Kiel Permesi Kaptadon de Klavpremoj

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel ĝustigi la Sistemajn Preferojn de Mak OS X por permesi kaptadon de klavpremoj. Ĉi tiu permeso estas necesa por la funkciado de Amiketo por Mak OS X.



Unue, de la 'Poma' menuo, elektu la menueron pri Sistemaj Preferoj.

En Sistemaj Preferoj, surklaku sur Universala Aliro (Universal Access). (Vidu la ruĝan sagon.)

En Universala Aliro, sur la paĝo pri Vidado (Seeing), certigu ke la skatoleto 'Enable access...' estas markita. (Vidu ruĝan saĝon). La nacilingva teksto ne mencias kaptadon de klavpremoj, sed ĉi tiu elektaĵo tamen ebligas tion.

Fino.