Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 2

Kiam mi estis atinginta la aĝon de dek sep, miaj gepatroj decidis ke mi fariĝu studento ĉe la Universitato de Ingolŝtato. Ĝis tiam mi ĉeestis la lernejojn de Ĝenevo; sed mia patro konsideris necesa, por kompletigi mian edukadon, ke mi konu aliajn kutimojn krom tiuj de mia denaska lando. Tial oni fiksis fruan daton por mia foriro; sed, antaŭ ol la decidita tago alvenis, la unua malfeliĉo de mia vivo okazis — kvazaŭ antaŭsigno de mia estonta mizero.

Skarlatino trafis Elizabeton; sed ŝia malsano ne estis severa, kaj ŝi rapide resaniĝis. Dum ŝia kvaranteno, oni prezentis multaj argumentojn por persvadi mian patrinon eviti prizorgi ŝin. Komence, ŝi cedis al niaj petoj; sed kiam ŝi aŭdis ke ŝia karulino estis resaniĝanta, ŝi ne plu povis deteni sin de ŝia kunesto, kaj eniris ŝian ĉambron longe antaŭ ol la danĝero de infekto pasis. La sekvo de ĉi tiu malprudento estis fatala. Je la tria tago mia patrino malsaniĝis; ŝia febro estis mortiga, kaj la mienoj de la flegantoj prognozis la plej malbonan eventualaĵon. Dum ŝi mortis, la forteco kaj mildeco de ĉi tiu admirinda virino ne forlasis ŝin. Ŝi prenis la manojn de Elizabeto kaj mi; "Miaj infanoj," ŝi diris, "miaj plej firmaj esperoj pri estonta ĝojo estas ligitaj al la atendo de via unuiĝo. Ĉi tiu espero nun estos la konsolo de via patro. Elizabeto, mia kara, vi devas anstataŭi min por viaj kuzoj. Ho ve! Mi bedaŭras ke mi estos forprenita de vi; kaj kvankam mi estis feliĉa kaj amata, ĉu ne estas malfacile forlasi vin ĉiujn? Sed ĉi tiuj pensoj ne decas al mi; mi klopodu ĝoje akcepti mian morton, kaj gardu esperon ke mi renkontos vin en alia mondo."

Ŝi mortis pace; kaj eĉ en morto ŝia mieno esprimis amon. Ne necesas priskribi la sentojn de tiuj kies plej karaj interrilatoj estas fortranĉitaj pro tiu neŝanĝebla fatalo, nek la malplenon kiun la animo alfrontas, nek la malesperon, kiu videblas sur la vizaĝo. Longa tempo pasis antaŭ ol niaj mensoj povis konvinkiĝi ke ŝi, kiun ni vidis ĉiutage, kaj kies ekzisto ŝajnis esti parto de la nia, estas eterne forpasinta — ke la brilo de amata okulo estas estingita, kaj la sono de voĉo, tre bone konata kaj kara al niaj oreloj, estas silentigita, kaj neniam denove aŭskultota. Jen la pensoj de niaj unuaj tagoj; sed kiam la paso de tempo certigas la realon de la malbono, tiam la veraj amareco kaj malĝojo komenciĝas. Sed kiu ne spertis la fortranĉon de kara interrilato per la kruela mano de morto; kaj kial mi priskribu malĝojon kiun ĉiuj spertis, kaj devas sperti? Finfine alvenas tempo kiam malĝojo estas pli mem-indulga ol necesa; kaj la rideto kiu aperas sur la lipoj, eĉ se oni konsideras ĝin malpia, ne estas malpermesata. Mia patrino estis mortinta, sed ni ankoraŭ havis plenumendajn taskojn; ni devis daŭrigi nian vojon kun la aliaj, kaj lerni kiel konsideri nin feliĉaj, dum unu restas kiun kruela morto ne jam kaptis.

Mia vojaĝo al Ingolŝtato, kiun ĉi tiuj eventoj prokrastis, estis denove planita. Mia patro permesis prokraston de kelkaj semajnoj. Ĉi tiu tempo pasis malĝoje; la morto de mia patrino, kaj mia rapida foriro, deprimis niajn spiritojn; sed Elizabeto klopodis renovigi la spiriton de ĝojo en nia malgranda societo. Ekde la morto de ŝia onklino, ŝia menso estis akirinta novan firmecon kaj viglecon. Ŝi decidis plenumi siajn devojn kun grandega precizeco; kaj ŝi sentis ke ŝi heredis la tre postuleman devon feliĉigi siajn onklon kaj kuzojn. Ŝi konsolis min, distris sian onklon, instruis miajn fratojn; kaj ŝi neniam ŝajnis al mi tiom ĉarma ol tiam, kiam ŝi daŭre klopodis kontribui al la feliĉo de aliaj, tute forgesante sin.

Finfine la tago de mia forveturo alvenis. Mi salutis ĉiujn miajn amikojn, escepte de Klervalo, kiu pasigis la lastan vesperon kun ni. Li amare lamentis ke li ne povas kuniri kun mi: oni ne povis persvadi lian patron lasi lin iri, ĉar li intencis ke li fariĝu partnero en lia komerco, laŭ sia ŝatata teorio, ke lernado estas superflua por la komerco de ordinara vivo. Henriko havis rafinitan menson; li havis neniun deziron esti mallaborema, kaj plaĉis al li fariĝi la partnero de sia patro, sed li opiniis ke homo povas fariĝi bona komercisto, kaj tamen posedi kulturitan komprenon.

Ni kune sidis ĝis malfrua horo, aŭskultante liajn plendojn, kaj farante multajn aranĝetojn por la estonteco. La sekvan matenon mi frue foriris. Larmoj fluegis el la okuloj de Elizabeto; parte pro la malĝojo de mia foriro, kaj parte pro la konscio ke la sama vojaĝo estis okazonta tri monatojn antaŭe, kiam mi estis forvojaĝonta kun patrina beno.

Mi ĵetis min en la kaleŝon kiu estis veturigonta min for, kaj mergiĝis en tre melankoliajn pensojn. Mi, kiu ĉiam estis ĉirkaŭita de afablaj kunuloj, konstante klopodanta doni reciprokan ĝojon, estis nun sola. Ĉe la universitato, al kiu mi estis veturanta, mi estis devonta mem fari amikojn, kaj esti mia propra protektanto. Mia vivo ĝis tiam estis rimarkinde izolita kaj hejmeca; kaj ĉi tio naskis en mi fortegan malŝaton al novaj vizaĝoj. Mi amis miajn fratojn, Elizabeton, kaj Klervalon; ĉi tiuj estis 'malnovaj konataj vizaĝoj'; sed mi konsideris min tute mallerta en la socio de fremduloj. Tiaj estis miaj pensoj kiam mi komencis mian vojaĝon; sed dum la veturo progresis, miaj spirito kaj esperoj kreskis. Mi arde deziras akiri scion. Ĉehejme, mi ofte pensis ke estas malfacile resti en unu loko dum juneco, kaj mi sopiris eniri la mondon, kaj preni lokon inter aliaj homoj. Nun miaj deziroj estis realiĝantaj, kaj ja estus malsaĝe bedaŭri.

Estis sufiĉe da tempo por ĉi tiuj kaj multaj aliaj pensoj dum mia vojaĝo al Ingolŝtato, kiu estis longa kaj laciga. Finfine la alta blanka turo de la urba preĝejo aperis antaŭ miaj okuloj. Mi elkaleŝiĝis, kaj oni gvidis min al mia privata apartamento, por pasigi la vesperon laŭ mia plaĉo.

La sekvan matenon mi liveris miajn prezent-leterojn, kaj vizitis kelkajn ĉefajn profesorojn, inter aliaj, sinjoron Krempe, profesoron de natur-filozofio. Li ĝentile renkontis min, kaj demandis al mi plurajn demandojn pri mia progreso en la diversaj sciencaj fakoj pri naturfilozofio. Mi menciis (mi agnosku, kun timo kaj tremado) la malmultajn aŭtorojn kies verkojn pri la temo mi estis leginta. La profesoro gapis kaj diris, "Ĉu vi vere pasigis tempon por studi tian rubaĵon?"

Tion dirinte, li iris flanken kaj skribis liston de pluraj libroj pri natur-filozofio, kiujn li deziris ke mi akiru. Li menciis ke li intencas komenci kurson de prelegoj pri la ĝeneralaj principoj de naturfilozofio, komence de la sekva semajno, kaj ke sinjoro Valdmano, profesora kolego, prelegos pri kemio dum la alternaj tagoj, kiam li estos for. Tiam li forsendis min.

Mi reiris hejmen, ne elreviĝinta, ĉar mi ekde longe konsideris tiujn aŭtorojn kiujn la profesoro tiom forte malaprobis senutilaj; sed mi ne sentis emon studi la librojn kiujn mi akiris laŭ lia rekomendo. Sinjoro Krempe estas malalta dikulo, kun kruda voĉo kaj malplaĉa vizaĝo; tial la instruisto ne donis favoran impreson pri sia doktrino. Krome, mi malestimis la uzojn de moderna naturfilozofio. Estis tre malsame kiam la majstroj de la scienco serĉis senmortecon kaj povon; tiaj revoj, kvankam vanaj, estis grandiozaj: sed nun la sceno estis ŝanĝita. La ambicio de la serĉantoj ŝajnis esti limigita al la detruo de tiuj vizioj sur kiuj mia intereso pri scienco estis ĉefe bazitaj. Oni devigis min interŝanĝi ĥimerojn de senlima grandiozeco por realaĵoj de apenaŭa valoro.

Parte pro scivolemo, kaj parte pro tediĝo, mi iris al la prelegejo; sinjoro Valdmano baldaŭ eniris. Ĉi tiu profesoro estis tre malsama al sia kolego. Li ŝajnis esti proksimume 50-jaraĝa, kun mieno kiu esprimis grandegan bonvolemon; kelkaj grizaj haroj kovris liajn tempiojn, sed tiuj ĉe la malantaŭo de lia kapo estis preskaŭ nigraj. Li estis malalta, sed staris rimarkinde rekte; kaj lia voĉo estis la plej dolĉa kiun mi iam ajn aŭdis. Li komencis sian prelegon per resumo de la historio de la kemio, kaj la diversaj kontribuoj de diversaj erudiciuloj, fervore prononcante la nomojn de la plej elstaraj esploristoj. Sekve li skizis la nunan staton de la scienco, kaj klarigis multajn bazajn terminojn. Farinte kelkajn enkondukajn eksperimentojn, li finis per laŭdado de la moderna kemio, kies esprimojn mi neniam forgesos.

"La antikvaj instruistoj de ĉi tiu scienco," li diris, "promesis neeblaĵojn, kaj realigis nenion. La modernaj majstroj promesas tre malmulte; ili scias ke ne eblas transformi iun metalon en alian, kaj ke la Eliksiro de la Vivo estas fantaziaĵo. Sed ĉi tiuj filozofoj, kies manoj ŝajne taŭgas nur por ludado en koto, kies okuloj taŭgas nur por gvati en mikroskopon aŭ krisolon, ja faris miraklojn. Ili penetras en la profundejojn de la naturo, kaj montras kiel ŝi funkcias en siaj kaŝejoj. Ili grimpas en la ĉielon; ili malkovris kiel sango cirkulas, kaj la naturon de la aero kiun ni spiras. Ili estas akirintaj novajn kaj preskaŭ senlimajn povojn; ili povas ordoni ĉielajn tondrojn, imiti tertremojn, kaj eĉ moki la nevideblan mondon per ĝiaj propraj ombroj.

Mi foriris tre kontenta pri la profesoro kaj lia prelego, kaj vizitis lin la saman vesperon. Lia privata maniero estis eĉ pli milda kaj ĉarma ol lia publika maniero; ĉar estis ia digno en lia aspekto dum lia prelego, kiu, en lia propra domo, estis anstataŭigita per plej grandaj afableco kaj bonvolemo. Li atente aŭskultis mian rakonteton pri miaj studoj, kaj ridetis, aŭdinte la nomojn Kornelio Agripo kaj Paracelso, sed sen la malestimo kiun sinjoro Krempe estis montrinta. Li diris ke "modernaj filozofoj ŝuldas dankojn al ĉi tiuj viroj, kies nelacigebla fervoro fariĝis la fundamento de la plejo de iliaj sciencoj. Ili lasis al ni pli facilan taskon, doni novajn nomojn, kaj aranĝi en konektitaj klasifikoj la faktojn kiuj malkaŝiĝis ĉefe per ilia laboro. La laboroj de geniuloj, eĉ se tre malĝuste direktitaj, finfine preskaŭ senescepte fariĝas solida avantaĝo por la homaro." Mi aŭskultis lian aserton, kiun li eldiris malpretendeme kaj sendrame; kaj aldonis, ke lia prelego forigis miajn antaŭjuĝojn kontraŭ modernaj kemiistoj; kaj mi ankaŭ petis liajn konsilojn pri la libroj kiujn mi devis akiri.

"Mi ĝojas," diris sinjoro Valdmano, "ke mi estas akirinta disĉiplon; kaj se via sinkoncentrado egalas al via kapablo, mi ne povas pridubi vian sukceson. Kemio estas tiu branĉo de naturfilozofio kiu plej multe pliboniĝis kaj pliboniĝos; pro tio mi faris ĝin mia speciala studfako; tamen mi ne neglektas aliajn branĉojn de scienco. Oni estus apenaŭ adekvata kemiisto, se oni studus nur tiun fakon de homa scio. Se vi volas fariĝi vera viro de scienco, kaj ne nur ordinara eksperimentisto, mi konsilas al vi studi ĉiujn fakojn de naturfilozofio, inkluzive de matematiko."

Sekve, li gvidis min en sian laboratorion, kaj klarigis al mi kiel uzi liajn diversajn maŝinojn. Li instruis al mi kiujn mi devis akiri, kaj promesis al mi ke mi povos uzi liajn, kiam mi estos sufiĉe progresinta en la scienco por ne difekti ilin. Li ankaŭ donis al mi la liston de libroj kiujn mi estis petinta. Tiam mi reiris hejmen.

Tiel finiĝis tago memorinda al mi; ĝi determinis mian sorton.


Sekva paĝo ►