Kiel Instali Amiketon per DMG-Dosiero

Dmg-dosiero estas 'disk-imago', tio estas, dosiero kiun Makintoŝo traktas kvazaŭ ĝi estus disko.

Surklaku sur la ligilo Amiketo.dmg. Via Makintoŝo elŝutos la dosieron kaj kreos kvazaŭan diskon nomatan AmiketoDI sur via labortablo. (Vidu apude.)

Malfermu la disk-imagon AmiketoDI, se ĝi ne estas jam malfermita. Ene de ĝi vi vidos la program-pakaĵon Amiketo. Trenu Amiketon el AmiketoDI kaj metu ĝin en oportunan lokon. Via hejma dosierujo (/Users/vianomo) estas taŭga loko.



Fine, elĵetu AmiketoDI-on; trenu ĝin en la rub-korbon, aŭ surklaku sur ĝi per la dekstra musbutono (aŭ ctrl-klavo plus musbutono), kaj elektu 'elĵetu' de la menuo.