
Amiketo ebligas tajpadon de ĉapelitaj literoj per 'magia klavo' (senpaŝa klavo,
mort-klavo). La uzanto elektas oportunan klavon por funkcii kiel magia klavo;
kiam li/ŝi tajpas la magian klavon, kaj poste literon kiu bezonas supersignon,
Amiketo forigas la du signojn kaj enmetas la respondan ĉapelitan literon.
Ekzemple, se la punktokomo ; estas elektita kiel magia klavo, kiam la
uzanto tajpas ;g, Amiketo anstataŭigas tion per ĝ.
2011-06: Amiketo por Vindozo, versio 2.0 - Tute reprogramita.
2011-01: Amiketo por Mak OS X estas nun havebla!
Bonvolu surklaki >ĉi tie<.
2010-06: Amiketo por Linukso estas nun havebla!
Detaloj troviĝas >ĉi tie<.
Amiketo funkcias sub Vindozo XP kaj ĉiuj postaj versioj de Vindozo.
| Amiketo.exe - nur la programo | InstaluAmiketon.jar - instalilo (Ĝava) |
Vi povas tuj uzi Amiketon, per surklako sur la supra ligilo Amiketo.exe, sed mi rekomendas ke vi instalu ĝin per la instalilo, InstaluAmiketon.jar.
La instalilo de Amiketo estas Ĝava programo,
InstaluAmiketon.jar.
Elŝutu ĉi tiun programon al via komputilo kaj faru duoblan
mus-klakon sur ĝi por aktivigi ĝin. Ĝi aperigos la apudan
dialog-fenestron.
Estas tri elektaĵoj indikitaj per mark-skatoloj:
La unua estas necesa por uzi la programon. (Ĝi estas elektebla por testado.) La dua metas simbolan ligilon (ikonon) sur la labortablon, kaj metas menueron por Amiketo en la listo de programoj (Start, Programs, Amiketo). La tria agordas vian sistemon tiel ke Amiketo aŭtomate ekkuros kiam vi ensalutos.
Surklaku sur 'Faru' por komenci la instalon. Kiam la instalo finiĝos, la dialogfenestro malaperos.
| Surklaku sur la ikono de Amiketo | ![]() | por aktivigi ĝin. |

La supra dialogo aperos. Elektu oportunan 'magian klavon' per la falmenuo. Se vi deziras ke Amiketo aŭtomate aktiviĝu kiam vi ensalutos, metu markon apud la skatoleto pri aŭtomata aktiviĝo.

Surklaku sur la butono 'Bone, fermu fenestron.' por kaŝi la dialog-fenestron. Amiketo restos aktiva, kaj metos sian ikonon (;ĝ) en la taskopleton de via labortablo.
| (La taskopleto kutime troviĝas ĉe la suba dekstra angulo de via ekrano.) | ![]() |
Por reaperigi la dialog-fenestron, faru rapidan duoblan musklakon sur la ikono en la taskopleto.
Vi povas malaktivigi Amiketon per la butono 'Haltigu programon.'
Iuj programoj, ekzemple, Grafikilo 7 kaj Merkuro, uzas la punktokomon aŭ cirkumflekson kiel magian klavon. Se vi aktivigos Amiketon kaj elektos la saman magian klavon, okazos konflikto inter la du programoj. Ambaŭ programoj konvertos klavpremojn, tiel ke la litero antaŭ supersignita litero estos manĝita.
Por eviti ĉi tiun problemon, vi povas haltigi Amiketon dum vi uzas Merkuron aŭ Grafikilon 7.
al Anton Oberndorfer, kies programo Duoblilo estis la inspiro por Amiketo.
Mi (Klivo) distribuas Amiketon senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.
Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/amiketo
|
Samideane,
|