Pli pri la ludo:

Estas du manieroj por ludi Ĉapelludon: vi povas ludi ĝin per ĉi tiu retpaĝo, aŭ vi povas elŝuti kaj instali la programon, por ludi eĉ kiam via komputilo ne estas konektita al interreto.

Ĉapelludo estas Ĝava programo; tial ĝi bezonas la 'Ĝavan Rultempan Medion' (Java Runtime Environment) por funkcii. Se JRE ne estas jam instalita en via komputilo, vi povas akiri la plej novan version ĉe: http://java.com/.

Instalo de JRE estas tre facila por Vindozulo. Linuksuloj povas trovi kelkajn klarigojn ĉi tie.

Por instali Ĉapelludon, surklaku sur ĉi tiu ligilo: InstaluCx.jar. Vi povas tuj 'malfermi' la instalprogramon por aktivigi ĝin, aŭ konservi ĝin sur vian diskon, kaj aktivigi ĝin poste.

La instalprogramo metos simbolan ligilon (maldekstre) sur vian labortablon. Ĉi tio devas funkcii sub Linukso (Gnome, KDE), Mak OS X, kaj ĉiuj versioj de Vindozo.

Se vi volas fari ligilon al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson:

   http://purl.oclc.org/net/klivo/chapelludo

Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.