Indekso ▲

Volumo 1

Letero1

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

Sankta Peterburgo, la 11-an de decembro, 17--.

Vi ĝojos kiam vi scios ke okazis neniu katastrofo dum la komenco de entrepreno, pri kiu vi havis tre malbonajn antaŭsentojn. Mi alvenis ĉi tien hieraŭ; kaj mia unua tasko estas certigi al mia kara fratino pri mia bona farto, kaj kreskanta fido je la sukceso de mia projekto.

Mi jam estas tre norde de Londono; kaj kiam mi promenas laŭ la stratoj de Peterburgo, mi sentas malvarman nordan venteton frapetantan miajn vangojn, kio firmigas mian kuraĝon kaj plenigas min per ĝuego. Ĉu vi komprenas ĉi tiun senton? Ĉi tiu venteto, veninta de la regionoj al kiuj mi vojaĝas, donas al mi antaŭguston de iliaj glaciaj klimatoj. Kiam ĉi tiu promesplena vento vigligas min, miaj revoj fariĝas pli pasiaj kaj vivecaj. Mi vane provas konvinki min ke la poluso estas regno de prujno kaj soleco; en mia imago ĝi ĉiam aperas kiel regiono de belo kaj ĝuego. Tie, Margareto, la suno ĉiam videblas; ĝia larĝa disko laŭiras la horizonton, radiante ĉiaman brilon. Tie – (pardonu, mia fratino, ke mi iom fidu antaŭajn esploristojn) – tie neĝo kaj prujno estas forpelitaj; kaj velante sur paca maro, ni eble bloviĝos al lando pli abunda je miraĵoj kaj belo ol ĉiuj regionoj ĝis nun malkovritaj sur la loĝebla terglobo. Ĝiaj produktaĵoj kaj vidindaĵoj eble estas unikaj, kiel la ĉielaj fenomenoj de tiuj nekonataj solejoj sendube estas. Kio ne atendeblas, en lando de eterna lumo? Eble mi tie malkovros la mirigan forton kiu altiras la nadlon; kaj reguligos mil ĉielajn observojn, kiuj atendas nur ĉi tiun vojaĝon por fari iliajn ŝajnajn devojiĝojn eterne akordigitaj. Mi satigos mian ardan scivolemon per la vido de mondoparto neniam antaŭe vizitita, kaj eble paŝos sur lando neniam antaŭe markita de homa piedo. Jen la logaĵoj, kaj ili sufiĉas por konkeri ĉiujn timojn pri danĝero kaj morto, kaj por instigi min komenci ĉi tiun penan vojaĝon, kun la ĝojo kiun infano sentas kiam li ekveturas en malgranda boato, kun feriaj amikoj, por esplori riveron de sia hejma regiono. Sed, eĉ se miaj supozoj estas malĝustaj, vi ne povas negi ke mi alportos nemezureblan utilon al la tuta homaro ĝis la lasta generacio, se mi malkovros pasejon, proksiman al la poluso, al tiuj landoj kiuj nun bezonas multajn monatojn por atingi; aŭ se mi malkaŝos la sekreton de la magneto, kio –se tio eĉ eblas– fareblas nur per entrepreno kiel la mia.

Ĉi tiuj pensoj estas jam forpelintaj la maltrankvilon kiun mi sentis kiam mi komencis mian leteron, kaj mi sentas mian koron brilanta je entuziasmo kiu levas min al ĉielo; ĉar nenio trankviligas la menson tiom kiom firma celo, – punkto al kiu la animo povas fiksi sian intelektan okulon. Ĉi tiu ekspedicio estis la plej ŝatata revo de mia juneco. Mi pasie legis la rakontojn pri la diversaj vojaĝoj faritaj por atingi la Nordan Pacifikon per la maroj kiuj ĉirkaŭas la poluson. Vi eble memoras ke la tuta libraro de nia bona onklo Tomaso konsistis de kroniko pri ĉiuj esplor-vojaĝoj. Mia edukado estis neglektita, tamen mi pasie ĝuis legadon. Mi studis ĉi tiujn volumojn tage kaj nokte, kaj mia kono de ili pliigis tiun bedaŭron kiun mi sentis, estante infano, kiam mi eksciis ke la lasta postulo de mia mortanta patro al mia onklo estis ke li malpermesu al mi vivon de mar-vojaĝado.

Ĉi tiuj vizioj forvaporiĝis kiam mi tralegis, unuafoje, tiujn poetojn kies esprimado ravis mian animon, kaj levis ĝin al ĉielo. Mi ankaŭ fariĝis poeto, kaj dum unu jaro vivis en memkreita Paradizo; mi imagis ke ankaŭ mi povus akiri niĉon en la templo kie la nomoj de Homer kaj Ŝekspir estas adorataj. Vi ja scias pri mia malsukceso, kaj kiom peze la senreviĝo premis sur mi. Sed tiutempe mi ricevis la heredaĵon de mia kuzo, kaj miaj pensoj redirektiĝis al sia antaŭa inklino.

Ses jaroj jam pasis ekde kiam mi definitive decidis fari mian nunan projekton. Mi povas, eĉ nun, memori la horon je kiu mi dediĉis min al ĉi tiu granda entrepreno. Por komenci, mi alkutimigis min al malkomforto. Mi plurfoje kunvojaĝis kun balenistoj al la Norda Maro; mi volonte suferis malvarmon, malsaton, soifon, mankon de dormo; mi ofte laboris pli forte ol la ordinaraj maristoj dumtage, kaj dediĉis miajn noktojn al studado de matematiko, la teorio de medicino, kaj al tiuj fakoj de fiziko kiuj povus doni plej grandan praktikan avantaĝon al mar-esploristo. Dufoje mi fakte dungiĝis kiel sub-maato sur Groenlanda balenŝipo, kaj pruvis mian valoron. Mi devas konfesi ke mi sentis iom da fiero, kiam mia kapitano ofertis al mi la duan rangon sur la ŝipo, kaj plej sincere petis min resti; tiom valora li konsideris miajn servojn.

Kaj nun, kara Margareto, ĉu mi ne meritas la sukceson de iu granda projekto? Mi povus pasigi mian vivon komforte kaj lukse; sed mi preferis gloron al ĉiuj tentoj kiujn riĉeco metis sur mian vojon. Ho, iu kuraĝiga voĉo respondu jese! Mia kuraĝo kaj mia volo estas firmaj; sed miaj esperoj balanciĝas, kaj mia spirito ofte estas deprimita. Baldaŭ mi komencos longan kaj malfacilan vojaĝon, kies krizoj postulos mian tutan forton: mi devos ne nur levi la spiritojn de aliaj, sed foje subteni mian propran, kiam iliaj estos sinkantaj.

Ĉi tiam estas la plej avantaĝa tempo por vojaĝi en Rusio. Oni rapide flugas sur la neĝo en glitveturilo; la veturado estas plaĉa kaj, laŭ mi, multe pli agrabla ol tiu de Anglia fiakro. La malvarmo ne troas, se oni volvas sin en feloj – vestmaniero kiun mi jam alproprigis; ĉar estas granda diferenco inter promenado sur ferdeko, kaj senmova sidado dum horoj, kiam ne eblas ekzerci sin por malhelpi la glaciiĝon de sango en siaj vejnoj. Miaj ambicioj ne inkluzivas morton sur la poŝt-vojo inter Sankta Peterburgo kaj Arĥangelsko.

Mi ekiros al ĉi tiu urbo post du aŭ tri semajnoj; kaj mia intenco estas lui ŝipon tie, kio facile fareblas per pago de la asekuro por la posedanto, kaj dungi tiom da maristoj kiom mi konsideras necesaj, el inter tiuj kiuj spertas pri balenĉasado. Mi ne intencas ekvojaĝi antaŭ junio. Kaj kiam mi revenos? Ho, kara fratino, kiel mi respondu al ĉi tiu demando? Se mi sukcesos, multaj, multaj monatoj, eĉ jaroj, pasos antaŭ ol mi povos renkonti vin. Se mi malsukcesos, vi revidos min baldaŭ, aŭ neniam.

Fartu bone, mia kara, bonega Margareto. Ĉielo pluvigu benojn sur vin, kaj protektu min, por ke mi povu atesti denove kaj denove mian dankon pro via amo kaj bonkoreco.

Kun amo, via frato,   
R. VALTONO

Sekva paĝo ►