Amiketo ebligas facilan tajpadon de ĉapelitaj literoj.

Mallonge

Amiketo ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj per 'magia klavo' (senpaŝa klavo, mort-klavo). La uzanto elektas oportunan klavon por funkcii kiel magia klavo; kiam li/ŝi tajpas la magian klavon, kaj poste literon kiu bezonas supersignon, Amiketo forigas la du signojn kaj enmetas la respondan ĉapelitan literon. Ekzemple, se la punktokomo ; estas elektita kiel magia klavo, kiam la uzanto tajpas ;g, Amiketo anstataŭigas tion per ĝ.

Por Kiuj Sistemoj

Amiketo estis kompilita por Linuksaj sistemoj kiuj havas procesorojn de marko Intel. Ĝi estis testita kun diversaj distribuaĵoj: Ubuntu 9.1, Centos 4.6, Fedora Core 2.6, kaj SuSe Linux Enterprise Server 10.

Se vi volas instali Amiketon en Vindozan komputilon, bonvolu legi la paĝon >ĉi tie<. Amiketo por Mak OS X troviĝas >ĉi tie<.

Kiel Instali

Amiketo por Linukso havas du instalilojn, kaj tial estas du metodoj por instali ĝin. La unua instalilo estas sinmalpakanta skripto nomata 'instamik' (mallongigo de 'instalu amiketon'). La dua estas Ĝava programo, InstaluAmiketon.jar. Ĉi tiu instalilo ankaŭ uzeblas por instali Amiketon sub Vindozo kaj Mak OS X. Alivorte, InstaluAmiketon.jar instalas la ĝustan version de Amiketo sub Linukso, Vindozo, kaj Mak OS X.

Se via Linuksa sistemo enhavas la Ĝavan Rultempan Medion (JRE), estas preferinde instali Amiketon per la Ĝava instalilo. (Iru al Metodo 2).

Metodo 1 (per instamik)

Unue, necesas elŝuti la instalilon al via komputilo. Surklaku sur la suba ligilo de instamik per via dekstra musbutono.

instamik

Aperos menuo. Elektu la menueron por elŝuti instamik-on al via komputilo.

Post elŝuto, surklaku sur la elŝutita programo per via dekstra musbutono, elektu la menueron pri Ecoj (Atributoj, Properties), kaj ŝanĝu la permesojn, tiel ke instamik fariĝu lanĉebla (kurigebla, aktivigebla) skripto.


Fermu la dialog-fenestron.

Surklaku sur instamik por komenci instali. Via sistemo eble demandos ĉu vi volas aktivigi (ruli) la skripton aŭ vidi la enhavon. 'Rulu' ĝin 'en Terminalo'.



Respondu al la demandoj de la instalilo. La defaŭlta respondo estas Jes. Estas rekomendinde krei bild-ligilon (ikonon) sur la labortablo, almenaŭ komence.


Post sukcesa instalo, bonvolu legi la klarigojn ĉe Kiel Uzi.



 

Metodo 2 (per Ĝavo)

Se via sistemo enhavas la Ĝavan Rultempan Medion (JRE), version 1.4 aŭ postan version, vi povas instali Amiketon per la Ĝava instalilo:

InstaluAmiketon.jar

Surklaku sur la supra ligilo. Via sistemo demandos ĉu vi volas 'malfermi' la dosieron, aŭ elŝuti ĝin al via disko. Malfermu ĝin (per Ĝavo), aŭ elŝuti ĝin al via disko kaj poste surklaku sur la elŝutita jar-dosiero. La apuda dialog-fenestro aperos.

Estas tri elektaĵoj reprezentitaj per mark-skatoloj:

  • Instalu la programon.
  • Ikono sur la labortablo.
  • Aŭtomata aktiviĝo de Amiketo post ensaluto.

    La unua estas necesa por uzi la programon. (Ĝi estas elektebla por testado.) La dua metas bild-ligilon (la ikonon ;ĝ) sur la labortablon. La tria provas agordi la sistemon tiel ke Amiketo aŭtomate ekkuru kiam vi ensalutos la sistemon.

    Surklaku sur 'Faru' por instali, aŭ 'Ne faru' por rezigni. La instalilo finos tre rapide kaj malaperos.


    Kiel Uzi

    Amiketo por Linukso konsistas de du programoj: fasado kaj demono.

    Demono estas servo-programo kiu laboras nevidate en mastruma sistemo. La demono de Amiketo (nomata amiketod), aŭskultas klavpremojn de la uzanto, kaj elsendas klavpremojn por ĉapeligi literojn, kiam ĝi rimarkas la magian klavon sekvatan de c, g, h, j, s aŭ u.

    La fasado de Amiketo (nomata 'amiketo') estas grafika interfaco por regi la 'demonon'. Per ĝi vi povas elekti la magian klavon, aktivigi kaj malaktivigi la demonon, kaj agordi la sistemon tiel ke la demono ekkuros aŭtomate kiam vi ensalutos. Surklaku sur la ikono de Amiketo por aperigi la fasadon (vidu sube).

    Per la falmenuo, elektu oportunan klavon por ĉapeligi literojn, kaj aktivigu la demonon. Se vi volas ke la demono aŭtomate ekkuru post ensaluto, surklaku sur la butono 'Aŭtomatigu'. (La etikedo sur la butono ŝanĝiĝos al 'Nuligu'.)

    Se vi ŝanĝos la magian klavon, necesos reaktivigi la demonon.


     

    Averteto

    Iuj programoj, ekzemple, Grafikilo 7 kaj Merkuro, uzas la punktokomon aŭ cirkumflekson kiel magian klavon por entajpi ĉapelitajn literojn en tekstokampoj. Se vi aktivigos Amiketon kaj elektos la punktokomon aŭ cirkumflekson kiel specialan klavon, okazos konflikto inter la du programoj. Ambaŭ programoj konvertos klavpremojn, tiel ke la literoj antaŭ supersignitaj literoj estos manĝitaj.

    Por eviti ĉi tiun problemon, vi povas portempe malaktivigi Amiketon.




    Mi (Klivo) distribuas Amiketon senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.

    Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketolinukso

    Samideane,