur pro ĝia intereso. Tiu koncentriĝo, kiu komence estis afero de devo kaj volo, ekfariĝis tiom arda kaj avida, ke la steloj ofte malaperis en matena lumiĝo, dum mi estis ankoraŭ okupata en mia laboratorio.

Kompreneble, ĉar mi intense koncentriĝis, mi rapide progresis. Mia ardo ja surprizegis la studentojn; kaj mia lerto la majstrojn. Profesoro Krempe ofte demandis al mi, kun malica rideto, kiel Kornelio Agripo fartas, kaj sinjoro Valdman esprimadis plej sinceran ĝojon pri mia progreso. Du jaroj pasis tiel, dum kiuj mi ne vizitis Ĝenevon, sed estis kore kaj anime okupata, esplorante kun espero malkovri iujn novajn sciojn. Nur tiuj kiuj estas spertintaj la logon de scienco povas kompreni ĝin. En aliaj studoj, oni progresas tiom kiom antaŭuloj progresis, kaj restas nenio pli por scii; sed en scienca esplorado, malkovrado kaj miro estas senĉese nutrataj. Menso de modera kapablo, kiu intense esploras iun fakon, nepre atingos grandan lerton en tiu fako; kaj mi, kiu klopodadis atingi unu celon, kaj estis ekskluzive envolvita en ĉi tio, progresis tiom rapide ke, post du jaroj, mi malkovris kiel plibonigi iujn kemiajn instrumentojn. Tiel mi gajnis grandan estimon kaj admiron ĉe la universitato. Atinginte ĉi tion, kaj bone konante la teorion kaj praktikon de naturfilozofio, laŭ la lecionoj de ajna profesoro ĉe Ingolŝtato, ĉar mia loĝado tie ne plu utilis al mia progreso, mi konsideris reiri al miaj amikoj kaj mia denaska urbeto. Sed io okazis kio plidaŭrigis mian reston.

Unu el la fenomenoj kiuj unike kaptis mian atenton estis la strukturo de la homa korpo, kaj fakte, de ajna animalo kiu vivas. Mi ofte demandis al mi, de kie originas la fenomeno vivo? Ĝi estis aŭdaca demando – demando ĉiam konsiderata kiel mistero. Sed eble ni staras rande de multaj malkovroj, kiujn ni farus se malkuraĝo kaj malzorgemo ne bridus niajn esplorojn. Mi cerbumis pri ĉi tiu cirkonstanco, kaj decidis ekde tiam koncentri min pli speciale en tiujn fakojn de naturfilozofio kiu rilatas al fiziologio. Se mi ne estus pelata de preskaŭ supernatura entuziasmo, mia koncentriĝo en ĉi tiu studo estus ĝena, kaj preskaŭ netolerebla. Por esplori la kaŭzojn de la vivo, oni devas unue esplori la morton. Mi fariĝis sperta en la scienco de anatomio; sed ĉi tio ne sufiĉis; mi devis ankaŭ observi la naturajn putriĝon kaj difektiĝon de la homa korpo. Dum mia edukado, mia patro estis tre zorginta por certigi ke neniuj supernaturaj teruraĵoj impresu mian menson. Laŭ mia memoro, mi neniam tremis pro superstiĉa fabelo, nek timis la aperon de fantomo. Mallumo neniel efikis sur mia imago; kaj tombejo estis nur ujo por senvivaj korpoj, estintaj hejmoj de belo kaj forto, fariĝintaj nutraĵo por vermoj. Tiam mi estis motivita esplori la kaŭzon kaj evoluon de ĉi tiu putriĝo, kaj devis pasigi tagojn kaj noktojn en kriptoj kaj ostejoj. Mia atento estis fiksita sur ĉiuj aferoj kiuj plej malplaĉas al delikataj homaj sentoj. Mi vidis kiel la bonega formo de homo disfalas kaj difektiĝas. Mi vidis kiel la putriĝo de la morto sekvas la rozkolorajn vangojn de la vivo. Mi vidis kiel la vermo heredas la miraĵojn de la okulo kaj de la cerbo. Mi paŭzis, dum mia esploro kaj analizo de ĉiuj detaloj pri kaŭzoj, kiujn la ŝanĝiĝo de vivanta al mortinta, kaj mortinta al vivanta ekzempligas, ĝis kiam el la mezo de ĉi tiu mallumo, subita lumo trafis min! Ĉi tiu lumo estis tiom brila kaj miriga, tamen tiom simpla, ke, dum mi sentis turniĝadon de mia kapo pro la grandeco de la atendaĵoj kiujn ĝi ilustris, mi surpriziĝis ke inter tre multaj geniuloj, kiuj estis direktintaj siajn esplorojn al la sama scienco, nur mi sukcesis malkovri tiom mirigan sekreton.

Memoru, mi ne registras la vizion de frenezulo. La fakto ke la suno brilas en la ĉielo ne pli veras ol tio kion mi nun asertas vera. Iu miraklo povus naski ĝin, sed la paŝoj al malkovro estis distingeblaj kaj probablaj. Post tagoj kaj noktoj de nekredebla laboro kaj laco, mi sukcesis malkovri la kaŭzon de generiĝo kaj vivo. Ne, pli ol tio! Mi eĉ fariĝis kapabla enanimigi senvivan materion.

La miro kiun mi unue spertis post ĉi tiu malkovro baldaŭ cedis al ĝojego kaj ekstazo. Post tre multe da tempo pasigita en doloriga laboro, subite alveni al la pinto de miaj deziroj estis treege kontentiga finiĝo de miaj penoj. Sed ĉi tiu malkovro estis tiom granda kaj mens-inunda, ke ĉiuj paŝoj kiuj laŭgrade kondukis min al ĝi vaporiĝis, kaj mi komprenis nur la rezulton. Kio iam estis la studo kaj deziro de la plej saĝaj homoj ekde la kreo de la mondo, estis nun en mia mano. Ne estis tiel ke, kiel en magia sceno, ĉio tuj malfermiĝis al mi: la informo, kiun mi estis akirinta, estis pli taŭga por gvidi miajn klopodojn, ekde kiam mi direktos ilin al la celo de mia esploro, kaj ne por montri tiun celon jam atingita. Mi estis kiel la Arabo kiu estis enterigita kun la mortintoj, kaj trovis vojon al la vivo, helpe de nur unu briletanta kaj ŝajne malforta lumo.

Mi vidas, pro via avideco, kaj la miro kaj espero kiujn viaj okuloj esprimas, mia amiko, ke vi atendas ke mi informu vin pri la sekreto kiun mi konas. Tio ne eblas. Aŭskultu pacience ĝis la fino de mia rakonto, kaj vi facile komprenos kial mi hezitas pri tiu temo. Mi ne misgvidos vin, kiu estas arda kaj aŭdaca, kiel mi iam estas, al via detruo kaj neeskapebla mizero. Lernu de mi, se ne de miaj instruoj, almenaŭ de mia ekzemplo, kiom danĝera estas la akirado de scio, kaj kiom pli feliĉa estas la homo kiu pensas ke lia hejmurbo estas la tuta mondo, ol tiu kiu revas fariĝi pli granda ol lia naturo permesos.

Kiam mi trovis tiom mirigegan povon en miaj manoj, mi longe hezitis, konsiderante la manieron per kiu mi uzu ĝin. Kvankam mi posedis la kapablon aldoni vivon, tamen, prepari korpon por enteni ĝin, kun ĉiuj ĝiaj kompleksaĵoj de fibroj, muskoloj, kaj vejnoj, restis kiel projekto de neimagebla malfacileco kaj laboro. Komence, mi cerbumis ĉu mi provu krei estulon similan al mi, aŭ de pli simpla organizeco; sed mia unua sukceso levis miajn revojn tro alte por dubi pri mia kapablo doni vivon al animalo tiom kompleksa kaj miriga kiom la homo. La materialoj tuj akireblaj de mi ŝajnis apenaŭ adekvataj por tiom pena tasko; sed mi ne dubis ke mi finfine sukcesos. Mi atendis multajn frustrojn; miaj manovroj eble estus senĉese ĝenataj, kaj finfine mia laboro estus neperfekta: tamen, kiam mi konsideris la progreson kiu okazas ĉiutage en la scienco kaj la tekniko, mi kuraĝis esperi ke miaj tiamaj provoj almenaŭ fariĝos bazo de estonta sukceso. Kaj mi ne povis konsideri la grandecon kaj kompleksecon de mia plano kiel argumenton kontraŭ ĝia realigo. Kun ĉi tiaj sentoj mi komencis krei homan estulon. Ĉar la malgrandeco de la partoj estis brido al mia rapideco, mi decidis, kontraŭ mia komenca intenco, fari estulon de grandega alteco; tio estas, proksimume ok piedojn alta, kaj proporcie larĝa. Decidinte ĉi tion, kaj pasiginte kelkajn monatojn en kolektado kaj aranĝado de materialoj, mi komencis.

Neniu povus imagi la diversecon de sentoj kiuj pelis min, kiel uragano, post la unua entuziasmo de sukceso. La vivo kaj la morto ŝajnis al mi esti absolutaj limoj, kiujn mi unua trarompos, verŝante torenton de lumo en nian malhelan mondon. Nova specio estis benonta min kiel sian kreinton kaj fonton; multaj feliĉaj kaj bonegaj estaĵoj estis ŝuldonta sian ekziston al mi. Neniu patro povus meriti la dankon de sia infano tiom plene kiom mi meritus ilian. Konsiderante ĉi tiujn pensojn, mi pensis, ke se mi povus meti vivon en senvivan materion, mi povus, post tempo (eĉ se tiam ĝi estis neebla) renovigi vivon en korpo jam putranta pro la morto.

Ĉi tiuj pensoj kuraĝigis min, dum mi senĉese arde strebadis efektivigi mian projekton. Miaj vangoj estis paliĝintaj pro studado, kaj mia korpo maldikiĝinta pro izoliteco. Foje, tuj ĉe la rando de certeco, mi malsukcesis; tamen mi malrezignis la esperon kiu povus plenumiĝi post tago aŭ post horo. Unu sekreto, kiun nur mi sciis, estis la espero al kiu mi dediĉis min; kaj la luno brilis sur miaj meznoktaj laboroj, dum mi, kun streĉita, senspira entuziasmo, ĉasis la Naturon en ŝiajn kaŝejojn. Kiu povus imagi la hororojn de mia sekreta laboro, dum mi plaŭde paŝis en la malsanktaj malsekejoj de la tombejo, aŭ turmentis vivantan animalon por vivigi senvivan argilon? Miaj membroj nun tremas, kaj mi sentas kapturniĝon pro la rememoro; sed tiutempe, nerezistebla, preskaŭ freneza impulso pelis min antaŭen. Mi sentis kvazaŭ perdinta miajn animon kaj sentojn, escepte por ĉi tiu unu celo. Ĝi ja estis nur portempa hipnota stato; ĝi lasis min senti kun renovigita akreco nur kiam, post ĉeso de la malnatura stimulado, mi revenis al miaj malnovaj kutimoj. Mi kolektis ostojn de ostejoj, kaj perturbis, per malpiaj fingroj, la grandegajn sekretojn de la homa korpo. En soleca ĉambro, aŭ pli ĝuste, ĉelo, ĉe la supro de la domo, kaj apartigita de ĉiuj aliaj apartamentoj per halo kaj ŝtuparo, mi havis mian laborejon de malpura kreado; miaj okuloj preskaŭ saltis de siaj ingoj, zorgante pri la detaloj de mia tasko. La dissekcejo kaj la buĉejo provizis multe da miaj materialoj; kaj mia homa naturo ofte deturniĝis de mia okupo pro abomeno, dum, ankoraŭ pelata de fervoro kiu senĉese kreskadis, mi progresigis mian laboron preskaŭ al fino.

La someraj monatoj pasis, dum mi estis tiel okupata, kore kaj anime, por unu celo. Estis plej bela sezono; la kampoj neniam produktis pli abundan rikolton, nek la vinejoj pli luksan rikolton de vinberoj; sed miaj okuloj estis blindaj al la ĉarmoj de la naturo. Kaj la samaj sentoj kiuj igis min neglekti la scenojn ĉirkaŭ mi, ankaŭ igis min forgesi tiujn amikojn kiuj estis multajn mejlojn for, kiujn mi ne estis vidinta dum longa tempo. Mi sciis ke mia silento maltrankviligas ilin; kaj mi bone memoris la vortojn de mia patro: "Mi scias ke dum vi estos kontenta pri vi, vi pripensos pri ni kun amo, kaj ni regule ricevos novaĵojn de vi. Bonvolu pardoni min, se mi konsideros rompon de via korespondado kiel pruvon ke viaj aliaj devoj estas same neglektitaj."

Tial, mi bone sciis kiaj estas la sentoj de mia patro; sed mi ne povas forŝiri miajn pensojn de mia tasko, ja abomena, sed nerezisteble kaptinta mian imagon. Mi esperis, kvazaŭe, prokrasti ĉion rilatantan al miaj sentoj de amo ĝis la granda projekto, kiu voradis ĉiujn kutimojn de mia karaktero, finiĝos.

Tiutempe mi pensis ke mia patro estus maljusta, se li konsiderus mian neglekton malvirto, aŭ kulpo ĉe mi; sed mi nun estas konvinkita ke li pravis, konsiderante min ne tute senkulpa. Perfekta homo devas ĉiam teni sian menson kvieta kaj paca, kaj neniam permesi ke pasio aŭ efemera deziro ĝenu lian trankvilecon. Mi ne pensas ke la serĉado al scio estas escepto al ĉi tiu regulo. Se la studo al kiu oni dediĉas sin emas malfortigi la amajn sentojn, kaj detrui la ŝaton de tiuj simplaj ĝuoj en kiu neniu alojo povas enmiksiĝi, tiam tiu studo certe estas maldeca, tio estas, ne taŭga por la homa menso. Se oni ĉiam respektus ĉi tiun regulon; se neniu homo permesus ke iu ajn celo ĝenu la trankvilecon de siaj hejmaj rilatoj, Grekio ne estus sklavigita; Kajsar ne damaĝus sian landon; Ameriko estus malkovrata pli grade, kaj la imperioj de Meksiko kaj Peruo ne estus detruitaj.

Sed mi ĵus rimarkis ke mi predikas meze de la plej interesa parto de mia rakonto; kaj via mieno instigas min daŭrigi.

En siaj leteroj mia patro tute ne kulpigis min, kaj nur liaj pli ol kutimaj demandoj pri miaj okupoj atentigis pri mia silento. Vintro, printempo, kaj somero pasis dum mi laboris; sed mi ne rigardis la floradon nek la kreskantajn foliojn -- vidaĵoj kiuj antaŭe ĉiam donis al mi superan plezuron; mi estis tiom profunde obsedita de mia okupo. La folioj de tiu jaro estis jam velkintaj antaŭ ol mia laboro proksimiĝis al kompletiĝo; kaj tiam ĉiu tage fariĝis pli evidente kiom bone mi estis sukcesinta. Sed mia entuziasmo estis limigita pro mia maltrankvilo, kaj mi pli similis homon kondamnitan pro sklaveco al laboro en minejoj, aŭ al iu alia malsaniga metio, ol artiston okupitan de sia plej ŝatata okupo. Ĉiuvespere malrapida febro turmentis min, kaj mi fariĝis nervoza ĝis dolora grado; mi aparte bedaŭris ĉi tiun malsanon ĉar ĝis tiam mi estis ĝuinta bonegan sanon, kaj ĉiam fieris pro la firmeco de miaj nervoj. Sed mi kredis ke ekzercado kaj distriĝo baldaŭ forpelos tiajn simptomojn; kaj mi promesis al mi ĉi tion, kiam mia kreaĵo estos kompleta.


Sekva paĝo ►