Amiketo ebligas facilan tajpadon de ĉapelitaj literoj.

Mallonge

Amiketo ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj per 'magia klavo' (senpaŝa klavo, mort-klavo). La uzanto elektas oportunan klavon por funkcii kiel magia klavo; kiam li/ŝi tajpas la magian klavon, kaj poste literon kiu bezonas supersignon, Amiketo forigas la du signojn kaj enmetas la respondan ĉapelitan literon. Ekzemple, se la punktokomo ; estas elektita kiel magia klavo, kiam la uzanto tajpas ;g, Amiketo anstataŭigas tion per ĝ.

Por Kiuj Sistemoj

Amiketo por Mak OS X estis kompilita por Makintoŝaj sistemoj kun versio 10.6 de OS X. Amiketo por Vindozo troviĝas >ĉi tie<. Amiketo por Linukso troviĝas >ĉi tie<.

Grava!

Amiketo funkcias per kaptado (aŭ 'aŭskultado') de klavpremoj. La sistema permeso por kapti klavpremojn ne estas defaŭlta; la uzanto devas permesi tion per ĝustigo de la sistem-preferoj.

Ĉi tiu permeso povas esti risko de sekureco, ĉar ekzistas programoj, verkitaj de friponoj, kiuj kolektas klavpremojn de pasvortoj. Amiketo ne ŝtelas pasvortojn, sed la programinto ne scias pri la aliaj programoj kiuj estas instalitaj en via sistemo. Se vi ne volas permesi kaptadon de klavpremoj, vi ne povas uzi Amiketon; bonvolu serĉi alian solvon por tajpi ĉapelitajn literojn.

(Se vi instalas programojn nur de fidindaj kompanioj, kaj povas fidi ke la aliaj uzantoj de via komputilo estas same zorgemaj, la risko de ĉi tiu permeso estas minimuma.)

La paĝo >ĉi tie< klarigas kiel ĝustigi la sistem-preferojn por permesi kaptadon de klavpremoj.


Kiel Instali

Estas du metodoj por instali Amiketon en Makintoŝon: per dmg-dosiero (Disk Image), aŭ per Ĝava instalilo.

Klarigoj pri instalado:
Surklaku por elŝuti:

Kiel Uzi

Por aktivigi Amiketon, faru rapidan duoblan mus-klakon sur ĝia program-pakaĵo (en la dosierujo kie vi instalis ĝin), aŭ sur la ligilo sur via labortablo. Amiketo vekiĝos, kaj ĝia simbola bildeto aperos en la taskotrabo (Dock), kiel la apuda ekran-foto montras.

La defaŭlta magia klavo de Amiketo estas punktokomo, sed vi povas ŝanĝi tion al pli oportuna klavo.


Faru simplan (ne-duoblan) musklakon sur la simbola bildeto en la taskotrabo; la menuo de Amiketo aperos ĉe la supra maldekstra angulo de via ekrano, apud la pomo.

Malfermu la menuon kaj elektu la menueron 'Elektu Magian Klavon'. Dialogfenestro kun falmenuo aperos. (Vidu sube.) Elektu oportunan klavon el la listo de 9 proponoj, kaj surklaku sur 'Fermu' por fermi la dialogfenestron.



Ankaŭ eblas ĝustigi la sistem-preferojn pri aŭtomata aktiviĝo per la ĉefa menuo.

Elektu la menueron 'Aŭtomata Aktiviĝo'. La suba dialogfenestro aperos. Metu markon en la skatoleton por ke Amiketo aŭtomate aktiviĝu post ensaluto, aŭ forigu la markon por ĉesigi aŭtomatan aktiviĝon.

Se vi volas konfirmi ke Amiketo estas listigita kiel programo kiu ekkuras post ensaluto, vi povas kontroli la sistem-preferojn. Estas klarigo pri tio >ĉi tie<.

Nun Amiketo estas preta; mi (Klivo) esperas ke vi trovos ĝin utila.


Averteto

Iuj programoj, ekzemple, Grafikilo 7 kaj Merkuro, uzas la punktokomon aŭ cirkumflekson kiel magian klavon por entajpi ĉapelitajn literojn en tekstokampoj. Se vi aktivigos Amiketon kaj elektos la punktokomon aŭ cirkumflekson kiel specialan klavon, okazos konflikto inter la du programoj. Ambaŭ programoj konvertos klavpremojn, tiel ke la literoj antaŭ supersignitaj literoj estos manĝitaj.

Por eviti ĉi tiun problemon, vi povas portempe malaktivigi Amiketon.




Mi (Klivo) distribuas Amiketon senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.

Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketomak

Samideane,