Indekso ▲

Volumo 1 Ĉapitro 1

Mi estas denaska Ĝenevano; kaj mia familio estas unu el la plej distingitaj de tiu respubliko. Miaj prauloj estis dum multaj jaroj advokatoj kaj magistratoj; kaj mia patro deĵoris en pluraj publikaj oficoj kun honoro kaj bona reputacio. Li estis estimata de ĉiuj kiuj konis lin, pro lia honesteco kaj nelacigebla atento al publikaj aferoj. Li pasigis sian junecon konstante okupate de la aferoj de sia lando, kaj nur dum la aŭtuno de sia vivo pripensis edziĝon, kaj generon de filoj por la ŝtato, kiuj transdonu liajn virtojn kaj nomon al la estonteco.

Ĉar la cirkonstancoj de lia edziĝo ilustras lian karakteron, mi nepre devas rakonti ilin. Unu el liaj plej karaj amikoj estis komercisto; iam tre prospera, pro multaj malfeliĉaj okazaĵoj, li falis en malriĉecon. Ĉi tiu viro, kies nomo estis Bofor, havis fieran kaj senkompromisan karakteron, kaj ne povis elteni vivi malriĉe kaj forgesite en la sama lando kie li antaŭe estis distingita pro siaj rango kaj grandiozeco. Tial, paginte siajn ŝuldojn, laŭ plej honora maniero, li retretis kun sia filino al la urbo Lucerno, kie li vivis nekonate kaj mizere. Mia patro amis Boforon kiel plej fidela amiko, kaj estis profunde malĝoja pro lia retreto je tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj. Li lamentis ankaŭ pro la perdo de lia konversacio, kaj decidis trovi lin kaj provi persvadi lin rekomenci ĉion denove per lia kredito kaj helpo.

Boforo estis klopodinta kaŝi sin; tial dek monatoj pasis antaŭ ol mia patro trovis lian loĝejon. Trovinte ĝin li ĝojegis, kaj rapidis al la domo, kiu estis laŭ malriĉa strato proksime al Reŭso. Sed kiam li eniris, nur mizero kaj malespero renkontis lin. Boforo estis konservinta nur tre malgrandan monsumon el la vrako de sia trezoro; sed ĝi estis sufiĉa por subteni lin dum kelkaj monatoj, kaj dum tiu tempo li esperis akiri respektindan laboron ĉe komercista kompanio. Li pasigis la tempon farante nenion; lia malĝojo fariĝis des pli profunda kaj agaca ĉar li havis tempon por primediti ĝin; kaj finfine ĝi tiom forte posedis lian menson, ke post tri monatoj li kuŝis surlite pro malsano, ne povante fari ion ajn.

Lia filino flegis lin plej tenere; sed ŝi vidis kun malespero ke ilia monsumeto estis rapide malkreskanta, kaj ke ne estis alia espero por subteno. Sed Karolino Boforo havis neordinaran menson, kaj ŝia kuraĝo kreskis por subteni ŝin en ŝia malfeliĉo. Ŝi akiris simplan laboron; ŝi plektis pajlon; kaj per diversaj rimedoj aranĝis gajni sumeton, kiu apenaŭ sufiĉis por subteni vivon.

Pluraj monatoj pasis tiel. Ŝia patro fariĝis pli malsana; ŝia tempo estis pli multe okupata pro flegado de li; ŝiaj rimedoj de subteno malkreskis; kaj dum la deka monato ŝia patro mortis en ŝiaj brakoj, lasante ŝin kiel orfinon kaj almozulinon. Ĉi tiu lasta frapo venkis ŝin; ŝi estis genuanta apud la ĉerkon de Bofor, kaj amare ploranta, kiam mia patro eniris la ĉambron. Li venis kvazaŭ protektanta spirito al la povrulino, kiu akceptis lian zorgon, kaj post la enterigo de sia amiko, li veturigis ŝin al Ĝenevo, kaj transdonis ŝin al la protektado de parenco. Du jarojn post ĉi tiu evento Karolino fariĝis lia edzino.

Kiam mia patro fariĝis edzo kaj patro, li trovis ke lia tempo estis tre okupata pro la devoj de lia nova situacio, tial li rezignis pli multaj el siaj publikaj oficoj, kaj dediĉis sin al la edukado de siaj infanoj. De ĉi tiuj mi estis la plej aĝa, kaj destinita heredanto de ĉiuj liaj laboroj kaj favoroj. Neniu ulo povus havi pli tenerajn gepatrojn ol miajn. Mia plibonigo kaj sano estis ilia konstanta zorgo, speciale ĉar mi estis dum pluraj jaroj ilia sola infano. Sed antaŭ ol daŭrigi mian rakonton, mi devas rakonti okazaĵon kiu okazis kiam mi aĝis kvar jarojn.

Mia patro havis fratinon, kiun li amis tenere, kaj kiu edziniĝis je frua aĝo al Itala viro de bona familio. Baldaŭ post sia edziniĝo, ŝi kuniris kun sia edzo al lia denaska lando, kaj dum pluraj jaroj mia patro tre malofte komunikis kun ŝi.Ĉirkaŭ la tempo kiun mi priparolis, ŝi mortis; kaj kelkajn poste li ricevis leteron de ŝia edzo, kiu informis lin pri lia intenco edziĝi al Itala virino, kaj petis mian patron prizorgi la infanon Elizabeto, la sola infano de lia mortinta fratino. Li skribis, "Mi deziras, ke vi konsideru ŝin kiel vian propran filinon, kaj eduku ŝin tiel. La riĉaĵo de ŝia patrino estas sekurigita por ŝi; mi transdonos la dokumentojn por via prizorgo. Pripensu ĉi tiun proponon, kaj decidu ĉu vi preferas mem eduki vian nevinon ol lasi ŝian edukadon al ŝia vicpatrino."

Mia patro ne hezitis. Li tuj iris al Italio por venigi etan Elizabeton al ŝia estonta hejmo. Mi ofte aŭdis mian patrinon diri ke ŝi estis tiam la plej bela infano kiun ŝi iam ajn vidis, kaj ke eĉ tiam ŝi montris signojn de ĝentila kaj amema karaktero. Ĉi tiuj indikaĵoj, kaj la deziro kunligi, tiom firme kiom eblas, la ligilojn de hejma amo, instigis mian patrinon konsideri Elizabeton kiel mian estontan edzinon; ŝi neniam vidis kialon por bedaŭri sian planon.

De tiu tempo Elizabeto Lavenzo fariĝis mia kunludanto, kaj, dum ni maturiĝis, mia amiko. Ŝi estis bonkonduta kaj bonhumora, sed ankaŭ gaja kaj ludema kiel somera insekto. Kvankam ŝi estis vigla kaj viveca, ŝiaj emocioj estis fortaj kaj profundaj, kaj ŝia karaktero estis nekutime amema. Neniu ĝuis liberon pli ol ŝi, sed aliflanke, neniu akceptis limigojn kaj kapricojn pli bonvoleme ol ŝi. Ŝi estis abunde imagema, tamen ŝia kapablo koncentri sin estis granda. Ŝia aspekto spegulis ŝian menson; ŝiaj avel-koloraj okuloj, vivecaj kiel tiuj de birdo, posedis allogan molecon. Ŝia formo estis malpeza kiel aero; kaj kvankam ŝi povis elteni grandan lacon, ŝi ŝajnis esti la plej delikata vivaĵo en la mondo. Admirante ŝian komprenemon kaj kreemon, mi tre ĝuis dorloti ŝin, kvazaŭ ŝi estus dorlotbesto; kaj mi neniam vidis tiom da belo, de korpo kaj de menso, unuigitaj kun malpli da pretendemo.

Ĉiuj adoris Elizabeton. Kiam la servistoj volis peti ion, ili ĉiam faris pere de ŝi. Ĉiaj konfliktoj kaj disputoj estis fremdaj al ni, ĉar, kvankam niaj karakteroj estis tre malsimilaj, estis harmonio en tiu sama malsimileco. Mi estis pli trankvila kaj filozofiema ol mia amiko; tamen, mia karaktero estis malpli cedema. Mia sinkoncentrado estis pli daŭra; sed ne tiom profunda dum ĝi daŭris. Mi ĝuegis esplori la faktojn pri la reala mondo; ŝi okupiĝis pri la abstraktaj kreaĵoj de la poetoj. La mondo estis laŭ mi sekreto, kiun mi deziris malkaŝi; laŭ ŝi, ĝi estis malpleno, kiun ŝi klopodis plenigi per siaj propraj revoj.

Miaj fratoj estis multe pli junaj ol mi; sed mi havis amikon ĉe mia lernejo, kiu kompensis tiun mankon. Henriko Klervalo estis filo de Ĝeneva komercisto, kara amiko de mia patro. Li estis unike talenta kaj kreema knabo. Mi memoras, kiam li aĝis naŭ jarojn, li verkis fabelon kiu distris kaj mirigis ĉiujn liajn amikojn. Li plej ŝatis legi pri kavaliraĵoj kaj romantikaj aventuroj; kaj kiam ni estis tre junaj, mi memoras ke ni ludadis teatraĵojn, verkitajn de li, surbaze de ĉi tiuj ŝatataj libroj, kies ĉefaj roluloj estis Orlando, Robin Hud, Amadis, kaj Sankta Georgo.

Ne povus esti pli feliĉa juneco ol la mia. Miaj gepatroj estis indulgemaj, kaj miaj amikoj afablaj. Niaj lecionoj neniam estis altruditaj; iel ni ĉiam havis celon antaŭ ni, kiu ekscitis nian pasion por studado. Tiel, kaj ne per konkurencado, oni inspiris al ni sinkoncentradon. Kio instigis Elizabeton dediĉi sin al desegnado ne estis la timo ke ŝiaj amikoj eble fariĝus pli lertaj, sed la deziro plaĉi al ŝia onklino, per desegnaĵo de iu ŝatata sceno farita de ŝia propra mano. Ni studis Latinon kaj la Anglan, por ke ni legu la verkojn de tiuj lingvoj; kaj ĉar oni ne faris nian studadon malagrabla per punoj, ni tre ĝuis aplikadon, kaj niaj distroj estus penoj por aliaj infanoj. Eble ni ne legis tiom da libroj, nek lernis lingvojn tiom rapide, kiom tiuj kiuj estas punataj laŭ la ordinaraj metodoj; sed tio kion ni lernis lasis pli fortan impreson sur niaj memoroj.

En ĉi tiu priskribo de nia hejma rondo mi inkluzivas Henrikon Klervalon; ĉar li estis konstante kun ni. Ni iris al la sama lernejo, kaj li ĝenerale pasigis posttagmezojn ĉe nia domo: ĉar li estis sola infano, kaj sen kunludantoj ĉe-hejme, tre plaĉis al lia patro ke li havis amikojn ĉe nia domo; kaj ni neniam estis tute feliĉaj kiam Klervalo estis for.

Plaĉas al mi nostalgiumi pri mia infaneco, antaŭ kiam malfeliĉo makulis mian menson, kaj ŝanĝis ĝiajn brilajn viziojn pri vastaj eblecoj al mallumaj kaj limigitaj meditoj pri mi mem. Sed, bildigante miajn fruajn tagojn, mi devas ne neglekti registri tiujn eventojn kiuj gvidis, per nepercepteblaj paŝoj, al mia posta historio de mizero: ĉar kiam mi volas klarigi al mi mem la naskon de tiu pasio kiu poste regis mian destinon, mi trovas ke ĝi aperis, kiel monta rivero, de modestaj kaj preskaŭ forgesitaj fontoj; sed, ŝvelante dum ĝi antaŭeniris, ĝi fariĝis inundo kiu forportis, dum sia kuro, ĉiujn miajn ĝojojn kaj esperojn.

Natur-filozofio estas la gvidanta spirito kiu regis mian sorton; tial, en ĉi tiu rakonto mi volas prezenti la faktojn kiuj gvidis al mia inklino al tiu scienco. Kiam mi aĝis dek tri jarojn, ni ĉiuj iris ferii ĉe la banejoj apud Tonono. Malagrabla vetero devigis nin pasigi tagon en la gastejo. En ĉi tiu domo mi hazarde trovis volumon de la verkoj de Kornelio Agripo. Mi malfermis ĝin indiferente; la teorio kiun li provas pruvi, kaj la mirigaj faktoj kiujn li prezentas, baldaŭ ŝanĝis ĉi tiun senton al entuziasmo. Estis kvazaŭ nova lumo ekbrilis en mia menso. Saltante pro ĝojo, mi komunikis mian malkovron al mia patro. Mi devas rimarkigi ĉi tie ke instruistoj tute neglektas multajn ŝancojn por direkti la atenton de siaj lernantoj al utilaj scioj. Mia patro senzorge rigardis al la titol-paĝo de mia libro, kaj diris, "Aaa. Kornelio Agripo! Mia kara Viktoro, ne malŝparu vian tempon per ĉi tio; ĝi estas bedaŭrinda rubaĵo."

Se, anstataŭ fari ĉi tiun komenton, mia patro klopodus klarigi al mi ke la principoj de Agripo estis tute forĵetitaj, kaj ke moderna sistemo de scienco estas enkondukita, kiu posedas multe pli grandajn povojn ol la antikva, kaj ĉar la povoj de ĉi lasta estis efemeraj, dum tiuj de la unua estis realaj kaj uzeblaj, je tia cirkonstanco, mi certe forĵetus Agripon, kaj, kun mia imagopovo tiel pretigita, probable dediĉus min al la pli racia teorio de ĥemio, kiu naskis de modernaj malkovroj. Eĉ eblas ke la fluo de miaj ideoj neniam ricevus la fatalan puŝon kiu kondukis al mia detruo. Sed la mallonga rigardo de mia patro al mia volumo neniel certigis al mi ke li konis ĝian enhavon; kaj mi daŭre legis plej avide.

Kiam mi reiris hejmen, mia unua zorgo estis akiri la tutan verkaron de ĉi tiu aŭtoro, kaj poste, de Paracelso, kaj Alberto Magno. Mi legis kaj studis la frenezajn ideojn de ĉi tiuj verkistoj kun ĝuego; ili ŝajnis al mi esti trezoroj konataj al malmultaj krom mi, kaj kvankam mi ofte volis komuniki ĉi tiujn sekretajn fontojn de scio al mia patro, lia neklarigita kritiko de mia ŝatata Agripo ĉiam detenis min. Tial, mi malkaŝis miajn malkovrojn al Elizabeto, kiu promesis absolutan sekretecon; sed la temo ne interesis ŝin, kaj ŝi lasis min daŭrigi miajn studojn sole.

Kaj miaj vizioj ne estis nur ĉi tiuj. Miaj plej ŝatataj aŭtoroj ĝenerale konsentis pri la ebleco aperigi fantomojn kaj diablojn, afero kiun mi plej entuziasme provis atingi; kaj kvankam mia sorĉado ĉiam malsukcesis, mi atribuis la malsukceson al mia propra eraro kaj manko de sperto, anstataŭ al la lerto aŭ fidindeco de miaj instruistoj.

Mi ne neglektis esplori la naturan fenomenojn kiuj okazas ĉiutage antaŭ niaj okuloj. Distilado, kaj la interesegaj efikoj de vaporo, procezoj tute nekonataj de miaj ŝatataj aŭtoroj, ekscitis mian miron; sed treege mirigis min iuj eksperimentoj kun aer-pumpilo, kiujn mi vidis ĉe sinjoro kiun ni kutimis viziti.

La nescio de la fruaj filozofoj pri ĉi tiuj kaj pluraj aliaj aferoj malpliigis mian fidon al ili: sed mi ne povis tute forĵeti ilin, antaŭ ol trovi iun alian sistemon por okupi ilian lokon en mia menso.

Kiam mi aĝis proksimume dek kvin, dum ferio ĉe nia domo proksime al Belrivo, ni vidis plej furiozan kaj teruran tondroŝtormon. Ĝi alvenis de malantaŭ la Ĵurasa montaro; kaj la tondro subite eksplodadis kun timiga laŭteco el diversaj direktoj de la ĉielo. Dum la daŭro de la ŝtormo mi rigardis ĝian vojon kun scivolemo kaj ĝuego. Starante ĉe la pordo, mi subite spektis strion de fajro eliranta el bela maljuna kverko, kiu staris proksimume 20 paŝojn de nia domo. Tuj post la estingiĝo de la blindiga lumo, la kverko estis malaperinta; nenio restis krom bruligita stumpo. Kiam ni ekzamenis ĝin la sekvan matenon, ni trovis la arbon frakasita je stranga maniero. Ĝi ne estis splitita de la ŝoko, sed tute disŝirita je maldikaj bendoj de ligno. Mi neniam vidis ion tiom komplete detruitan.

La katastrofo de ĉi tiu arbo treege surprizis min. Mi entuziasme demandis al mia patro pri la naturo kaj origino de tondro kaj fulmo. Li respondis "Elektro," kaj tiam priskribis la diversajn efikojn de tiu povo. Li konstruis malgrandan elektran maŝinon, kaj montris kelkajn eksperimentojn; li ankaŭ faris kajton, kun drato kaj ŝnuro, kiu elĉerpis tiun fluaĵon de la nuboj.

Ĉi tiu lasta frapo finis la detronigon de Kornelio Agripo, Alberto Magno, kaj Paracelso, kiuj estis longe regintaj kiel lordoj de miaj revoj. Sed pro iu sorto, mi ne sentis emon komenci la studon de iu moderna sistemo; kaj la sekva cirkonstanco influis ĉi tiun malemon.

Mia patro esprimis sian deziron ke mi ĉeestu kurson de prelegoj pri naturfilozofio, kaj mi ĝoje konsentis. Iu hazardo malebligis al mi ĉeesti ĉi tiujn prelegojn ĝis kiam la kurso estis preskaŭ finita. Tial, ĉar la prelego estis unu el la lastaj, ĝi estis tute nekomprenebla al mi. La profesoro prelegis plej flue pri kalio kaj boro, pri sulfatoj kaj oksidoj, terminoj kiuj estis sensignifaj al mi; kaj mi komencis malŝati la sciencon de naturfilozofio. Tamen mi legis kun plezuro Plinion kaj Bufonon, kiuj estas aŭtoroj de preskaŭ sama intereso kaj utileco, laŭ mia opinio.

Je tiu aĝo, ĉefe interesis min matematiko, kaj la plejo de la stud-fakoj kiuj apartenas al tiu scienco. Mi estis tre okupata de la lernado de lingvoj; Latino estis jam konata al mi, kaj mi komencis legi kelkajn el la plej facilaj Grekaj aŭtoroj per helpo de leksikono. Krome, mi perfekte komprenis la Anglan kaj la Germanan. Jen la listo de miaj sukcesoj je la aĝo de dek sep; kaj vi povas imagi ke mi pasigis ĉiujn horojn akirante kaj daŭrigante mian konon de ĉi tiu diversa literaturo.

Oni transdonis alian taskon al mi, kiam mi fariĝis instruisto de miaj fratoj. Ernesto estis ses jarojn pli juna ol mi, kaj estis mia ĉefa studento. Li suferis de malbona sano ekde sia bebeco, tra kiu Elizabeto kaj mi estis liaj konstantaj flegantoj: lia karaktero estis milda, sed li ne kapablis serioze koncentri sin. Vilhelmo, la plej juna de nia familio, estis ankoraŭ bebo, kaj la plej bela etulo en la mondo; liaj vivecaj bluaj okuloj, vangoj kun kavetoj, kaj ĉarma maniero, inspiris plej teneran amon.

Tia estis nia hejma rondo, el kiu zorgoj kaj doloroj ŝajnis ĉiame forpelitaj. Mia patro gvidis niajn studojn, kaj mia patrino partoprenis en niaj distroj. Neniu el ni havis iometan privilegion super la alia; la voĉo de ordono estis neniam aŭdita inter ni; sed reciproka amo devigis nin ĉiujn komplezi kaj servi al eĉ bagatelaj deziroj de aliaj.


Sekva paĝo ►