Aŭtomata Aktiviĝo de Amiketo (Mak OS X)

Kiam oni instalas Amiketon sub Mak OS X per la Ĝava instalilo, oni povas elekti 'Aŭtomata aktiviĝo de Amiketo post ensaluto.' Ĉi tiu elektaĵo registras Amiketon en la liston de programoj kiuj ekkuras aŭtomate post ensaluto (Login Items).

Por vidi la liston, elektu Sistemajn Preferojn de la Poma menuo.

En Sistemaj Preferoj, surklaku sur Kontoj (Accounts). (Vidu la ruĝan sagon.)

En Kontoj, sur la paĝo pri ensalutaj programoj (Login Items), oni povas vidi la liston de programoj kiuj aŭtomate ekkuras. Eblas aldoni kaj forigi programojn de ĉi tiu listo per la plus- kaj minus-butonoj.