Indekso ▲

Letero 2

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

Arĥangelsko, la 28-an de marto, 17--.

Tempo pasas tre malrapide ĉi tie, dum mi estas ĉirkaŭita de prujno kaj neĝo! Tamen mi faris duan paŝon al mia entrepreno. Mi luis ŝipon, kaj mi estas okupata je kolektado de maristoj. Tiuj kiujn mi jam dungis ŝajnas esti viroj kiujn mi povas fidi, kaj certe havas nevenkeblan kuraĝon.

Sed io mankas al mi, kion mi ankoraŭ neniam povis akiri; kaj mi sentas la mankon de tio kiel plej severan malfeliĉon. Mi ne havas amikon, Margaret'. Kiam mi brilos per entuziasmo de sukceso, estos neniu kun kiu mi povos dividi mian ĝojon. Se mi estos surpremata de senreviĝo, neniu klopodos subteni min en malĝojo. Mi surpaperigos miajn pensojn, certe, sed tio estas nekontentiga rimedo por komuniki sentojn. Mi deziras kunesti kun homo kiu simpatius al mi; kies okuloj respondus al miaj. Vi eble konsideros min romantika, mia kara fratino, sed la manko de amiko estas amara al mi. Estas neniu apud mi, ĝentila tamen kuraĝa, kun kulturita kaj vasta menso, kies gustoj similas al miaj, por aprobi aŭ plibonigi miajn planojn. Tia amiko korektus la difektojn de via povra frato! Mi estas tro hastema al agado, kaj tro senpacienca pri malfacilaĵoj. Sed eĉ pli granda malbono por mi estas ke mi estas mem-instruita: dum la unuaj dek kvar jaroj de mia vivo, mi bube ludadis ĉe parko, kaj legis nenion krom la vojaĝ-librojn de nia onklo Tomaso. Je tiu aĝo mi akiris konon de la famaj poetoj de nia propra lando; sed mi ekkomprenis nur poste, kiam mi ne plu havis ŝancon profiti de la plej gravaj avantaĝoj de tia kompreno, la neceson koni aliajn lingvojn krom tiu de mia hejmlando. Nun mi aĝas dudek ok jarojn, kaj estas fakte malpli legkapabla ol multaj lernejanoj de dek kvin jaroj. Estas vere ke mi pensas pli, kaj ke miaj revoj estas pli ampleksaj kaj grandiozaj; sed ili bezonas 'harmonion' (kiel la pentristoj diras); kaj mi tre bezonas amikon kiu estus sufiĉe komprenema por ne malestimi min kiel romantikulon, kaj sufiĉe bonkora al mi por klopodi moderi mian menson.

Nu, ĉi tiuj plendoj estas vanaj; mi certe ne trovos amikon sur la vasta oceano, nek ĉi tie en Arĥangelsko, inter komercistoj kaj maristoj. Tamen iuj sentoj, kiuj ne apartenas al la skorio de homa naturo, batas eĉ en ĉi tiuj malmildaj brustoj. Mia leŭtenanto, ekzemple, estas viro de miriga kuraĝo kaj entreprenemo; li avidas gloron. Li estas Anglo, kaj inter siaj naciaj kaj profesiaj antaŭjuĝoj, ne moligitaj per kulturo, li retenas kelkajn plej noblajn kvalitojn de homeco. Mi unue konatiĝis kun li sur balenŝipo: sciinte ke li estis senlabora en ĉi tiu urbo, mi facile dungis lin por helpi mian entreprenon.

La navigisto estas persono de bonega karaktero, kaj rimarkinda sur la ŝipo pro siaj ĝentileco kaj milda disciplino. Li estas eĉ tiom bonkora ke li rifuzas ĉasi (kio estas populara, kaj preskaŭ la sola distro ĉi tie), ĉar li abomenas verŝi sangon. Plie, li estas heroe malavara. Antaŭ kelkaj jaroj li amis junan Rusan virinon, de modera riĉeco; kaj kiam li estis kolektinta sufiĉe grandan sumon de kaptopremioj, la patro de la knabino konsentis doni ŝin kiel edzinon. Li renkontis sian fianĉinon unu fojon antaŭ la destinita ceremonio; ŝi estis malseka pro larmoj. Falinte antaŭ liaj piedoj, ŝi petegis al li liberigi ŝin, konfesante ke ŝi amas alian, kiu estas malriĉa, kaj ke ŝia patro neniam konsentos al la geedziĝo. Mia malavara amiko trankviligis la petanton, kaj, informite pri la nomo de ŝia amato, tuj rezignis sian celon. Li estis jam aĉetinta bienon per sia mono, kie li planis pasigi la reston de sia vivo; sed li donacis la tuton al sia am-konkurencanto, kune kun la resto de sia premiomono por aĉeti bestojn, kaj tiam mem petis al la patro de la juna virino konsenti al ŝia edziniĝo kun sia amato. Sed la maljuna viro obstine rifuzis, konsiderante sin ligita pro honoro al mia amiko. Kiam li trovis la patron nepersvadebla, li forlasis sian landon, kaj ne revenis antaŭ ol li aŭdis ke lia eksfianĉino estis edziniĝinta laŭ sia deziro. "Ho, nobla viro!" vi deklaros. Tia li estas; sed aliflanke, li pasigis sian tutan vivon sur ŝipo, kaj spertas nur pri ŝnuroj kaj veloj.

Sed bonvolu ne supoze ke, ĉar mi iomete plendas, aŭ ĉar mi imagas rekompenson por miaj laboroj kiun mi eble neniam akiros, ke mia volo balanciĝas. Ĝi estas tiom fiksita kiom fatalo; kaj mia vojaĝo estas prokrastita nur ĝis la vetero permesos min ekvojaĝi. La vintro estis terure severa; sed la printempo estas promesplena, kaj oni konsideras la sezonon rimarkinde frua; tiel ke, eble, mi forveturos pli frue ol mi atendis. Mi faros nenion malprudente; vi konas min sufiĉe por fidi mian prudenton kaj zorgemon kiam ajn la sekureco de aliaj estas mia respondeco.

Mi ne povas priskribi miajn sentojn, tuj antaŭ la komenco de mia projekto. Ne eblas komuniki al vi ideon pri la tremanta sento, duon-plaĉa kaj duon-tima, kiun mi spertas, preparante mian foriron. Mi iros al neesploritaj regionoj, al "la lando de nebulo kaj neĝo," sed mi mortigos neniun albatroson, do, ne timu pri mia sekureco.

Ĉu mi renkontos vin denove, post vojaĝo trans vastegaj maroj, reveninte preter la plej suda kabo de Afriko aŭ Ameriko? Mi ne aŭdacas atendi tian sukceson, tamen, mi ne povas elteni rigardon al la mala flanko de la bildo. Daŭre skribu al mi kiam ajn vi havos ŝancon; mi eble ricevos viajn leterojn (kvankam tio estas tre dubinda) iam kiam mi plej bezonos ilin por subteni mian spiriton. Mi amas vin tre tenere. Memoru min kun amo, se vi neniam denove ricevos leteron de mi.

Kun amo, via frato,   
R. VALTONO

Sekva paĝo ►