Indekso ▲

Letero 3

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

La 7-an de julio, 17--.

Mia kara fratino,

Mi haste skribas kelkajn liniojn, por diri ke mi estas sekura, kaj ke mia vojaĝo bone progresas. Ĉi tiu letero atingos Anglion per komercoŝipo kiu nun hejmeniras de Arĥangelsko; pli bonŝanca ol mi, kiu eble ne vidos mian hejmlandon dum multaj jaroj. Tamen, mi estas feliĉa: miaj maristoj estas kuraĝaj, kaj ŝajne firme dediĉitaj; kaj la plataj flosaĵoj de glacio kiuj daŭre preterpasas nin, indikantaj la danĝerojn de la regiono al kiu ni aliras, ne ŝajnas malkuraĝigi ilin. Ni estas jam atingintaj tre altan latitudon; sed estas meze de somero, kaj kvankam ne tiom varme kiom en Anglio, la sudaj ŝtormoj, kiuj blovas nin rapide al tiuj marbordoj kiujn mi tre avidas atingi, donas iom da renoviga varmo, kion mi ne atendis.

Ĝis nun neniuj krizoj kiuj meritus mencion en letero okazis al ni. Unu aŭ du fortaj ŝtormoj, kaj rompiĝo de masto estas akcidentoj kiujn spertaj navigistoj apenaŭ memoras registri; kaj mi estos tre kontenta, se nenio pli malbona okazos al ni dum nia vojaĝo.

Adiaŭ, mia kara Margaret'. Estu certa ke pro mia propra feliĉo, kaj ankaŭ pro via, mi ne hastos al danĝero. Mi estos senpanika, persistema, kaj prudenta.

Salutu por mi ĉiujn miajn Anglajn amikojn.

Plej tenere via,
R. V.

Sekva paĝo ►