Indekso ▲

Letero 4

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

La 5-an de aŭgusto, 17--.

Ni ĵus spertis okazaĵon tiom strangan, ke mi ne povas prokrasti registri ĝin, kvankam estas tre probable ke vi vidos min antaŭ ol ĉi tiuj paperoj atingos vin.

Lastan lundon (julio 31), ni estis preskaŭ enfermitaj de glacio, kiu ĉirkaŭis la ŝipon je ĉiuj flankoj kaj apenaŭ lasis la spacon en kiu ĝi flosis. Nia situacio estis iom danĝera, speciale ĉar ni estis meze de tre densa nebulo. Pro tio ni haltigis la ŝipon, esperante ŝanĝiĝon de la vetero kaj atmosfero.

Ĉirkaŭ la dua horo, la nebulo maldensiĝis kaj ni rimarkis, etendiĝantajn ĉiudirekten, vastajn kaj malebenajn kampojn de glacio kiuj ŝajnis esti senlimaj. Kelkaj el miaj kamaradoj ĝemis, kaj mia propra menso komencis vigliĝi pro nervozaj pensoj. Tiam stranga vidaĵo subite kaptis nian atenton, kaj deturnis nian maltrankvilon de nia propra situacio. Ni vidis malaltan kaleŝaĵon, fiksitan sur glitiloj kaj tiratan de hundoj, preteriri norden je distanco de duon-mejlo: estulo kiu havis la formon de homo, sed ŝajne de grandega alteco, sidis en la glitveturilo kaj gvidis la hundojn. Ni rigardis la rapidan veturadon de la vojaĝanto per niaj teleskopoj, ĝis kiam li malaperis inter la foraj malebenaĵoj de glacio.

Ĉi tiu sceno vekis en ni puran miron. Ni estis (ni kredis) centojn da mejloj for de ajna tero; sed ĉi tiu aperaĵo ŝajne montris ke ni fakte ne estis tiom for kiom ni estis supozintaj. Ni plej atenteme sekvis lian vojon, sed bedaŭrinde, ĉirkaŭfermite de glacio, ni ne povis sekvi lin.

Proksimume du horojn post ĉi tiu okazaĵo, ni aŭdis ŝveliĝon de la maro; antaŭ nokto la glacio rompiĝis kaj liberigis nian ŝipon. Tamen, ni restis tie ĝis mateno, ĉar ni timis kolizii en la mallumo kun tiuj larĝaj drivantaj amasoj kiuj ĉirkaŭe flosas post glacirompiĝo. Mi profitis de ĉi tiu tempo por dormi kelkajn horojn.

Sed matene, tuj post lumiĝo, mi supreniris sur la ferdekon, kaj trovis ĉiujn maristojn okupataj ĉe unu flanko de la ŝipo, ŝajne parolantaj al iu en la maro. Estis, fakte, glitveturilo, simila al tiu kiun ni vidis antaŭe, kiu estis drivinta al ni dum la nokto, sur granda peco de glacio. Nur unu hundo ankoraŭ vivis; sed estis homa estulo en ĝi, kiun la maristoj persvadis surŝipiĝi. Li ne estis, kiel la alia vojaĝanto ŝajnis esti, sovaĝa indiĝeno de iu nekonata lando, sed Eŭropano. Kiam mi aperis sur la ferdeko, la navigisto diris, "Jen nia kapitano, kaj li ne lasos vin perei meze de la maro."

Vidinte min, la fremdulo parolis al mi anglolingve, kvankam kun fremda parolmaniero. "Antaŭ ol mi suriru vian ŝipon," li diris, "ĉu vi bonvolus informi min pri kien vi iras?"

Vi povas imagi kiom ege surprizita mi estis, aŭdinte tian demandon al mi de homo kiu estis ĉe la rando de detruiĝo. Mi supozus ke mia ŝipo estus por li utilaĵo kiun li ne rezignus por la plej kara riĉaĵo havebla sur la Tero. Mi respondis, tamen, ke ni vojaĝas al la norda poluso por esplori.

Aŭdinte ĉi tion li ŝajnis kontenta, kaj konsentis surŝipiĝi. Bona Dio! Margaret', se vi vidus la viron kiu tiel persvadiĝis por sia sekureco, via surprizo estus senlima. Liaj membroj estis preskaŭ glaciiĝintaj, kaj lia korpo estis terure malgrasa pro laco kaj sufero. Mi neniam vidis homon en tiom mizera kondiĉo. Ni provis porti lin en la kajuton; sed lasinte freŝan aeron li tuj svenis. Pro tio ni reportis lin al la ferdeko, kaj revekis lin, frotante lin per brando, kaj devigante lin engluti iomete. Tuj kiam li montris signojn de vivo, ni volvis lin en litkovrilojn, kaj metis lin apud la kameno de la kuireja forno. Li boniĝis laŭgrade, kaj manĝis iomete da supo, kiu mirige refortigis lin.

Du tagoj pasis tiel antaŭ ol li kapablis paroli; kaj mi ofte timis ke liaj suferoj estis forprenintaj lian racion. Kiam li estis iom resaniĝinta, mi movis lin al mia propra kajuto, kaj flegis lin tiom kiom mi povis, sen neglekti miajn devojn. Mi neniam vidis pli interesan vivaĵon: liaj okuloj kutime esprimas sovaĝecon, eĉ frenezon; sed estas momentoj kiam, se iu faras komplezon por li, aŭ faras por li iun plej bagatelan servon, lia tuta vizaĝo kvazaŭ lumiĝas per radio de bona volo kaj dolĉeco, kian mi neniam antaŭe vidis. Sed ĝenerale li estas malĝoja kaj senespera; kaj foje li grincigas siajn dentojn, kvazaŭ li estus malpacienca pro la pezo de zorgoj kiuj premas sur li.

Kiam mia gasto estis iom resaniĝinta, estis tre malfacile deteni la maristojn, kiuj volis demandi al li mil demandojn; sed mi ne lasis lin esti turmentata per ilia vana scivolemo, ĉar la resaniĝo de lia korpo kaj menso evidente dependis de plena ripozo. Tamen, iam la leŭtenanto demandis kial li veturis tiom malproksimen sur la glacio per tia stranga veturilo?

Lia mieno tuj montris plej profundan malĝojon; kaj li respondis, "Por serĉi iun kiu forfuĝis de mi."

"Kaj ĉu la homo kiun vi sekvis veturis je sama maniero?"

"Jes."

"Se tiel, mi pensas ke ni vidis lin; ĉar, la tagon antaŭ ol ni surŝipigis vin, ni vidis hundojn tirantajn glitveturilon kun homo en ĝi, trans la glacio."

Ĉi tio kaptis la atenton de la fremdulo; kaj li multe demandis pri la vojo kiun la 'demono', kiel li nomis lin, sekvis. Baldaŭ poste, kiam li estis sola kun mi, li diris, "Mi sendube vekis vian scivolemon, kaj same tiun de ĉi tiuj bonaj homoj; sed ĉar vi estas tre netrudema vi ne pridemandas."

"Certe. Ja estus tre malĝentile kaj senkompate se mi ĝenus vin per mia scivolemo."

"Tamen vi savis min de stranga kaj danĝera situacio; vi bonvole revivigis min."

Iomete poste li demandis ĉu mi pensas ke la glacirompiĝo detruis la alian glitveturilon. Mi respondis ke mi ne povas esti certa pri tio, ĉar la glacio ne rompiĝis ĝis preskaŭ noktomezo, kaj la vojaĝanto eble atingis sekuran lokon antaŭ tiu tempo; sed pri tio mi ne povas scii.

Ekde tiam la fremdulo ŝajne tre deziris esti sur la ferdeko, por serĉi la glitveturilon kiu antaŭe aperis; sed mi persvadis lin resti en la kajuto, ĉar li estas multe tro malforta por elteni la malvarmegon de la atmosfero. Sed mi promesis ke iu gvatados por li, kaj tuj informos lin se iu nova objekto aperos.

Jen mia registro pri ĉi tiu stranga okazaĵo ĝis la hodiaŭa tago. La fremdulo grade plisaniĝas, sed estas tre silentema, kaj ŝajnas maltrankvila kiam iu ajn escepte de mi eniras lian kajuton. Tamen lia konduto estas tiom pacema kaj ĝentila, ke la maristoj ĉiuj interesiĝas pri li, kvankam ili tre malmulte komunikis kun li. Miaflanke, mi komencas ami lin kiel fraton, kaj lia konstanta kaj profunda malĝojo vekas mian simpation kaj kompaton. Li sendube estis nobla ulo dum pli feliĉaj tempoj, ĉar eĉ nun, estante vrako de homo, li estas tre ĉarma kaj afabla. Mi diris en unu el miaj leteroj, mia kara Margaret', ke mi trovos neniun amikon sur la vasta oceano; tamen mi trovis viron kiun mi tre volonte konsiderus frato de mia koro, se la mizero ne estus rompinta lian spiriton.

Mi daŭrigos mian taglibron pri la fremdulo je intervaloj, se estos novaĵoj por registri.

La 13an de aŭgusto, 17--.

Ĉiutage mia amo al nia gasto kreskas. Li ekscitas kaj mian admiron kaj mian kompaton, ĝis miriga grado. Kiel mi povus rigardi tiom noblan ulon, detruitan de mizero, sen senti plej akran malĝojon? Li estas tre milda, kaj tamen tre saĝa; lia menso estas tre kulturita; kaj kiam li parolas, kvankam liaj vortoj estas plej artisme elektitaj, ili fluas rapide kun senegala elokvento.

Li estas nun multe resaniĝinta, kaj konstante sur la ferdeko, verŝajne serĉante la glitveturilon kiu antaŭis lian. Sed kvankam li malĝojas, li ne estas tro okupata de sia propra mizero por interesiĝi pri la okupoj de aliaj. Li multe demandis pri miaj planoj; kaj mi malkaŝe rakontis mian historieton al li. Li ŝajnis kontenta ke mi konfidis al li, kaj proponis plurajn modifojn al mia plano, kiujn mi konsideras tre utilaj. Lia maniero estas neniel pedanta; sed ĉio kion li faras ŝajnas esti motivita de lia natura zorgemo pri la bonfarto de tiuj kiuj ĉirkaŭas lin. Li ofte sinkas en deprimon. Tiam li sidas sola, kaj provas venki ĉion kio estas amara kaj malsociema en sia humoro. Ĉi tiuj atakoj forpasas de li kiel nebulo antaŭ la suno, kvankam lia melankolio neniam forlasas lin. Mi provadis gajni lian fidon; kaj mi pensas ke mi sukcesis. Iun tagon mi menciis al li pri mia ĉiama deziro trovi amikon kiu simpatiu al mi, kaj gvidu min per siaj konsiloj. Mi diris ke mi ne estas tia homo kiu ofendiĝas pro konsiloj. "Mi estas mem-instruita, kaj eble mi apenaŭ sufiĉe fidas miajn proprajn kapablojn. Tial mi deziras ke mia kunulo estu pli saĝa kaj pli sperta ol mi, por kuraĝigi kaj subteni min; kaj mi ne kredas ke trovi veran amikon ne eblas."

"Mi konsentas kun vi," respondis la fremdulo, "ke amikeco estas ne nur dezirinda, sed akirebla. Iam mi havis amikon, plej noblan inter homoj, kaj tial mi rajtas juĝi pri amikeco. Vi havas esperon, kaj la mondo estas antaŭ vi, kaj vi ne havas kialon por malesperi. Sed mi — mi estas perdinta ĉion, kaj ne povas rekomenci vivon denove."

Dirante ĉi tion, lia mieno esprimis trankvilan neŝanĝeblan malĝojon, kiu tuŝis mian koron. Sed li estis silenta, kaj baldaŭ reiris al sia kabano.

Kvankam lia spirito estas rompita, neniu sentas pli profunde ol li la belecon de la naturo. La stelplena ĉielo, la maro, kaj ĉiuj vidaĵoj kiujn ĉi tiuj mirigaj regionoj prezentas, ŝajne ankoraŭ kapablas levi lian animon de la Tero. Ĉi tia viro havas duoblan ekziston: li eble suferas mizeron, kaj estas superŝutita de senreviĝoj; tamen kiam li estas en siaj pensoj, li estas kvazaŭ ĉiela spirito, kun luma rando ĉirkaŭ li, en kiu neniu malĝojo aŭ malsaĝeco eniras.

Ĉu la entuziasmo kiun mi esprimas pri ĉi tiu dia vaganto ridigos vin? Se jes, vi certe estos perdinta tiun simplecon kiu iam estis via karakteriza ĉarmo. Tamen, se vi volas, ridetu pri la varmeco de miaj esprimoj, dum mi ĉiutage trovas novajn kialojn por ripeti ilin.

La 19an de aŭgusto, 17--.

Hieraŭ la fremdulo diris al mi, "Vi povas facile rimarki, kapitano Valton, ke mi suferis neimageblajn malfeliĉojn. Mi iam decidis ke la memoro de ĉi tiuj malbonaĵoj mortos kun mi, sed vi konvinkis min ŝanĝi tiun decidon. Vi serĉas scion kaj saĝon, kiel mi iam serĉis; kaj mi arde esperas ke la realiĝo de viaj esperoj ne estos kiel serpento kiu mordos vin, kiel okazis al mi. Mi ne scias ĉu la rakontado de miaj malfeliĉoj estos utila al vi, tamen, se vi emas, aŭskultu mian rakonton. Mi kredas ke la strangaj okazaĵoj en ĝi montros al vi vidpunkton pri la naturo, kiu plivastigos viajn kapablojn kaj komprenon. Vi aŭdos pri kapabloj kaj okazaĵoj, kiajn oni kutime konsideras ne eblaj: sed mi ne dubas ke mia rakonto enhavas internajn indikaĵojn en sia vico pri la vero de la eventoj kiujn ĝi priskribas.

Vi povas facile imagi ke mi estis tre dankema pro la oferto de komunikado; tamen mi ne povus elteni ke li renovigu sian malĝojon per rakontado de siaj malfeliĉoj. Mi sentis plej grandan emon aŭskulti la promesitan rakonton, parte pro scivolemo, kaj parte pro forta deziro plibonigi lian sorton, se mi povus. Mi esprimis ĉi tiujn sentojn per mia respondo.

"Mi dankas al vi," li respondis, "pro via simpatio, sed estas senutile; mia sorto baldaŭ plenumiĝos. Mi atendas nur unu eventon, kaj poste mi ripozos en paco." Rimarkinte ke mi volis interrompi, li daŭrigis, "Mi komprenas viajn sentojn, sed vi malpravas, mia amiko (mi esperas ke mi rajtas nomi vin tiel). Nenio povas ŝanĝi mian sorton: aŭskultu mian rakonton, kaj vi komprenos kiom neevitebla ĝi estas."

Tiam li diris al mi ke li komencos sian rakonton la sekvan tagon, kiam mi estos libera je taskoj. Pro ĉi tiu promeso mi plej varme dankis. Mi decidis ke ĉiuvespere, kiam mi havos liberan tempon, mi registros, tiom fidele al liaj vortoj kiom eblas, kion li estos rakontinta dum la tago. Se mi estos okupata, mi almenaŭ skribos notojn. Legado de ĉi tiu manskribaĵo sendube estos tre granda plezuro por vi: sed por mi, kiu konas lin, kaj aŭdos de liaj propraj lipoj, plej grandaj estos miaj interesiĝo kaj simpatio kiam mi legos ĝin iam en estonteco!


Sekva paĝo ►