Kiel Instali Amiketon per Ĝava Instalilo



La Ĝava instalilo de Amiketo estas InstaluAmiketon.jar. Surklaku sur ĉi tiu ligilo por elŝuti ĝin al via komputilo. Faru duoblan mus-klakon sur la elŝutita instalilo por aktivigi ĝin. La apuda dialog-fenestro devos aperi.

La instalilo proponas vian hejm-dosierujon '/Users/vianomo' kiel instal-lokon. Eblas ŝanĝi ĉi tiun lokon.

Sub la instaldosierujo estas tri elektaĵoj, elekteblaj per mark-skatoloj:

  • Instalu la programon.
  • Ikono sur la labortablo.
  • Aŭtomata aktiviĝo post ensaluto.


    La unua elektaĵo estas necesa por uzi la programon. (Ĝi estas elektebla por testado.) La dua metas simbolan ligilon sur la labortablon. (Vidu maldekstre.) La tria ĝustigas la sistem-preferojn, tiel ke Amiketo aŭtomate aktiviĝos kiam vi ensalutos en la komputilon. (Aŭ kiam via komputilo vekiĝos, se ensaluto ne necesas.)

    Surklaku sur 'Faru' por instali Amiketon laŭ la elektaĵoj; la instalilo metos la program-pakaĵon (Amiketo.app) en la indikitan instal-dosierujon. Por fermi la instalilon sen instali, surklaku sur 'Ne faru'.